Rusia Esperantista Unio agnoskas la kontraŭleĝan anekson de ukraina teritorio kaj pretas aktivi tie, deklaras la prezidanto de REU. La temo reaktualiĝis pro rezolucio de UN pri Israelo. Osmo Buller petis reagon de la estraro de UEA pri la eventuala aktivado de la landaj asocioj de Israelo kaj Rusio en okupitaj teritorioj. UEA laŭkutime silentas.
Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN lige kun la milito en Gazao aprobis plurajn rezoluciojn pri la situacio. Inter tiuj estis unu, kiu postulas, ke Israelo ĉesigu sian kontraŭleĝan ĉeeston en la okupita palestina teritorio.
Lige kun tio Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, petis la estraron de la asocio certigi, ke la landaj asocioj en Israelo kaj Rusio ne aktivas en okupitaj teritorioj.
”La starpunkto de UN signifas, ke Esperanto-Ligo de Israelo kiel landa asocio de UEA ne rajtas aktivi en la okupita teritorio. Laŭ mia scio tio ankaŭ ne okazas, sed por eviti ajnan malklarecon necesas, ke ELI liveru al UEA formalan deklaron pri la afero. Unuopajn membrojn ELI rajtas havi ankaŭ en tiu teritorio same kiel kie ajn en la mondo,” li skribis en la reta diskutejo UEA-membroj.
Similan deklaron UEA laŭ li devus peti ankaŭ de REU, la landa asocio en Rusio, por certigi ke la asocio ne aktivas en okupita teritorio de Ukrainio. Buller atentigis, ke UEA pro siaj oficialaj rilatoj kun UN devas sekvi ties politikon pri ŝtatoj kaj iliaj limoj.
”Se REU ne liveras tian deklaron, ĝia statuso kiel landa asocio de UEA devas esti frostigita kaj sekve ankaŭ ĝia reprezentiĝo en la Komitato de UEA”, li skribis.
La estraro de UEA ne komentis la aferon, sed Cvi Ŝolt, membro de ELI, afiŝis en la sama diskutejo respondon, kiun li ricevis de la estraro de ELI:
Osmo Buller konfesas, ke la deklaron de ELI li postulas nur ĉar ”… por bona ordo necesas informi UEA pri tia agado”. Kompreneble tio aplikus [tiele] al iu ajn Landa Asocio, kiu planas E-agadon en alia regiono sen organizita E-movado (kio tute diferencas de la kazo de REU, ĉar en Ukrainio ja ekzistas movado kaj eĉ LA). Osmo tamen atentigas pri tio nur nun, kaj nur pri Israelo (pro ”ekvilibro” li nun ekmemoris pri Rusio, pri kiu ekzistas UN-rezolucioj jam de preskaŭ tri jaroj). Ŝajnas ke Osmo nur celas provoke treni UEA kaj ELI en politikan disputon, kiu neniel rilatas al Esperanto.
Buller respondis, ke ELI anstataŭ respondi la demandon dubindigas liajn motivojn.
”Ke la vera afero ne estas tuŝita en la ’respondo’ de ELI, lasas spacon por suspekti, ke la prisilento havas kaŭzon”, li komentis, kaj aldonis, ke UEA nuntempe estas ”malkomforte ligita” al ambaŭ menciitaj landoj, ĉar ĝi havas estraranon el Israelo kaj ĉar la revuo estas redaktata en Rusio.
”Kiujn konsekvencojn por la enhavo de la revuo povas kaŭzi tio, ke ĝi estas redaktata en diktatura lando? Kaj kiujn konsekvencojn portas havi estraranon el Israelo? Ĉu pro tio la estraro de UEA evitas preni starpunkton pri la demando, kiun mi levis?” li demandis.
Ankaŭ en Rusio oni rimarkis la demandon de Osmo Buller. En la diskutejo Rusia Esperanto-agado la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, atentigis ke la membreco de REU en UEA estas ”haltigita” fare de REU ekde la 8-a de septembro 2023.
En tiu tago la estraro de REU sendis al UEA postulon pri restarigo de Svetlana Smetanina en la postenon de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Ĝis tio okazos, ”ajna monpagado de REU al UEA kaj kunlaboro kun UEA estas haltigata”. Laŭ Lebedev venis agnosko pri ricevo en la sama tago, sed poste nenia reago de UEA.
