Almenaŭ ses esperantistoj nun batalas por defendi Ukrainion kontraŭ la agreso de Rusio. Ne estas permesite malkaŝi detalojn pri ili, sed dum la IJK oni kolektis monon por helpi al ili kaj iliaj familioj. ”Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto”, skribas nia aŭtoro.
Mi decidis partopreni IJK-n du semajnojn antaŭ ĝia komenco kaj ekhavis la ideon organizi monkolektadon — ĉefe por subteni miajn amikojn, el kiuj kelkaj nun servas en la armeo, batalante kontraŭ la rusa invado. Mi jam dum multaj jaroj ne loĝas en Ukrainio, kaj la lasta fojo kiam mi vizitis Ukrainion en 2021, estis tago pasigita kun kijivaj esperantistoj, inkluzive de Vadim (kiu, bedaŭrinde, pereis, defendante Ukrainion) kaj lia edzino, Julia.
Pro evidentaj kialoj (la reguloj de la ukraina militistaro kaj la ĝeneralaj reguloj de militoj), mi ne rajtas rakonti pri multaj detaloj, ekzemple, la nomojn de esperantistoj, kie ili troviĝas, aŭ iliajn okupojn dum aŭ antaŭ la militservo. Ĉio ĉi estas por eviti ajnan eblon transdoni informojn al rusaj spionoj, kiuj povus utiligi ilin por identigi malfortajn punktojn en la ukraina defendo.
Jen la rezulto: dum la IJK en Šventoji, ni kolektis 436 eŭrojn por ukrainaj esperantistoj (kaj familioj), kiuj nun aktivas en la militservo. Kvankam la sumo ne estas grandega, ĉiu eŭro gravas kaj montras la solidarecon de la monda Esperanto-junularo. Mi elkore dankas ĉiujn, kiuj helpis – okazis, ke estis multege da homoj, kiuj volis esprimi sian subtenon al niaj esperantaj amikoj. Plejmulto donacis kontante al la skatolo en la trinkejo, sed kelkaj ankaŭ uzis Revolut-on aŭ PayPal-on. La plej sukcesaj noktoj por kolektado estis la Internacia Vespero kaj la fina nokto de la IJK.
Specialan dankon meritas la organiza komitato de IJK, precipe Severija Marija Banaitytė, sen kies subteno tiu monkolekto ne eblus, kaj la helpantoj kaj organizantoj de la trinkejo. Grandan dankon ankaŭ al la german-ukraina dueto ĴeLe (Ĵenja Martínez Pérez kaj Lena Wilke), kiuj disvastigis la informon dum sia koncerto.
La mono estis distribuita inter la ses ukrainaj esperantistoj en la armeo kaj la vidvino de Vadim. Ĝi estis uzata diversmaniere: unu esperantisto helpis sian familion, kiuj estas internaj rifuĝintoj en Ukrainio (ili devis translokiĝi al alia regiono pro la okupado; bedaŭrinde, la ŝtata subteno por rifuĝintoj estas tre limigita kaj apenaŭ sufiĉas por kovri bazajn kostojn).
Alia persono rifuzis helpon por si mem kaj petis donaci sian parton al monkolekto por nova veturilo por sia armea divizio. Unu uzis la helpon por zorgi pri sia novnaskita bebo (kiu dume kreskas sen sia patro), dum alia uzis ĝin por pagi psikologon pro traŭmatoj ligitaj al la milito. Krome, parto de la mono estis uzita por aĉeti protektan ekipaĵon por unu el la soldatoj.
Antaŭ kelkaj semajnoj mi eksciis ankaŭ, ke ankoraŭ unu esperantisto aliĝis al la armeo. Mi regule (almenaŭ unufoje semajne) parolas kun mia amiko, kiu jam servas de kelkaj monatoj. Liaj rakontoj sugestas, kun iom da humoro (li ĉiam estis kaj estas la plej optimisma persono, kiun mi konas) ke la kondiĉoj en la armeo similas al tiuj de la IJK en Šventoji (almenaŭ al Energetikas) – ne tre komfortaj kaj tre bruemaj.
Dum ni spertis motorciklistan festivalon kun laŭtaj rok-koncertoj ĝis la nokto-nokto-fin’, nian propran diskejon, kaj ronkantajn samĉambranojn, la soldatoj ĉe la fronto lernas dormi ne nur apud ronkantoj, sed ankaŭ kun la sonoj de eksplodoj tuj apude. Kaj dum ni spertis kelkajn malvarmajn noktojn ĉe la maro, ili dormas en vintro-vestaĵoj pro nesufiĉa hejtado.
Tamen, mia amiko diris, ke kvankam la dormotempo estas limigita, la manĝado estas sufiĉe enorda, eĉ kun vegetaranaj opcioj (similas al IJK, ĉu ne?). Do ni esperas, ke tre baldaŭ, post 1 aŭ 2 IJKj, ni ĉiuj kune – ukrainaj kaj eŭropaj esperantistoj, iamaj soldatoj kaj diversaj homoj – festos la vivon en la sekva IJK – eble denove en Ukrainio.
Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto. Sed, bedaŭrinde, tiu tempo ankoraŭ ne alvenis, kaj ĝis tiam, Ukrainio bezonas kontinuan subtenon de siaj eŭropaj amikoj. Plej ofte tiu subteno estas financa. Jen la ekzemplo de unu esperantisto, kiu estis sendita pli proksime al la fronto: li ricevis neadekvatan ekipaĵon: lia kasko ne taŭgis por lia kapformo kaj ne plene protektis lin, do li bezonis aĉeti novan, kiu kostas ĉirkaŭ 300 eŭrojn. Krome, li bezonis pliajn protektilojn (por ŝultroj, talio, ingveno) kaj aliajn necesajn aĵojn.
Mi petas vin disvastigi ĉi tiun informon al aliaj esperantistoj, kiuj ne ĉeestis la IJK-n, por ke ili helpu ĉi tiujn homojn. Se iu havas pliajn demandojn kiel subteni ĉi tiujn sep homojn aŭ Ukrainion ĝenerale, bonvolu kontakti min retpoŝte. Kvankam mi ne rajtas publike malkaŝi detalojn, iuj informoj povas esti menciitaj en persona konversacio.
Mi volas mencii ankaŭ aliajn gravajn iniciatojn de esperantistoj rilate al Ukrainio: la Esperanta organiza teamo de Roskilde Festivalo, precipe Jacob Nordfalk, kiuj jam de kelkaj jaroj donacas grandan parton de siaj enspezoj por necesoj de ukrainaj esperantistoj, kaj Viktor Vilĥa, kiu kolektas monon por diversaj necesoj de ukrainaj soldatoj kaj estas vera ĉampiono de helpo al ukrainaj esperantistoj en la militservo.
Alisa Nikitina