Muziko estas unu el la plej vivaj partoj de la Esperanto-kulturo. Tion diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de la muzika asocio Eurokka. Kiam li fondis la asocion, estis pasintaj nur 34 jaroj de la fama Montevidea rezolucio de Unesko pri Esperanto. Nun Eurokka kontribuas al la organizado de jubilea konferenco omaĝe al la 70-a datreveno de Montevideo. Ne plu estas multe da vinilo en Vinilkosmo.
Floréal Martorell eklernis Esperanton en la jubilea jaro 1987, kaj jam sekvajare serioze ekokupiĝis pri Esperanta muziko. En januaro 1988 li fondis la asocion Eurokka.
– Origine ĝi estis Esperanto-Rok-Asocio, sed kun la tempo ĝi evoluis al pli larĝa kampo. Ni diru ke ĝi okupiĝas pri aktuala nuntempa Esperanto-muziko. Ĝi fondiĝis en februaro 1988 en Donneville. Ĝi funkcias iom kiel muzika kolektivo. Inter la plej gravaj faroj de Eurokka estas la starigo de la muzikeldonejo Vinilkosmo, Floréal Martorell rakontas.
En la aranĝo en Montevideo la asocio estos reprezentata de Patricio Iglesias.
– Li ĉeestos la aranĝon kaj prezentos 15-minutan videon pri la agado de Eurokka en la esperanta muzik-kultura kampo. Tiu video estas nun preparata kun subteksto en la hispana.
Libera Folio: Kia vi vidas la rolon de esperantlingva popo kaj roko?
– La rolo de aktuala muziko en Esperanto – popo, roko, sed ankaŭ multaj aliaj proksimaj stiloj – estas ege grava, ĉar ĝi estas unu el la plej vivantaj partoj de Esperanto-kulturo atingebla de ĉiuj en la mondo. Sufiĉas esplori la katalogon de Vinilkosmo kun apero de novaj artistoj kaj diverseco de muzikstiloj. Kaj ankaŭ partopreni en vivaj koncertoj.
Kia estas la rilato de Eurokka al Vinilkosmo?
– Eŭrokka fondis la muzikeldonejon en 1990, kaj samjare ankaŭ la fanzinon Rok-gazet’. Pro administraj kaj fiskaj kialoj en 1999 Vinilkosmo devis sendependiĝi de la asocio, sed daŭre ili estas kunligitaj, ĉar estas la sama teamo kaj la sama agado por Esperanto-muziko.
Ĉu Eurokka havas individuajn membrojn kaj organizan strukturon? Se jes, kiom da membroj kaj kian strukturon?
– Kiu ajn povas iĝi membro libere kaj senpage, simple petante aliĝon. Do temas pri plurcentoj da personoj, aŭ eĉ miloj, ĉar nia dissendolisto havas preskaŭ kvar mil adresojn. Aŭtomate estas membroj ekzemple kunlaborantaj artistoj kaj bandoj, uzantoj de niaj servoj, abonantoj de la informletero kaj aliĝintoj de la Abonklubo.
Inter siaj membroj Eurokka laŭ Floréal Martorell kalkulas ankaŭ la membrojn de la grupoj de Eurokka kaj Vinilkosmo en Facebook, de la grupo Esperanto-muziko en Mia Vivo, kaj eĉ la abonantojn de la Youtube-kanalo de Vinilkosmo, el kiuj multaj certe eĉ ne suspektas pri sia membreco.
Kiel evoluis Eurokka dum la lastaj jaroj, kaj kiuj estas ĝiaj nuntempaj ĉefaj aktivaĵoj?
– Kiel ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, Eurokka suferis pro la pandemio kaj devis adaptiĝi al la situacio. Artistoj de Eurokka kaj Vinilkosmo faris virtualajn kontribuojn en diversaj okazoj. Eurokka organizis kaj mastrumis la artajn programojn de diversaj kongresoj, plej laste la artan programon de la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo en majo 2024. Okazis ankaŭ trejnadoj pri organizado de spektakloj kaj mastrumo de teknikaĵoj kadre de diversaj projektoj por volontuloj, kaj prelegoj pri Esperanto-muziko en diversaj aranĝoj.
Kiel la Esperanto-muziko pri kiu okupiĝas Eurokka evoluis dum la lastaj jardekoj, kaj kiel evoluis la distribuado de tia muziko?
– En la lastaj jardekoj la kvalito kaj produktaĵoj de la Esperantaj artistoj arte, kvalite kaj teknike plialtiĝis kaj diversiĝis, kio donas pli ampleksan elekton de muzikstiloj kaj buntecon al la Esperanta muzikkulturo. La plej lastaj jaroj vidis ankaŭ alveni novajn artistojn kiuj reprezentas novajn muzikstilojn en Esperanto. Ankaŭ novaj artistoj, ne eldonitaj ĝis nun, preparas projektojn en Afriko, dum jam fame konataj artistoj regalas nin per daŭre novaj albumprojektoj.
– La distribuo de la nuna Esperanto-muziko akre ŝanĝiĝis pro la malapero de la fizika disko, kaj kompreneble ni devis adaptiĝi al la novaj sistemoj de bita distribuado. Tio multe komplikis la laboron de la eldonejo, sed ankaŭ influis la enspezojn de la eldonejo kaj de la artistoj. La enspezoj el bita distribuado iĝis mizeraj, estas malpli da rimedoj por novaj projektoj. Produkti kvalitan muzikon kostas, kaj la subteno de la esperantistaro estas eĉ pli bezonata ol antaŭe.
Mi tre ghojas pro tiu dat-reveno de Vinil-kosmo / Eurroka. Fakte, mi ofte achetis KD-ojn, sed malmutege aùskultas per la reto. Char iom tedas min restadi tro longe antaù komputilo. Tamen, mi admIras la konstantan, nelacigeblan laboron de vi chiuj, de tiom da jaroj por esperanto-muziko. Pluraj artikoloj pri artistoj aperis en la dulignva (fr + esp-o) ESPERANTO-INFO. Ghis revido ! Pierre