En Rusio esperantistoj aktivas por igi Esperanton la komuna lingvo de BRICS – origine organizaĵo de la landoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko, al kiu nun aliĝis kelkaj pliaj landoj. Sed tiu strebado estas vana, ĉar la aŭtoritatoj de totalismaj landoj deziras izoli siajn popolojn de la cetera mondo, skribas Aleksej Salomatov en vidpunkta artikolo.
Dum la Virtuala Kongreso okazis la diskuto “Esperanto, ebla komuna lingvo de BRICS”. Jen la anonco de la evento:
BRICS reprezentas ĉirkaŭ 50% de la monda loĝantaro kaj preskaŭ 30% de la monda MEP1Malneta Enlanda Produkto kaj nun tiuj landoj klopodas forlasi la dolaron. Ĉu ŝanco por Esperanto?
Pro la teknikaj problemoj kun mia mikrofono mi ne sukcesis reagi dum la diskuto, do mi esprimas miajn pensojn pri la ŝanco de Esperanto anstataŭi la dolaron ĉi tie.
Dum la prelego la estimata brazila gvidanto de la debatoj priskribis, kio estas BRICS, kaj asertis, ke ĝi estas nur ekonomia, ne politika, unuiĝo. Aldone li esprimis multajn ĝustajn, bone konatajn por esperantistoj ideojn pri la avantaĝoj de Esperanto, ekzemple pri la bezono de neŭtrala komuna lingvo. Sed rilate al BRICS, mi opinias, ke tiu ideo estas mortnaskita.
Ekonomie BRICS estas klubo de landoj, kiuj ŝatas ricevi ĉinajn investojn aŭ rusian malmultekostan nafton, aŭ ambaŭ. Politike ĝi estas klubo de reĝimoj, kiuj malamas ”Okcidenton”, klubo plejparte de aŭtoritataj aŭ totalismaj reĝimoj.
Estas naive pensi ke oni akceptos la ideon pri Esperanto, almenaŭ en Rusio, kie mi loĝas. Ĉiuj totalismaj reĝimoj izolas siajn popolojn de alternativaj informoj kaj aktivigas totalan propagandon, kiu diras ke la lando estas ĉirkaŭata de malamikoj. En Rusio nun ekzistas eĉ ne unu sendependa televidkanalo, eĉ ne unu sendependa gazeto kaj radio, ĉie regas nur ŝtata propagando, plena de mensogoj kaj malamego.
Aldone la aŭtoritatoj strebas izoli interreton. Dum la diskuto en Virtuala Kongreso esperantisto el Usono diris, ke post la jaro 2022 en Facebook restis nur 10 procentoj el liaj amikoj el Rusio.
Esperantistino el Rusio, unu el la iniciatintoj de la ideo ”komuna lingvo de BRICS”, reagis, ke ŝi uzas internan enlandan rusian socian reton, ĉar en Facebook nenio estas interesa, sed ĉiuj en Rusio libere povas uzi Facebook, sufiĉas nur instali specialan programon. Brazilano aldonis kun ridado, ke lia filino opinias Facebook reto por maljunuloj, kaj ŝi uzas Instagramon.
Tamen en la realo la aŭtoritatoj en Rusio deklaris la korporacion Meta (kiu posedas Facebook kaj Instagram) ”ekstremisma” organizaĵo, do kaj Facebook kaj Instagram estas malpermesitaj kaj blokitaj. Necesas esti lerta uzanto por trovi kaj instali la menciitan ”specialan programon” por eviti blokadon, kaj ekde la 30-a de novembro eĉ informoj pri tiuj ”programoj” estas malpermesataj.
Verŝajne multaj scias ke la nunan teruran okazaĵon inter Rusio kaj Ukrainio oni nomas en Rusio ”speciala milita operaco”. Kaj pro la uzo de la reala nocio de tiu evento kaj pro aliaj nelojalaj esprimoj oni povas esti monpunita kaj malliberigita.
Estas iom strange, ke ĝis nun funkcias Whatsapp (same produkto de Meta), eble pro la neekzisto de samkvalita rusia mesaĝilo, sed oni minacas bloki ankaŭ ĝin. Indas aldoni ke Youtube same estas blokita en Rusio.
Kompreneble ĉiuj provoj disvastigi Esperanton estas laŭdindaj. Esperanto faciligas kontaktojn inter simplaj homoj tra la tuta mondo kaj ebligas ricevon de sendependaj informoj. Tamen por la nuna reĝimo en Rusio ajna kontakto kun eksterlandano estas suspektinda, same kiel estis dum la stalina reĝimo.
Do, laŭ mi, estas nenia ŝanco ke la rusiaj aŭtoritatoj akceptus la ideon pri Esperanto por BRICS, malgraŭ ke la prezidanto de REU, kiu arde subtenis la fi-agon de la rusia registaro, sendis leteron al la BRICS-kunveno en la urbo Kazano kun propono pri kunlaboro.
Rusiaj aŭtoritatoj eble nur uzos la kreitan BRICS-laborgrupon enkadre de la landa Esperanto-asocio kiel aldonan kanalon por la kremla propagando. Bedaŭrinde ne ”por porti progreson al landoj”, kiel esprimis la estimata brazila gvidanto de la diskuto.
Aleksej Salomatov
- 1Malneta Enlanda Produkto
Nu, kun Trump ĉe la stirilo, eble Usono mem aliĝos al BRICS. Almenaŭ tio ne estas pli utopia ol ke BRICS ekinteresiĝu pri komuna lingvo.
Hitler ne ŝatis Esperanton. Kial Putino ŝatus Esperanton?
@Libera Folio Mi pensas ke ĝi estas stranga ke “India” estas “Barato” ĉar en la hispana, ĝi signifas “malmultekosta”.
Ĉiu Esperanta vorto signifas ion alian en almenaŭ iu el la 6000 lingvoj de la mondo. “Varma pano” signifas en la finna “certa fiko”.
Dankon por vian laboron
Se BRICS vere oficiale alprenus Esperanton (kio estas malverŝajna, mi scias), tio definitive senkreditigus Esperanton ekzemple en la okuloj de la finnoj kaj estonoj, kiujn zorgigas ripetaj rusaj kaj ĉinaj kaŝatakoj kontraŭ ilia landa infrastrukturo. (Kaj se la Eŭropa Unio ekuzus Esperanton, tio kompreneble signifus negativan reagon en pluraj BRICS-landoj..)
Mi havis la saman penson, sed ne metis ĝin en la teksto, ke aprobo de E-o en BRICS-landoj povas komprometi la lingvon. Tamen mi dubas pri la inversa okazo. Nur la plej ekstremaj cerbolavitaj ĝis brilo personoj povas tiel reagi, aŭ salajritaj propagandistoj. Malgraŭ malamikego al Usono, ekzemple, oni daŭre lernas la anglan lingvon.
Ĉio en Rusio estas Potemkin-kulisoj, eĉ la malamo al ĉio Okcidenta. Kredeble en BICS la ŝajno kaj la esto estas pli proksimaj inter si.
Ĉu Esperanto estos iam komuna lingvo de BRICS aŭ ne, oni valoras prezenti ĝin en BRICS-a spaco. Oni povas komenti esperantlingve jutubajn videojn, ekzemple en kanalo @thinkBRICS.
Eble valoras tion prezenti, sed, kiel mi skribis, jutubo estas blokita en Rusio, do nur malmultaj esceptaj homoj eblas komenti en tiu kanalo.
Interesa vidpunkto.