Subvencio de Eŭropa Unio en 2025 kovru du trionojn el la salajroj de UEA. Tion antaŭvidas la ĵus aprobita buĝeto de la asocio. Por certigi la ricevon de la subvencio UEA refondis sian virinan komisionon kaj entreprenis aliajn paŝojn, kiujn eblos raporti al EU, prezidanto Duncan Charters rakontis dum la kunsido.
Laŭ la nova rutino, kiu formiĝis dum la lastaj jaroj, la buĝeto de UEA por la venonta jaro denove estis aprobita lastmomente. En antaŭaj epokoj la buĝetpropono regule estis prezentita bontempe antaŭ la Universala Kongreso, kaj aprobita de la Komitato dum la kongresa kunsido.
Ĉi-jare la buĝetpropono aperis en la retejo de UEA nur la 28-an de novembro, naŭ tagojn antaŭ la kunsido en kiu ĝi estis traktota. Kvankam la buĝeto estas la plej grava dokumento kiu direktas la agadon de la asocio dum la sekva jaro, okazis absolute nenia anticipa diskuto pri ĝi en la komitata listo.
Dum la reta komitata kunsido la 7-an de decembro ĝenerala direktoro Martin Schäffer klarigis, ke la buĝeto estas ”sufiĉe pesimisma”, ĉar ĝi antaŭvidas deficiton de 6 424 eŭroj. Li tamen esperis, ke fine la deficito ne realiĝos.
La buĝeto antaŭvidas salajrokostojn de 120 000 eŭroj, kiuj grandparte estu kovritaj de administra subvencio de EU. La subvencio en la buĝeto kaŝiĝas en la punkto ”diversaj enspezoj” en la linio ”aliaj (inkluzive de subvencioj)”. Tie estas antaŭvidata pluso de 78 000 eŭroj. La subvencion de EU oni esperas samkiel ĉi-jare ricevi per helpo de la entrepreno Kosmo.
– Ĉio dependas de la administra subvencio, Martin Schäffer resumis.
Temas pri trijara administra subvencio, kiun UEA ricevis kadre de la programo Erasmus+. Laŭ komuniko de UEA, jam por la jaro 2023 estis aljuĝitaj 140 000 eŭroj, sed ne la tuta sumo aperas en la buĝeto de UEA.
Unu kriterio por ricevi la administran subvencion laŭ li estas, ke la asocio havu almenaŭ tri dungitojn. Nun laŭ Schäffer estas 3,45 ekvivalentoj de plentempa dungo, sed se oni havus 1,55 pli, do plenajn kvin, eblus ricevi pli da subvencio, li klarigis.
– Tie mi metis konserveman takson, sed tre verŝajne ni povos kalkuli eĉ pri kvin dungitoj. Tiam ni devas ankoraŭ ŝanĝi la koncepton. Mi tenos vin informitaj pri tiu punkto. Eventualajn aldonajn kostojn kovros la administra subvencio, do ankaŭ pri tio neniu problemo.
Vicprezidanto Fernando Maia laŭdis la ĝeneralan direktoron kaj la estraron pro diligenta laboro, kiu laŭ li helpas sanigi la financojn de la asocio.
– Ni eventuale ne havos deficiton, sed tio estos pro eksterordinara laborado. Ni laboras per volontuloj, nia direktoro laboras je la limo de sia kapablo, kaj pro tio, se ni ne atingas deficiton, estas ĉar ni kalkulis je eksterordinaraj fortoj. Se ni laborus rutine, 40 horojn semajne… foje ni laboras 60 horojn semajne, kaj tio estas vere tro, sed ni sukcesas atingi bonan nivelon. Sed se ni laborus rutine en UEA, ni havus deficiton.
Prezidanto Duncan Charters siavice rakontis, kiel diligente UEA adaptis sian agadon al la postuloj de la administra subvencio.
– Ni havis temojn, pri kiuj ni devas raporti, pro tio ke ni ricevis la administran subvencion. Parto de tio estis ĝenerala laboro pri virinaj interesoj, do ni refondis la virinan komisionon. UEA kaj ESF subtenis la virinan kongreson, kiu okazis tuj antaŭ la UK, do ni faris sufiĉe multe, kion ni povos raporti al la subvenciantoj.
