En 1992 Petro Chrdle neatendite por si mem fondis eldonejon. En tri jardekoj li eldonis 265 librojn, el kiuj proksimume cent en Esperanto. Pere de lia eldonejo aperis ankaŭ la plej freŝaj versioj de la Biblio kaj la biblieca Plena Ilustrita Vortaro – kaj lia propra libro pri profesia uzo de Esperanto, neatendite furora. Ĵus aperis la lasta el liaj esperantlingvaj eldonaĵoj en Ĉeĥio. Tamen la eldonado ne ĉesos, sed translokiĝos Ameriken.

Libera Folio: Donu kelkajn bazajn faktojn pri via eldonejo: kiam ĝi estis fondita, kiuj estis la plej gravaj verkoj en Esperanto, kiujn ĝi eldonis, kaj kiom da verkoj aperis entute en diversaj lingvoj?
Petro Chrdle: – En la jaro 1991 mi fondis Kongresan kaj klerigan agentejon, KAVA-PECH (mallongigo de la kompleta ĉeĥa nomo), kaj venis al mi eĉ ne unu ideo ke mi fariĝu eldonisto. Se tiam ekzistus kvalita cifereca preso, mia samnoma eldonejo ne naskiĝus. Sed tiutempe oni ĉiujn librojn presis ofsete, do la plej multekosta estis la antaŭpresa laboro, kaj la diferenco ĉu presi 50 aŭ 5 000 ekzemplerojn ne estis granda. Sed mi volis, ke miaj eldonaĵoj ekzistu, do estu en katalogoj kaj neforĵeteble en difinitaj bibliotekoj, kaj kiam mi diris al iu eldonejo, ke mi volas mendi ekzemple 150 ekzemplerojn, aŭ ili priridis min aŭ donis al mi astronomian prezon, kiu malebligus organizi la konferencon aŭ kongreson.
– Mia saĝa edzino proponis, ke ni registriĝu kiel eldonejo por ekhavi propran vicon de ISBN-numeroj kaj produktu la prelegkolektojn surgenue per analoga kopiilo kaj mangluado. Tio okazis en 1992, do ekde tiam ekzistas la eldonejo KAVA-PECH. La eldonado de libroj plaĉis al ni (mi kaj mia edzino Stanjo), tial ni komencis eldonadi ankaŭ librojn en Esperanto, nia komuna hobio. Kaj post la forpaso de Stanjo kaj mia pensiiĝo mi forlasis ĉiujn ceterajn aktivadojn kaj restas nura eldonisto.
– Mi posedas eldonejon malgrandan; dum tiuj pli ol 30 jaroj mi eldonis nur 265 librojn, el ili proksimume 100 en Esperanto. Proksimume, ĉar se ni enkalkulus tiujn verkitajn nur parte en Esperanto (lernolibrojn, vortarojn), tiam estas pli ol 100, nekaze preskaŭ 100. Tamen, malgraŭ la eteco de mia eldonejo, ĝi estas enskribita en la ĉeĥa libro de rekordoj kiel la eldonejo, kiu eksportas proprajn eldonaĵojn al plej multe da landoj de la mondo (pruveble 63). Klare, ke tio estas danke al la libroj en Esperanto, kio estas menciita en la libro kaj en la diplomo. Krom tiuj kun propra ISBN mi produktis pli ol 100 laŭmende por aliaj eldonejoj kaj individuoj. Cetere, dum librojn en la ĉeĥa mi plu eldonas, en Esperanto la nombro de eldonaĵoj jam estas definitiva.

