La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun.
![Lucía Fernández Barrera](https://www.liberafolio.org/wp-content/uploads/2025/02/photo-collage.png.png)
Dum la pasinta semajno okazis vigla debato ene de TEJO pri la agado de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Kvar estraranoj – Igor ”Ikvero” Almeida, Lucía Fernández Barrera, Adam Żyłka kaj Michael Vrazitulis – skribis komunan leteron al la komitato, petante la eksigon de Matúšov pro lia “malĝentila” kaj “malrespektema” agado. Oni kunvokis publikan forumon por diskuti la temon.
Dum la forumo, kiu okazis dimanĉe, kvar estraranoj kaj du oficistoj parolis kontraŭ Matúšov kaj petis lian demision, dum neniu parolis favore al li. Je la fino de la forumo, eks-prezidanto kaj nuna komitatano Ĉ Tyron Surmon atentigis ke oni ne devas atendi ĝis la voĉdonado de la komitato (kiu okazos post almenaŭ 11 tagoj) por eksigi Matúšov.
Laŭ la reglamento nur la komitato rajtas eksigi la prezidanton, sed la estraro mem rajtas reasigni iun oficon kaze de la “nefunkciado” de iu estrarano. Sekve la estraro rajtas decidi ke alia estrarano anstataŭu Matúšov kiel prezidanto. Se ĉiuj estraranoj voĉdonus, oni bezonus voĉojn de kvar el la sep estraranoj por tio.
Ŝajnas ke la estraranoj aŭskultis Surmon kaj samtage okazigis voĉdonadon kontraŭ Matúšov, sed anoncis la rezulton nur marde. Laŭ la decido, Matúšov iĝas senofica estrarano, dum Fernández Barrera iĝas prezidanto. Ŝi estas la unua virina prezidanto en kvar jaroj. Almeida, kiu estis la dua vicprezidanto, nun iĝis la unua. La senofica estrarano Vrazitulis siavice iĝis dua vicprezidanto.
Tri estraranoj voĉdonis favore al la decido, dum neniu voĉdonis kontraŭ ĝi. Malgraŭ ke kvar estraranoj publike parolis kontraŭ Matúšov, ŝajnas ke unu finfine ne voĉdonis kontraŭ li. La rezulto ankaŭ pensigas ke eĉ Matúšov mem ne kontraŭis sian eksigon.
La kasisto, Manohimiharintsara (Mihary) Andrianirina, ĉeestis la forumon sed ne partoprenis la debaton pri la prezidanto.
Kvankam Matúšov ne plu estas la prezidanto, la voĉdonado de la komitato por eksigi Matúšov de la estraro tamen okazos.
La nova prezidanto Lucía Fernández Barrera skribis al la komitato:
“Ni daŭrigu la bonan laboron kaj trovu novajn manierojn kaj dinamikojn por ankoraŭ pli plibonigi nian efikecon kaj daŭre defendi la interesojn de la organizo. Ĝi estas defia momento kun multaj ŝanĝoj, sed mi(ni) fidas, ke per la partopreno kaj kunlaboro de ĉiuj ni sukcesos multe ĝui TEJO-n en ĉi tiu 2025.”
Robert Nielsen