AI necesigis interpretadon al Esperanto

Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estis la organizanto de dutaga popularscienca ronda tablo pri la temo ”Lingvo kaj artefarita intelekto” en Sarajevo fine de februaro. La federacia ministerio pri edukado kaj scienco estis la aŭspicianto kaj ĉefa financanto de la renkontiĝo. La diskutantoj konsentis interalie, ke algoritmoj neniam estas neŭtralaj, kaj ke la AI-motoro ne komprenas la frazojn kiujn ĝi generas, rakontas nia aŭtoro Federico Gobbo.

Nia aŭtoro Federico Gobbo (dua de maldekstre) partoprenis la duan rondtablan diskuton de la aranĝo. Ceteraj personoj sur la foto: Adis Kriko, Semir Hambo kaj Amir Hadžiahmetović. Foto: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino.

Imagu esti invitita aliĝi al prelegantaro pri la temo de generipova artefarita intelekto (genAI). Ĉiu alia preleganto venas de lando en kiu oni parolas lingvon kiun la aliaj komprenas, kaj la celo de la prelegantaro estas trovi manierojn kunlabori inter la respektivaj institucioj kaj trans la landaj limoj. Poste estas vi, kiu parolas lingvon ĝisoste internacian, sed kiun preskaŭ neniu el la aliaj prelegantoj parolas aŭ komprenas, kaj pro tio estas organizata skipo de tri interpretistoj por ebligi al vi sekvi la prelegojn kaj diskutojn de ĉiuj aliaj per aŭskultiloj, dum al ĉiuj aliaj la interpreta servo utilas nur kiam parolas vi.

Jen kio okazis al mi dum la ronda tablo pri la temo ”Lingvo kaj artefarita intelekto”, kiu okazis en la tagduo 20-21-a de februaro. Ne, la aliaj prelegantoj ne parolis Esperanton (krom unu, Samir Ribić, profesoro pri komputiko kaj esperantisto, kiu tamen ne instruas la lingvon en sia universitato). Ĉiuj prelegantoj parolis la bosnan, ĉar la rondan tablon organizis Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, en Sarajevo.

La tri interpretistoj estis esperantistoj, kiuj elesperantigis mian penson al respektive la bosna, la serba kaj la kroata. Kaj la sufiĉe amuza paradokso de la tuta situacio estis la temo pri kiu ni estis invititaj paroli: la lastatempa furoraĵo en la bitteknologia mondo, tio estas la generipova artefarita intelekto kaj kiel ĝi influas la lingvojn. Partopreninte la situacion, do, mi povas unue rimarki, ke genAI tute ne kapablas anstataŭi homajn interpretistojn.

La starpunkto de la ronda tablo estas, ke AI ĝenerale ne povas solvi problemojn anstataŭante homojn, sed ja povas esti valora helpilo. Kelkaj prelegantoj atentigis, ke la termino ”intelekto” aŭ ”inteligento” en la esprimo AI, siatempe inventita fare de John McCarthy en 1956 en Usono, efektive ne estis la plej taŭga por eviti la nuntempan miskomprenon pri la kapabloj de ĉi tiu bitteknologio. Alia kuniga opinio estas, ke AI devas esti uzata ne facilanime sed atente, konsidere kaj zorge.

Unu el la problemoj malantaŭ tio estas, ke la datumoj kaj la fontokodo ofte ne estas malfermitaj por esti analizataj sub lupeo. Flanke al tio, konsiderendas la malsimileco inter la kvanto de datumoj por trejni la AI-motoron je dispono en la angla kaj la datokvanto en ĉiuj aliaj lingvoj, kaj, aparte grave, en malgrandaj lingvoj kiel la bosna kaj Esperanto – ”malgrandaj” laŭ la vidpunkto de la ĉeesto en la bitmondo, kiel precizigis prave profesoro en la Universitato de Sarajevo pri la bosna, serba kaj kroata lingvoj, Halid Bulić.

