UEA subite ŝanĝis la datojn de la UK en Brno

La Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, neatendite estis malfruigita je unu semajno. La subita anonco atingis la kongresanojn en sabato, la 30-a de novembro. Laŭ la kongresa fako de UEA tio necesis, ĉar samtempe en la urbo okazos du aliaj aranĝoj, kaj malfacilus trovi hotelĉambrojn je eltenebla prezo. Tamen ne klaras, kial oni ne bontempe kontrolis la situacion.

En sabato la aliĝintoj de la venontjara Universala Kongreso ricevis retmesaĝon de la kongresa fako de UEA, laŭ kiu dato de la kongreso devis esti ŝanĝita “pro neatenditaj cirkonstancoj”. Ĝi estos malfruigita je unu semajno, kio evidente kaŭzas problemojn al homoj kiuj jam planis sian kalendaron laŭ la kongresaj datoj.

En marto 2024 oni anoncis, ke la kongreso okazos de la 19-a ĝis la 26-a de julio, do evidente la preparlaboroj daŭras minimume ok monatojn. Sekve la respondeculoj havis abundan tempon esplori la situacion kaj bontempe zorgi pri la rezervo de hotelĉambroj.

Laŭ la kongresa fako de UEA (nun laŭkontrakte prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio), la kialo de la subita ŝanĝo estas, ke en Brno samtempe okazas du aliaj aranĝoj, kio kaŭzos mankon de hotelĉambroj kaj grandan altiĝon de la prezoj. Temas pri monda motorcikla ĉampioneco, kiu okazos de la 18-a ĝis la 20-a de julio, kaj pri monda ĉampioneco pri basketbalo por junaj virinoj, kiu okazos de la 12-a ĝis la 20-a de julio.

Petr Baláž, la ĉefrespondeculo de E@I, dum la ero ”UEA respondas” en la nun okazanta Virtuala Kongreso klarigis, ke la okazigo de la motorcikla konkurso, kiu venigos al la urbo dekmilojn da vizitantoj, estis anoncita nur fine de septembro. Tiu informo do mankis, kiam estis farita la decido pri la datoj de la Universala Kongreso.

La dato de la motorcikla konkurso efektive estis anoncita la 26-an de septembro. Tamen la kongresa fako antaŭ tio havis duonjaron por certigi la haveblon de hotelĉambroj kaj rezervi la necesan kvanton. Aldone, post la fino de septembro pasis jam du monatoj, sed okazis nenia diskuto pri la problemo en la komitato de UEA antaŭ la subita anonco pri la ŝanĝo de la datoj.

Ĝis nun jam 358 personoj el 44 landoj aliĝis al la Universala Kongreso en Brno. Evidente multaj el tiuj homoj planis sian venontjaran kalendaron laŭ la anoncitaj datoj de la kongreso. Iuj rezervis hotelĉambron kaj eble eĉ aĉetis flugbiletojn, kiuj nun estas senutilaj.

Unu el la aliĝintoj estas Ulrich Matthias, kiu tre malkontentas pri la subita ŝanĝo:

– Post kiam mi pro laborejaj kialoj ne povis partopreni en la UK en Aruŝo, mi antaŭĝojis pri la UK en Brno. Jam meze de junio mi rezervis favorprezan ĉambron en la 4-stela hotelo Avanti proksima al la kongresejo. Kaj mi interkonsentis en mia firmao, ke mi ricevos feriojn ĝuste ĝis la 26-a de julio, dum tuj poste ferios mia sola kolego, kiu kapablas anstataŭi min. Por mi la ŝanĝo de la datoj estis ŝoka kaj ĉagreniga. Ĝi malebligos al mi partopreni en la UK.

La mesaĝo sendita al la aliĝintoj diras nenion pri eventuala eblo ricevi repagon de la kotizo pro la ŝanĝo de la datoj. Tamen Ulrich Matthias rakontas, ke li post kontakto kun la kongresa fako de UEA ricevis promeson pri repago. Restas vidi, kiom el la 358 jamaj aliĝintoj petos repagon de la kotizo, kaj ĉu eblos ricevi kompenson por aliaj kostoj kaŭzitaj de la ŝanĝo.

En Facebook Choe Taesok bedaŭras la anoncon: ”Miaj amikoj damaĝiĝis finance pro la datoŝanĝo. Ili jam aĉetis flugbiletojn. UEA devintus pli frue informi siajn membrojn pri tia eventuala datŝanĝebleco.”

