Nova estraro de TEJO ekoficis en septembro, sed la transdono ne estis glata kaj multaj gravaj dokumentoj malfruas. Sed ankaŭ la komitato ne estas aktiva kaj apenaŭ reagis al la malfruo. Ŝajnas ke la malfrueco parte rilatas al disputo kun la ekskasisto, kaj leviĝis akuzoj pri mensogado kaj pri kontraŭleĝaj proponoj.
La 11-an de septembro oni anoncis la fakdividon de la nova estraro de TEJO, elektita en aŭgusto dum IJK 2024 en Litovio. La nova estraro havas sep membrojn. La prezidanto, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), raportis ke la transdono ”bone progresas.” Sed post tiam la komitata retlisto apenaŭ spertis iun ajn aktivecon. Preskaŭ la solaj afiŝoj estis anoncoj kiuj aperis senkomente. Dum la sekvaj monatoj la estraranoj apenaŭ raportis pri sia aktivado – sed la komitatanoj ne demandis, ĉu ili ĉiuj dormas.
La 17-an de septembro Igor “Ikvero” Almeida, la ĝenerala sekretario, pardonpetis pro la malfruo de la protokolo de la komitatkunsido okazinta dum la IJK. Sed ĝis nun la protokolo daŭre mankas, malgraŭ ke oni kunsidis antaŭ pli ol kvar monatoj.
Alia malfruo temas pri la elekto de novaj komitatanoj Ĉ. La elekto okazis dum la IJK. La 20-an de aŭgusto, daŭre dum la IJK, Matúšov raportis ke, pro malklareco pri la voĉdonrajto, oni refaros la voĉdonadon. La balotado finiĝis en la sekva tago, sed Matúšov skribis ke li plu dubis la ĝustecon de la rezulto, do li rekalkulos la voĉojn ”morgaŭ aŭ postmorgaŭ”.
Sed fakte nur preskaŭ kvar monatojn poste, la 16-an de decembro li fine anoncis la rezulton. Li diris ke la prokrasto okazis ĉar ”mi malsanis kaj havis densan laboran programon”, kaj necesis rekalkuli la voĉojn ”permane” pro iu reta cimo.
En oktobro, Almeida alvokis kanditatojn por iĝi komitatanoj B, kiuj ekoficu komence de decembro. Post unu monato, li pardonpetis pro prokrasto, kaj la 21-an de decembro li anoncis ke li remalfermas la alvokon, ĉar estis malpli da kandidatoj ol vakaj lokoj kaj kelkaj kandidatiĝoj ne estis validaj.
Tiam li diris ke oficiala informo pri la validaj kandidatiĝoj okazos la 29-an de decembro kaj la balotado komenciĝos je la sama tago. La anonco ĝis nun ne aperis, sed la balotiloj ja estis senditaj al individuaj membroj de TEJO. Estas naŭ vakaj lokoj sed nur kvin kandidatoj, kaj rimarkindas ke ĉiuj kandidatoj venas el Afriko.
La 20-an de oktobro Mihary Andrianirina, la kasisto, raportis ke ŝi prilaboras la financan raporton kaj prezentos ĝin ”ĉirkaŭ la fino de novembro.” Ĝis nun ĝi tamen ne aperis.
Oni prezentis la jarraporton al la komitato kaj komencis la debatan fazon je la 2-a de novembro. Sed neniu estrarano aŭ komitatano komentis, kaj ŝajnas ke oni forgesis okazigi la voĉdonadon pri la aprobo de la raporto.
Ĉi tiuj prokrastoj kaj malfruoj pasis preskaŭ tute sen komento de la komitato, sed finfine en decembro Wojtek Oreszczuk, komitatano B, demandis pri la stato de la buĝeto, petis raportojn pri la estrar-kunsidoj kaj atentigis ke lia mandato kiel komitatano B finiĝis, sed nova elekto ne okazis.
Ne venis respondo. Post unu semajno, la eksprezidanto kaj nuna komitatano Ĉ, Tyron Surmon demandis pri kelkaj gravaj dokumentoj kiuj ankoraŭ ne aperis. Temis pri la protokolo de la komitatkunsido dum la IJK, la financa raporto por 2023, la buĝeto por 2025, la protokoloj de estraraj kunsidoj, la voĉdono pri la jarraporto por 2023 kaj la elekto de komitatanoj B.
