Ĉu UEA kunvenos konstitucie?

Universala Esperanto-Asocio aranĝu ”konstitucian kunvenon” por ĉion refari desube. Tian ideon prezentas la antaŭa estrarano de la asocio Orlando Raola, responde al la propono de Esperanto-USA pri statutŝanĝo. Duncan Charters opinias ke la ideo venas en konvena momento kaj kredas ke la plimulto de la membroj konsentas pri la bezono.

La komitato de UEA kunvenas en Lisbono.
José Antonio del Barrio.

Antaŭ semajno Libera Folio raportis pri la propono de Esperanto-USA ŝanĝi la statuton de Universala Esperanto-Asocio tiel, ke la pli grandaj landaj asocioj havu pli da komitatanoj. En la komitata diskutejo la temon post la apero de la artikolo levis José Antonio del Barrio, kiu prezentis malan opinion, nome ke ne la landaj asocioj sed la individuaj membroj estas subreprezentataj en la supera organo de UEA:

– Fakte, mi tre dubas ke indas nun dediĉi penojn al ŝanĝo de statuto, sed se oni decidus tion entrepreni, mi favorus la altigon de nombro de B-komitatanoj, kaj ne de reprezentantoj de landaj asocioj, kiuj krome ofte ne renoviĝas. Almenaŭ tion mi pretas subteni se la propono alvenas dum mia deĵorperiodo, li skribis.

Stefan MacGill.

Stefan MacGill konsentis kun la proponintoj, ke neniu landa asocio plu atingas mil membrojn, kio laŭ la nuna statuto necesus por havi duan komitatanon, kaj proponis malaltigon de la limo al 800. Ankaŭ la komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn, laŭ li povus esti iom pli multaj.

– La relativa pezo de la landaj asocioj kaj la individuaj membroj treniĝas en la movado jam de cent jaroj! Sed por kreskigo de la nombro, devas esti pli da kandidatoj!

Samtempe li atentigas, ke pli granda komitato iĝos eĉ malpli kapabla liveri rezultojn. Ĝuste pro tio li en 2013 proponis la kreon de malpli granda organo, ”konsilio”, kiu aldonu laborfortojn al la estraro. Listo de la anoj de tiu konsilio plu troveblas en la retejo de UEA, sed efektive okazis nenia aktivado en ĝi post 2018.

Orlando Raola.

– Bedaŭrinde, tiu organo vere ne aktive sukcesis, eble pro mia kapablo dediĉi tempon al ilia funkciigo, eble ĉar temis pri malbona ideo dekomence, Stefan MacGill skribas.

Kiel ajn, ŝanĝi la statuton de UEA laŭ li postulus multe da laboro:

– Humphrey Tonkin sukcesis en ĉ. 1980, sed neniu poste alprenis tiun preskaŭ maleblan sizifan taskon.

Orlando Raola, iama estrarano de UEA, entuziasmas ke fine okazas diskuto pri la strukturo de la asocio. Laŭ li estas nun tempo por granda kunveno kiu diskutu la fundamentojn: ĉu plu indas, ke UEA estu bazita sur landaj asocioj, ĉu la komitato en sia nuna formo kapablas plenumi sian taskon, kaj ĉu la celo de la asocio unuavice estu servi la membrojn aŭ antaŭenigi Esperanton. Laŭ li necesas novaj statutoj kaj regularoj por racia stirado de la ŝipo UEA:

Duncan Charters. Foto: UEA.

– Ĉiu demandu  sin: ĝis la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj ”elefantoj en la salono”?

Prezidanto Duncan Charters plusendis la proponon de Orlando Raola al la tuta komitato kaj promesis aldoni ĝin kiel diskutindan temon en la strategia laborplanado:

– Efektive, necesas minimume komisiono pri statutŝanĝoj, ne nur pro lastatempaj proponoj, sed ankaŭ por ke ĝi konformiĝu al la novaj nederlandaj leĝoj rilate neprofitcelajn asociojn.  Do via ripetata ideo revenas en tute konvena momento, ĉar mi supozas ke plimulto el niaj membroj konsentas pri la bezono.

Humphrey Tonkin en 2008.
Humphrey Tonkin en 2008. Foto: Ziko van Dijk CC BY-SA 3.0

La planado de la strategia laborplano de UEA daŭras de 2017, sed konkretaj rezultoj apenaŭ videblas.

Aliĝis al la diskuto ankaŭ honora prezidanto Humphrey Tonkin, kiu konsentas, ke la nuna statuto de UEA estis kreita por tute alia monda situacio antaŭ 45 jaroj. Tamen la kreado de nova statuto laŭ li forrabus tempon kaj riskus bremsi la pozitivan laboron de UEA, en tempo kiam aktivado por Esperanto devus havi pli altan prioritaton.

– Cetere, se ĉiuj komitatanoj aktive engaĝus sin en la laboro de la Asocio, ni povus multon atingi. Ĉu la nuna statuto malbone funkcias pro la malbona funkcio de la komitatanoj – aŭ inverse?  Aŭ nek-nek?

Aboni
Avizi pri

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2025-03-11 9:03

Tuj apud delonge ŝatata de mi Orlando staras mi!

Jens Stengaard Larsen
2025-03-12 10:24

Kompreneble, ne utilas ŝanĝi strukturon, se oni ne havas la homojn por plenigi ilin. Kaj dum la homoj en la strukturo ne havas novajn ideojn, ili ne povas allogi novajn homojn en la organizon.

Tie estas la radiko de la problemo: se la lingvo esence estas komunikilo, ni nenion povas diri kio pravigos duan lingvon por ĉiuj. Se la lingvo esence estas komunikilo, la sola solvo de la monda lingvoproblemo estas ke ĉiuj transiru al la sama unua kaj sola lingvo. Ne utilas argumenti ke Esperanto estas la sola lingvo sufiĉe facila, ĉar la gepatra lingvo ĉiam estas la plej facila, kion ajn negepatralingvuloj pensas pri ĝi. Se la lingvo esence estas komunikilo, ĉiuj respondecaj gepatroj devas zorgi ke iliaj infanoj lernos tiel bone la venkontan mondolingvon, ke ili povos enkonduki ĝin kiel la ĉefan, kaj poste solan, familian lingvon kiam la tempo estos matura. Tia estas la logika konsekvenco de lingva komunikismo.

Evidente, komunikismo estas ideologio de perforto. Sed necesas frakasi kelkajn ovojn se oni volas fari omleton. Por unuigi la homaron necesas frakasi, se ne ĉiujn kulturajn diferencojn, do almenaŭ la lingvajn. Kaj ja ne urĝas. La Angla lingvo jam estas universala transnacia komunikilo en la plej evoluinta parto de la mondo, kaj kun tutmonda prospero sekvos la aliaj partoj iom post iom, paŝon post paŝo, kaj ni ĉiuj unuiĝos en granda Anglalingva harmonio. Se la lingvo esence estas komunikilo.

Ni staras en situacio kie ni devas elekti aprobi la frakasadon de la naciaj lingvoj krom unu, frakasi la komunikismon, t.e. esencan parton de pli-malpli ĉies nuna mondbildo. Ne estas strange ke homoj hezitas. Ne estas strange ke ili evitas paroli pri “la elefanto en la salono”. La komunikismo estas frakasenda, sed malfacilas elpensi alternativon kaj tiom pli malfacilas agi laŭ ĝi.