La Akademio havas naŭ novajn membrojn

La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj.

La Lingva Komitato estis la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. En foto de la anoj en la jaro 1907 inter la 35 ĉeestantaj membroj videblas du virinoj: Louisa Frederica Adela Schafer kaj Rosa Junck. Foto:

La Akademio de Esperanto konsistas el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, pedagogoj aŭ verkistoj.

La elekto de novaj Akademianoj okazas ĉiun trian jaron, do principe ĉiam finas sian mandaton 15 anoj. Ofte ili estas elektataj por nova naŭjara mandatperiodo, do la renovigo de la Akademio okazas sufiĉe malrapide, kiel ja decas por institucio kies ĉefa tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo.

Pro mortoj kaj demisioj oni tamen kutime dum ĉiu balotado elektas aŭ reelektas iom pli ol 15 Akademianojn. Ĉi-foje, pro la morto de Erich-Dieter Krause en 2023 kaj la demisio de Boris Kolker en 2024, kiuj ambaŭ havis mandaton ĝis 2028, oni krom la kutimaj 15 akademianoj por plena naŭjara mandato elektis du personojn kiuj oficos ĝis 2028.

Membroj de la Akademio: 38 viroj kaj 7 inoj.

El la 17 elektitoj naŭ estis novaj – tri inoj kaj ses viroj. Tamen samtempe du virinoj (Tatjana Auderskaja kaj Barbara Pietrzak) forlasis la Akademion, do la ekvilibro de la seksoj ne multe ŝanĝiĝis. Nun estas 7 inoj en la Akademio, do 16 procentoj el la tuta kvanto, kio estas ioma egaligo kompare kun la situacio antaŭ kvin jaroj, kiam estis 5 inoj (12 procentoj).

Eniris la Akademion la jenaj naŭ novaj membroj: Eckhard Bick, Cho Sung Ho, Gong Xiaofeng (Arko), Abel Montagut, Jorge Rafael (Rafa) Nogueras, Jukka Pietiläinen, Maria Rosaria (Sara) Spanò, José Antonio Vergara (ĉiuj ĝis 2034) kaj Birke Dockhorn (ĝis 2028).

Ne rekandidatis kaj tial forlasis la Akademion Tatjana Auderskaja, Jouko Lindstedt, Vilhelmo Lutermano, Georgi Mihalkov kaj Barbara Pietrzak. El ili plej longe membris Jouko Lindstedt, kiu iĝis Akademiano en 1998. Kandidatis sed ne estis reelektita Nikolao Gudskov.

Rekandidatis por nova mandatperiodo Renato Corsetti, kiu sendube estus reelektita, se li ne forpasus la 1-an de februaro. Krom li estis pliaj 28 kandidatoj por la 17 liberaj lokoj, kio estas nombro escepte granda.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn