Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Grabowski - la patro de la esperanta poezio

Grabowski - la patro de la esperanta poezio

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-18 23:50
La unua beletra libro en Esperanto kiun Baldur Ragnarsson tenis en siaj manoj estis "El Parnaso de Popoloj" de Antoni Grabowski. La libro, kiu estis eldonita en 1913, kaptis lin por Esperanto. "Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso", skribas Baldur Ragnarsson en sia dua Kulturbildo.
En mia artikolo pri Zamenhof mi substrekis la gravecon de liaj verkoj por la ekevoluo de la Esperanta literaturo. Lia verkaro estas kaj abunda kaj diversa. Liaj originalaj verkoj koncernas la lingvon mem, la Esperanto-movadon kaj beletron. Junaj esperantistoj devas frue konatiĝi kun liaj malmultaj poemoj, kiuj okupas ian sanktan lokon en nia tradicio. Kaj, iom post iom, ili devas legi ankaŭ liajn prozajn verkojn.

Mi volas aparte atentigi pri la ok paroladoj, kiujn faris Zamenhof okaze de la inaŭguroj de la Universalaj Kongresoj 1905-1912. Por akiri klasikan stilon de klareco kaj riĉa enhavo pleje indas zorge legi tiujn paroladojn. Tio ne signifas, ke nepras provi imiti la stilon de Zamenhof. Sed profunda kono de lia stilo estas la fundamento, sur kiu oni povus evoluigi sian propran stilon - se oni deziras fariĝi verkisto en Esperanto.

Nun mi volas turni min
al alia grava verkisto el la fruaj jaroj de Esperanto. Sed unue mi deziras rakonti al vi memoraĵon el mia propra esperantista vivo. Mi eklernis Esperanton en mia 17-a jaro. Baldaŭ poste mi hazarde ekhavis mian unuan beletran libron en la lingvo. Ĝi estis poemaro kun la titolo El Parnaso de Popoloj, eldonita en Varsovio en 1913. Tiu poemaro enhavas ses originalajn poemojn de la polo Antoni Grabowski kaj liajn tradukojn de poemoj el 30 lingvoj. Ĉiun poemon akompanas signoj por montri ĝian metrikan skemon kaj ĉiu tradukita poemo estas enkondukita per komencaj versoj en la originala lingvo.

La tuta aspekto de la libro elspiris por mi ian seriozan aŭtentikon, kiu vekis profundan respekton por la lingvo, kiun mi estis lernanta. Tiom forta estis la altirpovo de tiu libro, ke mi tuj devis provi eklegi kaj kompreni, kvankam mi fakte ne estis tiam fininta la lernolibron mem! Kaj mallonge dirite: Tiu poemaro de Grabowski inicis min definitive en la lingvon, en ĝian spiriton kaj ĝiajn respektindajn meritojn. Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso.

Sed kiu estis Grabowski? Li estis polo, naskiĝis en 1857, mortis en Varsovio en 1921. Profesie li estis kemia inĝeniero kaj verkis fakajn librojn en la pola lingvo. Li estis poligloto, kiu konis kaj regis pli ol dudek lingvojn. Li tradukis, en tre malfacilaj cirkonstancoj de malsano kaj soleco, la nacian epopeon de la Poloj, Sinjoron Tadeon, en Esperanton. Laŭdire, la unua interparolado en Esperanto okazis, iam en 1888, inter Grabowski kaj Zamenhof, en la loĝejo de Zamenhof ĉe strato Dzika numero 9 en Varsovio. Tiuj du fariĝis intimaj amikoj, kiuj spirite subtenis unu la alian.

Jes, Grabowski estis ja
unuavice tradukisto. Tamen, pro la graveco de liaj poeziaj tradukoj oni kutime nomas lin "la patro de la Esperanta poezio". Liaj originalaj poemoj estas malmultaj. Tamen unu estas same bone konata inter la esperantistoj kiel La Vojo de Zamenhof. Ĝi nomiĝas La Tagiĝo. Ĝi estas movada poemo kiel la poemo de Zamenhof. Ankaŭ ĝin oni ofte kantas je solenaj okazoj (laŭ muziko de la pola komponisto Baranski). La poemo esprimas la optimisman entuziasmon de la poeto pri la lingvo. La tono diferencas de la Zamenhofa en La Vojo. Zamenhof antaŭvidas longan kaj penigan laboradon por venkigi la lingvon:

L'espero, l'obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.


Grabowski vidas la venkon de la lingvo jam en tuja proksimo:

En ĉiu mondparto, en ĉiu terzon',
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson',
Do kantas de l'tero ni filoj:
     Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
     La ombroj de nokto forkuras el mond'!  


Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko



Pli pri Antoni Grabowski eblas legi en biografio verkita de Zofia Banet-Fornalowa, Antoni Grabowski - eminenta Esperanto-aganto, aŭ en Vikipedio.
arkivita en: