Usono volas pli da potenco en UEA

La landa asocio de UEA en Usono proponas ŝanĝi la statuton de UEA tiel, ke jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu, sed du komitatanojn. Nun la limo estas 1 000 membroj – cifero, kiun Esperanto-USA ne havas ŝancon atingi.

Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-UEA. Foto: Privata

Laŭ la nuna statuto de UEA, ĉiu aliĝinta asocio kun minimume 100 membroj elektas unu komitatanon A, kiu reprezentas la asocion en la supera decida organo de UEA, la komitato. Ĉiu plena milo da membroj donas unu plian komitatanon A, ĝis maksimume ses komitatanoj.

Iam tio eble havis sencon, sed nun tre malmultaj landaj asocioj havas pli ol mil membrojn, dum eĉ la plej etaj asocioj raportas cent membrojn kaj kotizas por ili, por rajti je almenaŭ unu komitatano. Esperanto-USA, la landa asocio de UEA en Usono, tial proponas ŝanĝi tiun regulon.

Laŭ la propono sendita al la komitato, por du komitatanoj sufiĉu 251 membroj kaj por tri sufiĉu 501. Asocioj kun pli ol mil membroj laŭ la propono havu kvar komitatanojn, tiuj kun pli ol du mil havu kvin, kaj tiuj kun pli ol tri mil membroj havu ses komitatanojn.

Tiamaniere oni respektos la intencon de la originala statuto, sed samtempe malfermos la komitaton al novaj fortoj kaj motivigos landajn asociojn havigi pli da membroj, Esperanto-USA argumentas.

”Por asocio kun ekzemple 200 aŭ eĉ 400 membroj, estas nerealisme eĉ strebi por mil; sed estas realisme strebi por 250 aŭ 500, kaj zorgi ne iri sub tiu limo”, la landa asocio skribas en sia motivigo. Krome, pli vaste reprezenta komitato disponigos pli da kandidatoj por la estraro de UEA, laŭ la teksto de la propono.

Laŭ Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA, kun la enkonduko de tia ŝanĝo en la statuton de UEA povus veni ”nova sango kaj novaj ideoj kaj energioj en la komitato”.

– Ŝajnas al mi, ke unu el la problemoj pri la komitato en ĝia nuna formo estas ke apenaŭ okazas ŝanĝiĝo en ĝia konsisto. Mi ne certas, kiom el la landaj asocioj nun havas pli ol 250 membroj, sed mi supozas, ke devas esti almenaŭ iuj, Brandon Sowers diras.

Esperanto-USA nun havas proksimume 550 membrojn, do post la proponata statutŝanĝo ĝi ricevus unu plian komitatanon.

– Certe multe dependos de tio, kiel la respektivaj landaj asocioj elektos siajn aldonajn komitatanojn. Mi esperas, ke ĝenerale la LA-oj prioritatigos diversecon en siaj komitatanaroj, do, se jam estas ekzemple iu veterano kiu servis tre longe, la dua estu iu pli juna, kiu povos mem longe servi. Krome, mi opinias, ke ĝi donos modere pli fortan voĉon kaj rolon al la asocioj kiuj havas iom da karno, se oni permesos al vegano paroli tiel.

Libera Folio: Kiajn iniciatojn laŭ via opinio la komitato devus entrepreni por plibonigi la staton de UEA?

– Mi pensas, ke la komitato kaj la estraro devus entrepreni multajn iniciatojn por plibonigi la staton. Efektive, estus tre bone havi kampanjon por peti sugestojn tiurilate. Eĉ pli interese estus, se la diversaj landaj asocioj, kaj la diversaj individuaj membroj, komencus demandi sin ”kiel la stato de UEA povas pliboniĝi, kaj kion mi povas proponi aŭ fari por helpi tion”, kaj eventuale el tio povus estiĝi debato. Konsideru tion ĉi unu kontribuo al tio.

Ĉu tamen ne estas aliaj aferoj en UEA, kiujn necesus pli urĝe ŝanĝi ol la statuton?

– Se organizo bonstatas, ne tre gravas modifi la statuton. Se organizo malbonstatas, ĝenerale statut-modifo en si mem se solvos la problemojn. Kaj mi supozas ke similas ankaŭ ĉi-kuntekste. Tamen, ni ankaŭ konsideras ke estas konvena momento proponi tiun ĉi modifon, ĝuste pro tio ke baldaŭ renoviĝos la komitato, do, estas taŭga momento pensi pri ĝia konsisto kaj ĝia stato kiel instanco, kiu supozeble devas esti viva kaj vigla.

– Ni, Esperanto-USA, intencas esti pli aktiva en la internacia sfero, inkluzive de UEA, kaj do ni ankaŭ volas havi pli aktivan rolon en la komitato, enplekti pli da niaj membroj en ĝin, tiel ke ni ne dependu je unu sola persono por scii, kio okazas, aŭ por influi ĝin.

Grava problemo laŭ Brandon Sowers estas, ke malmultaj scias, kio okazas ene de UEA kaj kiuj estas la gravaj aferoj traktendaj.

– Mi tre volus vidi viglan debaton pri tio, kiuj estas la plej urĝaj ŝanĝoj por UEA, kaj mi tre kuraĝigas tiujn, kiuj havas ideojn, verki pri ili, provi konvinki aliajn, ĉar kompreneble povus estiĝi proponoj kiuj iras en malsamaj direktoj.

Li atentigas, ke la propono pri statutŝanĝo neniel malhelpas aliajn sugestojn pri bezonataj ŝanĝoj en la asocio.

– Male, mi eĉ diros, ke mi esperas, ke la propono igos aliajn esti pli kuraĝaj pri ŝanĝoproponoj. Finfine, la Asocio apartenas al ni ĉiuj (al ĉiuj individuaj kaj aligitaj membroj, sed laŭ mi ĝi apartenas morale ankaŭ al la movado ĝenerale), do, se estas io, kion ni konsideras plibonigebla, ni provu igi ĝin pli bona.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2025-03-04 8:23

La problemo ne estas la manko de novaj homoj, sed la kolektiva rifuzo akcepti respondecon. Vole-nevole, ni estas movado por nova monda lingva ordo, anstataŭonta la nunan kaoson. Ni do havas la respondecon produkti projektojn kiuj skizos tiun ordon (prefere ne tro utopiajn, sed tio estas malpli grava). Unu afero estas ke ni havas nur la plej nebulajn imagojn pri tio kiel aspektu la rolo de Esperanto en tia ordo, sed kio okazu al la ceteraj lingvoj? Kial ni favoras lingvan diversecon, se la lingvo esence estas komunikilo? Kial ni volas propagandi Esperanton kiel ĉies duan lingvon, se la mondo ŝajnas preta akcepti la Anglan kiel ĉies unuan lingvon post sufiĉe longa transira tempo? Kio estas la racia argumento por konservi la lingvan diversecon?

Tiaj estas la malfacilaj demandoj kiujn la Esperantomovado frontas hodiaŭ. Ne diru ke Esperanto estas facila. Lerni la lingvon mem estas surprize facile, sed la relativa sukceso de Esperanto signifas ke ni devas rilati al aro da malfacilegaj problemoj kiujn oni povas simple ignori se oni ne scias aŭ ne volas scii ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. Aliĝi al Esperanto-asocio vere havas sencon nur se ĝi diskutas projektojn de nova monda lingva ordo.