Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-11 20:38
En Norda Koreio, unu el la plej fermitaj landoj de la mondo, la Esperanto-movado dum kvardek jaroj ne aŭdiĝis. Tamen plu ekzistas esperantistoj, sed ili apenaŭ kontaktas la eksterlandan Esperanto-movadon, kvankam ili estas dungitaj de la registaro por propagandi pri Norda Koreio. La pola entrepreno Esperantotur nun planas vojaĝon al Norda Koreio, kun eventuala renkontiĝo kun lokaj parolantoj de Esperanto. "Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio", rakontas Liu Jianguo, unu el la organizantoj.

Tuj post la Korea milito la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam estis elpelita el la komunisma partio Pak Hunyung, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.

Li estis arestita kaj mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 1955, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.

La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Song Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.

Laŭ la antaŭparolo de la vortaro, la "Esperanto-movado progresas laŭ la saĝa gvido de la Laborista Partio kaj la registaro". La vortaro, kies aŭtoro estis Kim Hyungro, enhavas specialan sekcion kun esperantaj nomoj por la diversaj institucioj de la registaro, politikaj partioj kaj sociaj organizaĵoj de Norda Koreio.

- Ŝajnas, ke la movado tiam estis aktiva. Post tio, ni ne havas informon, rakontis Lee Chong Yeong antaŭ du jaroj, kiam Libera Folio serĉis informojn pri la Esperanto-movado en Norda Koreio.

La sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio dum la lastaj jaroj estis Asocio por Amikeco kun Koreujo, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro. Esperantlingva demando, kiun Libera Folio sendis al la adreso de la retejo, tamen restis sen respondo.

Neatendita estis tial la reklamo pri vojaĝo al Norda Koreio, kun planata renkontiĝo de nordkoreaj esperantistoj, kiun fine de aŭgusto dissendis la pola firmao Esperantotur. Laŭ la programo, la vojaĝantoj unue vizitos Ĉinion, kaj tie ricevos vizon por Norda Koreio.

En Norda Koreio la turistoj laŭ la reklamo spertos du hotelajn tranoktojn en la nordkorea ĉefurbo Pjongjango, promenon tra la urbo, ekskurson al la 38-a norda latitudo, kiu dividas Nordan kaj Sudan Koreiojn, kaj "eventualan" renkontiĝon kun esperantistoj.

La aranĝanto de la vojaĝo, Andrzej Grzębowski, rakontis al Libera Folio, ke oni planas la vojaĝon jam de kelkaj jaroj, sed ĝis nun ne kolektiĝis sufiĉe da klientoj. Ĉi-foje li esperas kolekti grupon, spite la fakton ke la vojaĝo kostas 1.700 eŭrojn por unu persono.

- Ŝajne nun estos sufiĉe da kunvojaĝantoj por ĝin realigi. La viziton en Norda Koreio prizorgas Liu Jianguo en Ĉinio, kun kiu sukcese ni jam kunlaboras plurajn jarojn. Ni scias, ke en Dandong estas aktivaj esperantistoj, kaj ĝuste ili aranĝas vojaĝojn al Norda Koreio kaj tie havas Esperanto–kontaktojn, tiel en Dandong kaj Norda Koreio ni espereble havos Esperanto-renkontojn.

Liu Jianguo siavice konfirmis al Libera Folio, ke li efektive havas kontakton kun Esperanto-parolantoj en Norda Koreio.

- Jes, en Norda Koreio ekzistas esperantistoj, kiuj servas al la organizo de Amika Societo, kiu uzas ankaŭ Esperanton krom aliaj fremdlandaj lingvoj. Laŭscie ili ne multe kontaktas kun Esperantujo, tamen propagandas al la mondo per Esperanto ekzemple pri turismo, kulturo en Norda Koreio. Ni planas vojaĝi de Ĉinio al Norda Koreio kaj reen je la tria tagdeko de oktobro. Mi jam skribis al ili pri nia alveno, kaj esperas renkontiĝi kun ili en la ĉefurbo Pjongjang tiam. Akiri la vizon de Norda Koreio estas senprobleme, kaj tion nun ni jam solvas. Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio.

arkivita en:
uxbecker
uxbecker diras:
2008-09-04 22:13
Tre interesa artikolo. Ĝi memorigas al mi la (ĉu?) lastfojan viziton de grupeto da esperantistoj al Norda Koreujo en somero de 1989, inter ili Jan Koszmaluk (tiama TEJO-Prezidanto) kaj mi mem. Tio estis dum la t.n. Monda Festivalo de Junuloj (maldekstrula kunveno de kelkaj miloj da gejunuloj el la tuta mondo). Mi memoras ke Jan Koszmaluk estis la oficiala reprezentanto de TEJO kaj eĉ havis oficialajn interparolojn kun ŝtataj reprezentantoj de Norda Koreujo pri Esperanto, sed mi ne memoras ĉu li estis informita pri la ekzisto de iuspeca Esperanto-vivo tie. Eble indas legi en malnovaj numeroj de "TEJO tutmonde" iun raporton de li.
reiesperanto
reiesperanto diras:
2008-09-05 15:25
Indas ankaŭ legi artikolon verkitan de Ulrich Lins, aperintan en Monato, pri lia vizito al la Nord-Korea ĉefurbo, kvankam ĝi ne rilatas al la Esperanto-movado. Mi ne certas, sed mi kredas ke ĝi aperis en unu el la pasintjaraj numeroj.
Eventualaj turistoj, esperantistaj aŭ ne, devas hasti, antaŭ ol la nano Kim Jong II, aspiranto al dio, mortigos sian popolon je malsato kaj tiel forviŝos sian propraĵon el la mondmapo.


