Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo?

Ĵus aperis en la reto Ludovika Poezio – muzikalbumo kreita per artefarita intelekto fare de Georg Jähnig, germana esperantisto loĝanta en Prago. Laŭ li temas pri la unua muzikalbumo en Esperanto, kiu estas kreita per AI.
La albumo estas la unua ero en la projekto Nova Tonaro, de Georg Jähnig. Ĝi tamen ne estas la unua muzika projekto en Esperanto produktita per AI – pliaj eksperimentaj verkoj de alia aŭtoro troveblas ĉe Bitoj kaj Dopamino.
La nova albumo enhavas dek kantojn en tre diversa stilo, de roko kaj diskoteka muziko ĝis ĵazo kaj balado. La tekstoj de la kantoj baziĝas sur poemoj de Zamenhof. Aperas interalie funka versio de Ho mia kor’, ĵaza versio de Al la fratoj kaj energia tekno-versio de En sonĝo princinon mi vidis.
La albumo estas ”senpage disponebla en streaming- [elsendfluaj] servoj kiel Spotify, Apple Music kaj YouTube ktp, por ke ĉiuj povu sperti la eksperimentan kombinaĵon de Zamenhofa poezio kaj modernaj muzikaj ĝenroj”, Georg Jähnig skribas en gazetara komuniko.
Libera Folio: Ĉu vi volus rakonti, kun kiu celo vi kreis la muzikaĵojn, kaj ĉu vi kredas, ke esperantistoj volos aŭskulti muzikaĵojn kreitajn per AI?
– Certe. Mi eltrovis la ilon Suno antaŭ unu jaro kaj tuj ŝategis kiel facile oni povas krei sufiĉe altnivelan muzikon. Kaj komencis krei mallongajn kantojn por amikoj, kiujn ankaŭ ili ŝatis.
– Intertempe, la kvalito de Suno ege kreskis, kaj mi kredis, ke tia muziko povas plaĉi eĉ pli al multe da homoj. Ĉefe inter parolantoj de relative malgrandaj lingvoj, la homforto estas nevasta, do ankoraŭ ne ekzistas tiom da specifaj Esperantaj muzikaĵoj, ekzemple en funko, triphopo aŭ etosmuziko, laŭ mia scio. AI tie povas facile helpi kreskigi la proponadon kaj tiel riĉigi la Esperanto-kulturon.
Sed ĉu produktoj kreitaj per AI vere estas Esperanto-kulturo?
– Kial ili ne estu?
Nu, la demando estas ĉu produktoj kreitaj per AI entute estas kulturo, aŭ io tute alia.
– Mi kredas ke plej gravas la rezulto: ĉu eblas ĝui, aŭskulti AI-kreitan muzikon aŭ danci al ĝi? Certe jes. Ĉu AI-kreinto povas verki sian propran tekston kaj nur uzi AI por krei nur la muzikon? Ankaŭ jes. Imagu kiom da esperantistoj eble tute ne konis la poezion de Zamenhof kaj nun povos eltrovi ĝin.
– Laŭ mi tio estas iom la sama debato kiel kiam aperis elektronikaj muzikiloj. Kaj la demando iom similas al ”Ĉu Esperanto entute estas lingvo, aŭ io tute alia?”
@Libera Folio Kiam mi dankas mian preferitan AI-babilmodelon, ĝi ĉiam respondas "Gernon!"
En la vortaroj tiun vorton mi ne trovis…
Ĉu AI inventis ĝin?..
@korren “Gernon”, ĉu vere?! 😀 Amuzege. Tion oni verŝajne uzas — ŝerce — en iuj Esperanto-rondoj de germanlingva lando. (“Gerne” = “volonte”, “plezure”) Kaj se iam iu publikigis ĝin en Interreto, jen de kie prenas la AI sian inspiron. — Ni foje uzis “ruĉu!” (“rutsch!” = “faru al mi iom da spaco sur la benko”). Mi ne scias, ĉu tia inventemo estas germana specialaĵo aǔ ĉu en alilandaj EO-cirkloj oni ankaŭ faras tion. @Libera Folio
@Niko @Libera Folio Ho, interese!
@Libera Folio Ĉu skribilo riĉigas esperantan kulturon? Ĉu gitaro?
@jsv @Libera Folio Eble verda gitaro, aŭ skribilo kun verda stelo presita sur ĝi. mdr
Nu, la demando ja estas ĉu entute ekzistas malsamaj kulturoj kaj lingvoj, aŭ ĉu estas nur multe da diverseco ene de unueca fenomeno. Ekzemple ja estas evidente ke la Kroata kaj Serba lingvo apenaŭ estas sufiĉe diversaj paroloj por esti apartaj dialektoj, sed eble la Kroata kaj Korea ankaŭ estas “unu sama afero” — tute samsence, nur malpli evidente.
> ĉu entute ekzistas malsamaj kulturoj kaj lingvoj, aŭ ĉu estas nur multe da diverseco ene de unueca fenomeno ?
nu, mi ne komprenas ĉi tiun demandon kiel nepran alternativon. kulturoj aŭ lingvoj havas jen klarajn, jen malklarajn limojn inter si. ilia naturo estas esence sama, kaj en multaj okazoj oni povas heziti pri la distingo aŭ ne-distingo de aparta elemento. simile la skalo de koloroj, aŭ la skalo de tonaltoj estas kontinua. el tio oni kutime ne konkludas ke ekzistas unu koloro aŭ unu tonalto. praktike oni uzas diversajn distingojn de koloroj, konstruas diversajn tonsistemojn surbaze de la sensebla spektro.
se reveni al ‘arta intelekto’, ŝajnas ke homoj jam efike uzis ĝin por krei muzikaĵojn alkalkulindajn al nia kulturo, se nur pro tio ke ili enhavas esperantajn parolojn. kompreneble la muzikstiloj aplikataj al la haveblaj ekzemploj ne estas specife esperantaj. sed probable oni tro ofte difinas kulturojn nur per iliaj aparataĵoj. la esperanta kulturo ne tiom troviĝas en verdaj steloj kaj aliaj fetiĉoj, kiom en universaleco. la interesa demando estas, ĉu ĉi tiu universaleco konstruiĝas el la plej banalaj muzikstiloj konigataj de tutmonda amuz-industrio, aŭ ĉu oni ankaŭ aŭdos en ĝi erojn de pigmeaj polifonioj aŭ ritmojn de ĥavalioj (qawwali).
Ni vivas en mondo en kiu homoj ne volas paroli al aliaj vivaj homoj.
AI estas perfekta solvo al la dilemo.
Sed tio kontraŭas la kernan filozofion de Esperanto. Ke homo A parolu kun homo B.
Preter tio, mi scivolas, kial oni tiel uzus Esperanton, kaj ne Toki-Ponon, aŭ Intervlingvaon, aŭ la Klingonon.
Laŭ mi, la afero estas vera atenco kontraŭ Esperanto, kaj nur maniero por ŝlagri la kreinton.
Sed kiu pripensas en 2025 la bazan ideon de Esperanto, kaj ĝian utilon en la moderna mondo?
Lee
krom ‘ludovika poezio’ kaj ‘bitoj kaj dopamino’, estas trovebla ankaŭ la kanalo de: ‘dimitri’ kun bona diverseco de stiloj kaj amuzaj fikciaj kantistoj. en tubaro: dmitri.