Mondpopolo manifestiĝas

Ni devas transformi la nebulajn valorojn al uzebla filozofio, kiu fortikigos nian komunan identecon. Tion diras en intervjuo de Libera Folio Johannes Genberg, la aŭtoro de La manifesto de la mondpopolo. Li esperas, ke la teksto povos iĝi elirpunkto por alternativa rolo de Esperanto en la moderna mondo.

La manifesto de la mondpopolo.

En 2020 Johannes Genberg kreis novan socian retejon nur por esperantistoj, Mia Vivo. Nun li publikigis Manifeston de la mondpopolo, tekston en kiu li strebas formuli idearon por alternativa rolo de Esperanto.

Laŭ la manifesto la tradiciaj esperantistaj organizaĵoj troviĝas en krizo, kaj ekzistas la risko, ke Esperanto fariĝos historia kuriozaĵo.

”En la pasinteco, la tradicia movadaro prosperis pro kombino de du dominantaj vidpunktoj: Esperanto kiel strikte scienca/ekonomia komunikilo kaj Esperanto kiel kvazaŭ-mistikisma esprimo de profundaj idealoj de paco, gefrateco kaj komuneco”, la manifesto asertas.

Tiel laŭ la manifesto malgraviĝis la idealoj ĝis ili iĝis nur sloganoj, kaj la esperanta identeco ligiĝis al ties sukcesoj kiel internacia aŭ helpa lingvo. Tio tamen fine rezultigis nenion.

Anstataŭ revoj pri ia fina venko aŭ kontraŭbatalado de la angla lingvo, la manifesto proponas la ”zamenhofecajn principojn” de kosmopolitismo, egalismo, humanismo, demokratio, pacifismo, toleremo kaj diverseco.

Libera Folio: Kio estas nova pri via manifesto? Alivorte, kiu estas la esenca diferenco disde similaj ideoj pli frue prezentitaj, interalie en la Manifesto de Raŭmo, kiun vi mem mencias?

Johannes Genberg: – Se ni parolas specife pri la Raŭma manifesto, la diferenco estas, ke ĝi celas krei esperantan identecon baze de la koncepto, ke la esperantistaro estas kvazaŭ memelektita lingva minoritato. La Raŭma manifesto mencias konstruon de nova internacia kulturo, sed ne kia ĝi estu, krom kulturo de egaleca interkontaktiĝo. La Mondpopola manifesto, male, celas konstrui identecon baze de la nebulaj, sed samtempe por ĉiu verdulo konataj valoroj de gefrateco, paco, egaleco kaj tiel plu. Mi celas konkretigi tiujn valorojn kaj fari ilin filozofio, kiu riĉigas nian kulturon kaj la vivon de la individuo.

Johannes Genberg, la aŭtoro de la manifesto.

– Se ni parolas pri pli fruaj ideoj, ekde la komenco de la ora epoko de Esperanto, oni facile trovas similaĵojn. Dum miaj studoj pri la historio de Esperanto, mi trovis multajn ekzemplojn de homoj, kiuj havis pli-malpli la samajn ideojn. Ne fanatikulojn en la periferio de la movadaro, sed eminentulojn kiel Hector Hodler, Edmund Privat, kaj ankaŭ la Majstro mem. Iliaj vortoj estas tre konataj en Esperantujo, jes, sed pro la evoluo de la movadaro oni ne plu traktas ilin serioze. Mi do tute ne pretendas esti iniciatinto de io nova, sed eble “retrovinto” de io malnova, kion mi nun volas revigligi.

Kiu estas la publiko, kiun vi volas atingi per via manifesto? Ĉu temas nur pri homoj kiuj jam scipovas Esperanton?

– Jes kaj ne. Mi celas la esperantistaron, ĉar ni jam ĉiutage spertas la lingvon kaj la esperantan kulturon. Mi pensas, ke eĉ malaprobantoj povas aprezi la enhavon kiel ion esperantecan kaj ne strangan vidpunkton por esperantisto. Sed mi ankaŭ esperas, ke se ĉi tiu idearo sufiĉe disvastigos, ĝi povas esti alloga por ankaŭ certaj ne-esperantistoj, dononte al ili alian kialon por interesiĝi pri Esperanto kaj nia kulturo.

Kion konkretan entreprenu homoj kiuj aliĝas al viaj celoj kaj subtenas la manifeston?

– La projekto estas en sia infaneco, do la unua paŝo estas kunigi tiujn, kiuj sentas sin inspiritaj de la manifesto kaj volas diskuti la sekvajn paŝojn. Ni devas transformi la nebulajn valorojn al uzebla filozofio, kiu fortikigos nian komunan identecon. Tio devas esti komuna laboro, kaj ĉies konstruema opinio gravas. Do, se vi samopinias, aŭ estas scivolema prie, mi invitas vin aliĝi al unu el la diskutogrupoj listigitaj en la retejo (en Telegramo kaj Mia Vivo).

Kion vi celas dirante, ke la taŭgeco de Esperanto kiel internacia lingvo ”ne koncernas nin”?