Kial vi ĉesas eldonadi la librojn en Esperanto?
– Pro nekredeble stultaj burokrataĵoj en Ĉeĥio rilate al la internacia komerco (eĉ kiam en ridinde malgrandaj kvantoj). Kaj krome pro miaj tre seriozaj du malsanoj. Antaŭ ol mi feliĉe fuĝis el la ŝovelilo de entombigisto, mi pripensis, kiel mia plej aĝa filino, kiu heredos mian firmaon, freneziĝus, sciante nenion pri internacia komerco kaj ne scipovante Esperanton. Tial mi decidiĝis ne plu agi internacie, kio signifis ne plu zorgi pri Esperanto-libroj.
– Feliĉe, la Esperanto-fako de la eldonejo kontinuos kiel la nove fondita eldonejo Les éditions KAVA-PECH de François Bolduc kun sidejo en Montrealo. Por la eŭropaj mendantoj gravas, ke ĝi havas filion en Budapeŝto, kiun prizorgas Stela Besenyei-Merger. Tial la ĝis nun eldonitaj libroj de KAVA-PECH, transprenitaj, nun troviĝas parte en Montrealo, parte en Budapeŝto.
– Kaze ke oni volas aĉeti la librojn eldonitajn de KAVA-PECH aŭ proponi sian manuskripton kiel aŭtoro aŭ tradukinto, oni turnu sin retpoŝte al la nova eldonejo. Klare, ĉiujn librojn eblas mendi ankaŭ ĉe UEA aŭ pluraj aliaj libroservoj. Grava tiurilata rimarkigo: Antaŭ ol la nova eldonejo havos propran retejon, plu eblas serĉi kaj mendi la librojn ĉe la malnova retejo kaj mi plusendos la mendon.
Kiujn de vi eldonitajn librojn en Esperanto vi konsideras gravaj kaj kial?
– Mi havis la avantaĝon, ke mia kongresa agentejo bone prosperis kaj ke mi estas ulo vivanta modeste. Tial mi havis rimedojn por povi eldonadi ankaŭ librojn, pri kiuj mi sciis, ke ili portos malprofiton, sed ĉe kiuj mi volis, ke ili ekzistu. Kiel profesie teknikisto, mi emfazis la fakan literaturon, kiu ege mankas en Esperanto. Kiel ekzemplojn mi menciu la Ĉeĥan-Esperantan kaj Esperantan-ĉeĥan ĥemian vortaron aŭ prelegkolektojn el la konferencoj KAEST, aŭ mian Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj.

– Ĉe la laste nomita okazis miraklo; ĝi disvendiĝis kaj jam ekzistas tria aktualigita eldono. Sed kiel jam menciite, eldonado fariĝis nia hobio kaj do ni komencis eldonadi ankaŭ beletron inkluzive de poezio. Kiel ĉeĥo mi konsideris grava prezenti la ĉeĥan kulturon, tial mi eldonis ankaŭ klasikaĵojn, ekzemple Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk de J. Hašek kaj R.U.R. de K. Čapek (ambaŭ en la serio Oriento-Okcidento de UEA). Sed – mi ŝatas ĉion, kion mi eldonis, alimaniere mi ne estus eldoninta tion.
Kiel evoluis la Esperanta libromerkato dum la jardekoj, dum kiuj vi aktivas? Kiajn pozitivajn kaj negativajn ŝanĝojn vi opinias plej signifaj?
– Mi ne scias, ĉu mi kompetentas respondi tiun demandon, certe multe pli kompetenta estus Ionel Oneț, kiu havas trarigardon kompletan aŭ Aleksander Korĵenkov, kiu perfekte gvidas statistikaĵojn. Sed, surbaze de miaj propraj spertoj (kaj ankaŭ laŭ la eldonkvantoj, kiujn mi produktas laŭmende), daŭre malkreskas la aĉetado de libroj (ne nur esperantaj), kio kondukas al malpli kaj malpli grandaj eldonkvantoj.
– Pozitiva trajto kompare kun miaj komencoj estas sendube la ekzisto de kvalita diĝita presmaniero, kiu ebligas produkti tiujn malgrandajn eldonkvantojn. Kaj kiel ĉefan negativan trajton mi vidas la ĉiam kreskantajn sendokostojn, kiuj foje transpaŝas la prezon de la senditaj libroj. Tradicie plej multajn librojn oni vendas dum aranĝoj, ĉefe post samtema prelego. Sed ofte mi aŭdas, ke por iu ne eblas aĉeti librojn, ĉar jam sen ili la valizo tro pezas, …
Kiel vi vidas la estontecon de la Esperanta libromerkato? Kian signifon en tiu estonteco laŭ vi havos fizikaj libroj kaj fizikaj libroservoj, kiel tiu de UEA?
– En la okdeka jaro de mia vivo mi estas dinosaŭro, kiu ne ŝatas legi sur ekrano kaj ĉiam restos fidela al paperaj libroj. Sed mi komprenas, ke la e-libroj havas multajn avantaĝojn: forfalas sendokostoj kaj forfalas pezigo de valizoj. Do verŝajne ili trovos siajn legantojn kaj deprenos parton de la klientaro por paperaj libroj. Tamen mi kredas, ke la paperaj libroj pluvivos paralele kun ili, same kiel vivas teatro apud filmoj kaj radio kaj televido apud interreto. Tial mi plu konsideras libroservojn, precipe tiun de UEA, kiu ofertas preskaŭ la kompletan disponeblan libraron, tre utilaj kaj subtenindaj.
Dankon kaj gratulon al Petro pro la longa valora agado! – Nur unu iom flanka rimarko: “libroservojn, precipe tiun de UEA, kiu ofertas preskaŭ la kompletan disponeblan libraron” – UEA tamen ne vendas la librojn de Esperanto-Asocio de Britio, kun kiu nur Mondial povas konkuri kvante kaj kvalite kiel Esperanta eldonejo, do la frazo estas tro optimisma.