La Ĝenerala Sekretario Almeida respondis:
–Mi pardonpetas pro la malfruo; meze de aliaj taskoj, kiuj havis pli urĝajn limdatojn, kaj en TEJO kaj en BEJO (kie mi ankaŭ estraranas), mi ne sukcesis finpritrakti tion ĝustatempe.
La Prezidanto Matúšov diris:
– Kiel estis plurfoje menciite, la transdono ne okazis plej bone. La Financa raporto 2023 devus esti preta jam ĝis marto 2024, kaj dum KoKu dum IJK ni voĉdonis provizi ĝin ĝis la fino de oktobro 2024. Kiel mi estis informita, ĝi daŭre ne estas preta… Mi bedaŭras la prokraston.
Unu kialo por la malfrueco de la financa raporto ŝajne estas disputo kun la ekskasisto, Patricio Iglesias. En septembro li skribis al la komitato pri konfliktoj de intereso, kiuj laŭ li estiĝis rilate al la eksa prezidanto Albert Stalin Garrido, kaj rilate al la ĝenerala sekretario Igor Almeida. Laŭ Iglesias, la duoblaj roloj de tiuj personoj ”damaĝas la reputacion de TEJO”.
Tuj venis forta respondo de la eks-prezidanto Surmon:
– Via konduto estas hontiga. Mi fortege bedaŭras ke vi ne kapablas akcepti kiam viaj proponoj malsukcesis. Remalfermi delonge solvitajn diskutojn post la fino de la mandato, kaj prezenti ĝin al la Komitato kvazaŭ ĝi estas skandalo, sole pro tio ke vi ne subtenis la finan rezulton, estas terura agadmaniero por eksestrarano.
Surmon klarigis ke la temo jam estis diskutita ene de la estraro kaj ke ĉiuj krom Iglesias konsentis pri la decido subskribi kontrakton kun Garrido por helpi organizi IJK 2025 en Indonezio. Laŭ li, ne temas pri konflikto de interesoj, ĉar Stalin Garrido ne estas dungito de TEJO.
En decembro komitatano C Espoir Ngoma Kasati demandis al la komitato pri aserto de Iglesias, laŭ kiu ties mesaĝoj nun estas moderigataj en la komitata listo, ”ĉar kelkaj stabanoj ne volas ke oni eksciu pri administra decido kiu povus kosti al TEJO ĉirkaŭ 20 mil eŭrojn”.
Carlos Pesquera Alonso, la subvencipetisto de TEJO, respondis ke la asocio ja riskas perdi monon, sed ke kulpas ĝuste la eksa kasisto Patricio Iglesias, kiu ne ĝustatempe plenumis siajn taskojn – interalie mankas la deviga financa raporto de la pasinta jaro kaj buĝeto por la sekva jaro. La konsekvenco laŭ li povos esti ke TEJO dum longa tempo ne rajtos kandidati por ricevi novajn subvenciojn.
– Patricjo (…) ade komunikas mensogojn. Pli specife, Patricjo jam menciis la mensogon pri kiu vi celas en ĉi tiu grupo kaj ricevis plurajn respondojn. La vera kialo moderigi Patricjon estas ke Patricjo minacis malkaŝi privatajn datumojn kaj de TEJO kaj de homoj. Tio estas kontraŭleĝa agado. En tiu senco, mi imagas ke vi ĉiuj konsentas ke ĉi tiu retlisto ne estas spaco kie permesi krimojn.
Matúšov ankaŭ respondis ke la estraro:
– ”konscias pri la menciita ideo de Patricio, kaj mi publike konfirmas, ke ni ne utiligos ĝin pro la supre menciita respekto al leĝoj kaj aliaj devoj. Aldone, laŭ mi kaj iuj aliaj homoj, tia agado estus ne nur kontraŭleĝa, sed ankaŭ malmorala.”
Li ne klarigis pri kio temas la ideo de Iglesias, kaj neniu demandis.
Robert Nielsen