Libera Folio antaŭ du semajnoj demandis la prezidanton de UEA kaj la ĝeneralan direktoron de la asocio, ĉu la estraro de UEA iel traktis la aferon, kaj ĉu REU plu restas landa asocio de UEA. Nenia respondo ĝis nun venis.
La prezidanto de REU aliflanke en la rusia diskutejo konfirmis, ke REU ne agnoskas la internacie rekonitajn limojn de Ukrainio, sed male konsideras la teritoriojn kiujn Rusio milite konkeris nun apartenantaj al Rusio:
”Memkompreneble, ni agnoskas priskribitajn en rusia Konstitucio teritorion de Rusio kaj malagnoskas kontraŭantajn al rusia Konstitucio poziciojn de UN, UEA kaj ceteruloj pri tiu ĉi demando kaj pri ajnaj aliaj aferoj.”
Krome li skribis, ke REU jam havas regionan fakon en Krimeo, tamen ”bedaŭrinde, en plene dormiĝanta stato”. Estas laŭ li neniaj juraj malhelpoj por agado de REU en la okupitaj teritorioj, la problemo estas nur la nesufiĉa aktiveco de REU kiel organizo:
”Konklude, se aperos iuj ideoj pri agado de REU en novaj rusiaj regionoj kaj, plej grave, homoj, pretaj tie aktivi – tia agado estos volonte efektivigata,” la prezidanto de REU skribis.
Mi kopias mian respondon al Osmo Buller en UEA-membroj:
Mi estas membro de ELI, sed ne estas en la estraro kaj nun nur aldonas mian personan opinion.
Mi ne scias ĉu estas iu esperantisto en la okupitaj teritorioj (mi uzas la terminon de Osmo, eĉ sen scii precize kiaj teritorioj li konsideras okupataj) sed certe ne ekzistas organizita movado. ELI neniam estis aktiva tie, ne havas membrojn kaj ne propagandis, instruis, ktp.
Eĉ se ELI faros iam faros propagandon an la arabaj gazetoj, ktp. kaj iu en Gaza lernos Esperanton, mi pensas ke UEA kaj la esperantistpj povos facile travivi la katastrofegon.
“Kaj kiujn konsekvencojn portas havi estraranon el Israelo?” Eĉ la Ĝenerala Asembleo de UN ne malpermesis al israelano esti en la estraro. Li estas unu estrarano, kaj rajtas havi sian opinion. La plimulto en la estraro decidas poste.
Mi tute konsentas kun la respondo de la estraro.
Cvi
@Libera Folio REU ne pretas aktivi ie ajn. Ŝajnas al mi, ke ĉi-kaze Osmo Buller provas fari grandan dramon el laŭlitere nenio, ĉar nenio estas pli malpli ĉio kion REU faradis ĉi-jarcente. Mi ne certas pri ELI, sed laŭ leganta komento ĉe LF, la situacio pri ĝi ne multe malsamas. 🙂
Situacio en Israelo kaj Rusio malsimilas. Mi bedaŭras ke estimata s-ro Osmo Buller ne vidas diferencon. Ĉiu komparo lamas, sed se kompari, tiam Israelo kaj Ukrainio estas de unu flanko, ili ambaŭ havas datojn 7.10.23 kaj 24.02.22, kaj de alia flanko estas Rusia reĝimo kun lia amiko kaj partnero Hamas.
Estas danĝere rigardi la mondon tendarisme, ĉar en ĉiuj tendaroj oni kapablas fari fiagojn. La faroj de Hitler ne pravigis la masakron de Dresdeno. – Ĉiuokaze, nun temis nur pri teritorioj, kiuj laŭ la internacia juro estas okupitaj, ne pri la kaŭzoj de tiu okupado. Ĉar en Israelo oni diskutas pri ebla aneksado de tiuj teritorioj, Israelo mem konsideras ilin iusence okupitaj.
Kompreneble mi subtenas la tezon de Osmo Buller, ke landaj asocioj de UEA ne rajtas aktivi en okupitaj teritorioj ekster la internacie rekonitaj limoj de sia lando.
