Dum multaj jaroj studentoj en Hungario povis havi utilon de ekzameno pri Esperanto por ricevi universitatan diplomon. Antaŭ du jaroj la utilo malaperis, kaj nun malaperas ankaŭ la ŝtata ekzameno.
La erao de devigaj lingvaj ekzamenoj en Hungario komenciĝis en 1998, kaj finiĝis en 2022, kiam la registaro ŝanĝis la leĝon kaj nuligis la devon trapasi lingvan ekzamenon kiel kondiĉon por ricevi la diplomon en universitatoj.
Samtempe al la supra leĝo-ŝanĝo oni puŝis la taskon al la unuopaj universitatoj, kiuj nun devas mem decidi pri tiuj lingvaj demandoj. Plimulto de ili (sed ne ĉiuj) daŭre postulas iun lingvan ekzamenon, sed preskaŭ ĉiuj akceptas nur la anglan, foje ankoraŭ kelkajn aliajn grandajn lingvojn.
Ĉiuj universitatoj donas kromajn poentojn pro lingva ekzameno ĉe la eniraj ekzamenoj, ĝenerale pro la angla B2, sed kelkaj akceptas ankaŭ malgrandajn lingvojn en la nivelo C1.
La supraj paŝoj rezultigis grandan falon ĉe la kvanto de ŝtataj ekzamenoj, do aperis sekve fortaj financaj problemoj ĉe la ekzamencentroj (ekzistas pluraj).
Decida plejmulto de la ekzamenoj okazas pri la angla lingvo, la alilingvaj ekzamenoj reduktiĝis. Plene ŝanĝiĝis ankaŭ la strukturo de la aliĝantoj: anstataŭ la diplomiĝontoj nun aliĝas ĉefe mezlernejanoj, pro la eniraj pluspoentoj.
La novaj cirkonstancoj validas ankaŭ ĉe la lingvoekzamena centro ”Origo” (ONyC), kiu zorgis pri la Esperanta lingvo.
Jam antaŭ kelkaj jaroj ĝi nuligis la kunlaboran kontrakton kun UEA, kaj de tiam UEA mem organizas la KER-ekzamenojn, eĉ ellaboris ĝian novan gradon C2.
Nun, en decembro la estraro de ONyC decidis ĉesigi, ne plu okupiĝi pri la Esperantaj ekzamenoj, laŭ sia aserto pro financaj kialoj. Tre malgrandas la nombro de la ekzamenitoj, en la jaro 2024 entute nur 9 personoj, ĉiuj plenkreskuloj – kaj la centro ne vidas esperigan perspektivon.
Laŭ leĝo oni repagas al studentoj la sufiĉe altan kotizon de la unua lingvo-ekzameno. Tamen tio ne validas por Esperanto – kaj tio malinstigas la junulojn elekti Esperanton.
En Hungario ne plu ekzistas universitata Esperanto-fako (do ne plu eblas iĝi diplomita ”instruisto pri Esperanto”), sekve ne plu ekzistas lerneja instruado de Esperanto, mezlernejanoj ne elektas Esperanton, ankaŭ pro diplomaj kialoj ne plu indas lerni Esperanton – do la ekzamena centro ne vidis perspektivon, kaj decidis haltigi la procezon.
La klarigo laŭ mi tamen estas nur surfaca, ĉar ĉesigo de la Esperantaj ekzamenoj ne solvas la financajn problemojn ĉe la ekzameno-centro. Krom Esperanto ekzistas ankoraŭ pli ol dek malgrandaj lingvoj, kiuj havas malplian aŭ nulan nombron de ekzamenaj aliĝoj – sed ili ne estas nuligitaj. Vidu la statistikaĵon en la koncerna retejo.
Por ni, hungaroj, la ĉesigo estas aparte doloriga. Unuflanke tiu unika eblo havi ŝtate rekonitajn lingvajn ekzamenojn ekzistas ekde 1966, pro la efiko de la tiama UK en Budapeŝto – kaj nun post 58 jaroj estas dolore perdi ĝin.
Aliflanke la antaŭa pozitiva famo de Esperanto en Hungario baziĝis sur tri pilieroj: universitata fako por instruistoj de Esperanto, ŝtate rekonita lingvoekzameno, kaj deklaro de la Hungara Akademio pri la viveco de Esperanto. Se falos ankaŭ la dua piliero, ni havos eĉ pli malfacilan situacion ol ĝis nun.
