Trump donis novajn argumentojn por Esperanto



Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.

Donald Trump parolas al Volodimir Zelenskij en la Blanka Domo. Foto: La Blanka Domo

La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan ’lingvo’ dum sia renkontiĝo kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia celo estis timigi kaj superruzi sian kunparolanton, kaj la fakto, ke la konversacio okazis en la angla, donis al ili klaran avantaĝon.

Aŭskultante anglalingvajn paroladojn de Zelenskij en la lastaj jaroj, oni rimarkas, ke li plibonigis sian lingvaĵon por pli efike plenumi sian diplomatian rolon. Ĉu Trump aŭ Vance regas alian lingvon krom la angla, restas nekonate. Ili profitis de sia denaska lingvo por starigi lingvan baron kontraŭ Zelenskij, kiu bezonis frakcion de sekundo pli por vortumi siajn pensojn. Tiun mallongan momenton la usonanoj lerte utiligis.

La mondo jam kutimiĝis al la angla kiel la lingvo de la internacia ordo – ŝajne neŭtrala ilo por komunikado. Sed kiel la esperantistoj certe scias, tio signifas, ke la plimulto de la homaro devas lerni ĝin kun granda penado, nur por trovi sin superita de homo, kiu havas la naturan avantaĝon paroli sian denaskan lingvon.

Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, ne nur lingvaj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Multaj kernaj aspektoj de la interreto restas en usonaj manoj. Eŭropaj registaroj kaj entreprenoj stokas vastajn kvantojn da sentemaj datumoj en usonaj serviloj, kiujn usonaj aŭtoritatoj povas aliri sub certaj kondiĉoj.

Sed la sama problemo validas por la angla lingvo. Oni ofte prezentas ĝin kiel neŭtralan lingvon, sed kiel ni scias, ĝi estas la lingvo de malgranda grupo de ŝtatoj, kiuj devenas de la brita imperio. Donald Trump komprenas ĉi tiun potencon pli bone ol multaj: en la tago de la renkontiĝo kun Zelenskij, li dekretis, ke la angla fariĝu la sola oficiala lingvo de Usono.

Nun, kiam la monda ordo ŝanceliĝas, ni havas la ŝancon rekonstrui ĝin pli juste kaj demokratie – tiel ke ne unu sola popolo havu specialajn privilegiojn en internacia interagado. Alivorte, la klasikaj argumentoj de Zamenhof pri neŭtrala mondlingvo ree fariĝas aktualaj.

Dum longa tempo oni mokis tiun ideon, konsiderante ĝin naiva, ĉar la mondo ja elektis la anglan. Sed eble, en ĉi tiuj malcertaj tempoj, ĝi ne plu estas tiom absurda: lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron. Lingvo, kiu jam dum pli ol jarcenton funkcias en malgranda, sed dediĉita komunumo, kaj en kiu oni povas ĉion fari kion oni bezonas en internacia komunikado sur pli justa bazo.

Ĉu tio signifas, ke tiam ne plu ekzistus politikistoj, kiuj misuzas sian potencon? Ankaŭ pri tio ni jam trovis la respondon: kompreneble ne estus tiel. Sed unu potenca ilo estos forprenita el iliaj manoj.

Marc van Oostendorp

Nederlanda versio de la artikolo aperis en de Volkskrant

.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Korren-Kerren
2025-03-04 10:33

Oni povas aldoni, ke ĉe negocoj en Londono, okazintaj poste, Zelenskij ne plu parolis angle.