Kaj mi konsentas, ke en ĉiuj tendaroj homoj kapablas je malbono. Tamen, laŭ mi, estas malbona via ekzemplo pri Dresdeno. Tiam la bombado de la urbo je la fino de la milito estis troigo, ne diktita de armea neceso.
Alia situacio estas pri Gazao. Iamaj gvidantoj tie vidis sian ĉefan celon ne altigo de vivnivelo, sed detruo de Israelo. Kaj ili uzis grandegan monhelpon por konstrui militobjektojn sub hospitaloj kaj domoj. Por eviti ripeton de la masakro okazinta 7.10.23, liberigi la ostaĝojn kaj forigi la konstantan minacon, Israelo devis preni tiun teritorion sub sia kontrolo.
Ĉar vi miskomprenis la aferon, mi ripetu: landa asocio de UEA ne rajtas aktivi en okupita teritorio ekster la internacie rekonitaj limoj de sia lando. Per la datoj 24.02.2022 kaj 7.10.2023 vi miskondukas la diskuton, ĉar la problemo de okupitaj teritorioj komenciĝis multe pli frue: la rusia okupacio de Krimeo k.a. partoj de Ukrainio en 2014 kaj la israela okupacio de palestinaj teritorioj eĉ antaŭ pli ol duona jarcento, en 1967. La pasintjara masakro fare de Hamas neniel pravigas ignori la fakton, ke plu daŭras la okupacio, kiun UN ripete kondamnis kiel kontraŭan al la internacia juro. La politiko de UEA devas esti konforma al tiu de UN. Tiun principon mi gardis dum mia direktora tempo kaj ne ĉesas atentigi pri ĝi kiel simpla membro. Estus ofende insinui, ke kun tiu principo mi subtenas Hamas, sed tion vi verŝajne ja ne celis diri. Siavice en la REU-tendaro oni ne kaŝiĝas en ambiguaj vortumoj, sed rekte skribas en ilia diskutlisto, ke “Osmo Buller estas konata rusfobiulo”.
Mi emocie reagis sen intenco ofendigi vin. Mi pensas ke vi vane kunigis en unu dosiero du malsimilajn kazojn, ĉar ili iom “kolorigas” unu la alian estante unu apud alia. Pri ELI, kiel mi komprenas, ne estas problemo. Alia afero, ve, estas pri REU…
Interalie en la diskutlisto estas aliaj interesaj memeksponantaj vortoj: “Eble retorike demandi, ĉu UEA postulis iajn deklarojn de Germana EA inter 1933 kaj 1945.”
La Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la Sebastopola municipo, same kiel la Ĥersona, Zaporoĵa, Donecka kaj Luganska oblastoj estas kaj restas ŝtataj teritorioj de la Rusuja Federacio. Estas do nur tute logike kaj absolute konsekvence, ke REU prenas sur sin la respondecon pri la agado favore al Esperanto en ĉi tiuj regionoj.
Katono: Bona ŝerco! Tamen vi forgesis. Katono ĉiam finis la komentojn jene (latina): “Delenda est Ucraina”
Mi neniel ŝercas, sed celas ĝuste tion, kion mi skribis – eĉ se rusofobiaj botlekuloj ne povas imagi tion pro siaj tro limigitaj intelektaj horizontoj …
Mi diros eĉ pli: En antaŭvidebla estonteco, pliaj regionoj de la pereanta Ukrainujo petos aliĝon al la Rusuja Federacio. Nur atendu kaj vidu!
Krome via latino estas rusta. La pli adekvate vortigita frazo estus: ”Ceterum censeo Ucrainam esse delendam.” Sed tio estus laŭsence tute malĝusta!
Kontraŭe, mi opinias, ke Ukrainujo estas liberigenda el la malpuraj manoj de la sangosuĉantaj tutmondistoj – ergo: Ceterum censeo Ucrainam e manibus impuris globalistarum cruentorum eripiendam esse!
Mi miras, kial la potenculoj en la okcidenta bloko tiel malamas la ukrainanojn, ke ili peladas ilin al la morto, nun pelontaj ĉiam pli kaj pli junajn. Kaj mi miras, ke multaj laŭdiraj samideanoj aplaŭdas je tiu ĉi spektaklo.
