TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto

Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste.

Predizanto Michal Matúšov malfermis la komitatan forumon per longa monologo pri tio, kiel li vidas la kunlaborajn problemojn en la stabo de TEJO.

Merkrede, en senprecedenca okazaĵo, kvar estraranoj de TEJO skribis al la komitato de la asocio kaj petis la eksigon de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). La komitatanoj petis respondon de la prezidanto, sed anstataŭ skribi al la komitato, li alvokis publikan forumon por diskuti la temon. La forumo tamen allogis nur kvin komitatanojn, kaj plejparte la diskuto okazis inter estraranoj.

La mesaĝo de la estraranoj, kiuj postulis la eksigon de la prezidanto, menciis konflikton inter Matúšov kaj iu sennoma oficisto. Dum la kunsido oni eksciis, ke temas pri Carlos Pesquera Alonso, la oficisto pri projektoj kaj subvencioj.

Carlos Pesquera Alonso.

Li mem ne ĉeestis la forumon, sed en la cirkulero per kiu la stabo de TEJO raportas pri sia agado ĉiumonate, li skribis ke li ”demisiis de TEJO post daŭrigo de la minacoj kaj toksa agado1Noto de la provleganto: “toksa” estas metafora uzo, probable sub anglalingva influo, de la faka vorto por “veneno” – tamen, kun neklara signifo. Unu difino de la angla vorto toxic estas: ”kaŭzanta multe da damaĝo kaj malfeliĉo dum longa tempo”. de KuboF.” Responde al demando de Libera Folio Carlos Pesquera Alonso konfirmis, ke li jam forlasis sian postenon.

En la sama cirkulero Matúšov enigme skribis, ke unu el la taskoj kiujn li nun faras estas ke li ”forlasas la oficon de Prezidanto”. Kiam Libera Folio demandis lin pri tio, li respondis ke ”la fina aranĝo dependos ankaŭ de la aliaj estraranoj kaj la komitato. Sed veras, ke mi forlasas la postenon.”

Enkonduke al la forumo, Matúšov rakontis, ke ĉirkaŭ kristnasko TEJO afiŝis bildon pri la pintaj esperantistoj de la jaro, kie li mem estis en la tria loko (sub Zamenhof kaj Duncan Charters). Matúšov rakontis, ke aliaj membroj de la stabo diris al li ke li meritus eĉ pli altan lokon. Li ŝatis la rakonton tiel multe ke li poste eĉ ripetis ĝin, sed ŝajnas ke la stabanoj ne plu havas tiel altan opinion pri li.

Estrarano Adam Żyłka dum la reta forumo.

Dum la kunsido, kiu daŭris du kaj duonan horojn, la estraranoj esprimis sian malkontenton pri Matúšov kiel prezidanto. Adam Żyłka diris ke lia agado estis ”vere hontinda”, ke li komunikis ”perforte” kaj li ”respektas neniun en la estraro.”

Li diris, ke la estraro klarigis la problemon multfoje al Matúšov, sed ke tiu rifuzis aŭskulti. Laŭ Żyłka, dum la estrarkunsido ”dum du horoj ni parolis al vi kiel al iu infano, ke viaj agoj kaj viaj vortoj kaj maniero per kiu vi komunikas povas dolorigi homojn”.

Matúšov malkonsentis kaj diris ke estis ”malveraĵo” aserti ke li ne respektas aŭ aŭskultas homojn. Li diris ankaŭ, ke estas malveraĵo ke li minacis maldungi Pesquera Alonso. Laŭ Matúšov li parolis pri la maldungo de Pesquera Alonso dum unu horo. Tio laŭ li estis forta atentigo ke la dungito faris ion malbonan, sed ne vere estas maldungo.

– Kiam oficisto ne faras sian laboron, konsekvenco estas ke tiu oficisto estas maldungita… Tio ne estas minaco, tio estas konsekvenco, Matúšov diris.

Michael Vrazitulis diris ke ajnakaze, minaci maldungi iun oficiston, eĉ por unu horo, ne konsultinte la estraron, estas problemo. Li kritikis la prezidanton pro tio ke li ne provis amike solvi la problemon.

Igor (Ikvero) Almeida diris al Matúšov ke ”ĉiu estrarano kaj stabano diras ke via agado estas nerespektema” kaj atentigis ke ”estas neniu persono en la stabo kiu volas defendi vin ĉi tie”.

Lucía Fernández Barrera diris, ke ŝi ploris multe dum la estrarkunsido.

Lucía Fernández Barrera diris ke Matúšov skribis en ”minacema, malrespektema” maniero al la estraranoj kaj oficistoj.

Ŝi diris ke ŝi ne hontas konfesi: ŝi ploris multe dum la estrarkunsido. Ankaŭ nun ŝi preskaŭ ploris, kiam ŝi parolis pri tio, kiel ŝi multege laboris kun la aliaj estraranoj por solvi la problemon, sed ke Matúšov ”agis kontraŭ ĉio, kion ni faris”.

Manuela Burghelea, la ĝenerala direktoro de TEJO, diris ke ŝi ricevis mesaĝojn de Matúšov kiuj minacis maldungi Alonso. Laŭ ŝi la oficistoj ne sentas sin aŭdataj de Matúšov:

– Mi povas diri ke pluraj oficistoj konsideras ke via tono ne estas respektema al ni.

Albert Stalin Garrido, oficisto kaj eks-prezidanto, kritikis la agadon de Matúšov rilate al la stabo kiel ”diktatorecan paŝon por aserti kvazaŭ vian regon super la organizo.” Garrido diris, ke li mem neniam agis tiel dum sia prezidanteco.

Al rekta demando de Libera Folio pri tio, ĉu li demisios, Matúšov respondis, ke la celo de la forumo ne estis fari iun decidon, sed nur diskuti la temon. Li diris, ke oni traktos la decidon ene de la estraro, kaj ke se la estraro voĉdonus por eksigi lin, li respektus tion. Laŭ li eblus okazigi kunsidon de la estraro dum la sekva semajnfino.

Robert Nielsen

  • 1
    Noto de la provleganto: “toksa” estas metafora uzo, probable sub anglalingva influo, de la faka vorto por “veneno” – tamen, kun neklara signifo. Unu difino de la angla vorto toxic estas: ”kaŭzanta multe da damaĝo kaj malfeliĉo dum longa tempo”.
Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2025-02-10 12:44

[Matúšov] diris, ke oni traktos la decidon ene de la estraro, kaj ke se la estraro voĉdonus por eksigi lin, li respektus tion

Partoprenis la forumon Tyron Surmon, prezidinto de TEJO. Lia percepto estis, ke Matúšov «ŝajne ne planas mem demisii», kaj tial li poste instigis la estraron, kiu ne havas la rajton malestraranigi Matúšov, «reasigni» rolojn, tiel ke li ne plu estos la prezidanto. (Fonto)

Laste redaktita 20 horojn antaŭe de Tim Owen