Forpasis Renato Corsetti de Libera Folio je 2025-02-012025-02-01 en movado, UEA En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro de Libera Folio je 2025-01-262025-01-26 Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.
Ses esperantistoj batalas por Ukrainio de Libera Folio je 2025-01-212025-02-03 Almenaŭ ses esperantistoj nun batalas por defendi Ukrainion kontraŭ la agreso de Rusio. Ne estas permesite malkaŝi detalojn pri ili, sed dum la IJK oni kolektis monon por helpi al ili kaj iliaj familioj. ”Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto”, skribas nia aŭtoro.
Premioj gravas por montri agnoskon al aktivuloj de Libera Folio je 2025-01-142025-01-14 Stela Besenyei-Merger ĵus ricevis la unuan Premion Maertens de UEA por siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Tuj antaŭ tio ŝi… [Legu plu]
Ĉu la estraro kaj komitato de TEJO dormas? de Libera Folio je 2025-01-072025-01-07 Nova estraro de TEJO ekoficis en septembro, sed la transdono ne estis glata kaj multaj gravaj dokumentoj malfruas. Sed ankaŭ la komitato ne estas aktiva kaj apenaŭ reagis al la malfruo. Ŝajnas ke la malfrueco parte rilatas al disputo kun la ekskasisto, kaj leviĝis akuzoj pri mensogado kaj pri kontraŭleĝaj proponoj.
de Libera Folio je 2024-12-312024-12-31 en vidpunkto Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio Antaŭ duonjaro ni rakontis pri Vadim Bikov, la unua konata esperantisto el Ukrainio kiu pereis ĉe la fronto, defendante sian hejmlandon. Li iĝis 54-jara. Samaĝa estis Aleksandr Salmin el Rusio, kiu ĵus pereis ĉe la fronto en Ukrainio, atakante la najbaran landon. En la jena vidpunkta artikolo Grigorij Arosev – origine rusia esperantisto, nun de pluraj jaroj loĝanta en Germanio – konsideras la kialojn, kiuj igas multajn rusianojn opinii tian sorton heroa.
de Libera Folio je 2024-12-312024-12-31 en movado Ŝtataj Esperanto-ekzamenoj ĉesas en Hungario Dum multaj jaroj studentoj en Hungario povis havi utilon de ekzameno pri Esperanto por ricevi universitatan diplomon. Antaŭ du jaroj la utilo malaperis, kaj nun malaperas ankaŭ la ŝtata ekzameno.
de Libera Folio je 2024-12-172024-12-17 en UEA REU pretas aktivi en okupita teritorio Rusia Esperantista Unio agnoskas la kontraŭleĝan anekson de ukraina teritorio kaj pretas aktivi tie, deklaras la prezidanto de REU. La temo reaktualiĝis pro rezolucio de UN pri Israelo. Osmo Buller petis reagon de la estraro de UEA pri la eventuala aktivado de la landaj asocioj de Israelo kaj Rusio en okupitaj teritorioj. UEA laŭkutime silentas.
de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 en movado, UEA UEA plu vivos per eŭropaj subvencioj Subvencio de Eŭropa Unio en 2025 kovru du trionojn el la salajroj de UEA. Tion antaŭvidas la ĵus aprobita buĝeto de la asocio. Por certigi la ricevon de la subvencio UEA refondis sian virinan komisionon kaj entreprenis aliajn paŝojn, kiujn eblos raporti al EU, prezidanto Duncan Charters rakontis dum la kunsido.
de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 en historio, UEA La triumfo de Esperanto en Montevideo La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna. En la 70-a datreveno de la rezolucio ni publikigas raporton de Ivo Lapenna mem. Redaktita versio de la teksto origine aperis en La Praktiko. Ni konservis la originalajn ortografion kaj interpunkcion.