Antaŭ duonjaro ni rakontis pri Vadim Bikov, la unua konata esperantisto el Ukrainio kiu pereis ĉe la fronto, defendante sian hejmlandon. Li iĝis 54-jara. Samaĝa estis Aleksandr Salmin el Rusio, kiu ĵus pereis ĉe la fronto en Ukrainio, atakante la najbaran landon. En la jena vidpunkta artikolo Grigorij Arosev – origine rusia esperantisto, nun de pluraj jaroj loĝanta en Germanio – konsideras la kialojn, kiuj igas multajn rusianojn opinii tian sorton heroa.
La 4-an de novembro 2024 pereis la 54-jara rusia esperantisto Aleksandr Salmin, kiu laŭ propra volo iris kiel dungito en la rusian armeon. La preciza loko de lia morto estas aŭ ne konata aŭ ne diskonigita. La familio de la pereinto eksciis pri la okazaĵo post pli ol unu kaj duona monatoj, okaze de la transporto de lia korpo en la urbon Ĉeboksari, kie li loĝis.
Salmin estis nek aktiva nek videbla esperantisto, lia esperantumado limiĝis je partopreno en kelkaj amasaj renkontiĝoj en la 1990-aj jaroj. Poste li dediĉis sin al la familia vivo kaj preskaŭ neniam aperis en la esperantistaj rondoj.
Aleksandr Salmin iĝis la dua esperantisto, kiu pruvite pereis dum la milito en Ukrainio kaj la unua, kiu mortis flanke de Rusio, komencinta la agresan militon kontraŭ la najbara lando februare 2022. Pri la unua okazaĵo raportis Libera Folio julie 2024.
La plej interesaj, kvankam samtempe terurantaj, estas la cirkonstancoj pro kiuj Aleksandr Salmin iris al la milito. Al la rusia registaro delonge mankas volontuloj, kiuj pretus militi por la efemeraj (kaj mensogaj) celoj deklarataj de Kremlo. Tial la varbado jam delonge efektiviĝas kiel dungado por altkvalifika laboro.
La sumoj, kiujn volontuloj ricevas pro subskribo de kontrakto por partopreni en la milito, atingas plurajn milionojn da rubloj (cent rubloj valoras proksimume unu eŭron), kaj la monata salajro superas multoble la nacian mezumon. Pro tio multegaj homoj konsentas iri al la milito nur por solvi siajn financajn problemojn: en la nuntempa Rusio tio restas praktike la sola atingebla rimedo por solvo de problemoj. Pri tio, ke ”kompense” ili probable mortos, la militontoj jen preferas ne pensi, jen rilatas al la afero fatalisme.
Se konsideri ĉion ĉi, ne estus surprize, se Aleksandro Salmin ekmilitus gvidite ĝuste de ĉi tiuj konsideroj. Tamen, ŝajne, la kialoj estis tute aliaj.
Plej verŝajne li foriris por sekvi la heroaĵojn de la pli frua generacio, de la tiel nomataj sovetiaj ”avoj”. La pereinto estis konvinkita de la fortega pormilita rusia propagando, ĉefe televida, ke li estas nulo kompare kun la partoprenintoj de la Granda Patruja Milito – tiel en Rusio estas nomata tiu parto de la dua mondmilito, en kiu partoprenis Sovetunio. Kaj li faris ion, kio devus meti lin en saman rangon kun la herooj de la dua mondmilito.
La pereinta Salmin ne malamis Ukrainion, sed en la momento ne trovis alian militon por sia ”heroaĵo”. Li postkuris falsajn ideojn kaj idealojn. Li estis plene trompita de propagando.
Kaj ne nur li.
Homoj similaj al li kolektiĝis ĉe la funebra festeno memore al Salmin. Pri Ukrainio oni tute ne parolis. Sed la viroj malkaŝe enviis la pereinton. Ne pro la mono. Ili ĉiuj samopinias: li faris heroaĵon, li mortis en la milito, li staras samnivele kun la ”avoj”, li estas vera viro, li ne vane vivis sian vivon.
Inverse, el sia vidpunkto ili vane vivas siajn vivojn. Ili estas konvinkitaj ke la pereintoj en la Granda Patruja Milito, t. e. la generacio de la ”avoj”, vivis malvane. La sekvinta generacio, tiu de la ”patroj”, rekonstruis la landon post la milito kaj sendis Gagarin en la kosmon. Kaj ankaŭ vivis malvane.
Sed la samaĝuloj de la pereinta Salmin vivis vane siajn vivojn. Tio plene ne estas vero, sed ŝajne ili efektive tiel opinias. Ili laboris, ili faris ion, ili atingis ion, sed ĉio ĉi estas bagatelo kompare kun la venko en la dua mondmilito kaj kun Gagarin. (Ne estas bagatelo, sed tio estas ilia starpunkto.)