La ŝanĝo de la kongresa dato estas senprecedenca. Lastfoje simila subita ŝanĝo okazis en 1967, kiam la kongreso pro milito lastmomente devis esti movita el Israelo al Nederlando. Tamen ankaŭ tiam la kongreso okazis en la antaŭanoncitaj datoj, nur aliloke.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ulrich Matthias
Ulrich Matthias
2024-11-30 17:10

Aparte mi bedaŭras du aferojn: Ke UEA ne malferme diskutigis la eblan datŝanĝon jam antaŭ kelkaj semajnoj, kaj ke ĝi ne simple ŝovis la kongreson nur je unu tago. Fakte la du konkursoj pri motorciklo kaj korbopilko finiĝos jam la 20-an de julio 2025, kaj de tiam jam disponeblos sufiĉe da hotelaj ĉambroj je normalaj prezoj.

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2024-11-30 22:43

Dio mia, kiu do interesiĝas ankoraŭ pri tiaj gerontologiaj kongresoj? Malmultaj preskaŭ mortaj nostalgiaj dupoj lastfoje antaŭ la baldaŭ atendebla forpaso celebras pseŭdoreligian kulton, kiu trenas same malesperan ekzistadon kiel la fanatika anaro. Requiescat in pace!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-12-02 17:17
Respondo al  Katono la maljuna

Jam antaŭ 50 jaroj oni diris al mi, ke al Esperantaj kunvenoj venas nur maljunuloj. Devas esti vere, ĉar oni jam tiel longe diradas tion. Nun la partoprenantoj devas esti proksimume 120-jaraj. 😉

Andreas
Andreas
2024-12-02 19:44
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jouko Lindstedt: “Jam antaŭ 50 jaroj oni diris al mi, ke al Esperantaj kunvenoj venas nur maljunuloj.”

Kaj chu oni diris tion ankau pri Internaciaj Junularaj Kongresoj kaj similaj kunvenoj?

(Kredeble ne, se per “maljunuloj” oni celis nur homojn korpe maljunajn.)

😉

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-12-03 13:44
Respondo al  Jouko Lindstedt

Antaŭ jardekoj mi legis romanon de sovetia aŭtoro, sed mi ne plu memoras kiun. En ĝi interparolas oficiro kaj pastro. Oficiro: ”Niaj profesioj malaperos, ĉar en komunismo religioj kaj militoj estos malaperintaj. Via profesio tamen malaperos jam pli frue, ĉar jam nun nur maljunuloj vizitas preĝejojn.” Pastro: ”Mi tute ne bezonas zorgi, ĉar ĉiam venos novaj maljunuloj.”

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-12-01 15:17

La komuniko pri la malfruigo de la UK apenaŭ povus esti pli malsukcesa. Estas okulfrape, ke ĝi enhavas nenian bedaŭron kaj pardonpeton pro la ĝeno kaj eĉ rekta damaĝo, kiujn la ŝanĝo de la datoj povas kaŭzi. Anstataŭ pardonpeti la prokrasto estas prezentita eĉ kiel servo por la bono de la kongresanoj per la frazo “Tiu ŝanĝo estas por la plej bona ĝuo de la kongresanoj kaj spegulas la diligentan laboron de la Kongresa Fako de UEA kaj de la Loka Kongresa Komitato (LKK).” Memkontento ofte karakterizas komunikojn de UEA, sed same senhontaj kiel nun ili ankoraŭ ne estis.

Mi estis rekte ligita kun la organizado de pli ol dudeko da UK-oj. Kun tiu sperto mi estas konsternita pri la kialo de la datoŝanĝo. En la pasinteco oni ne fiksis la datojn de UK, se oni ne jam certiĝis pri necesa kvanto de hotelĉambroj, farante pri tio kontraktojn kun hoteloj kaj turismaj agentejoj. La datoj de la UK en Brno estis anoncitaj en la pasinta marto. Tiam oni devis fari kontraktojn pri hoteloj. Se la motorcikla evento estis anoncita nur en septembro, eblis en marto ricevi loĝigon por favoraj prezoj. Nun montriĝis, ke la kongresa fako vekiĝis nur fine de novembro, du monatojn post kiam la motorcikla evento estis anoncita. Anstataŭ diligenti la kongresa fako dormis du monatojn. Se ĝi estus veka en septembro, la datoŝanĝon eblus fari malpli dolorige, ĉar la aliĝado al la UK apenaŭ esti komencita. Krome, se oni rezervus kaj kontraktus loĝigon jam en marto, oni plu disponus pri ĝi dank’ al la faritaj kontraktoj.

Se simila afero estus okazinta en la pasinteco, kiam pri kongrespreparoj respondecis kongresa sekretario en la CO, li estus maldungita. Tia afero tamen neniam povis okazi, ĉar la kongresa sekretario estis diplomita profesia fakulo kaj krome lian laboron ĉe ĉiuj paŝoj superrigardis la direktoro. Evidente en UEA ne plu ekzistas tiel granda fuŝo kaj damaĝo, ke oni perdus sian pozicion pro ĝi. Aŭ ĉu la estraro intencas rekonsideri la kontrakton kun E@I?