Paradokse, mi klarigis, ke Esperanto estas pli videbla kaj subtenata bitmonde ol multaj lingvoj laŭ aliaj kriterioj pli vivipovaj ol ĝi, ekzemple laŭ la nombro de parolantoj.

En sia prelego, Samir Ribić celis malmistifiki la aŭron de mistero kiu ĉirkaŭas AI, rakontante ĝian historion. Fakte ni nun vivas la lastan ŝtupon, tiun de genAI, sed pleje la problemoj restas la samaj de jardekoj. La unua ”babileja roboto” (jen la signifo malantaŭ la vorto ”ĉatboto”) nomiĝis Eliza, kaj estis eksperimento farita en la 1960-aj.

Tiutempe la babilejo salutis la uzanton asertante, ke ĝi estas psikoterapiisto. Se la uzanto restas je tiu ĉi iluzio, la AI-motoro povas esti surprize verosimila dum iom da tempo, kaj fakte efektive helpi la uzanton, antaŭ ol enui, se la uzanto iras al kompleksaj temoj. La algoritmo tiam estis simpla, ĉar la asertoj estis turnitaj al demandoj reprenante la samajn vortojn.

Fidi je la AI-maŝino kvazaŭ ĝi reale komprenus la demandojn de la uzanto restas same probleme hodiaŭ, eĉ se la akurateco de genAI estas multe pli alta ol tiu de la primitiva Eliza. Gravas refari la pensan eksperimenton de la usona filozofo John Searle, konatan kiel la Ĉina Ĉambro: la eksperimento pruvas, ke la manipulado de la homa lingvo fare de AI estas pure sintaksa, sen ajna semantiko.

Alivorte, la kompreno pri la enhavo de la frazoj kiujn proponas al la uzanto la AI-motoro estas tute kaj nur en la kapo de la uzanto, ne de la maŝino. Do, la ĉefa demando finfine, pri kiu ĉiuj prelegantoj akordiĝas, estas: kion homoj gajnas per genAI kaj kion malgajnas? Kaj ĉu estas specifaj homgrupoj kiuj gajnas super aliaj?

La ronda tablo de la aranĝo ne estis tute ronda. Foto: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino.

Tio malfermas alian dimension al la disvastiĝo de genAI, kiel rimarkigis Amila Akagić, profesorino pri informadiko en la Universitato de Sarajevo, nome la timon perdi laborpostenojn pro la anstataŭado fare de genAI. Eĉ tiu ĉi timo estas malnova, ĉar ĉiuj teknologioj, kiam ili alvenas la socion, estas suspektindaj por partoj de la socio kiuj ne komprenas la teknikaĵojn malantaŭ ilia funkciado.

En la kazo de AI, ne facilas kompreni tiajn teknikaĵojn, kaj pro tio la strebo malmistifiki valoras la penon hodiaŭ pli ol antaŭe. La fakto ke malantaŭ la kurteno troviĝas neŭroretoj, kiujn homo ne povas inspekti, ne faciligas la forigon de la timo, eĉ pratimo, perdi la politikan kontrolon de tiu ĉi bitteknologio.

La estro de la Departemento pri komunikado kaj ĵurnalismo ĉe la Fakultato de politikaj sciencoj en la Universitato de Sarajevo, profesoro Fahira Fejzić-Čengić, montris, ke de kiam industrio forprenis la gvidan rolon en la disvolviĝo de AI de la akademiaj instancoj, kiel ekzemple universitatoj kaj esplorcentroj, pli kaj pli malfacilas esplori pri ĝi, pro la netravideblo de la fontokodoj kaj de la konar-bazo malantaŭ la funkciado de genAI-motoroj.

Spertulas pri ili specife profesoro Razija Turčinhodžić Mulahasanović, kiu esploras kaj instruas en la sama universitato. Ŝi proponis respondi la demandon ”Ĉu AI estas pli inteligenta ol ni?”.

