La ĉefa manko de la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio estis, ke ĝi tro rapide finiĝis, skribas Choe Taesok. Dum la kongreso okazis ankaŭ Esperanto-forumo de Ŝanhajo kaj Seulo. Abundis kunsidoj sed mankis tempo ĉion ĉeesti.
Ju pli proksimiĝas la someraj monatoj, des pli grandiĝas mia ĉagreno pro kategoria decido, ĉu aŭtune flugi al Koreio por kongresi aŭ ne. Ĉi-jare aldoniĝis unu plia alloga evento, la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kie sendube kolektiĝos miaj malnovaj amikoj kaj konatoj el ambaŭ landoj. Mi do decidis flugi al Koreio.
De Vilno al Seulo la du flugoj mem daŭris entute pli ol 12 horojn. Nekredeble, koreaj volontuloj afable bonvenigis eksterlandanojn en la Inĉona Flughaveno, kiu situas fore de Seulo kaj Ĝonĝuo.
La Komuna Kongreso okazis en la Ĝonĝua Nacia Pedagogia Universitato, Ĝonĝuo (Jeonju) sudokcidente en Koreio, de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2024. La temo estis ”Nova tendenco de kulturaj mondoj en Japanio kaj Koreio”. Partoprenis 258 el 15 landoj kun dekoj da moralaj aliĝintoj. Estis 137 koreoj, 78 japanoj, 26 ĉinoj.
La Komuna Kongreso enhavis plurajn eventojn. Ili estis la Simpozio pri Lingva Edukado kunlabore kun la universitato kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA), 56-a Korea Kongreso de Esperanto, 111-a Japana Esperanto-Kongreso de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj la 6-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Ili ja riĉigis la kongresan programon kaj instigis pli multajn homojn partopreni, precipe el Ĉinio.
Ĝonĝuo, la historia centro de sudokcidenta Koreio, estas la hejmloko de prauloj de la fondreĝo de la dinastio Ĝosono (1392-1897). La urbo allogas kaj enlandajn kaj eksterlandajn turistojn per tradiciaj muziko, kuirarto, papero kaj aliaj. La plej konata turismejo estas la kvartalo nomata Hanokmaul, kie dense staras ĉirkaŭ 800 hanokoj (koreaj tradiciaj domoj) unu apud la alia. Vizitantoj svarmas precipe semajnfine en la kvartalo.
La kongresejo situis je piedira distanco al la kvartalo. La organizantoj enprogramigis paradon kun verdstelaj flagoj kaj verdaj vestoj por diskonigi Esperanton. La 40-minuta parado finiĝis ĉe la manĝostrato, kie kongresanoj ĝuis lokajn manĝaĵojn. La vespero kulminis per Nacia Vespero, kies tutan spektaklon donis la trupo Imsil Pilbong Nongak. La trupo heredis sian kamparan muzikon kun 400 jaroj da historio kaj estas aprezata kiel korea nacia kulturheredaĵo.
Pro la mallonga daŭro de la kongreso pluraj prezentoj, prelegoj aŭ kunsidoj okazis samtempe. Trifoje dividiĝis fakaj kunsidoj kun variaj temoj – komuna kantado, goo, recikligado, kaligrafio, Esperanto-movada prezento… Ĉe amikaj babiloj aŭdiĝis laŭdoj al la prelego, en kiu Hisasi Kitagawa komparis japanajn kaj koreajn idiotismojn, estigante viglan diskuton.
Kiam en Koreio okazis tiaj internaciaj eventoj kiel Universalaj Kongresoj kaj Aziaj Kongresoj, KEA lanĉis projektojn por partoprenigi eksterlandajn aktivulojn per monkolekto. Ĉi tiu kongreso ne estis escepta. Sub la projekto Azia Karavano, oni sukcese kolektis la necesan sumon de 3 500 eŭroj en nur kelkaj tagoj. Danke al la projekto venis kvar movadanoj el Barato, Indonezio, Nepalo, Vjetnamio.
Ilia tasko estis pristudi la sialandan Esperanto-movadon kaj raporti pri ĝi en la kongreso. Iliaj studaĵoj troviĝas en la kongresa libro kaj restas kiel bona historia materialo. Krome, JEI invitis unu indonezian esperantiston kiel oficialan gaston, la Zamenhofa Instituto en Koreio invitis du ĉinajn esperantistojn kaj la lokaj KEA-filioj invitis unu tajvanan esperantiston. La invititoj grande kontribuis al la programo.
La du organizoj, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Seula Filio de KEA, alterne aranĝas reciprokajn vizitojn kaj interŝanĝas spertojn kaj opiniojn pri elektitaj temoj. La forumon ĉiam sekvas plurtaga ekskurso. La Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo pruviĝas modela evento por urboj, kiuj havas iun kvanton da aktivuloj.
Eble iuj jam rimarkis en internacia renkontiĝo, ke koreaj partoprenantoj rapide komunikiĝas inter si, realtempe donas informojn kaj reciproke dividas fotojn… Koreoj uzas la socian retan servon Kakaotalk, japanoj uzas Line, ĉinoj uzas WeChat.
En ĉi tiu kongreso mankis komuna socia reta servo, tial al mi malfacilis komunikiĝi kun nekoreaj amikoj, kiuj troviĝis dise en la kongresejo. Mi spertis ke la pasinta Internacia Junula Kongreso en Litovio utiligis Telegram kiel paperajn kongresajn libron kaj gazeton.
Ne necesis aparte pagi la bankedon, ĉar la kongresa kotizo jam inkluzivis luksan bufedon kun viandaĵoj, legomaĵoj, tortoj, rizkukoj. Kial al Koreio? Unu el la por mi nerefuteblaj kialoj estas la tre variaj manĝaĵoj. La bankedejo estis la universitata vasta sportejo, kiu estis provizita per grandaj rondaj tabloj. Ok personoj sidis ĉe unu tablo. Kiel sidigi la ĉeestantojn? Enirinte, ili prenis loton el la kesto kaj ricevis sian tablon.
La kongreso aranĝis dutagan postkongresan ekskurson al samprovincaj vizitindaj lokoj. La ekskurso kun du busoj da partoprenantoj komenciĝis per surmetado de hanbokoj (koreaj tradiciaj kostumoj).
Mi estis tre kontenta pri mia decido ĉeesti en la kongreso kaj milfoje konvinkiĝis pri la graveco kaj utileco de Esperanto por interpopola komunikado kaj interhoma amikeco.
En nek varmega nek malvarmeta oktobra vetero mi ĝuis belegan tempon kun internacia grupo de esperantistoj. Mia ĉefa bedaŭrindaĵo estas, ke kurtis la tiel bona kongreso. Mi dankas al la LKK kaj movadaj funkciuloj, kiuj kunlabore rikoltis sukcesan kaj profitan kongreson.
Sekvajare okazos la 11-a Azia-Oceania Kongreso en Japanio paralele kun la Japana Kongreso en septembro, en oktobro la 19-a Internacia Meditado en Koreio kaj la Korea Kongreso, kaj novembre la Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo en Ĉinio. Do, lige kun kelkaj sinsekvaj aranĝoj, aŭtune vojaĝu tien.
Teksto kaj fotoj: Choe Taesok