”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion.
”Mi ne supozis, ke la norma prononco de Esperanto estis tiu de Romo.” Jen rimarko de itala novulo kiu unuafoje aŭskultis prelegon en Esperanto. Tiu rimarko kaptis mian atenton antaŭ pli ol dudek jaroj, sed ĝi estas bone fiksita en mia memoro. Ĝi okazis post dulingva prezento de la preleganto, en Esperanto kaj la itala.
La okazo estis kongreso de la Itala Esperanto-Federacio, en la jaro 2004, kaj la preleganto estis gravulo, pli precize la prezidanto de UEA, kaj do – memkompreneble! – lia prononco devis esti la norma, ĉu ne? Legantoj kiuj memoras lian neforgeseblan voĉon certe rekonis en la naiva sed interesa rimarko de la itala novulo klaran aludon al Renato Corsetti.
Mi konatiĝis kun Renato unue per retmesaĝoj en la 1990-aj jaroj. Tiam mi estis freŝbakita esperantisto kaj iĝis estrarano de la Itala Esperantista Junularo, sen sperto pri Esperantujo. En tiu iel saŭra epoko de la verda interreto, ne estis multaj esperantistoj kiuj kutimis sendi retleterojn por helpi la organizadon de eventoj, kaj mi vere bezonis helpon. Renato ĉiam estis je dispono, ne nur respondante al demandoj, sed, eĉ pli grave, li instigis kaj subtenis agadon kun aliaj aktivuloj el diversaj partoj de la mondo kontaktante unu la alian por kunlabori.
Krome, li afable korektis evidentajn lingvajn erarojn de novuloj kiel mi, diskrete, sen humiligi la korektiton, iel ajn. Laŭ mia supozo, multaj esperantistoj, kiuj havis la ŝancon kunlabori kun li povus rakonti similajn spertojn. Unu fojon li diris al mi ridetante, ke iu demandis lin, ĉu li havas helpanton respondi retleterojn lianome, ĉar ne eblas, ke ununura homo povas respondi tiel rapide al tiom da helpo- kaj informpetoj, konsiloj kaj agadproponoj. Estis jam evidente al freŝbakito de la 1990-aj, ke Renato estas gvidosigno por la tutmonda Esperantujo.
La jardekoj poste nur konfirmis tiun evidenton. Dum multaj jaroj li estis respondeculo pri librorecenzoj de la revuo LPLP (Language Problems and Language Planning, Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado), eldonata de John Benjamins en Amsterdamo sub la aŭspicioj de CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA. Je difinita momento, li petis al mi transpreni tiun torĉon, kiam mi ankoraŭ estis en miaj unuaj paŝoj de la akademia kariero, ĉar mi estis ĉasanta la ŝancon doktoriĝi. Mi neniam forgesos kiugrade tiu rolo helpis al mi. Flanknote, la unua retletero en Esperanto titolita Habemus redactorem! alivorte ”Ni havas redakcianon!” por certigi la transdonon de la taskoj datiĝas de la jaro 2004; ekde tiam, mi havas pli ol kvar mil retmesaĝojn en kiuj aperas lia nomo.
Fronte al la okuloj de homo kreskinta en la norda parto de Italio, Renato aperis plene rekonebla en la stereotipo de romano. En liaj popularigaj artikoloj en Esperantujo, li ofte uzis esperantigitajn latinaĵojn, ĝuste rimarkante sian ligon al piliero de la okcidenta civilizo – kaj jen la inspiro por la titolo de ĉi tiu artikolo, kiu rekte esperantigas la tute romeklezian esprimon Urbi et Orbi, al la urbo (tio estas Romo) kaj al la mondo.
Fakte Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo. Miaopinie, lia aliro al la Esperanto-Movado estis profunde influita de komunismaj idealoj en la plej alta senco de la esprimo. Li ĉefe aktivis kadre de la tielnomata neŭtrala Movado, tamen kun la ideo en la menso, ke Esperanto disvastiĝu en ĉiuj anguloj de la mondo, ne nur en la riĉa kaj burĝa okcidento, alivorte Eŭropo kaj norda Ameriko. Kune kun homoj kiel Hans Bakker aŭ Claude Gacond, Renato estis pionira en sia Esperanto-agado por la tuta mondo.
Renato estis plene kaj ĝisoste intelektulo de Esperantujo; sed, male al multaj aliaj, li ĉiam strebis komuniki kun ĉiuj esperantistoj, sen pezigi sian klerecon kaj universitatan titolon, sen preferi intelektulajn rondojn. Li tion atingis parolante per simpla sed efika lingvaĵo, kaj ĉiam por konkretaj rezultoj, ĉefe en la plej foraj anguloj de la verda mondo.
Por montri lian malpompan intelektulecon, mi permesas al mi esperantigi eltiron el intervjuo publikigita en la jaro 2021, originale en la itala, en kiu li klarigis la signifon de la Zamenhofa interna ideo responde al specifa demando de la intervjuanto, en la oficiala organo de la Komunista Partio en Italio, La Riscossa (itale ”la reakiro”), kies esperantigita titolo estas ”Esperanto por la fratiĝo kaj justeco inter ĉiuj popoloj”:
[Por klarigi la internan ideon] hodiaŭ eble ni dirus solidarecon kaj justecon inter ĉiuj popoloj, kaj ni devus aldoni la rekonon pri egala digno inter ĉiuj popoloj kaj kulturoj, grandaj kaj malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj. Unuvorte, en la kapo de esperantistoj ne ekzistas rangovico kiu normale estas en ĉies kapo: unue estas la amerikanoj el Usono, kiuj estas la plej bonaj, modernaj, ktp: poste la svedoj, poste la italoj kaj ĉiuj aliaj, kun la bengalanoj kaj similaj je la lasta vico.
