Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo

Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin el la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis.

Michal Matúšov dum la komitata forumo amplekse argumentis, ke li pravas. Laŭ li estis ”malveraĵo” aserti ke li ne respektas aŭ ne aŭskultas homojn.

Dum la pasintaj semajnoj TEJO alfrontis krizon ene de la estraro. Je la 5-a de februaro kvar estraranoj sendis komunan leteron al la komitato, petante la eksigon de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pro lia “malĝentila” kaj “malrespekta” agado.

Kelkaj komitatanoj subtenis la eksigon, kiel Jaime Tapia Zaragoza, komitatano Ĉ, kiu komentis: 

– Persone mi ankaŭ spertis fare de la Prezidanto la malĝentilecon, malrespekton kaj vertikalecon pri kiuj vi parolas (eĉ se mi ne havis iun hierarkian ligilon kun li), kaj mi ankaŭ aŭdis aliajn homojn plendi pri tio antaŭe.

Pol Jimenez Isach, Komitatano A, parolis pri malbona sperto de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kun Matúšov. Laŭ li “la traktado fare de la prezidanto de TEJO estas malrespekta, kaj ni sentas nin tute ne zorgataj”.

Rimarkindas ke la du komitatanoj kiuj publike subtenis la eksigon estas el Katalunio, same kiel Lucía Fernández Barrera, la vicprezidanto, kiu poste transprenis la postenon de Matúšov.

Unu homo kiu ne partoprenis la debaton estis la Prezidanto mem. Espoir Kasati, Komitatano C, rimarkis tion kaj demandis:

– Ĉu KuboF povus almenaŭ reagi, aŭ la silento trafe pravigas la akuzojn?”

Du tagojn post la apero de la komuna letero, Matúšov skribis “mi nun ne reagos kaj mi lasas al la koncernaj Estraranoj iom da tempo por mem korekti la maltaŭge prezentitajn aferojn”. Anstataŭe li invitis ĉiujn al publika forumo por diskuti la temon.

Dum la publika forumo, estis longa kaj vigla debato inter la estraranoj, oficistoj kaj prezidanto, sed ili ne atingis konsenton. Post la kunsido la estraro voĉdonis por reasigni la oficon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera pro la “nefunkciado” de Matúšov. 

Nur tiam, kiam li ne plu estis prezidanto kaj pli ol unu semajnon post la apero de la kritika letero, Matúšov respondis al la komitato. Li skribis pli ol 8 000 vortojn pri diversaj temoj kiel la “estonteco de hierarĥio en TEJO”, la strategia plano, kaj faris publikan alvokon al Barrera por mediacio. Li optimisme anoncis ke “en la Estraro ni finfine denove proksimiĝas al interna solvo de la staba krizo!”

Li skribis ke la aliaj estraranoj disvastigas malveraĵojn, kaj li plendis ke eĉ post tiom da debatado, iuj estraranoj ankoraŭ ne klarigis siajn kritikojn pri li. Li diris ke “mi ja efektive havas certajn aŭtismajn trajtojn”. Pro tio la vero laŭ li pli gravas al li ol al aliaj homoj:

“…strebado pri vero kaj sekvado de reguloj, sed ankaŭ rekta parolado kaj bona akceptado de rekta parolado. Bedaŭrinde, mi forgesis, ke multaj aliaj homoj ne estas tiaj, kaj ili miksas faktojn kun opinioj, bezonas iom nerektajn klarigojn, ĉirkaŭvolvon de vero en ‘sukeron’.”

La komitata voĉdonado pri lia eksigo finiĝis je 13.00 en la 23-a de februaro, sed du minutojn antaŭ la fino, je 12.58, Matúšov sendis sian demision al la komitato. Li diris ke li planas anstataŭe kandidati por la komitato kaj por posteno de komisiito:

“Estis mia laboro kiel prezidanto gvidi miajn estrarajn kolegojn kaj oficistojn por bone kaj harmonie kunlabori, klare komuniki, kaj provizi fruan kaj klaran retrokuplon (kaj iniciateme ripeti se ĝi estis nesufiĉe aŭ neniom ricevita). Bedaŭrinde, tiujn ĉi miajn laborojn mi malsukcesis fari tiom bone kiom mi volis, pro kio mi pardonpetas. La respondeco pri tio estas plene mia.”

Malgraŭ lia demisio, la voĉdonado ja okazis, kaj entute 15 komitatanoj voĉdonis por eksigi lin, 3 voĉdonis kontraŭ la eksigo kaj 2 sin detenis. Laŭ raporto en la komitata diskutejo, el la 33 komitatanoj 13 tute ne partoprenis la voĉdonadon pri la eksigo de la prezidanto.

Robert Nielsen

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2025-02-25 11:24

Mi neniam spertis malrespekteman rilaton kun KuboF en agado por eo-wikipedia.