La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna. En la 70-a datreveno de la rezolucio ni publikigas raporton de Ivo Lapenna mem. Redaktita versio de la teksto origine aperis en La Praktiko. Ni konservis la originalajn ortografion kaj interpunkcion.
Estis varma, sunplena, brila tago en Montevideo tiun historian vendredon, la 10-an de Decembro 1954.
La centra salonego de Palacio Legislativo – tiu fortikaĵo de la urugvaja leĝeco kaj libereco – estas okupita ĝis la lasta loko. Malsupre, en la mezo, kompletaj delegacioj kun ĉiuj delegaciaj prezidantoj de la 72 Ŝtatoj-Membroj. En la galerioj lokaj ĵurnalistoj, korespondantoj de la mondagentejoj, diplomatoj. La apudaj ŝtuparoj, pasejoj, koridoroj… ĉio netraireble pro la homamaso. Ie en la lasta vico skribas ”Observanto de Universala Esperanto-Asocio”. Vizaĝoj dignaj. Vestoj solenaj. Sur la tuton luksaj lustroj elverŝas lumon abundan. Filmaj reflektoroj blindigas…
Okazas la lasta plena kunsido de la Oka Ĝenerala Konferenco de UNESKO1Poste UEA komencis skribi Unesko., la supera interŝtata instanco por la edukado, scienco kaj kulturo.
Preskaŭ unu monaton kunsidis la Konferenco. Ĉiutage kaj kelkfoje ankaŭ nokte. La komisionoj kaj komitatoj jam finis sian laboron. La Pleno jam aprobis ĉiujn iliajn decidojn. Tiu ĉi lasta kunsido estas konfirmonta nur kelkajn sensignifajn raportojn. Ĉio estas solvita. Ĉio, krom unu punkto: Esperanto.
Pri la Internacia Lingvo oni multe skribis kaj parolis en la lastaj 2 jaroj. Miloj da artikoloj kaj informoj aperis en la monda gazetaro. Centoj da prelegoj okazis en diversaj landoj. Enketoj estis entreprenitaj en edukaj, sciencaj kaj politikaj medioj. Kongresoj kaj konferencoj pritraktis la aferon. Objektive, abunda dokumentaro troviĝis je dispono de la UNESKO-Sekretariato en Parizo, de la naciaj UNESKO-komitatoj kaj de aliaj aŭtoritatoj en 72 ŝtatoj. Impona Ekspozicio – la plej granda tiaspeca en la kultura historio – , aranĝita en la koro mem de l’ urugvaja ĉefurbo kaj nuntempe, dum unu monato, la kultura ĉefurbo de la mondo, palpeble, videble kaj fidele demonstris la atingaĵojn.
Studis la demandon la Sekretariato de UNESKO. Tiucele ĝi eĉ sendis observanton al Esperanto-Kongreso de Zagreb. Studis ĝin ministerioj, edukaj instancoj kaj UNESKO-komisionoj. Studis ĝin diversaj komitatoj, laborgrupoj, kaj – vole nevole – ĉiuj delegitoj de la UNESKO-Konferenco. Precipe en la lastaj tagoj, inter la 4-a kaj 10-a de Decembro!
La malamikoj estis tre fortaj kaj ne malmultaj. Kontraŭ la Internacia Lingvo aliancis la potencoj de konservativemo kaj akiritaj pozicioj de lingvaj monopoloj kun tiuj de antaŭjuĝoj kaj ignoro, de profesiaj ĵaluzoj kaj personaj egoismaj interesoj. Ne mankis, kompreneble, la obskuraj intrigaj ĝenoj de la malfeliĉaj satelitoj de Esperanto.
La armiloj, certe, ne estis kanonoj kaj bomboj. Estis nur aŭtoritato kaj argumento. Tie, ĉefe argumento de la aŭtoritato; ĉi tie, ĉefe aŭtoritato de la argumento. Sed batalo, en la vera senco de la vorto, ĝi sendube estis. Batalo akra inter la progreso kaj regreso, inter la vero kaj falso, inter la realo kaj superstiĉoj.
Kiel ĉiu batalo, ankaŭ ĉi tiu havis siajn dramecajn turniĝojn. Fine de Julio la situacio estis malbona. Tre. En Haarlem2Tie, en Nederlando, okazis la UK en 1954. la ĝenerala agordo estis pli ol pesimisma. Tiel pesimisma, ke estis necese kontraŭi ĝin per la vortoj ”Mi ne kutimas entombiĝi antaŭ la morto”. En Novembro, kiam la Konferenco komenciĝis, la pozicio estis ankoraŭ pli malfavora. Sed la inaŭguro de la Ekspozicio promese kuraĝigis. Kaj la konsento al UEA de la t.n. ”konsultaj aranĝoj” kun UNESKO signifis la unuan konsiderindan venkon. Male, la 4-an de Decembro – en tute neordinaraj cirkonstancoj – la Meksikia Rezolucio favore al Esperanto estis rifuzita de la Programkomisiono. La malamikoj jubilis. La afero ŝajnis finita. En la historio de UNESKO ja ne okazis, ke la Pleno estus rekonsiderinta kaj ŝanĝinta decidon de unu el la grandaj komisionoj.
Neniam vere malvenkas tiu, kiu scias malvenki.
