Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas

István Szabolcs iniciatis kampanjon por traduki la poemon ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy al multaj lingvoj. Laŭ li la poemo funkciu kiel ambasadoro de la Esperanta poezio, ĉar ĝi aparte bone reprezentas la Esperantan kulturon, pri kies ekzisto multaj ekster Esperantujo dubas. Ni petis lin rakonti, kial li elektis ĝuste tiun poemon, kaj kion li intencas fari per la kolektitaj tradukoj.

La poemaro Aŭtuna foliaro, kiu enhavas la samnoman poemon, aperis en Japanio nur post la morto de la aŭtoro, en 1970.

Antaŭ kelkaj jaroj, mi legis en Libera Folio intervjuon kun la konata aŭstra verkisto Clemens Johann Setz. Li ricevis la plej grandan germanan literaturan premion en 2021 kaj li tradukis erojn el la ĉefverko de la Esperanta literaturo, La infana raso de William Auld, al la germana.

Setz ne estas Esperantisto, sed li interesiĝas pri planlingvoj, kaj Esperanto fascinis lin. Li tute enamiĝis al la poemo ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy, kiun li deklamis Esperante dum renkontiĝo kun legantoj – verŝajne ne nur unufoje. La registraĵo de tiu naŭdek-minuta prelego jam ne atingeblas (mi naive ne elŝutis ĝin tiutempe), sed restas en mia memoro, ke li inspirite deklamis la poemon al sia aŭskultantaro Esperante – li eĉ ne bezonis traduki ĝin: la rimoj kaj ritmo parolis por si mem. Kvazaŭ ili ekzaltis lin – kaj pere de li, lian publikon – al jubilo.

Tiu estis revelacia momento por mi. La poemo, kiel ambasadoro de lingvo kaj kulturo, estas laŭ mi evidentaĵo.

Jam pasintsomere, kadre de agado de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) por bonvenigi la novajn eŭropajn parlamentanojn, mi persone donacis al la hungaraj deputitoj la poemon en la hungara, kun tre pozitivaj reagoj. Tiam eĉ Renato Corsetti konvinkiĝis pri la movada kaj informa utileco de poezio.

Poste, en Aruŝo, dum mia prelego pri la Budapeŝta Skolo mi turnis min al la ĉeestantoj kun la ideo traduki la poemon nacilingven kaj tiel ekspluati ĝian movadan potencialon. Oni entuziasme akceptis la ideon, kaj per artikolo en la 7-a numero de la kongresa kuriero La Voĉo de Kilimanĝaro mi alvokis literaturŝatantojn tutmonde traduki la poemon.

Mi konsideras min bonŝanca, ke ĉiuj komprenas kaj ŝatas ĝiajn temon, formon kaj poetikon. Tion pruvas la entuziasmo de la tradukintoj, inter kiuj troviĝas kelkaj elstaraj reprezentantoj de la Esperanta literaturo. Ili konatiĝis kun la celoj kaj fazoj de la tradukado, la entuziasmo devenas do ankaŭ el tiu fonto – kaj la elekto de la poemo praviĝis duoble – je movada celo kaj poezia valoro. Ankaŭ la kvalito de la tradukoj pravigas la elekton.

La poemo estas mallonga, konsistanta el sep rimparoj po ok silaboj. Setz, artisto de la germana lingvo, verkis sian tradukon plejparte kun sep-silabaj versoj – perfekte! István Ertl kontaktis lin kaj li permesis uzi lian tradukon en ambaŭ fazoj de nia kampanjo.

Al tio aldoniĝis la bonega franca traduko de la juna kongolanda poeto Jean de Dieu Kikako, eta majstraĵo – simbolo de sukceso de nia afrika strategio. Mi esperas, ke la franclingva Esperanto-komunumo helpos al li akiri ŝtatan stipendion en Okcidenta Eŭropo por pluaj studoj.

Okaze de la Monda Tago de Poezio en Hungario mi sendis la tradukon kun la akompana letero al ĉiuj hungaraj deputitoj de Eŭropa Parlamento, al kelkaj de la landa Parlamento, al la ĉefurbestro de Budapeŝto kaj al urbestroj de kelkaj urboj, al cent iamaj ambasadoroj kaj ĉefredaktoroj, kelkaj oficistoj en ministerioj, kaj mi sukcesis aperigi artikolon en bona interreta ĵurnalo, kies ligilon mi povis meti en diversajn sociomediajn platformojn, klubojn.

Ricevis la pakaĵojn en la malta kaj en la angla ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Roberta Metsola. Respondis reprezentanto de ŝia kabineto, grekino, kiu poste ricevis la grekan pakaĵon.

La destino de la tradukoj estos, ke mi kolektos ilin en libron. Per la libro mi celas altrangajn funkciulojn de Unesko, kiuj ricevos ĝin dum la 43-a Ĝenerala Konferenco en Samarkando en novembro, kiel donacon de Unesko-reprezentanto de UEA.

La dua fazo jam estas parto de la projekto por la Monda Tago de Esperanto – se ni ne akiros subtenon de almenaŭ unu membroŝtato, ĝi eble ne sukcesos. Mi laboras pri tio en Hungario. Antaŭ du jaroj, la prezidanto de la Nacia Unesko-Komitato ne tute rifuzis tion, sed iom sarkasme rimarkigis, ke tiu tago, la 26-a de julio, jam estas rezervita por la mangrovaj arbaroj…

En postaj jaroj mi planas ekspluati la okazon por prelegi pri la tradukoj dum la Poliglota Konferenco, ekzemple en Graz en 2026, interage kun la partoprenantoj mem. Multaj similaj kaj diversaj ideoj povos sekvi la kampanjon ’Poezio kiu kunligas’.

