Premioj gravas por montri agnoskon al aktivuloj

Stela Besenyei-Merger ĵus ricevis la unuan Premion Maertens de UEA por siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Tuj antaŭ tio ŝi estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2024. Laŭ ŝi, premioj gravas por kuraĝigi aktivulojn en Esperantujo kaj altiri atenton al ilia laboro.

Okazis komence de decembro, ke mi ricevis mesaĝon pri bonaj novaĵoj. Mi havis nenian ideon pri kio povas temi. Eĉ pli granda surprizo estis kiam tre simila mesaĝo alvenis kelkajn tagojn poste. Mi devis gardi la sekreton dum kelkaj tagoj, semajnoj. Do mi havis sufiĉe da tempo pripensi kial precize nun venis tiom da atento al mia laboro. Kial estis tiu ĉi jaro alia ol la antaŭaj?

Mi ricevis du premiojn ene de du tagoj. Anstataŭ verki pri mia laboro aŭ provi konvinki vin ĉu mi meritis la titolon Esperantisto de la jaro 2024 kaj la Premion Maertens mi deziras kuraĝigi vin agnoski la laboron de viaj kunlaborantoj kaj nomumi personojn ĉirkaŭ vi por la premioj kiuj ekzistas.

Kion gravas mencii pri la sukcesoj estas tio, ke ambaŭ agnoskas iusence mian kontribuon al la komunumo de Esperantujo. La diversajn projektojn kiujn mi elpensis dum la jardekoj, dum kiuj mi aktivas memstare. Tiusence, ke mi partoprenas renkontiĝojn aŭ parolas Esperanton ne nur ĉar tio estis mia infanaĝa sorto. Mi trovis etan angulon de la movado kie mi bonfartas kaj decidis agi en manieroj kiuj plaĉis al mi. Laŭ la jaroj aspektis tiel, ke multaj homoj trovis miajn kontribuojn sufiĉe bonaj por uzi kaj sekvi.

Mi supozas, ke mi ricevis la premiojn parte ĉar mi subtenas la laboron de multe da homoj kaj agnoskas ilian kontribuon, reliefigas aŭtorojn en legosalonoj, helpas al burĝonantaj verkistoj regule. Kaj faras tion jam de sufiĉe da jaroj por atingi pli vastan rekonon. Ankaŭ mia laboro estas grandparte bone videbla. Se oni volas, ke iu partoprenu en literatura konkurso, sencas varbi por tio, ne nur atendi, ke homoj subite sendu konkursaĵojn. Mi laboris multe por prezenti la Interkulturan Novelo-Konkurson kaj la novelarojn kiuj aperis dank’ al ĝi.

La fakto ke du tre diversaj grupoj de homoj agnoskis mian laboron dum la jaroj estas granda honoro. Parton de miaj podkastoj, konsilaron pri organizado de Esperanto-renkontiĝoj kaj esploradon pri denaskuloj, intervjuojn, mi faris tute volontule, poste ricevis etan subvencion de ESF, fine estis dungita por labori oficiale por la Interkultura Novelo-Konkurso kaj por la vigligo de la literatura vivo de Esperantujo.

Stela Besenyei-Merger.

Ĉiu kontribuas al la movado laŭ sia povo. Ne estas tiom da oficialaj instancoj, manieroj por agnoski la sukcesojn de individuoj en la movado. Malgrandas la movado, mi eĉ povus diri, ke ni ĉiuj konas unu la alian, sed tio ne veras. Por kio mi volas argumenti estas tio, ke premioj gravas. Parto de mia laboro kiel sekretario de konkurso estas disdoni premiojn, kaj tio estas unu el la plej bonaj partoj de miaj devigaj taskoj.

Mi dankas la organizojn kiuj haltas fine de la jaro, rerigardas kaj agnoskas la laboron de la tiujaraj plej aktivaj personoj. Ankaŭ la kategorioj gravas kaj entute esti nomumita gravas. Mi plurfoje agnoskis tion, kaj faros denove: Tim Owen, Monika Molnár, Dorota Rodzianko same povus gajni Esperantiston de la jaro en 2024. Unu voĉo estis decida, do fine mi ricevis tiun premion. Mi povas sekvi la laboron de pluraj homoj de proksime, kaj ili faras same elstaran laboron, nur eble ne tiom videblan kiel mi.

Kelkfoje en la sama kategorio oni povas havi plurajn elstarajn ricevantojn. Kaj oni malgajnas. Sed ankaŭ agnosko per nomumo gravas, se tiu listo iĝas publika. Ĝi donas eblon ekkoni la laboron de iu, pri kiu ni antaŭe ne aŭdis. Premioj igas nin serĉi, ĉirkaŭrigardi, rimarki kio okazis dum la jaro, trovi la taŭgajn personojn. Kaj mi pensas, ke ju pli da premioj, des pli bone. Estas loko por pli, ĉefe se unu kiun mi ĵus gajnis, malaperas ekde 2025.

Se vi estas en pozicio fondi premion, vi havas ideon je kiu agokampo vi deziras fokusiĝi aŭ kiun lokan agadon vi volas vigligi, kiun aparte bone funkciantan asocion vi intencas danki, se vi volas subteni vian komunumon per publika danko por ties kontribuo, tiam faru! Se vi povas donaci ankaŭ monon kun la premio krom bela atestilo aŭ ion klare avantaĝan, eĉ pli bone. Se vi trovas manieron rekoni la laboron de viaj kolegoj en la plej malgranda maniero, ankaŭ notinde.

Mi deziras pro tio alvoki vian atenton al ĵus fondita nova premio, kiu laŭ mi tre mankis en la komunumo. ”Instruistoj de la jaro 2025” estas iniciato de la 75-jariĝanta ILEI. La titolo esprimas pri kio temas.

Mi aparte ĝojas pri la du kategorioj ”Juna Instruisto de la Jaro” (35 jarojn aĝa aŭ malpli, t.e. TEJO-aĝo) kaj ”Instruisto de la Jaro” (pli ol 35 jarojn aĝa). Krom la atestilo ankaŭ la premioj estas brilaj: senpaga aliĝo al la ILEI kaj TEJO-kongreso. Senpaga membriĝo en ILEI kaj TEJO. La gazetoj Internacia Pedagogia Revuo kaj Kontakto, aldone libropremio en ambaŭ kategorioj!

La limdato por sendi kandidatiĝojn estas fine de marto. Legu pli en la retejo de ILEI.

Stela Besenyei-Merger

 

Legu pli: Stela ĉiam nur kritikas ~ mi kuraĝas paroli pri ĉio

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sten Svenonius
Sten Svenonius
2025-01-14 21:55

Estas tre bone ke infanoj denaske lernas Esperanton. Miaj tri infanoj faris tion kaj nun mi parolas Esperanton al mia nepino, Klara 3-jara fine de aprilo, kaj ŝi komencas bele respondi en Esperanto.