En verŝajne senprecedenca okazaĵo, kvar el ses estraranoj skribis komunan leteron petante la eksigon de la prezidanto de TEJO. Laŭ ili, li agis en ”malĝentila” kaj ”malrespekta” maniero al oficistoj, ne aŭskultis la estraranojn kaj devas pardonpeti. La komitato nun voĉdonos pri la eksigo de la prezidanto.
![](https://www.liberafolio.org/wp-content/uploads/2025/02/estraro2025bb.jpg)
En januaro la vicprezidanto de TEJO demisiis pro malaktiveco kaj la ĝenerala sekretario diris, ke li ne plu volas resti en sia posteno. Sed la maltrankvilo en la estraro ne finiĝis je tio, ĉar nun kvar el ses estraranoj postulas ke la komitato eksigu la prezidanton.
La 5-an de februaro Igor ”Ikvero” Almeida, la eksa ĝenerala sekretario kaj nuna vicprezidanto, skribis mesaĝon al la komitato, kiu laŭ li havas la apogon de la vicprezidanto Lucía Fernández Barrera kaj de la senoficaj estraranoj Adam Żyłka kaj Michael Vrazitulis. En la mesaĝo li petis ke la komitato voĉdonu pri eksigo de la prezidanto de TEJO, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).
Laŭ Almeida dum la pasintaj du semajnoj estis ”forta debato” ene de la stabo de TEJO pro konflikto inter la prezidanto kaj unu oficisto de TEJO. Li ne menciis la nomon de la oficisto, nek klarigis, pri kio temas la konflikto, nur ke la oficisto ”sentis sin ege malkomforta pro la negativa eco de la interagoj inter si kaj la prezidanto.”
Laŭ la letero ”vere la komunikmaniero (ĉefe al la Oficistoj, sed ankaŭ al la Estraranoj mem) de la prezidanto ne estis taŭga, multfoje sonante malĝentila, malrespekta kaj ofte menciante hierarkion kaj alparolante la Oficisto(j)n ekde vertikala vidpunkto, laŭ kiu la prezidanto estus en pli alta loko ol la aliaj teamanoj. Motivite de la diskuto okazanta, surfaciĝis ankaŭ plendoj similaj de aliaj teamanoj pri similaj okazaĵoj antaŭ tiu ĉi nuntempa konflikto. Evidentiĝis, ke la staba dinamiko ne funkciis, kaj ni petis ŝanĝon.”
La estraranoj aranĝis eksterodinaran retkunsidon kaj post tio supozis, ke ili trovis solvon al la konflikto. Sed la problemo daŭris, laŭ Almeida ĉar ”la prezidanto faris decidon, kiu iris rekte kontraŭ la laboro de aliaj du Estraranoj.” Laŭ Almeida tio ne estis la ĉefa kaŭzo de la konflikto, sed nur unu ekzemplo de la sinteno de la prezidanto. Laŭ li la estraranoj sentas sin neaŭdataj:
”Dum tiuj du longaj semajnoj, ni multfoje devis ripeti niajn vortojn, ĉar ni ne estis aŭdataj de la prezidanto.”
La estraranoj eĉ postulis pardonpeton de la prezidanto – sed ne klarigis pri kio temas: ”Aldone, ni ankaŭ plurfoje petis de la prezidanto, ke li pardonpetu pri kelkaj specifaj vortoj kaj agoj siaj, sed sensukcese. Eĉ post diri ege dolorigan diraĵon pri personaj kondiĉoj de stabanoj, al kio mi reagis vere vundite, ne venis pardonpeto de la prezidanto.”
La estraranoj unue petis ke la prezidanto demisiu, sed restu en la estraro, kaj Lucía Fernández Barrera iĝu la prezidanto. Sed ĉar Matúšov rifuzis, la estraranoj nun petas ke la komitato voĉdonu por eksigi lin.
Prezidanto Matúšov responde al demando de Libera Folio diris, ke li bedaŭras la mesaĝon ĉar ”la postulo de kelkaj aliaj estraranoj (ŝajne) baziĝas ankaŭ sur pluraj miskomunikoj, miskomprenoj kaj malveraĵoj.”
Laŭ li, la konflikto kun la oficisto estis kaŭzita ĉar ”la Oficisto blokis mian laboron de porokaza kunordiganto de volontuloj, ĉar li rifuzis provizi al mi informojn pri sia laboro, kiujn mi bezonis por povi bone prioritatigi laboradon de volontuloj.”
Li skribis ke estas ”rekta malveraĵo” aserti, ke li ne aŭskultis la aliajn estraranojn, kaj ke tio ”fakte bele montras pli grandan komunikan problemon, kiun ni nun (kaj evidente daŭre) spertas en la stabo – misprezentado de subjektivaj personaj opinioj kaj sentoj kiel objektivaj, eksteraj, mezureblaj faktoj.” Laŭ li, tiuj misprezentoj similas al ”sofismoj kaj malveraĵoj.”
Li konsentis pri la aserto ke li kredas je hierarkio en TEJO. Li diris ke ”estas klara hierarĥio, kiu ekzistas ne nur reale, sed eĉ eksplicite en niaj regularoj, kiuj estis aprobitaj fare de komitato. Malobei ilin estas malobeado de komitataj decidoj, kaj laŭ mi, homoj, kiuj intence malobeas komitatajn decidojn devus ne esti en estraro, nek en oficistaro.”
Al la demando ĉu li rezignos, li respondis:
– Kiam mi kandidatiĝis por prezidanto, estis neniu pli bona kandidato por la posteno. Sed nun, aliaj estraranoj jam pli spertiĝis, kaj ili povus transpreni tiun postenon, kiun mi volonte transdonos. La aferon ni traktas interne en la estraro kaj baldaŭ vi vidos rezultojn.
Vicprezidanto Barrera en mesaĝo al Libera Folio diris ke la estraranoj prenis sian decidon ĉar ”la plej multaj el ni sentis nin neaŭskultataj, ne aprezataj, aŭ eĉ trompitaj, por ke ni ne povu realigi nian laboron en agrabla kaj efika maniero.”
– La peto pri la demisio de la prezidanto estas la rezulto de monatoj, en kiuj multaj stabanoj sentis sin malrespektataj kaj ne plene aŭskultataj, kaj de la lastatempaj du semajnoj da intensa diskuto kaj de la komuna sento de ĉiuj stabanoj, ke li ne vere engaĝiĝis al la ŝanĝoj kaj bezonoj, pri kiuj ĉiuj konsentis, ke ili estas necesaj por plibonigi la efikecon de la organizo kaj la bonan laboretoson.
La aganta ĝenerala sekretario, Snehaja Venkatesh, komencis septagan debatan fazon por la komitato, sed ŝi rimarkigis ke la komitato estas ”tro malaktiva”. Malpli ol duono de la komitatanoj ĝustatempe voĉdonis pri ŝia elekto kiel ĝenerala sekretario kaj pro tio, ŝi devis plilongigi la voĉdonadon por sep pliaj tagoj.
Robert Nielsen