La jaro 2024 laŭ la plano prezentita lige kun la subvencipeto devas esti jaro de interkultura kompreno, kaj pri tio Duncan Charters kune kun kolegoj faris multon, li rakontis.
– Mi fakte estis en ok aranĝoj, do ili ne povas plendi, ke ni ne atentas niajn temojn. Kaj tio fakte helpas al ni, se ne garantii, do almenaŭ havi pli bonan ŝancon ke tiuj administraj subvencioj povos daŭri. Ne temas nur pri tio, ke ni donu raporton pri la salajroj de dungitoj, sed ke ni povu kontribui al novaj iniciatoj de la asocio.
Rubén Sánchez, komitatano A por Argentino, scivolis pri la plano de novaj dungoj.
– Antaŭ kelke da jaroj oni diris, ke UEA estas en malbona financa situacio, kaj pro tio devis maldungi oficistojn. Tre bone, UEA faris tion, adiaŭis la oficistojn, kaj dankis pro ilia bona laboro. Ĉu oni rekontaktis la antaŭajn dungitojn, se oni devas dungi dek novajn oficistojn por havi la administran subvencion de Eŭropo?
Rubén Sánchez krome demandis pri la risko por la financoj de UEA, se oni dungos novajn oficistojn kaj poste malaperos la subvencio. Martin Schäffer responde klarigis, ke tute ne temas pri dek novaj oficistoj, sed 1,55, kaj ke ne estis aktuale kontakti antaŭajn dungitojn.
– Oni ne revokis la koncernajn eksoficistojn, ĉar kompreneble la koncernaj postenoj aŭ bezonoj devas esti adaptitaj, do ekzemple ni nun havas solvon rilata al la kongresa fako, do ne indas revoki la oficiston por kongresa organizado.
Vicprezidanto Fernando Maia volis atentigi, ke UEA ne maldungis oficistojn.
– Ne estis tiel ke ni simple maldungis homojn. Oficistoj estis demanditaj pri tio, unu oficisto deziris akcepti plene nuligi la kontrakton kun UEA, sed aliaj havis la kontrakton reduktita, do ni reduktis la labortempon, sed daŭre ili laboris por UEA ĝis emeritiĝo.
Li aldonis ke la kongresa fako, kiu nun estas prizorgata de ekstera entrepreno, estis plene reviziita.
– Ni ŝanĝis de unu oficisto al teamo, do ne eblas redungi la antaŭan oficiston. Kaj pri la novaj dungoj kiujn ni planas, ili estas por bezonoj, kiujn UEA antaŭe ne havis. Do, ekzemple, se ni dungas por komunikado aŭ subvencipetado, tiujn bezonojn UEA antaŭe ne havis, do ne eblas redungi la antaŭajn oficistojn.
La estraro bone atentas pri la fakto, ke la administra subvencio estas provizora, Maia aldonis.
– Ni laboras kun la konscio ke ĝi ne estas konstanta, kaj mi ŝatus ankaŭ aldoni ke ĝi estas parto de niaj planoj por la financa resanigo de UEA. Do, en la antaŭaj jaroj ni ĉiam metis en niaj notoj, ke ni klopodos tion havi. Ni kontraktis kun Kosmo, inkluzive por tio, en 2020 kaj en 2021, kaj finfine ni sukcesis havi bonan periodon.
Alia atentinda ero en la buĝeto estas la kresko de la kosto por ”eksteraj laborfortoj”. En 2022 UEA elspezis 5 400 eŭrojn por eksteraj laborfortoj, en 2023 jam 10 800, en 2024 por eksteraj laborfortoj estis buĝetitaj 25 000 eŭroj, kaj en 2025 tutaj 40 000 eŭroj.
La salto laŭ Martin Schäffer interalie estas kaŭzita de la plano dum 2025 dungi aldonan kunlaboranton, kiu helpos finprepari la administran sistemon Akso por uzo.