Bedaŭrinde la stato de la movado en Hungario similas al tiu en aliaj eŭropaj landoj. Jam de pluraj jaroj ne ekzistas junulara aktivado, la averaĝa aĝo estas timige alta. Dolore ŝrumpis la komunumo, la raŭmismaj argumentoj ne plu validas.
La ĉesigo kaj eventuala iama posta restartigo, kun nova akreditado de la ekzameno, kostus nerealisme altan sumon kaj kvanton da homa laboro. Tial ni planas kontakti la lingvo-ekzamenan centron kaj atingi la daŭrigon de la eblo havi Esperantan lingvoekzamenon, provizore eble eĉ nur unufoje en la jaro.
László Szilvási
Legu pli:
Nuntempe en Ĉinio aperas geknaboj kaj gejunuloj lerni Esperanton pere de interretaj kursoj, kiuj ne konas nian movadon aŭ ne havas intereson pri nia movado. Ĉu la samo okazas en Eŭropo?
Interese, kiajn do interesojn ili havas? Kiel ili uzas kaj intencas uzi la lingvon? Ĉu iu esploris tion?
Origo ne plu subtenas Esperanton.
Duolingo ne plu (aktive) subtenas Esperanton.
UNESCO ne havas intereson pri Esperanto.
Ktp.
Ni Esperantistoj ĉiam tre amas eksteran, oficialan validigon pri “la afero”. Sed efektive, la mondo ne havas intereson. Kaj neniam havis. Certe nun en la epoko de AI neniam havos.
El la supozeble milionoj da homoj kiuj “lernis” Esperanton per Duolingo, kiom efektive nun parolas la lingvon? En Interretaj grupoj kaj sociaj medioj aperas multaj afiŝoj kaj komentoj “pri” Esperanto, ĉefe en la angla, sed tre malmultaj afiŝoj kaj komentoj “en” Esperanto. Kaj kiam aperas tekstoj en Esperanto, surprize ofte ili estas en reformista, nenorma lingvaĵo.
El la plurdekmiloj da homoj kiuj ekzameniĝis pri Esperanto en Hungarujo, kiom parolas nun la lingvon?
Ni vivas en epoko kiam “simboloj” ne vere plu gravas.
Lee
Kaj kiel longe en la epoko de AI la mondo ankorau havos intereson pri Origo, Duolingo kaj Unesko?
Laŭ la propra opinio de la populara AI-programo ChatGPT, ĝi ne faris Esperanton nenecesa:
https://lingvatereno.blogspot.com/2025/01/ai-kaj-la-fundamenta-esperantista-sperto.html
Leginda blogero, dankon.
Cetere: Membro de la socia reto MiaVivo (MV) korespondis kun OpenAI (la ofertanto de ChatGPT).
Li sugestis al OpenAI plenan subtenon de Esperanto precipe en la teksto-al-vocho-funkcio (TTS-funkcio) kaj ricevis respondon; mi ne scias, kiom ghi estas preparita per helpo de ChatGPT 😉
Por legi tiun prian afishon, eble estas necese ensaluti en MV.
Referenco: Por legi tiun prian afiŝon, estas absolute necese ensaluti en Mia vivo.
☼
Ho ve! Nu, oni volas altrudi aliĝon al tiu socia reto por ke oni povu legi la enhavon de ties artikolo?
Jen respondo de retejo:
Ĉi tiu enhavo ne estas disponebla nuntempe.
Eblaj kialoj por nemontrado de la paĝoenhavo:
Ĝi estis forigita.
Vi eble ne havas necesajn permesojn por vidi ĝin.
Vi estas elsalutinta. Ensalutu por daŭrigi.
Malbone, malbone, malbonege! Fi al ĝi!
Eĉ la aĉa Fejsbuko tion ne postulas: oni normale povas vidi ties enhavojn sen ia ajn aŭtentigo. Ekzemple, antaŭ nelongege oni vidis enhavon de Iniciato Stelaro. Oni estis kondukita al ĝi pro la artikolo Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?
Feliĉe oni ne plu havas registrigon ĉe Fejsbuko. Feliĉe antaŭlonge oni forlasis ties uzon. Sociaj retoj estas plagoj!
Oni ne kreos konton ĉe Mia vivo nur por legi tiun enhavon! Simple!
Kiel oni komplikas la aferojn! Kial oni komplikas la aferojn? Oni ne trudu al oni siajn preferojn! Restu malferme!