Al ŝi mia respondo estis inversigi la demandon jene: ĉu homoj iĝas pli stultaj pro AI? Mi menciis epizodon por klarigi la inversigon. En la historio de la Turing-a Testo, estas fama la misjuĝo pri spertulo pri Ŝekspiro, Cynthia Clay, kies kono pri la poeto estis tiel perfekta, ke ŝi estis konsiderita nehoma (por interesatoj: temas pri la unua eldono en 1991 de la Premio Loebner, kiu nun ne plu ekzistas).

Nasir Muftić, docento pri juro en la Universitato de Sarajevo, atentigis, ke estas jura vakuo pri la respondeco de la respondoj de AI, ĉar ne klaras al kiu iras la kreditokapablo kaze de aŭtomata decido. Ekzemple, se kuracisto fidas je konsulto de AI por diagnozi malsanon kaj finfine la paciento mortas pro misdiagnozo, kiu respondecas? La kuracisto, aŭ la entrepreno malantaŭ la genAI-babilejo?

Tiu ĉi rimarko instigis diskuton pri la supozata neŭtraleco de genAI, pro manko de morala konscio en la maŝino. Tamen, algoritmoj neniam estas neŭtralaj, ĉar ili estas fasonataj laŭ plano kaj celo, fare de la homoj kiuj fine programas ilin. Se la rezulta programo estas parte aŭtonoma, kiel en la kazo de genAI, la morala flanko de la tuta afero estas eĉ pli grava.

Kelkaj utilaj aplikoj de tiuj algoritmoj estas jam uzataj, kiel montris la raporto de Senija Šehanović, docento en la Universitato de Zenica pri komunikado kaj amaskomunikilaro, pri la uzo de genAI fare de bosnaj universitataj studentoj. Ekzemplon donis Semir Hambo, ĉefredaktoro de populara retportalo en la bosna: AI helpas trovi malamparoladon en komentoj al novaĵaj artikoloj en ĝi kaj forigi ilin aŭtomate.

Mia repliko estas, ke, laŭ mia sperto, malutilaj uzoj pli gravas ol la utilaj, almenaŭ en la kunteksto de la studentoj en la Universitato de Amsterdamo. Fakte, foje ili uzas la helpon de genAI por verki siajn eseojn sen agnoski ties helpon, kaj ne ĉiam facilas pruvi, ke ili kondutis tiel. Tio estas malferma problemo, kies solvo ne klaras: almenaŭ agnosko de la uzo de genAI povus esti etike pli akceptebla ol tute intenca kaŝo.

Je la fino de la ronda tablo, estiĝis planoj kunverki manifeston pri etika uzo de genAI en la publika spaco, kiu instigu pli da kunlaboro inter la prelegantoj de la areo, dum la traduko al Esperanto faciligu la disvastigon al aliaj spertuloj tra la mondo kaj espereble al propono kunlabori fruktoplene. Finfine, ni jam pavimis longan vojon el la antikveco, kiam sklavoj estis kvazaŭ iloj anstataŭ homoj kaj havis neniun rajton, atentigis prof-ino Fahira Fejzić-Čengić.

Prof-ro Samir Ribić proponis adopti en la manifeston kibernetikan difinon de la afero: la diferenco inter genAI kaj la antaŭa situacio estas la centriĝo de la maŝin-maŝina komuniko, kies dinamiko stiras la hom-maŝinan. Kaj tio movas la homajn estaĵojn en la periferion de la komunik-sistemo, kaj neniu el la prelegantoj volus ion similan.

La laboro de la interpretistoj estis grandioza, kaj mi estas dankema al ili, sed mi devas konfesi, ke aŭskulti dum du labortagoj preskaŭ ĉiun prelegon tra interpretado per aŭskultiloj estas vere laciga tasko. Ĉiuokaze, la sperto estis tre interesa kaj povas iĝi modelo por konstrui ponton inter esperantistaj kaj neesperantistaj spertuloj pri difinita interesplena temo serioze diskutinda.

Federico Gobbo

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2025-03-18 11:34

Mi, laikulo, gratulas profesoron Gobbo pro strange komprenebla resumo de tiom kompleksa temo.