Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj

Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj.

Ne malofte la plej juna partoprenanto de lokaj kunvenoj estas mezaĝulo, pli ol 40 jarojn aĝa. Kaj de tempo al tempo oni renkontas la ideon ke la esperantistaro maljuniĝas kaj mankas junuloj el Esperantujo. Ĉu tio estas vero aŭ nur supozo? Malfacilas decidi ĉar mankas fideblaj statistikoj per kiuj oni povus tion aŭ konfirmi aŭ malkonfirmi.

Sed kion oni povas fari se oni scivolas? Estas fama ŝerco, kiun sciencistoj ofte citas en similaj situacioj:
Ebriulo diligente serĉadas ion ĉe stratlampo, vidas tion policano, kiu tien iras kaj demandas:

– Kion vi serĉas?
– Mian ŝlosilon, respondas la ebriulo.
– Kie vi perdis ĝin?
– Du stratojn for.
– Tiam kial ĝin vi serĉas tie ĉi?
– Ĉar ĉi tie estas lumo.

Do faru ni kiel la ebriulo de tiu ĉi ŝerco kaj rigardu tie kie estas iom da lumo. El la informeroj kiujn anoj povas trovi ĉe Edukado.net eblas fari la sekvan statistikon kaj aĝopiramidon.

Aĝopiramido de Edukado.net.

10-20 jaroj:  1 %
20-30 jaroj:  9 %
30-40 jaroj: 17 %
40-50 jaroj: 15 %
50-60 jaroj: 15 %
60-70 jaroj: 18 %
70-80 jaroj: 16 %
80-90 jaroj: 7 %
90-100 jaroj: 2 %

Jes, en tiu statistiko sendube preskaŭ mankas veraj junuloj (aĝogrupo 0-20). Sed eble tie trompas nia statistiko pleje, ĉar ekzemple eblas ke neplenaĝuloj malpli emas registriĝi ĉe Edukado.net. Tamen sen pli bona ideo, ni supozu ke la statistiko ne trompas multe.

Ĉu ni devus ektimi kaj konkludi ke tiu grafikaĵo antaŭdiras la formorton de Esperantujo? Se Esperantujo estus normala lando, tiam sendube tiu statistiko estus timigega kaj sugestus ke Esperanto verŝajne ne havas pli ol cent jarojn antaŭ ol ĝi preskaŭ tute malaperos. Tamen ni ne forgesu ke ne estas tiel. La aĝopiramido de Esperantujo plejparte kreskas ne desube sed deflanke. Tion pruvas ke denaskuloj estas nur eteta malplimulto de la tutaĵo de Esperantujo.

Memkompreneble, tiu kiu ellernas Esperanton kiel mezaĝulo, tute ne havas ŝancon esti parto de la Esperantista junularo. Kaj ekzistas nemalmultaj eĉ tiaj kiuj esperantiĝas kiel pensiuloj. Ĉiuokaze, se veras ke Esperanto malpli allogas homojn el la junaj aĝgrupoj estus bone scii tion, kaj eĉ pli bone estus scii kial la afero estas tia.

Ni reiru al la temo de manko de nemaljunuloj ĉe lokaj kunvenoj. La aĝogrupo 0-40 ĉe Edukado.net konsistigas 27 % el la tuto, kio ne estas tiel malgranda kiel oni konjektus el la aĝodistribuaĵo ĉe lokaj kunvenoj. Ĉu eblas ke tiu aĝogrupo malpli emas iri al lokaj kunvenoj? Ĉu eble ili simple preferas esperantumadi interrete? Malfacilas diri ĉar ni ne scias kiel la malsamaj aĝgrupoj uzas Esperanton.

Se oni komparas tiun ĉi aĝpiramidon kun tiu de la mondo, oni vidas kelkajn aliajn klarigendajn kuriozaĵojn:

– La mallarĝiĝado de la supro komenciĝas multe pli malfrue kaj aperas nur en la du lastaj etaĝoj de la piramido de Edukado.net. Ĉu lernado de Esperanto estus la sekreto de longviveco? Aŭ ĉu tiun ĉi aferon kaŭzas simple la deflanka kresko de la piramido?

– La malsimetrio de la seksa distribuaĵo estas okulfrapa: dum en la tutmonda piramido la distribuo estas egala, ĉe Edukado.net 70 % el la homoj estas iĉaj, 21,3 % estas inaj, kaj ĉe 8,7% la sekso estas alia aŭ nekonata. Estus bone scii, ĉu tio validas ĝenerale en Esperantujo, kaj se jes, kial la afero statas tiel.

Aĝopiramido de la tuta mondo.

Gravas rimarkigi ke oni ne saltu al konkludoj surbaze de tiu ĉi statistiko. Ĝi tre facile povas esti trompa, ĉar el la pli ol ses mil uzantoj de edukado.net nur ĉirkaŭ mil entute donis informon pri sia aĝo. Kaj ni ne scias kiel emo kaŝi informon pri sekso aŭ aĝo varias depende de aĝo kaj sekso.

Do ni ne scias, kiel bone tiuj mil homoj reprezentas la uzantaron de Edukado.net, kaj ni same ne scias kiel bone tiu uzantaro reprezentas la tutaĵon de la Esperantistaro. Ĉiuokaze vidi nebule estas pli bone ol vidi neniel. Nun ni almenaŭ havas kelkajn interesajn konjektojn kaj esplorindajn demandojn.