Hans
Hans
2024-12-05 21:32
Respondo al  Osmo Buller

“Tiu ŝanĝo estas por la plej bona ĝuo de la kongresanoj kaj spegulas la
diligentan laboron de la Kongresa Fako de UEA kaj de la Loka Kongresa
Komitato”

Ankaŭ min surprizas, ke monumentan fuŝon oni memcerte kaj singlorige prezentas kiel eksterduban pruvon de “diligenta” laboro, kvankam al ĉiu racie pensanta homo evidentas, ke temas pri… nu, monumenta fuŝo.

UEA ŝajnas inspiriĝi el la alternativaj faktoj de certa pajaco.

István Ertl
2024-12-04 7:39

De Klára Ertl:

Rilate al la UK, Klara havas sugeston: Mi komprenas ke aliĝo estas nenuligebla, sed kial ne eblas transdoni aliĝon al iu alia se oni nuligas? Por IJK tio ja eblas. La homo kiu en la fino ne povas veni simple mesaĝas al la organizantoj, ili ŝanĝas la datumojn pri tiu specifa aliĝo, kaj oni private aranĝas pagon de la kotizo al la homo. Pli da partoprenantoj, pli sukcesa kongreso! Multegaj ne certas pri aliĝo ĝis lastmomente pro vizoj, dume kotizo iĝas pli kaj pli alta kaj loĝebloj elĉerpiĝas.

Jen unu el la multaj ekzemploj de misplanado kaj malpragmatikeco, ĉar mallongdaŭre ŝajnas io ĝena por fari, sed longdaŭre estus ege favora.

Kaj krome ne eblas pagi la kotizon en partoj, male al ĉiuj aliaj kongresoj al kiuj mi iam ajn iris.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Libera Folio
AlinaMess
AlinaMess
2024-12-04 23:42

Ne eblas iel ajn kontakti la kongresan fakon se oni ne aliĝas al la UK. Telefoni al ili ne eblas eĉ post aliĝo; rekta numero al Slovakio ne estas kaj se vi vokas al la Centra Oficejo, por peti transdonon de la voko al e@i, ankaŭ tio ne eblas. Por homoj kun malbona vidkapablo aŭ sen retkonenkto restas nur ne plu iri al la UKoj. Ĉu tio estas la plibonigo de la servoj, kiun la siatempa estraro (Charters, Maia, Wandel, Raola k.a.) kaj komitatano Fettes tiom insiste promesis al la Komitato?

La ĵusa, lastminuta datoŝanĝo de UK montras ke la novaj organizantoj ne prenas la laboron serioze. La simbolo de Brno Convention estas sur la Unua Bulteno, ĉu ankaŭ ili estas tiel malprofesiaj ke ne kapablis averti e@i pri la someraj aranĝoj en la urbo, aŭ ĉu e@i simple ignoris konsilojn de profesiuloj? Ĉu la Komitato respondecigos tiujn homojn, kiuj insistis pri la fordono de la organizado de Universalaj Kongresoj? Aŭ ĉu la kulpo estos ĵetita sur LKK, la plej malforta ĉenero?

AlinaMess
AlinaMess
2024-12-04 23:48

Cetere, la Kongresa Regularo en UEA retejo estas malkonforme al la nuna situacio. https://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo
La punktoj:

(1.1.) diras ke UEA organizas la UKon — tio ne plu estas vero, e@i organizas ĝin;

(1.4.3.) ke la estraro sekvas la laborpreparojn de la UK — tio ne montriĝas vero;

(2.8.) ĉu posteno de KKS ankoraŭ ekzistas?;

(2.9.) daŭra mencio pri laboro de la CO kaj ke estu unu retejo por la UK — nuntempe estas almenaŭ du retejoj;

(4.1.) parolas pri Direktoro de la CO — kiu estas tiu? Kaj kiuj estas artikoloj 19 – 23?;

(4.2.e.) la nuna unua aliĝperiodo ne kongruas kun la regularo;

(4.2.h.) se la estraro volas, ili povas redoni la kongresajn kotizojn de homoj damaĝitaj per la datoŝanĝo de Brno;

(4.4.) komplete sensenca punkto, ĉar oni donis la kongreson al e@i por ŝpari monon, sed daŭre la sama proporcio iras al tiu kaso por financi la “salajron” de la kongresorganizanto;

(4.6.) e@i povas fari kion ajn ili volas pri la UK-oj, se la kongreso estos deficita, tiam UEA devas pagi la suldojn!;

(4.7.) ĉu vere nuntempe ĉiuj kongresaj dokumentoj (r)estas propraĵo de UEA?
 
La Komitato devus vekiĝi kaj fari sian laboron!

Hans
Hans
2024-12-05 21:22
Respondo al  AlinaMess

“La Komitato devus vekiĝi kaj fari sian laboron!”

Se la dormanta, malzorganta komitato estas la lasta espero, evidente oni atingis la fundon de la puto.