Esperanto ne iĝos la dolaro de BRICS

En Rusio esperantistoj aktivas por igi Esperanton la komuna lingvo de BRICS – origine organizaĵo de la landoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko, al kiu nun aliĝis kelkaj pliaj landoj. Sed tiu strebado estas vana, ĉar la aŭtoritatoj de totalismaj landoj deziras izoli siajn popolojn de la cetera mondo, skribas Aleksej Salomatov en vidpunkta artikolo.

Flagoj de BRICS-landoj en la retejo brics-esperanto.org

Dum la Virtuala Kongreso okazis la diskuto “Esperanto, ebla komuna lingvo de BRICS”. Jen la anonco de la evento:

BRICS reprezentas ĉirkaŭ 50% de la monda loĝantaro kaj preskaŭ 30% de la monda MEP1Malneta Enlanda Produkto kaj nun tiuj landoj klopodas forlasi la dolaron. Ĉu ŝanco por Esperanto?

Pro la teknikaj problemoj kun mia mikrofono mi ne sukcesis reagi dum la diskuto, do mi esprimas miajn pensojn pri la ŝanco de Esperanto anstataŭi la dolaron ĉi tie.

Dum la prelego la estimata brazila gvidanto de la debatoj priskribis, kio estas BRICS, kaj asertis, ke ĝi estas nur ekonomia, ne politika, unuiĝo. Aldone li esprimis multajn ĝustajn, bone konatajn por esperantistoj ideojn pri la avantaĝoj de Esperanto, ekzemple pri la bezono de neŭtrala komuna lingvo. Sed rilate al BRICS, mi opinias, ke tiu ideo estas mortnaskita.

Ekonomie BRICS estas klubo de landoj, kiuj ŝatas ricevi ĉinajn investojn aŭ rusian malmultekostan nafton, aŭ ambaŭ. Politike ĝi estas klubo de reĝimoj, kiuj malamas ”Okcidenton”, klubo plejparte de aŭtoritataj aŭ totalismaj reĝimoj.

Estas naive pensi ke oni akceptos la ideon pri Esperanto, almenaŭ en Rusio, kie mi loĝas. Ĉiuj totalismaj reĝimoj izolas siajn popolojn de alternativaj informoj kaj aktivigas totalan propagandon, kiu diras ke la lando estas ĉirkaŭata de malamikoj. En Rusio nun ekzistas eĉ ne unu sendependa televidkanalo, eĉ ne unu sendependa gazeto kaj radio, ĉie regas nur ŝtata propagando, plena de mensogoj kaj malamego.

Aldone la aŭtoritatoj strebas izoli interreton. Dum la diskuto en Virtuala Kongreso esperantisto el Usono diris, ke post la jaro 2022 en Facebook restis nur 10 procentoj el liaj amikoj el Rusio.

Esperantistino el Rusio, unu el la iniciatintoj de la ideo ”komuna lingvo de BRICS”, reagis, ke ŝi uzas internan enlandan rusian socian reton, ĉar en Facebook nenio estas interesa, sed ĉiuj en Rusio libere povas uzi Facebook, sufiĉas nur instali specialan programon. Brazilano aldonis kun ridado, ke lia filino opinias Facebook reto por maljunuloj, kaj ŝi uzas Instagramon.

Tamen en la realo la aŭtoritatoj en Rusio deklaris la korporacion Meta (kiu posedas Facebook kaj Instagram) ”ekstremisma” organizaĵo, do kaj Facebook kaj Instagram estas malpermesitaj kaj blokitaj. Necesas esti lerta uzanto por trovi kaj instali la menciitan ”specialan programon” por eviti blokadon, kaj ekde la 30-a de novembro eĉ informoj pri tiuj ”programoj” estas malpermesataj.

Aleksej Salomatov.

Verŝajne multaj scias ke la nunan teruran okazaĵon inter Rusio kaj Ukrainio oni nomas en Rusio ”speciala milita operaco”. Kaj pro la uzo de la reala nocio de tiu evento kaj pro aliaj nelojalaj esprimoj oni povas esti monpunita kaj malliberigita.

Estas iom strange, ke ĝis nun funkcias Whatsapp (same produkto de Meta), eble pro la neekzisto de samkvalita rusia mesaĝilo, sed oni minacas bloki ankaŭ ĝin. Indas aldoni ke Youtube same estas blokita en Rusio.

Kompreneble ĉiuj provoj disvastigi Esperanton estas laŭdindaj. Esperanto faciligas kontaktojn inter simplaj homoj tra la tuta mondo kaj ebligas ricevon de sendependaj informoj. Tamen por la nuna reĝimo en Rusio ajna kontakto kun eksterlandano estas suspektinda, same kiel estis dum la stalina reĝimo.

Do, laŭ mi, estas nenia ŝanco ke la rusiaj aŭtoritatoj akceptus la ideon pri Esperanto por BRICS, malgraŭ ke la prezidanto de REU, kiu arde subtenis la fi-agon de la rusia registaro, sendis leteron al la BRICS-kunveno en la urbo Kazano kun propono pri kunlaboro.

Rusiaj aŭtoritatoj eble nur uzos la kreitan BRICS-laborgrupon enkadre de la landa Esperanto-asocio kiel aldonan kanalon por la kremla propagando. Bedaŭrinde ne ”por porti progreson al landoj”, kiel esprimis la estimata brazila gvidanto de la diskuto.

Aleksej Salomatov

  • 1
    Malneta Enlanda Produkto
Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2024-12-05 15:20

Nu, kun Trump ĉe la stirilo, eble Usono mem aliĝos al BRICS. Almenaŭ tio ne estas pli utopia ol ke BRICS ekinteresiĝu pri komuna lingvo.

