”Patrinoj” estas nova, duonhora esperantlingva filmo, kiu nun pretiĝas en Finnlando kaj estos proponata por festivaloj de mallongaj filmoj dum 2025. La reĝisoro Anna Andersson elektis fari la filmon en Esperanto, ĉar la temo estas kontraŭmilita kaj ĉar ŝi volas, ke la okazaĵoj ne estu ligitaj al iu specifa lando.
Suomeksi: Suomessa tehdään lyhytelokuva esperantoksi
– Kiam mi trovis Esperanton, io falis en la ĝustan lokon. Mi komprenis, ke ĝuste ĉi tio estas la maniero trakti ĉi tiun historion. Kaj kiam ni faris la mallongan filmon, mi rimarkis, ke ĉio efektive funkcias, kiam oni uzas Esperanton. Tio fortigis mian penson, ke vere oni devas fari el ĉi tio plenlongan filmon, rakontas la reĝisoro Anna Andersson al Libera Folio.
Ŝi mem ne scias Esperanton, kaj diras ke ŝi trovis la lingvon tute hazarde, kiam ŝi komencis plani filmon kun kontraŭmilita mesaĝo.
– Mi volis pritrakti kion milito kaj totalisma socio faras al homo. En la nuna momento okazas milito ankaŭ en Eŭropo, kaj tial ĝi tuŝas nin pli proksime ol antaŭe. Sed bedaŭrinde la militaj krimoj, kiujn ankaŭ en ĉi tiu momento Rusio okazigas en Ukrainio, ne estas io nova en la monda historio. Tial mi ne volis ligi la filmon rekte al la kunteksto de Rusio kaj Ukrainio.
Unue Anna Andersson planis ke la filmo okazu en ia malutopia, totalisma Finnlando en la estonteco, sed tio ne ŝajnis al si sufiĉe kredebla.
– Mi ekhavis vere bonan senton, kiam mi subite trovis Esperanton. Pere de ĝi mi konstruas novan realon, kiu ne estas io nun ekzistanta en la mondo. Tiel mi tamen povas pritrakti aktualajn, dolorajn demandojn pri tio, kion signifas vivi en totalisma socio. Kio okazas post jardekoj de cerbolavado, kiam sendependa pensado estas ĉiel malpermesita.
Post iom da serĉado en la reto Anna Andersson ekhavis kontakton kun Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF).
– Mi volis vidi, ĉu estas ia Esperanto-agado en Finnlando, sendis retpoŝton, kaj tre ĝojiĝis, kiam la Esperanto-asocio entuziasmiĝis pri la ideo kaj volis kunlabori. Ni filmis dum aŭgusto, sed jam en la printempo komenciĝis tre aktiva reta korespondado. Mi estas ege danka al EAF kaj al Fondumo Esperanto pro tio, kiel rapide kaj malferme ili ekkunlaboris pri ĉio ĉi.
Fondumo Esperanto, kies bazan kapitalon donis la konata finna esperantisto Vilho Setälä, subvenciis la filmon per la sumo de 10 000 eŭroj.
– La ekonomia helpo estis vere signifa. Kaj mi ege ĝojas, ke la kunlaboro tuj ekfunkciis tiel bone. Ĝi iĝis eĉ pli densa poste, kiam ni en julio komencis trejni la aktorojn. Unue ni faris tion distance dum kelkaj semanjoj, kaj aparte aktive helpis Tiina Oittinen kaj Robert Bogenschneider.
La tradukon de la manuskripto el la finna al Esperanto prizorgis Vilho Virtanen kaj Robert Bogenschneider kune kun la prezidanto de EAF, Juha Metsäkallas.
– Oni petis, ke estu flua parola lingvaĵo, ke la interparoloj sonu nature. Ni nepre volis eviti, ke sonu formale, kiel ekzemple multaj videoj en Youtube. Kaj estis kelkaj komplikaj vortoj en la teksto, ekzemple pri malsanoj. Unue en la traduko estis medicina termino, sed tio tute ne sonis nature, kiel ordinaraj homoj parolas. Do ni devis simpligi iom, rakontas Juha Metsäkallas.
Dum la filmado la teamon helpis Sakari Bister, kiu parolas Esperanton denaske. Li estis taŭga persono ankaŭ ĉar li jam havas sperton pri kulturaj projektoj, pli frue helpis pri esperantlingva projekto ĉe la svedlingva teatro Svenska Teatern en Helsinko, kaj krome loĝas proksime al la lokoj en suda Finnlando, kie okazis la filmado.