Jen klarigoj*); mi citas:
“Kiam vi afiŝas, vi devas elekti ke ĉu vi volas ke afiŝo estu publika, por retejaj membroj, por nur amikoj aŭ por nur mi …”
Char mi ordinare estas ensalutinta en MV kaj ne scias, kiu el la supraj elektebloj trafas pri la koncerna MV-afisho kaj kiu situacio trafas por klakanto al la ligilo al ghi, mi skribis, ke eble estas necese ensaluti.
*)
https://www.miavivo.net/oftaj-demandoj/
Kompreneble vi tute ne kulpas pri io ajn koncerne al tio. Do, ne estus bezonataj klarigoj.
Nu, ĉiuokaze oni al vi dankas pro ili.
Bonvole vidu la antaŭan mesaĝon afiŝitan je 15:57.
Tiu ĉi mesaĝo estis originale ties kopio fuŝa. Oni devis redakti ĝin por al vi tion averti.
Dankon pro la kompreno!
(subpremata de la auxtoro cxar le reskribis la saman mesagxon poste)
Esperanto naskigxis en la cerbo de iu kiu havis nek monon ne subtenantojn (eble escepte de sia edzino kaj bopatro). La unua brosxureto pri esperanto estis eta, malbela, kaj eldonita per la propra mono de la auxtoro. Esperanto neniam estis subtenata de sxtato aux alia grava institucio. Gxi estis kontrauxe ignorita, mokita, ecx persekutita. Sciante tion, kiu estus vetinta, ke gxi estos vigla vivanta lingvo pli ol cent jaroj poste? Tio, kio gravas (multe pli ol simbolaj subtenoj de iu institucio aux alia) estas tio, ke homoj lernas kaj uzas Esperanton. Sperto elmontras, ke socia motoro pusxas homojn al tion fari, kaj tiu motoro ne estas malaperanta.
Pri AI-o, certe gxi ebligis grandajn progresojn de auxtomata tradukado. Sed mia opinio tiel resumeblas: mi atendas por vidi la rezultojn. Cxar AI-o havas ankaux limojn. Jen du bazaj ekzemploj:
Kaj tiuj ekzemploj temas nur pri vere bazaj lingvaj punktoj.
Oni multe uzas la tradukilon de Guglo. Ĝi estas tre utila ilo, kvankam iafoje tre stulta.
Tio, kion vi diris pri ĝiaj limoj, estas tute vera.
Okazas la samo koncerne al la portugala rilate al pronomoj ci kaj vi, respektive tu kaj vós. La aferaĉo simple ignoras tu kaj vós kaj ĉiam donas al oni la enuigajn formojn você e vocês anstataŭ tiuj klasikaj, eble pro la fuŝa familiara parolado en Brazilaĉo. Iafoje, eĉ multfoje, tio estas tute malkonvena.
Koncerne al uzo de ChatGPT kiel tradukilo, oni ne vidis grandajn avantaĝojn pri tradukado. Simple oni ne plu ĝin uzas.
Eble la tradukilo de Guglo ne uzas artefaritan inteligenton, laŭ tio, kion oni sciis iam pri ĝi. Laŭ iu alia, ne laŭ mi. Nu, ne gravas. Eĉ kompletajn librojn oni jam bone tradukis pere de ĝi. La rezultoj normale estis multe bonaj.
Kiam ChatGPT ne scias diri ion kun certeco, venas al oni diraĵoj kun la vorto eble. Hezitema ĝi fariĝas tiam. Ne fidu je li, nu, pli bone, ĝi!
Do, finfine, oni ne multe fidu je la respondoj de ChatGPT.
Artefarita inteligento ne estas tio, kion oni multe heroldis pasintece. Estas frustre paroli kun tiuj stultaj robotoj bazitaj sur artefarita inteligento, kiuj estas nun mode ĉie. Estas amuze trompi ilin. Kompatindaj perditaj robotetoj! Isaac Asimov kaj Susan Calvin tre eble sakrus onin.
La granda enigmo estas el kie ChatGPT prenas siajn informojn. El Interreto tute ne estas. Sufiĉas fari kelkajn eksperimentojn por tion rimarki.
Por traduko de la angla al la franca, Google-Trad-o uzas artefaritan inteligenton. Li simple elektas la francan “cian” formon pro tio ke estas la plej ofta formo en ĝia datumbazo (artefarita inteligento baziĝas sur statistikoj).