Ekde la komenco, Esperanto havas profundan ligon kun poezio: Zamenhof publikigis poemojn jam en la Unua libro en 1887. Ekde tiam la Esperanta literaturo, kun poezio ĉe la avangardo, konstante evoluis. La verkaro de gigantoj de la Budapeŝta Skolo, kiel Kalocsay kaj Baghy, levis Esperanton al nivelo egala al aliaj lingvoj ankaŭ en poezio.

La Esperanta literaturo estas vasta mondo, kiu atendas esti malkovrita! Alvenis la tempo traduki la pintoverkojn de la Esperanto-literaturo nacilingven. Ni scias ke multaj eŭropaj politikistoj ankoraŭ opinias, ke Esperanto eĉ ne havas kulturon. La Eŭropaj politikistoj gurdadas tion, ni gurdadas niajn plendojn. Ni ĉesu fari tion kaj kaptu niajn ŝancojn!

Ni devas traduki la gravajn verkojn de la Esperanta literaturo al naciaj lingvoj, prezenti ilin publike, publikigi ilin, eĉ surscenigi ilin. Ili estas valoraĵoj, kiujn ni devas proponi al la homaro. Ni devas ”produkti” aŭ ”konstrui” – tiu verbo esprimas pli bone la taskon: nian unuan Nobel-premiotan verkiston – nenio malpli!

Kun la angla lingvo nun ni ne povas konkuri, mi tamen opinias, ke sur la kampo de kulturo ni ja havas ion por montri – kaj ankaŭ la devon tion fari.

Forpreni de ni kaj de la popoloj de la mondo la kulturajn valorojn de Esperanto – inkluzive ĝiajn valorojn kiel pontolingvo kultura – tion oni ne povas, tion ni ne devas permesi. Jen niaj eblecoj kaj respondecoj.

István Szabolcs
Estrarano de EEU
Komitatano A de HEA

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2025-04-29 7:22

Kalocsay kaj Baghy levis Esperanton al nivelo egala al aliaj lingvoj 

Ĉu tio signifas ke malsamaj lingvoj povas troviĝi sur malsamaj niveloj?

Kun la angla lingvo nun ni ne povas konkuri

Ĉu la rilato inter la lingvokomunumoj estas kaj devas esti tiu de konkurado?

Ne ekzistas pli kaj malpli taŭgaj lingvoj. Ekzistas pli kaj malpli taŭgaj lingvopolitikoj, kaj estas malfacile imagi internacian lingvopolitikon kiu ne estos nacie neŭtrala. Se ni eĉ ne povas konvinki nin mem pri tio, kiel do oni esperas konvinki aliajn ke Esperanto estas bona ideo?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-04-29 10:35

Ekzistas tamen lingvoj pli kaj malpli multfunkciaj. Lingvo, kiu estas mortanta kaj perdis preskaŭ ĉiujn parolantojn, ne plu estas uzebla en ĉiuj funkcioj de la socio. La samo validas pri Esperanto, sed en inversa tempa ordo: dum mortanta lingvo iom post iom perdas siajn funkciojn, Esperanto iom post iom akiris ilin. Baghy, Kalocsay kaj Miĥalski kulturis Esperanton kaj faris ĝin funkcianta lingvo de poezio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-04-29 9:02

La poemo de Baghy estas bonega – forme tre lerta, kaj prezentas koheran bildon, kiun oni ne komencas senbezone klarigi. Sed iom timiga ĝi estas por ĉi tia traduk-iniciato: mallongaj versoj, kaj ne nur plene rimita sed ankaŭ kun abundaj aliteracioj. Mi supozas, ke nur malmultaj nacilingvaj Esperanto-movadoj povas trovi esperantiston, kiu sukcesus traduki la poemon (aŭ almenaŭ ne ĝene malsukcesus). Verŝajne oni devus kunlabori kun bona profesia poeto nacilingva, tia kiel Clemens J. Setz menciita en la teksto,

Alia afero estas, ke ekzemple en Finnlando la poetoj ĉesis skribi rimitajn metrikajn poemojn jam dum la kvindekaj jaroj. La poemon de Baghy oni tial devas prezenti kiel verkon de alia historia epoko – kio ne malpliigas ĝian valoron kaj ĉarmon, sed firmigas la opiniojn de tiuj, laŭ kiuj Esperanto ja iam estis vaste uzata sed nun praktike malaperis. Nu, al mi ŝajnas, ke ankaŭ la esperantistoj mem legas ĉefe poezion verkitan dum la unua duono de la ekzisto de la lingvo (ĉi-jare la tempa mezpunkto estas precize ĉe “La infana raso”). Per tio mi ne volas diri, ke Baghy aŭ Kalocsay perdis sian valoron.

Szabolcs István
Szabolcs István
2025-04-29 11:50

Estimataj Legantoj,
Mi staras je via dispono je mia retadreso szabolcs.istvan@gmail.com, ankaŭ je aliaj mesaĝiloj kiel Viber, WhatsApp, LinkedIn, Fejsbuka mesaĝilo. La retejo de HEA estas esperantohea.hu kaj mia rubriko estas “esperante / komitatano A de HEA”.