Sten Svenonius
Sten Svenonius
2024-12-05 21:16

Hitler ne ŝatis Esperanton. Kial Putino ŝatus Esperanton?

Rikardo Longa
2024-12-06 5:05

Mi pensas ke ĝi estas stranga ke “India” estas “Barato” ĉar en la hispana, ĝi signifas “malmultekosta”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-12-06 9:37
Respondo al  Rikardo Longa

Ĉiu Esperanta vorto signifas ion alian en almenaŭ iu el la 6000 lingvoj de la mondo. “Varma pano” signifas en la finna “certa fiko”.

Ursidinoj
Ursidinoj
2024-12-31 8:34
Respondo al  Rikardo Longa

Esperanto ne estas l’hispana.

Sxandor Hideg
Sxandor Hideg
2024-12-31 11:22
Respondo al  Rikardo Longa

Mi pensas ke NE estas stranga ke “India” estas “Barato” ĉar en la hungara, ĝi signifas “amiko”. 🙂
Kaj aliaj pli gravaj kaŭzoj kompreneble.

Samgen03
Samgen03
2024-12-06 10:19

Dankon por vian laboron

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-12-06 15:39

Se BRICS vere oficiale alprenus Esperanton (kio estas malverŝajna, mi scias), tio definitive senkreditigus Esperanton ekzemple en la okuloj de la finnoj kaj estonoj, kiujn zorgigas ripetaj rusaj kaj ĉinaj kaŝatakoj kontraŭ ilia landa infrastrukturo. (Kaj se la Eŭropa Unio ekuzus Esperanton, tio kompreneble signifus negativan reagon en pluraj BRICS-landoj..)

Aleksej Salomatov
Aleksej Salomatov
2024-12-06 19:47
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi havis la saman penson, sed ne metis ĝin en la teksto, ke aprobo de E-o en BRICS-landoj povas komprometi la lingvon. Tamen mi dubas pri la inversa okazo. Nur la plej ekstremaj cerbolavitaj ĝis brilo personoj povas tiel reagi, aŭ salajritaj propagandistoj. Malgraŭ malamikego al Usono, ekzemple, oni daŭre lernas la anglan lingvon. 

Jens Stengaard Larsen
2024-12-10 8:48
Respondo al  Aleksej Salomatov

Ĉio en Rusio estas Potemkin-kulisoj, eĉ la malamo al ĉio Okcidenta. Kredeble en BICS la ŝajno kaj la esto estas pli proksimaj inter si.

Zdzislaw
Zdzislaw
2024-12-10 18:20

Ĉu Esperanto estos iam komuna lingvo de BRICS aŭ ne, oni valoras prezenti ĝin en BRICS-a spaco. Oni povas komenti esperantlingve jutubajn videojn, ekzemple en kanalo @thinkBRICS.

Aleksej Salomatov
Aleksej Salomatov
2024-12-10 19:52
Respondo al  Zdzislaw

Eble valoras tion prezenti, sed, kiel mi skribis, jutubo estas blokita en Rusio, do nur malmultaj esceptaj homoj eblas komenti en tiu kanalo.

Zdzislaw
Zdzislaw
2024-12-13 2:30
Respondo al  Aleksej Salomatov

Estas tre bedaŭrinde pro la blokado en Rusio, sed en aliaj landoj de BRICS ĉi tiuj ebloj ja estas pli larĝaj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-12-13 15:22
Respondo al  Zdzislaw

Vikipedio, YouTube, Facebook kaj Instagram estas blokitaj ankaŭ en Ĉinio…

Andreas
Andreas
2024-12-13 17:01
Respondo al  Zdzislaw

Socia reto uzebla en chiuj kvin BRICS-landoj miasupoze estas Snapchat. Tion chi mi ne kontrolis surloke, sed: Ke en ghia sub-platformo “Snap Map” mi nepre trovas videajhojn afishitajn ankau en la BRICS-landoj, apogas la supozon.

Do: Tiu, kiu volas diskonigi Esperanton en la BRICS-landoj, bonvole konsideru utiligi Snapchat chi-cele.

Zdzislaw
Zdzislaw
2024-12-10 18:40

Interesa vidpunkto.

Aleksej Salomatov
Aleksej Salomatov
2024-12-14 8:44

Nun oni blokis la mesaĝilon Viber en Rusio.

Ursidinoj
Ursidinoj
2024-12-31 8:35

La titolo strangas. La dolaro estas monunuo, kaj Esperanto estas lingvo. Kompreneble unu ne povas esti aŭ iĝi l’alia.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2025-01-08 13:57

Pravas, ke oni miksis du aferojn en la rubriko. La unua estas tio, pri kio Aleksej Salomatov skribis en sia artikolo, ke Esperanto ne fariĝos la komuna lingvo inter la BRICS-landoj.

La dua estas, ke Vladimir la kalsonovenenisto certe volas “maldolarigi” la komercon en la mondo. La problemo estas, ke neniu el la valutoj de la BRICS-landoj estas inter la plej ŝanĝataj en la mondo. He, eĉ la novzelanda dolaro estas pli ŝanĝata! El la valutoj de la BRICS-landoj oni pleje uzas la ĉinian renminbion, kiun oni rajtas sub gravaj restriktaĵoj uzi por taksi varojn. Malgraŭ tio kelkaj afrikaj landoj intencas uzi ĝin kiel rezerva valuto. Renminbio estas tre stabila valuto, do mi tre dubas, ke PRĈ volas ligi sian stabilan valuton al tiel malstabila ekonomio kiel Rusio estas.

Laste redaktita 2 tagojn antaŭe de Juha Metsäkallas