Universala Esperanto-Asocio aranĝu “konstitucian kunvenon” por ĉion refari desube. Tian ideon prezentas la antaŭa estrarano de la asocio Orlando Raola, responde al la propono de Esperanto-USA pri statutŝanĝo. Duncan Charters opinias ke la ideo venas en konvena momento kaj kredas ke la plimulto de la membroj konsentas pri la bezono.


Antaŭ semajno Libera Folio raportis pri la propono de Esperanto-USA ŝanĝi la statuton de Universala Esperanto-Asocio tiel, ke la pli grandaj landaj asocioj havu pli da komitatanoj. En la komitata diskutejo la temon post la apero de la artikolo levis José Antonio del Barrio, kiu prezentis malan opinion, nome ke ne la landaj asocioj sed la individuaj membroj estas subreprezentataj en la supera organo de UEA:
– Fakte, mi tre dubas ke indas nun dediĉi penojn al ŝanĝo de statuto, sed se oni decidus tion entrepreni, mi favorus la altigon de nombro de B-komitatanoj, kaj ne de reprezentantoj de landaj asocioj, kiuj krome ofte ne renoviĝas. Almenaŭ tion mi pretas subteni se la propono alvenas dum mia deĵorperiodo, li skribis.

Stefan MacGill konsentis kun la proponintoj, ke neniu landa asocio plu atingas mil membrojn, kio laŭ la nuna statuto necesus por havi duan komitatanon, kaj proponis malaltigon de la limo al 800. Ankaŭ la komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn, laŭ li povus esti iom pli multaj.
– La relativa pezo de la landaj asocioj kaj la individuaj membroj treniĝas en la movado jam de cent jaroj! Sed por kreskigo de la nombro, devas esti pli da kandidatoj!
Samtempe li atentigas, ke pli granda komitato iĝos eĉ malpli kapabla liveri rezultojn. Ĝuste pro tio li en 2013 proponis la kreon de malpli granda organo, “konsilio”, kiu aldonu laborfortojn al la estraro. Listo de la anoj de tiu konsilio plu troveblas en la retejo de UEA, sed efektive okazis nenia aktivado en ĝi post 2018.

– Bedaŭrinde, tiu organo vere ne aktive sukcesis, eble pro mia kapablo dediĉi tempon al ilia funkciigo, eble ĉar temis pri malbona ideo dekomence, Stefan MacGill skribas.
Kiel ajn, ŝanĝi la statuton de UEA laŭ li postulus multe da laboro:
– Humphrey Tonkin sukcesis en ĉ. 1980, sed neniu poste alprenis tiun preskaŭ maleblan sizifan taskon.
Orlando Raola, iama estrarano de UEA, entuziasmas ke fine okazas diskuto pri la strukturo de la asocio. Laŭ li estas nun tempo por granda kunveno kiu diskutu la fundamentojn: ĉu plu indas, ke UEA estu bazita sur landaj asocioj, ĉu la komitato en sia nuna formo kapablas plenumi sian taskon, kaj ĉu la celo de la asocio unuavice estu servi la membrojn aŭ antaŭenigi Esperanton. Laŭ li necesas novaj statutoj kaj regularoj por racia stirado de la ŝipo UEA:

– Ĉiu demandu sin: ĝis la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj “elefantoj en la salono”?
Prezidanto Duncan Charters plusendis la proponon de Orlando Raola al la tuta komitato kaj promesis aldoni ĝin kiel diskutindan temon en la strategia laborplanado:
– Efektive, necesas minimume komisiono pri statutŝanĝoj, ne nur pro lastatempaj proponoj, sed ankaŭ por ke ĝi konformiĝu al la novaj nederlandaj leĝoj rilate neprofitcelajn asociojn. Do via ripetata ideo revenas en tute konvena momento, ĉar mi supozas ke plimulto el niaj membroj konsentas pri la bezono.

La planado de la strategia laborplano de UEA daŭras de 2017, sed konkretaj rezultoj apenaŭ videblas.
Aliĝis al la diskuto ankaŭ honora prezidanto Humphrey Tonkin, kiu konsentas, ke la nuna statuto de UEA estis kreita por tute alia monda situacio antaŭ 45 jaroj. Tamen la kreado de nova statuto laŭ li forrabus tempon kaj riskus bremsi la pozitivan laboron de UEA, en tempo kiam aktivado por Esperanto devus havi pli altan prioritaton.
– Cetere, se ĉiuj komitatanoj aktive engaĝus sin en la laboro de la Asocio, ni povus multon atingi. Ĉu la nuna statuto malbone funkcias pro la malbona funkcio de la komitatanoj – aŭ inverse? Aŭ nek-nek?
Tuj apud delonge ŝatata de mi Orlando staras mi!