Pasis 6 streĉaj tagoj. Nur ses! Sed tiaj, ke ĉiu minuto estis saturita per novaj okazaĵoj kaj freŝaj emocioj. La publika opinio de Urugvajo ekmoviĝis. Ondego de malkontento pro la eventoj en la Programkomisiono leviĝis kaj torente disverŝiĝis en ĉiujn direktojn. En UNESKO, en la koridoroj kaj oficejoj – kaj ankaŭ en la antaŭĉambroj – oni priparolis kaj repriparolis la aferon.
Kaj okazis tio, kion neniu povis atendi: la lasta kunsido de la Pleno rekonsideros la demandon. La Meksikia Rezolucio, nur iom ŝanĝita, estos voĉdonigita ankoraŭfoje. Ne plu en la Programkomisiono, sed en la Pleno, en la ĉeesto de ĉiuj delegitoj, de ĉiuj ĉefoj de delegacioj.
En la lasta duonhoro de la Ĝenerala Konferenco, en la plej solena konsido, en atmosfero de digno kaj respekto, precize je la 17.30 la Prezidanto, Don Justino Zavala Muniz, proklamis la rezulton. Post pli ol du jaroj da esploroj, studoj kaj pritraktoj, UNESKO faris la decidon. La Meksikia Rezolucio de 4 punktoj estis akceptita per grandega plimulto de voĉoj.
La unuan fojon en la historio de la Internacia Lingvo, la plej grava, plej granda kaj plej potenca interŝtata kultura organizaĵo oficiale rekonis la valoron de Esperanto por la monda paco kaj proksimigo de la popoloj, por la internaciaj intelektaj interŝanĝoj, por la antaŭenigo de la edukado, scienco kaj kulturo. Tial ĝi instrukciis la Ĝeneralan Direktoron plue sekvi la aplikon de Esperanto sur tiuj kampoj kaj petis la Ŝtatojn-Membrojn regule informadi pri siaj spertoj rilate la instruadon de Esperanto.
La 10-an de Decembro je 17.30 finiĝis unu ĉapitro en la historio de la Internacia Lingvo Esperanto. La saman momenton komenciĝis nova: tiu de oficiala agnosko.
Ĉiuj urugvajaj gazetoj kaj mondaj presagentejoj alportis la grandan novaĵon. La Tribuna Popular faris tion sub la titolo ”Triunfo del Esperanto”. Ni aldonus: ankaŭ de la kulturo kaj progreso ĝenerale. Ĉar la decido de UNESKO signifas, fakte, samtempe grandan paŝon antaŭen sur la vojo al unueco de la Homaro.
Estis varma, sunplena, brila tago en Montevideo tiun historian vendredon, la 10-an de Decembro 1954.
Ivo Lapenna
Legu pli:
- 1Poste UEA komencis skribi Unesko.
- 2Tie, en Nederlando, okazis la UK en 1954.
Tra mi ankaŭ Kálmán Kalocsay verkas pri la okazintaĵo por Libera Folio:
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, p. 156.
La redaktilo en tiu retejo ne ebligas afiŝi laŭ la dezirata formato por tiu poem-stilo, nomata rondelo, kiun enkondukis en la Esperantan literaturon Kalocsay per sia verko Rimportretoj en 1931. La prezento estu en tri grupoj de kvar linioj, kaj unu sola por fini: ABba abAB abba A.
La formon, cetere, uzis William Auld kaj Marjorie Boulton koresponde dum interŝanĝado de 84 poŝtkartoj en 1953–1954. Esperanto-Asocio de Britio reeldonis tiujn «rimleterojn» pli frue en la jaro kiel parton de sia projekto Festjaro BAULDTON.
Ŝajnas ke tio ja eblas, sed vi engluis iun strangan html-kodon kun “blockquote” ktp.
Lapenna venkis ĉe UNESCO
per lukto lerta, streĉo nerva.
El la lastvica seĝ’ observa
li ĝis la surplafona fresko
altiĝis en giganta kresko
per vorto ĉiuvenke verva.
Lapenna venkis ĉe UNESCO
per lukto lerta, streĉo nerva.
Kun la ŝakmajstra fosforesko
de l’ cerbo ĉiam brile serva,
indigna, sed trankvil-konserva
pri l’ aĉa Blinkenberg-burlesko,
Lapenna venkis ĉe UNESCO.
Ne mi engluis: tio rezultas de la butono en la redaktilo por aldoni citaĵon, kiun reprezentas la simbolo ” en la ilaro.
Interese. Sendube la redaktilo ne estas ideala.
Mi scivolas kion pensas la Ĝenerala Direktoro de UNESCO pri Esperanto hodiaŭ. Ĉu iu demandis?
Kiaj estis la sekvaj rezultoj por Esperanto post la rezolucio en Montevideo?
En 1977 la tiama direktoro (M’Bow) festparolis en la UK de Rejkjaviko,
Do . . . post 23 jaroj okazis festparolado? Kaj tio estis antaŭ preskaŭ 50 jaroj.
Kiel rilatas nun UNESCO al Esperanto, kaj kiel profitis Esperanto de la (mania) projekto de Lapenna?
La ideo de “triumfo” ŝajnas al mi granda troigo. De troegoo.
LM
Rilate la chefkunvenon de Unesko en Montevideo en 1954 informcele jen siatempa okazajho en Federacia Respubliko Germanujo.