– La aktoroj bezonis helpon pri la replikoj, pri vortoj, pri la tuta lingvo. Neniu kompreneble parolis Esperanton antaŭ la projekto. Dum la filmado mi helpis ilin ripeti kaj memori la replikojn, kaj aŭskultis la filmadon atente. Mia sperto estis ke la aktoroj, precipe tiuj kun multaj replikoj, lernis ilin mirinde rapide, rakontas Sakari Bister.
Ĉu la replikoj iĝis bone aŭdeblaj kaj kompreneblaj?
– Jes, tre! En multaj scenoj la aktoroj sonis kiel homoj, kiuj parolas la lingvon jam delonge, ne nur kelkajn semajnojn. Ĉiuj en la teamo estas profesiuloj aŭ studentoj pri filmo, kaj tion oni povas vidi en la preta filmo. La kunlaboro estis agrabla sperto, mi babilis kun la tuta teamo pri la lingvo kaj pri mia rolo kiel denaskulo. Multaj interesiĝis pri Esperanto.
La filmo ankoraŭ ne estis publike prezentita, sed Sakari Bister vidis la filmon preskaŭ preta, kaj trovis ĝin tre bona ekzemplo pri tio, kiel eblas uzi Esperanton en kulturaj projektoj.
– Ĉi tie la lingvo aperas kiel parto de la moderna mondo. Mi ĝojas, ke ĝi estos ne nur bona esperantlingva filmo, sed bona filmo entute. Mi certas, ke ĝin multe ŝatos ankaŭ la esperantlingva publiko. La temoj pri milito kaj kiel ĝi trafas homojn, patrinojn kaj infanojn, estos interesaj kaj gravaj al ĉiuj, diras Sakari Bister.
La filmo estos proponita ankaŭ al la organizantoj de la venontjara Universala Kongreso en Brno. Se ĝi estos akceptita, esperantistoj unuafoje povos spekti ĝin tie, la prezidanto de EAF Juha Metsäkallas diras.
La filmo havos ankaŭ muzikon en Esperanto, rakontas Anna Andersson.
– Estis tradukita kanto de Mikael Saari, kiu iĝos la fina muzikaĵo de la filmo. Mikael Saari faris la tutan muzikon por la filmo. Pri la traduko helpis Sakari Bister kaj Jouko Lindstedt. Ankaŭ pri la tradukado de la finaj tekstoj ni ricevas helpon, kaj certe la kunlaboro daŭros poste.
Esperanto-organizaĵoj kiel EAF espereble tra siaj propraj kanaloj povos helpi pri distribuado de la filmo en Esperantujo, Anna Andersson esperas.
– Oni jam demandis, ĉu mi volus veturi al la Universala Kongreso en Brno kaj prezenti la filmon, se ĝi estos montrita tie. Tio estus por mi enorma honoro, kaj mi ege ĝojas pro la propono.
La elekto de Esperanto kiel la lingvo de la filmo laŭ ŝi estis grava por levi la rakonton al pli ĝenerala nivelo, tiel ke ĝi ne estas ligita al specifa loko aŭ tempo.
– Tiel oni distanciĝas de ĉiuj apartaj kulturoj kaj naciecoj. La celo de la rakonto ne estas montri al iu specifa nacieco, kulturo aŭ lando, sed la mesaĝo temas pri tio, kion totalisma socio povas fari al ordinara homo. Sed en mallonga filmo multaj aferoj restis netuŝitaj. Mia ideo nun estas prepari manuskripton por plenlonga filmo, kaj ankaŭ ĝi nepre estu en Esperanto.
tre bela ideo kaj faro, ĉefe en ĉi tiu periodo en kiu NATO alvokas siajn membrojn reenkonduki la soldatan servon
Fine okazos plenlonga, profesia filmo en Esperanto! Ni havas multajn librojn, sed neniujn filmojn.
Temas pri duonhora filmo, alivorte kurtfilmo.
Ekzistas almenaŭ du longaj filmoj en Esperanto: Angoroj (1963, 60 minutoj) kaj Incubus (1966, 78 minutoj).
La historio de kino konas kelkajn pli fruajn ekzemplojn pri uzo de Esperanto por universaligi la mesaĝon de filmo. La plej fama el ili estas la kontraŭfaŝiisma majstroverko “La granda diktatoro” de Charles Chaplin (1940), en kiu kelkaj butikŝildoj kaj reklamplakatoj en la juda kvartalo estas skribitaj en Esperanto, eĉ se foje iom mise.