Ankaŭ la IJK estas prokrastita je semajno

Post la neatendita anonco de UEA pri ŝanĝo de la datoj de la venontjara Universala Kongreso, ankaŭ TEJO anoncis pri unusemajna prokrasto de la IJK, kiu okazos en Indonezio. Ĝis nun estas nur 30 aliĝintoj, kaj laŭ TEJO neniu el ili ankoraŭ aĉetis biletojn.

Sabate la 30-an de novembro UEA anoncis, ke la venontjara Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, okazos unu semajnon pli malfrue ol planite, pro “neatenditaj cirkonstancoj”. Montriĝis, ke samtempe en la urbo okazos du sportkonkursoj, kio kaŭzis subitan mankon de hotelĉambroj.

Nur du tagojn poste, la 3-an de decembro, TEJO simile anoncis pri unusemajna malfruigo de la venontjara IJK, kiu okazos en Cisarua, Indonezio. La kialo estis, ke la komenco de la IJK alikaze estus tro proksima al la fino de la UK.

”La ŝanĝo ne nur ebligas pli trankvilan vojaĝadon inter kongresoj sed krome malfermas tre interesan oportunon por homoj tra la tuta mondo, kiuj ŝatus pli bone enprofundiĝi en la lokan kulturon: unu tagon post la IJK, la 17-an de aŭgusto, venos la 80-a datreveno de la sendependiĝo de Indonezio, en kiu okazos kulturaj festoj tutlande”, TEJO anoncas en sia retejo.

Michael Vrazitulis, la estrarano de TEJO pri kongresoj, rakontas ke TEJO ricevis informon pri la planata ŝovo de la Universala Kongreso per retpoŝto de UEA en la vendreda vespero, do malpli ol unu tagon antaŭ la publikigo de la decido.

Michael Vrazitulis.

– Do ankaŭ al ni ĝi venis kiel surprizo, sed ni strebis kiel eble plej rapide fari decidon pri ŝovo de datoj de la IJK reage al tio, por ne teni niajn aliĝintojn kaj aliĝontojn tro longe en necerteco. Feliĉe, ni povis veni tre rapide al interkonsento inter TEJO-estraro, surloka Kongresa Komisiono en Indonezio kaj la gastejo Alfa Resort en Cisarua mem, kiuj ĉiuj konsentis pri la novaj datoj.

Origine la kongreso devis okazi de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto, sed ĉar la UK finiĝos nur la 2-an de aŭgusto, la kongreso komenciĝos en la 9-a de aŭgusto kaj finiĝos la 16-an de aŭgusto, Michael Vrazitulis diras.

– Ni riskus perdi partoprenantojn kiuj sentus sin en dilemo elekti nur unu el la du kongresoj. Tial, por faciligi la partoprenon en ambaŭ eventoj, kun unusemajna paŭzo inter ili por vojaĝado kaj tiel plu, ni decidis pri la ŝovo ankaŭ de la IJK.

Ĝis nun aliĝis al la IJK nur trideko da homoj, kaj la ŝovo espereble ne kaŭzos grandajn problemojn al ili, Michael Vrazitulis diras.

– Antaŭ ol decidi pri ŝovo ni enketis inter niaj aliĝintoj en Telegramo pri la temo, por eviti ke estu malagrabla surprizo por iu. Neniu diris, ke ri jam mendis vojaĝbiletojn aŭ simile, tial ni sentis nin memfidaj, ke ŝovo estos akceptebla. Kompreneble ni ofertas repagon de la antaŭpago al ajna persono, kiu ĝin jam ĝiris antaŭ anonco de la ŝovo, sed fakte ne sukcesos veni al IJK pro la novaj datoj.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas
Andreas
2024-12-05 12:39

Estas do chiam saghe spontanee alighi nur surloke 😉

Delfeno
Delfeno
2024-12-07 0:08

Konsiderante la cirkonstancojn (jam cxiukaze estas defie logi kutiman IJK-publikon al Indonezio) mi opinias ke la konsidero farita pri ’ne perdi aligxantojn’ estas tre inda, kaj precipe la maniero en kiu tiu decido estis komunikita (rapidege kaj jam parolinte kun la aligxintoj) sxajnas al mi plej bona, kiel eblis!
Espereble iam estone UEA/UK/Esperanto igxos suficxe grava aux prioritata partnero por ke planitaj datoj neplu devu sxovi tiom subite post jamaj decidoj 😉

Hans
Hans
2024-12-07 10:51
Respondo al  Delfeno

“Espereble iam estone UEA/UK/Esperanto igxos suficxe grava aux prioritata partnero”

Nek estone nek latve nek litove tio okazos. Ĝuste tial ekzistas kontraktoj, kiel menciis Osmo Buller en alia komento.