– Estas homoj, precipe freŝbakitaj esperantistoj, kiuj plendas pri tiu aŭ alia difekto de Esperanto, kaj ke tio malhelpas la adoptiĝon de Esperanto kiel la internacia lingvo. Laŭ mi, ili povas esti tute pravaj. Tiu aŭ alia difekto eble fakte estas problemo. Mi tamen dum la jaroj lernis aprezi Esperanton ekzakte tia, kia ĝi estas. Ne gravas, ĉu iu dirmaniero estas maltro internacia, ĉu iu gramatikaĵo estas tro arbitra aŭ ĉu io alia. Mi ne eĉ malŝatas la ”abomenan” ĥ-sonon. Ili ĉiuj, male, donas al Esperanto certan guston, kiun oni povas ĝui se oni ĉesas peni fari Esperanton ”perfekta internacia lingvo”.

– Esperanto estas jam nia lingvo, kaj min ne interesas ties oficialiĝo fare de registaroj aŭ adopto fare de respektataj organizoj. Adopto estus bonvena, certe, sed ne plu prilaborinda, nek realeca, celo.

Kial vi pensas, ke viaj celoj estas atingeblaj aparte bone ĝuste per Esperanto, kaj ne iu ajn alia lingvo?

La flago de la mondpopolo, laŭ la manifesto.

– Ne estas alia konstruita lingvo kiu estas tiel sukcesa kaj kun kiu ĉi tiuj celoj tiel bone kongruas. Kiun avantaĝon havus alia lingvo? Se mi decidus prezenti miajn ideojn per kaj por alia lingvo, mi esence devus refari pli ol cent jarojn da laboro por atingi la nunan staton de Esperanto. Se oni volas solvi problemon, la plej saĝa maniero estas esplori ĉu iu alia jam solvis ĝin.

– Mi ankaŭ pensas, ke se mi ne estus esperantisto, ĉi tiuj ideoj neniam venus al mi. Esperanto kaj Esperantujo profunde influis mian pensadon dum la jaroj en maniero, kiun mi dubas ke alia lingvo povus fari.

Ĉu estas pliaj homoj krom vi kiuj kunverkis la manifeston aŭ jam esprimis sian subtenon al ĝi?

– La manifeston mi verkis sola. Mi montris ĝin al kelkaj homoj, kiuj afable donis al mi sugestojn kaj kritikojn. Kelkaj ne konsentis pri la enhavo (tion mi atendis), sed iliaj komentoj gvidis min reesprimi min pli klare. Tio helpis min multe. Kelkaj el ili diris, ke ili samopinias, kaj volas helpi min pri la projekto. Unu eĉ diris, ke li retrovis kialon por daŭre uzi Esperanton danke al la manifesto.

– Dum la lastaj jaroj, mi pli kaj pli perdis mian emon uzi Esperanton, kaj lastjare mi decidis kabei. Tio estas, ĝis tiam, kiam ĉi tiu ideo pri manifesto aperis en mia kapo. La estingita fajro reflamis. Mi komencis verki la manifeston por helpi min vortigi miajn sentojn, kaj por trovi homojn kun similaj ideoj kaj emoj. Homojn, kiuj same kiel mi bezonas alian kialon por esti esperantistoj ol tiujn jam bone konatajn. Kun tiuj homoj mi volas kunlabori por evoluigi la koncepton de la Mondpopolo al io altvalora. Mi kredas, ke se mi ne estus esperantisto, ĉi tiu vizio neniam venus al mi. Kaj la ĝisnunaj respondoj sugestas, eĉ inter la kritikoj, ke en Esperantujo mi ne estos tute sola.

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2025-04-11 8:44

La homa lingvo per si mem estas perfekta. Tion pruvas la fakto ke oni ĉiam trovas sian denaskan lingvon la plej facila, kion ajn nedenaskuloj opinias pri ĝi. Se oni revas pri universala lingvo, kiun iom post iom adoptus ĉiuj teranoj forgesante siajn originajn lingvojn, tiu do povus esti iu ajn. La Angla ŝajnas havi la plej bonajn ŝancojn.

Ni Esperantistoj do laŭdifine revas pri konservado de la monda lingva diverseco, ĉar sen ĝi Esperanto ne plu havos sencon. Por ke siavice lingva diverseco havu sencon, necesas rigardi la homan lingvon ne kiel komunikilon, sed esprimilon — kaj plurlingvecon kiel la normalan, naturan staton anstataŭ la unulingvecon. Ni devas transiri de la idealo de komunik-unueco al tiu de esprim-diverseco. Jen interna tasko sufiĉe giganta.

Se la Angla ŝajnas tiel taŭga kiel universala lingvo, estas nelaste tial ke la Anglalingvaj landoj havas la plej solidajn tradiciojn de esprimlibereco. Sed kiam esprimlibereco jam estos memkompreneblaĵo ĉie en la mondo, ni devos rigardi ĉu estas sufiĉe da komunik-egaleco en la Anglalingva kaj en la tuta mondo. Kiel estas organizitaj la tutmondaj inform-fluoj? Ĉu necesas interveni en ilin por garantii ĉies esprimliberecon kaj ĝeneralan komunikegalecon? Jam la raporto de MacBride eldonita de Unesko en 1980 tuŝis tiujn demandojn, sed ĝi estis entombigita. Eble la Esperantistoj estas la solaj kiuj povas revivigi la diskuton. Jen ekstera tasko sufiĉe giganta.

Johannes Genberg certe pravas pri unu afero: Esperanto estas lerninda ne pro sia facileco, sed pro la malfacilegaj demandoj kiujn ĝia ekzisto ebligas ekkoni, se oni pretas por ili. Ĉio estas multe pli facila sen Esperanto, ĉar tiam tiuj demandoj tute ne leviĝas. Sed sen la diskuto pri ili, ĉio fariĝas ankaŭ multe pli iluzia.