– Ni rezervis aldonan monkvanton por eventuala Akso-kunlaboranto. Aperis alvoko, kaj tiu persono ja laboros dumtempe, ne plenan jaron, do ĉu ni poste uzos la [monon] ne estas centprocenta.
La administra sistemo Akso estas centra parto de la reteja renovigo, pri kiu UEA okupiĝas ekde 2013. Alexsandro Cesário, komitatano B, deziris scii pli pri la stato de la projekto.
–Kiom da mono UEA jam elspezis pro tiu sistemo, kiu ne estas preta? UEA rompis la kontrakton kun TEJO, ĉu la mono estis perdita?
Martin Schäffer klarigis, ke dum la Universala Kongreso en Islando, okazinta en 2013, oni decidis preni el la kapitalo de UEA 100 000 eŭrojn por financi la projekton. Tiu sumo estis plene uzita kaj ne sufiĉis.
– Bedaŭrinde la planoj estis tro ambiciaj kaj ni ne sukcesis realigi ilin. La sumo estis tro malalta, ĉar temis pri granda projekto, kaj estis problemoj pri planado. Ni provas solvi tion, kaj mi estas optimisma ke ni povos uzi Akson, sed eventuale ni devas plani iun aldonan investon por libroteno kaj libroservo. Ni havas nun la monon. Sed kompreneble la afero estas bedaŭrinda, ke ni ne sukcesis pri la planoj.
La buĝeto estis aprobita per 34 jesaj voĉoj kaj unu sindeteno. Ĉeestis do 35 el la entute 56 komitatanoj.
Poste Michela Lipari, komitatano B, scivolis pri la bilanco de la Universala Kongreso en Torino, okazinta en 2023. Ŝi atentigis ke la kongresa fako de UEA ĝis nun ne finis la kalkulojn kaj sekve ne eblas dividi la eventualan profiton de la kongreso.
– La kongreso finiĝis en aŭgusto 2023, kaj mi volas scii, kiam oni finfaros la bilancon de la kongreso.
Ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kiu havas la superan respondecon pri la financoj de la UK-oj, ne povis respondi.
– Bedaŭrinde mi ne havas plenan solvon por tio nuntempe, ĉar ja tiuj laboroj pri la fino de la kongresaj bilancoj estas iom komplikaj, kaj ankaŭ Montrealo ankoraŭ atendas. Kaj do ni nun unue progresas pri Montrealo, kaj poste povos dediĉi tempon… Do mi redemandos al la kongresa fako pri la situacio.
Fine prezidanto Duncan Charters raportis, ke bone progresas la laboroj pri la strategia laborplano, komencitaj en 2017. Tamen ne klaras, kiam ĝi pretos.
”ankaŭ Montrealo ankoraŭ atendas” – 😮
Kuraĝaj Estraro kaj komitato trovus novan Ĝeneralan Direktoron.
Tiom da kamuflaj senkulpigaj komentoj . . .
Se la ĝenerala ekstera bildo de UEA estas tiu de organizaĵo en malorganizo, estos eble malfacile trovi novan direktoron. Aŭ estraranojn.
Tiu anonco pri sperta programisto estas stranga. Kutime en tiaj anoncoj oni detale listigas pri kiuj programlingvoj kaj teknologioj la serĉata programisto spertu kaj ne “sperto sufiĉa por labori kun la jam laŭnorme ellaborita sistemo” kaj se vi volas pliajn detalojn kontaktu la prezidanton ktp.
Pri kiu normo kaj sistemo temas? Ne ekzistas unu normo kaj sistemo en tia kampo. Nun la anoncintoj riskas ricevi reagojn de multaj spertuloj nur por devi respondi ke ilia sperto ne taŭgas (krom ke verŝajne ne estas multaj spertaj programistoj kiuj pretas labori por UEA).
Do, la anonco montras amatorecon. Aŭ eble ĝi estas nur ŝajnanonco kaj ili jam antaŭelektis la homon, kiu kompreneble jam scias pri kiu normo sperti, kaj volas nur ŝajnigi ke tio okazis per publika anonco (eble pro subvenciaj postuloj?).