Ĉiuj kulturoj havas ion dirindan al la mondo. Post kiam mi ekkonis homojn el multaj kulturoj kaj sociaj tavoloj, mi estas pli kaj pli konvinkita, ke ĉiuj homoj estas egalaj, ke ne ekzistas elektitaj kaj malelektitaj popoloj, ne ekzistas grupoj ĉefe bonkoraj kaj grupoj ĉefe malbonkoraj, sed, ke ĉiuj homoj reagas al la materiaj situacioj en kiuj ili troviĝas, kiel asertis la ne plu multe citataj Markso kaj Engels.
En 2010 li publike elpaŝis por agnoski la falon de la membronombro al UEA kaj la neceson agadi: “neniu individua homo kulpas pri la stato de UEA. Simple la mondo ŝanĝiĝis kaj UEA ne. Ni provu kune ŝanĝi ĝin.” (La Ondo de Esperanto 2010, n-ro 12). Tiam, li jam ne plu respondecis pri la sorto de la Movado, laŭ formala vidpunkto, sed li neniam ĉesis zorgi pri ĝi.
En la lastaj jaroj, li turnis sian atenton al la lulilo de Esperantujo, Eŭropo, starigante “Hamletan demandon” por la landaj asocioj tieaj, nome ”Aperi aŭ malaperi” (jen la titolo), celante havi novan generacion de junuloj kiuj subtenu la idealon de Esperanto por batali kontraŭ la lingva diskriminacio “kiu estas komplete forgesita, kune kun la savo de la planedo mem”. Ne nur Afriko kaj Azio, sed ankaŭ Eŭropo estu la agadkampo de esperantistoj.
Renato estis pionira ankaŭ kiel esploristo je universitata nivelo. Aparte grave, li esploris ĉefe familian trilingvecon uzante kiel laborkampon la familion kiun li formis kun sia edzino Anna Löwenstein: temas pri unu el la plej famaj paroj de Esperantujo, kaj prave, pro ilia nelacigebla kaj bunta agado. Lia priskribo de la familia trilingveco laŭ la principo ”unu persono, unu lingvo”, en kiu Renato parolis Esperante, Anna angle, kaj la medio itale, estis publikigita fake en la angla, en la itala kaj Esperanto.
Nefake, li prezentis sian sperton kun Gabrielo, la unua filo de la paro, en artikolo en Kontakto (n-ro 206, 2005:2, p. 7), kiam Gabrielo jam estis dudekjarulo; antaŭ dudek jaroj, la temo ”Esperanto kiel familia lingvo” ne estis populara, male al la nuna situacio. Do, denove, Renato pioniras, eĉ tiukampe.
Dum interparolo en itala junulara kongreso kiam li estis adoleskanto, la perspektivo de Gabrielo pri la familia lingvopolitiko estis interese iom malsimila, ĉar laŭ li la ĉefa familia lingvo, kiam la familianoj estis kune, estis fakte Esperanto, do pli situaci-baza. Foje Renato verkis ankaŭ pri lingvopolitikaj aspektoj, aparte pri la rajtoj de minoritataj lingvoj kaj kiel Esperanto povas kontribui en la kampo kiun oni nomas nun lingva justeco. Dum trarigardo de lia verkaro, frapis min la multaj kunaŭtoritaj verkoj, kaj la varieco de la aŭtoroj, el kiuj mi menciu nur la ĉefajn: Giorgio Cardona, Mauro La Torre, Maria Antonietta Pinto, Traute Taeschner, Nino Vessella.
Krome, oni ne forgesu liajn kontribuojn pri la lingvistiko de Esperanto. Li pioniras kiel leksikografo, ekzemple en la kampo de tabuaj vortoj, insultoj, sakroj kaj simile; laŭ mia persona gusto, temis pri kampo en kiu li povis esprimi sian subtilan ironion kaj humuron – pripensu la titolon Knedu min, sinjorino!, spritan aludon al la romano Kredu min, sinjorino!, ĉefverko de klasika E-aŭtoro Cezaro Rossetti.
Mi deziras fini ĉi tiun memoraĵon menciante la intelektan kuraĝon de Renato Corsetti per mencio de tabua temo en Esperantujo: lingvovariado laŭ la repertuaro de la parolanto, kiun li aŭdace nomis ”naciaj variaĵoj de Esperanto”. En la enkonduko de tiu ĉi libro pri tabuaj vortoj, li mencias ”ĝeneralan problemon” kiu laŭ mi ankoraŭ tre aktualas kaj indas je plua esplorado, per solidaj tekstarbazaj analizoj:
Ĉefe en ĉi tiu kampo, kie la vort-provizo estas malstabila, ekzistas en la reala uzo inter samlingvaj esperantistoj amaso da esprimoj, kiuj estas rektaj tradukoj el nacilingvaj esprimoj.
La parolantoj mem konscias ke temas pri neinternaciaj esprimoj, kaj ili uzas ilin nur inter si. Ekzemple: inter italoj direblas sen timo pri miskomprenoj “tranĉi la ŝnuron”, inter katalunoj oni povas “fotri la kampon”, ktp.
La plej malnova mesaĝo de Renato al mi, la 6-an de oktobro 2004, iamaniere havas universalan signifon, kiun mi volas donaci al la legantoj: ”Bondezirojn por la ekzamenoj. Por ĉio alia, ĉiam estas tempo.”
Federico Gobbo