Kaj virinoj ĉe la sama memorfesteno voĉe enviis la vidvinon: ŝia edzo estas ja elstarega! Nekompareble kun iliaj edzoj fiaskuloj. Cetere, la edzino de la pereinto provis persvadi lin ne iri al la milito. Ŝi tre klopodis instigi lin resti. Sed senrezulte. Li decidis kaj li iris.
Ili ĉiuj envias tian morton. Sed ili estas malkuraĝuloj, ĉar ili mem ne iros ĉi tiun vojon. Sed ili envias la fakton, ke la homo trovis signifon en la vivo. Per tia morto.
Tuta generacio estis vere konvinkita, ke morto en la ”Speciala Milita Operaco”, kiel laŭ la postulo de Kremlo hipokrite estas nomata la kruela milito en Ukrainio, estas sankta heroaĵo. Jen morto, kiu kvazaŭ antaŭdiras novan grandan venkon.
Sed neniu diris al ili, ke tia sorto — tiu de partoprenanto en agresmilito, ne defendmilito — metas ilin ĉiujn sur la saman nivelon kun la nazioj. Neniu diris, aŭ oni ne sukcesis konvinki.
Tio estas taŭga grundo por la nepre okazonta fortega krizo de plia eŭropa nacio.
Grigorij Arosev
Legu pli:
ho ve.
”la unua konata esperantisto el Rusio, kiu ĵus pereis […]. Grigorij Arosev – […]”
Bonvolu iel rearanĝi la tekston, la redaktisto devas senti, ke oni ne menciu alian nomon en ĉi tiu loko, tuj post antaŭa sentenco.
Ŝajnas, ke la teksto ja estis klara, sed por eviti ajnan miskomprenon, ni aldonis la nomon de la pereinto en la koncerna loko.
@Libera Folio dankon pro tiu pensiga artikolo!
“Tio estas taŭga grundo por la nepre okazonta fortega krizo de plia eŭropa nacio.” — Se tiu nacio estu la rusa, mi tute ne kredas. Rusio sukcesis klarigi por si eĉ la stalinismon kiel ĉefe pozitivan aferon. Rusio neniam rigardos sian historion kritike tiumaniere kiel ekzemple Germanio. Tial ĝi ĉiam ripetos la samajn erarojn. Pli optimisma mi ne sukcesas sincere esti.
Estas triste, ke ankaŭ pri la estonteco de Eŭropo kaj entute de la t.n okcidenta mondo restas ĉiam malpli da spaco por optimismo pro la ada kresko kaj populariĝo de ekstrema dekstro kaj pli aŭ malpli kaŝa faŝismo. Malgrsŭ ĉio mi tamen klopodas resti optimisto, ankaŭ pri Rusio, ĉar vivi sen espero estas por mi neeltenebl a penso.
Pri la tiel nomata okcidenta mondo estas klara bazo por konservi ian optimismon kompare kun la cetero de la planedo – sed pri rusio…?
Racie pensante mi konsentas kun vi, tamen la espero ankoraŭ vivas.
@Libera Folio Militantaj Esperantistoj ne estas veraj Esperantistoj.
Ili estas kvazaŭ tiuj, kiu krias "Allaĥ akbar!", pafante, kaj fiere nomas sin "islamanoj".
@korren @Libera Folio mi forigis mian lastan komenton ĉar mi ne legis ke temas pri rusan soldaton
Mi dubas ke k-do Salmin pristudis la pensojn de Ludoviko Zamenhof.
tio ne estas nepra por esti esperantisto
Imagu ke oni metis la verdan esperantan stelon sur la ligna kruco starigita super la tombo de A. Salmin. Laŭ mi tio ĉi estas kompromitado de Esperanto.
Efektive interesa kontrasto.
La Okcidento estas tute laŭmerite kondamnita al senelira ekonomia pereo ne nur pro sia senlima hipokriteco, sed pli ĝuste pro sia intelekta blindeco pri la politikaj realaĵoj, kiu elkreskis el ĉi tiu senlima hipokriteco.
Tre ĝojiga novaĵo – el la mondo malvenis unu plia rusa monstro.
cetere, la titolo Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio estas tute misgvida; temas pri teroristo, kiu kun Esperanto apenaŭ havis rilaton.
Mi absolute kontrauxas la Rusan agreson kontraux Ukrainio. Tamen, mi kompatas la soldatojn kiuj mortas sur ambaux flankoj. Salmin estis Ruso kiu kredis la registaran propagandon. Li ankaux estis homo kun edzino kaj gefiloj. Ne estas sane malami tutan popolon en cxi tiu maniero.