Forpasis Renato Corsetti

En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro.

Renato Corsetti dum vigla diskuto pri la statuto de UEA dum komitata kunsido en julio 2011. Foto: Peter Hauser.

Renato Corsetti dum la lastaj monatoj fartis malbone kaj estis regule flegata en malsanulejo. Sabate la 1-an de februaro lia edzino Anna Löwenstein en la retlisto UEA-membroj publike respondis al esperantistoj, kiuj petis informojn pri lia farto:

”Antauhieraŭ li telefonis al mi en la vespero, kaj ni tre bone interparolis. Lia voĉo estis pli forta, kaj ĝenerale li ŝajnis farti pli bone. Do mi estis tre kuraĝigita, kaj komencis esperi, ke finfine li superis la problemojn. Kaj tamen, kiam mi revenis al la malsanulejo la postan matenon (hieraŭ), li estis nekonscia. Li restas nekonscia ĝis nun.”

Tuj post kiam ŝi skribis la leteron, en kiu ŝi petis esperantistojn sendi kuraĝigajn mesaĝojn, ŝi informis, ke Renato forpasis.

Renato Corsetti naskiĝis en Romo la 29-an de marto 1941, kie li dum multaj jaroj laboris kiel bankdirektoro. Ekde 1990 ĝis sia emeritiĝo en 2011 li estis profesoro pri psikolingvistiko en la universitato La Sapienza, kie li mem studis.

Esperanton li lernis en la komenco de la 1960-aj jaroj. Li aktivis en TEJO, kies prezidanto li estis 1971–1973. Ekde 1973 li estis honora prezidanto de TEJO.

Poste li dum jardekoj diversflanke aktivis en UEA, kiun li prezidis de 2001 ĝis 2007. Li estis membro kaj sekretario de Akademio de Esperanto. Li estis honora membro de UEA ekde 2011.

En 2023, dum la Universala Kongreso en Torino, la estraro de UEA nomis lin honora prezidanto de la asocio. Samtempe kiel honora membro de UEA estis elektita lia edzino Anna Löwenstein.

Kun Anna Löwenstein Renato Corsetti havis du komunajn filojn. Ĝis 2015 li loĝis en Palestrina apud Romo, poste en Londono.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2025-02-01 22:22

Mi certe sentos la mankon de Renato, afablulo kaj konstanta ĉirkaŭulo ekde mia alveno en Esperantujo. Dankon, amiko.

Miajn kondolencojn al karaj Anna, Gabrielo, kaj Fabiano.

Fabricio Valle
Fabricio Valle
2025-02-01 22:58

Certe Renato Corsetti estis eksterordinara esperantisto. Mi tre admiris lian agadon. Kondolencojn al lia familio.

gzeevi
gzeevi
2025-02-01 23:02

Mi sentas profundan doloron en la koro. Mi estis kun Renato en kelkaj komunaj eventoj, mi alte taksis lian noblan personecon, liajn sincerajn strebojn proksimigi homojn de diversaj kulturoj.
Mi kondolencas al la familianoj.
Estu lia memoro benata!

chielismo
chielismo
2025-02-02 1:58

Nome de IKEF mi funebras al samideano Renato Corsetti batalanto por Esperanto kaj kondolencas al liaj familianoj! Li jam ripozas, sed lia vojo ne estos finita. Mi kredas ke pli multaj esperantistoj sekvos lian vojon daŭranta ĝis realiĝo de la idealo de Esperanto! Bonvenon al 202a Dimanĉa Kunveno de IKEF en Zoom ID: 425 882 8534

Jacek Warda
Jacek Warda
2025-02-02 14:42

Mi ne havis la ŝancon persone renkonti Renato Corsetti, sed mi legis multajn el liaj deklaroj pri multaj aferoj koncernantaj Esperantujo..
Bedaŭrinde, la nombro de grandaj esperantistoj malpliiĝas pli rapide ol la nombro de novaj aktivuloj pliiĝas.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jacek Warda
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-02-02 18:16

Renato estis por mi tre grava instruanto kaj konsilanto, kiam mi decidis denaske transdoni Esperanton al miaj infanoj kaj fondis tiuteman retan diskutejon. Li ankaŭ gastprelegis en Universitato de Helsinko. Lia konstanta rolo en Esperantujo estis memorigi ke Esperanto, kiel lingvo kaj kiel movado, estas celita al la tuta mondo, inkluzive de Azio kaj Afriko. Mi kondolencas al Anna kaj aliaj familianoj liaj pro la granda perdo.

bashandy
bashandy
2025-02-03 10:34

Kia afabla kaj agrabla persono. Mi renkontiĝis lin per Zoom kaj en la Brita kongreso. Mi ĝuis havi konversacion kun li. Li estas modesta persono. Miajn Kondolencojn al la familio

alisaniki
alisaniki
2025-02-04 0:04

REP, samideano

Aleksandro Melnikov
Aleksandro Melnikov
2025-02-04 22:09

Mi admiris Renaton kiel homon kun plej indaj personaj kvalitoj, kiel konvinkitan esperantiston, kiel nelacigeblan E-aganton. Pacon al liaj cindroj, al la parencoj – kondolencojn.

Patricio de Argentino
2025-02-04 22:37

Renato tre entuziasme helpis organizi la pasintdecembran konferencon en Montevideo omaĝe al la 1954-Rezolucio. Dum tiuj monatoj li haltis sian laboradon pro grava malsaniĝo, sed post reveni el la hospitalo li sampasie reprenis la kunlaboradon por evento kiun, estis klare, li ne fizike ĉeestus. Estis grandega honoro por ni ke li estu parto de la laborgrupo. Malgraŭ niaj afablaj insistoj li ne volis sendi registraĵon; estis klare, ke lia korpo ne plu permesis al li plenan enplektiĝon.

Patricio de Argentino
2025-02-04 22:38

Multaj aliaj aferoj mi povus komenti pri tiu grandega esperantisto kiun mi bedaŭrinde ne sukcesis koni; ekz. pri sia enplektiĝo en la instruado de Esperanto al afrikaj junuloj. Eĉ se ni ne plene konsentis pri ĉio lia sindediĉo kaj amo por la movado estis neneebla. Miaj kondolencoj al liaj familianoj.

Longarko
Longarko
2025-02-06 9:43

Mia respektinda s-ro Renato Corsetti forpasis en la unua de februaro, 2025. Li iam estis prezidanto de UEA kaj nuna honora prezidanto de UEA. Mi nome de IKEF-ĉina filio kaj la universitato, Jiangsu-a Teknologia Universitato esprimas profundajn kondorencojn al la familio de estimata s-ro Renato Corsetti kaj liaj amikoj. Lia forpaso estas granda perdo de EM. Ni ĉinaj e-istoj perdas la plej bonan amikon. Li kiel prezidanto de UEA vizitis al Ĉinio plej multajn fojojn kaj faris grandan kontribuon al ĉina EM. Ni amas lin. Mi ĉiam memoras lian instrukcion daŭrigi nian sanktan aferon ĝis renkontiĝo kun Zamenhof.