Por respondi al tiuj ĉi demandoj, ni bezonus pli bonan kaj fideblan statistikon. Kaj post tiu ĉi malperfekta analizo nature ekaperas la demando: Ĉu UEA kune kun TEJO ne povus fari ian regulan oficialan interretan popolnombradon de Esperantujo?

Kompreneble eĉ tiu statistiko ne estus perfekta, ĉar Esperantujo ne estas ŝtato kaj ne povas devigi sian tutan popolon partopreni. Aliflanke, kredeble oni povus instigi sufiĉe multajn homojn partopreni, malfacilas imagi ke estus multaj samideanoj kiuj ne ŝatus esti nombrataj en tia oficiala popolnombrado. Kaj eĉ se tio estas naiveco, tia oficiala statistiko sendube estus multoble pli bona kaj fidebla ol tiu ĉi.

Ekzistas ankoraŭ aktuala enketo pri la uzo de Esperanto ĉe Kunfarejo. Ĝi ne estas oficiala popolnombrado, sed se ĝi havos sufiĉe multajn respondojn, ĝi povos konfirmi aŭ malkonfirmi la konjektojn de tiu ĉi statistiko. Kaj eĉ respondi kelkajn demandojn, ĉar ĝi enhavas demandojn ne nur pri sekso kaj aĝo sed ankaŭ pri la uzado mem.

Tamen por tio gravas ke kiel eble plej multaj el ni respondu ĝin.

Gergej Sekej

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
yvesnev
2025-02-18 7:38

Kial vi uzas ‘iĉo – ino’ kaj ne ‘viro – ino’ (aŭ ‘vira’ – ‘ina’ aŭ ‘viroj’ – ‘virinoj’) en la artikolo? La neologismo ‘iĉo’ ne aperas en vortaroj kaj povas esti malklara por multaj homoj.

Tjeri
Tjeri
2025-02-18 9:31
Respondo al  yvesnev

Por ĝustigi la t.n. leĝon de Tonjo, kompreneble!

Laste redaktita 3 tagojn antaŭe de Tjeri
Neil Roberts
Neil Roberts
2025-02-18 11:00
Respondo al  yvesnev

Paroli pri “viroj” en artikolo pri aĝo estus konfuze ĉar la vorto havas kromsencon de plenkreskeco, sed oni volas indiki nur la sekson.

Andreas
Andreas
2025-02-18 13:04
Respondo al  Neil Roberts

PIV registris du signifojn de “viro“. Kaj la unua ampleksas ankau neplenkreskulojn apartenantajn al la “sekso organizita por demeti en inon la semon de ido”.

Tial konfuzo pro la kromsignifo, t. e. la dua signifo lau PIV, povus ekesti nur che tiuj, kiuj preteratentas la aghojn menciitajn en la teksto kaj grafikajhoj, do la kuntekston.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-02-21 6:22
Respondo al  yvesnev

La sufiksoj -iĉ-, -oz- kaj -iv- estas iomete kutimaj. Eĉ en revuo Esperanto oni povas vidi, ekzemple, -iv-, en la vorto kreiva.

Vidu la jenan artikolon pri neoficialaj sufiksoj en Esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/-iĉ-

Oni eĉ povus uzi la vorton malino por kontraŭstari la vorton ino. Tute logike!

Andreas
Andreas
2025-02-18 14:42

En la artikolo tekstas: “.. ni […] rigardu tie kie estas iom da lumo … Ĉu eble ili simple preferas esperantumadi interrete?”

Kiom estas esplorita la aghostrukturo de Esperanto-parolantoj uzantaj tiajn modernajn platformojn, kie trovighas precipe junaj homoj: TikTok, Instagram, Youtube, Snapchat kaj Discord (tie cetere estas servilo “Esperanto” kun aktuale 7980 membroj)?

Tomĉjo, el Ĉilio
Tomĉjo, el Ĉilio
2025-02-18 18:11

Interese, mi lernis Esperanton dum la pandemio per Duolingo kaj mi aktuale estas 23-jaraĝa. Mi neniam aŭskultis pri la retejo de Edukado.

Mi kaj kelkaj amikoj estas la administrantaro de Diskorda servilo por latinoamerikaj esperantistoj (ni estas pli da 100 homoj) kaj la duono de la homoj estas malpli ol 24-jaraĝaj. Mi ankaŭ uzas Fejsbukon kaj mi kredas, ke la populacio de esperantistoj tie emas esti pli maljuna ol aliaj sociaj retejoj.Ŝajnas al mi, ke Esperantujo estas dividita inter tiom da sociaj retoj.

Makte0
2025-02-19 8:00

Sed kial estas tiom granda malsameco pri la sekso?

Andreas
Andreas
2025-02-19 12:26
Respondo al  Makte0

En “Esperanto sen mitoj” (Ziko Marcus Sikosek, 2a eldono, 2003), p. 36, tekstas: “La malgranda reprezentiĝo de virinoj rilatas al tiu libertempa demando, ĉar dommastrumado precipe okupas la virinojn […] virinoj tendence pli ofte restas hejme.”

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-02-20 14:09
Respondo al  Andreas

Tio ja ŝajnas esti mito!

Laste redaktita 1 tagon antaŭe de Zaurāk Sadalmelīk Wójcik