Mi miras, kial la potenculoj en Rusio tiel malamas siajn homojn, ke ili peladas ilin al la morto, nun pelontaj ĉiam pli kaj pli junajn. Kaj mi miras, ke multaj laŭdiraj samideanoj aplaŭdas je tiu ĉi spektaklo.
La problemo estas, ke intertempe – jam antaŭ sufiĉe da monatoj – evidentiĝis, ke Ukraino ne kapablas sukcesi en tiu milita konflikto. Tial sendadi pli kaj pli da viroj en ĝin nur pli kaj pli grandigas la vundojn por Ukraino sen atingi iun gajnon.
”mi opinias, ke Ukrainujo estas liberigenda el la malpuraj manoj de la sangosuĉantaj tutmondistoj”
Ke por atingi tiun noblan celon necesas mortigadi kaj mutiladi homojn, tio estas nemenciindaĵo, ĉu ne, Kotono la Malnova?
Kaj liberigi landon el la malpuraj manoj de sangosuĉantaj tutmondistoj por enĵeti ĝin en la malpurajn manojn de sangosuĉantaj tutslavistoj… nu.
Foje mi miras, kial kelkaj homoj entute lernis Esperanton.
“Foje mi miras, kial kelkaj homoj entute lernis Esperanton.”
Eble De Beaufront pravis kaj “Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli”. Eble estas naive antaŭsupozi humanecon ĉe esperantistoj.
Esperantistoj estas tiuj kiuj asertas ke nacia neŭtraleco estas pensebla.
Ne ĉiuj Esperantistoj konscias ke Esperanto en si mem enhavas tiun aserton, kaj multaj el ili ofte (kelkaj el ili konsekvence) agas kaj parolas malkonforme al ĝi.
Oni tamen devas esti pardonema pri tio, ĉar en la hodiaŭa socio neniu ideo estas pli revolucia kaj disrompa ol tiu ke eblas nacia neŭtraleco. Ĝi estas tiel utopia kiel estis la ideo de abolo de sklaveco dum la tempo de Katono la Maljuna.
Kio precize estas ”nacia neŭtraleco”? Mi agnoskas, ke mi ne travidas la signifon malgraŭ la ŝajna fakto, ke ni esperantistoj ”asertas ke nacia neŭtraleco estas pensebla”.
Eble vi aŭ iu el la plusantoj aŭ minusantoj, kiuj ja kredeble bone komprenis, povas klarigi.
UEA en sia statuto deklaras sin neŭtrala en naciaj demandoj, do supozeble la ĝenerala publiko klare scius, kion signifu tiu esprimo.
Aŭ eble ne. Oni povas havi neŭtralan ŝtaton, kiel Svislandon aŭ Aŭstrion, sed ĉu oni ankaŭ povas havi neŭtralan staton estante nura privata asocio? Ĉu oni ne devas plene kaj senkondiĉe submetiĝi al la suvereneco de iu ŝtato? Ĉu io tia kiel UN vere povas esti komune-homa institucio kaj ne nur interŝtata?
Antaŭ la establo de UEA oni — aŭ almenaŭ Beaufront — ne parolis pri neŭtraleco en naciaj (nek rasaj) demandoj, sed nur en politikaj, religiaj kaj “sociaj”. La mencio de sociaj demandoj kredeble estis por ne fortimigi kontraŭpacifistojn. La tiama pacmovado konceptis sin kiel nepolitikan, interpartian, inspiritan de Kristanismo, sed same subteneblan ankaŭ de alireligianoj kaj senreligiuloj.
”En antaŭvidebla estonteco, pliaj regionoj de la pereanta Ukrainujo petos aliĝon al la Rusuja Federacio. Nur atendu kaj vidu!”
Mi ne scias, kiun demandosigni pli: vian intelekton aŭ vian moralon, sed legante vin ne eblas ne memori, kiel siatempe, sekve de la Stalina-Hitlera pakto, la baltaj respublikoj ”petis” aliĝon al Sovetunio.
“REU pretas aktivi” — bela ŝerco pri ĉi tiu eta koterio.