Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado
En la unua horo estis voĉlegitaj 13 poemoj, 3 de Tanikawa, kaj 10 de esperantaj poetoj: de Auld, Baghy, Mattos, Mao Zifu kaj Ertl, ĉiam alterne japane kaj Esperante. Tanikawa mem legis ne nur siajn poemojn, sed ankaŭ po unu de Baghy kaj Auld. Oni do povas ridete diri ke nacia poeto de Japanio deklamis/deklaris, interpretante Baghy: "estas mi esperantisto"...
En la dua horo podia diskuto inter Tanikawa, Štimec kaj Ertl priis, en vigla pingpongado, demandojn ekde "kiel Esperanto estas uzata en interreto" ĝis "Kio estas poezio". Sinsekve interpretis Kitagawa Hisashi, Usui Hiroyuki kaj Izumi Yukio.
La ekinteresiĝo de Tanikawa pri la Esperanta kulturo estas dankebla al la, laŭ li, bonegaj tradukoj de Usui Hiroyuki el poemoj de Auld, kiuj ĵus aperis libroforme, en 600 ekzempleroj. Alia fadeno estis stimulado de konatino lia, profesorino kiu eklernis Esperanton ĝuste el lernilo de Spomenka Štimec.
Štimec surloke estis intervjuata de televido, kaj povis trafe mencii sian dramon pri la vivo de Verda Majo. (Verda Majo estis la plumnomo de Hasegawa Teru, japana verkisto, kiu en 1936 pro Esperanto konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis al li en la aŭtuno de la sama jaro. La geedzoj sekvajare translokiĝis al Ĉinio, kaj dum la japana okupacia milito en Ĉinio ŝia japanlingva disaŭdigo havis grandan influon al la invadaj trupoj.)
Post la publika parto, Izumi Yukio regalis la podianaron en ĉina restoracio, kie la poezia kaj cetera babilado plu daŭris la tutan vesperon.
(Raportis István Ertl)