pistike65
pistike65 diras:
2008-09-16 17:16
Mi mem preskaux partoprenis tiun delegacion de TEJO, kaj tial mi siatempe atentis pri gxia efektivigxo.
La delegacio de TEJO konsistis el la tiama prezidanto, Jan Koszmaluk, krome el Dagmar Schütte kaj Thomas Bormann. Ulrich Becker partoprenis flanke de GDR, mi supozas.
Koszmaluk havis anglalingvan renkontigxon cx. 40-minutan kun sxajne malgrava funkciulo de la ministerio pri internaciaj aferoj, kiu intencis riprocxi al TEJO ties intencon kongresi en Suda Koreio. (La IJK poste, en 1994, ja okazis tiulande, en Chonan.) Koszmaluk siaflanke demandis pri la movado en Norda Koreio kaj pledis favore de TEJO, argumentante per la pacifisma karaktero de nia internacia movado. Koszmaluk transdonis kutimajn Esp-informilojn. Kiel oni eble povis atendi, el la renkontigxo rezultis nenia interproksimigxo de starpunktoj kaj aperis nenia informo pri nordkoreaj esperantistoj.

amike
István Ertl
fritzon
fritzon diras:
2008-09-18 18:13
Mi havis okazon viziti Pjongjangon dum la jarfinaj ferioj 1982-83, ĉar mia patro tiuepoke tie reprezentis Svedujon kiel diplomata aferŝarĝito. Prepare al mia vizito li faris plurajn provojn demandi al siaj kontaktoj nordkoreaj, ĉu eblos al mi renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. Dume mi hejme en Stokholmo estis provizita per ekzemplero de "Aniaro" por transdoni kiel oficialan donacon de Sveda Esperanto-Federacio al la nordkoreaj samideanoj. Tiu libro tamen restis en mia valizo, ĉar fine la nordkoreaj aŭtoritatuloj tute neis la ekziston de esperantistoj en la lando. (Simile okazis, kiam mia patro kaj lia edzino esprimis intereson foje viziti iun institucion por vartado de denaske handikapitaj infanoj. La respondo estis, ke tiaj infanoj ne ekzistas en Nord-Koreujo, ĉar ĝi estas bonfarta lando, kie ĉiuj infanoj naskiĝas sanaj...)

- Per Aarne
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-18 23:58
Kiel mi povis ne memori historion kiun ofte rakontis Károly Fajszi (pri lia Esperanta kolekto vidu http://www.oik.hu/eszperanto/tartalom2.htm
http://www.uea.org/revuo/2003/januaro/bibliotek.html ):
iam en la sepdekaj jaroj kontaktis lin, por vizito al lia biblioteko, iuj el Koreio. Malofta evento. Cxe la alveno montrigxis ke temas pri nordkorea sinjoro, kiu sercxis informojn pri sia patro, pioniro de la movado en (ankoraux integra) Koreio. Li estis gxislarme kortusxita kiam s-ro Fajszi montris al li malnovajn materialojn pri, eble ecx de, lia patro.
La alia vizitanto estis... profesia ombro.
amike
Istvan Ertl
redakcio
redakcio diras:
2008-09-21 21:47
La vizitanto estis la nepo (ne filo) de Elpin (1907-1991). Bulgara e-istino iam donis al mi lian nomon kaj adreson en Pjengjango. (Sed mi kompreneble ne provis kontakti lin.) Dum sia vizito al Budapeŝto (en 1991) li estis ĉ. 21-jara. En la biblioteko de s-ro Fajszi li verŝajne trovis numerojn de la hongkonga revuo "Orienta Kuriero" (1938-39), al kiu Elpin kontribuis (interalie poemon dediĉitan al "Verda Majo"). Pri la vizito de la nepo iom detale raportis Choe Taesok en sia antaŭparolo al "Verkoj de Elpin", Seulo: KEA 2004.

Ulrich Lins
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-22 05:54
Devas temi pri malsama kazo, cxar la historion mi auxdis de Fajszi ANTAUX 1991.
amike
Istvan Ertl
redakcio
redakcio diras:
2008-09-25 21:45
Pri la reago de Istvan Ertl: Mi miskomprenis la informon de Choe Taesok. S-ro Fajszi en 1991 rakontis al li pri la vizitinto. Sed la vizito okazis pli frue: en 1989 au iom antaux tio. Pri mia vojagxo al Norda Koreio mi raportis en "Monato", febr. 2005.

Ulrich Lins
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-31 06:11
La antauxparolo de Choe Taesok al "Verkoj de Elpin" legeblas ankaux rete:
http://esperanto.name/front/php/product.php?product_no=521&main_cate_no=-2&display_group=
amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2008-09-04 23:23
http://eo.wikipedia.org/wiki/KFA_(Koreujo)

http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/
mirejo
mirejo diras:
2008-09-22 02:08
Salutas Mirejo (Mireille Grosjean) el Svislando, nuntempe en SudKoreio (15an de sept. ghis 10a de okt). Sabate la 20an de sept. mi vizitis Panmunjom kaj la limon kun sinjoro Lee Jung Kee kaj 2 aliaj samideanoj el SudKoreio. Ni komune verkos artikolon por MONATO. Vidu mian blogon mirejo.blogspot.com. Mi metos tien fotojn kaj tekston.
Kontakti samideanojn en Nord Koreio povas esti tre danghere por ili. Ni nepre devas atenti. Se ili ne deziras kunveni, ni devas akcepti. Povas esti, ke post la vizito ili havos iun reagon de tiu stranga registaro, povas esti, ke ilia vivo estos en danghero.
fartu bone. koreece salutas Mirejo
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-10-09 23:47
Se esperantistoj el sudkoreio ne povas viziti samlandanojn- tiam provu la eksterlandanoj.Ege aplaudinda estas la iniciato de Esperantotur!

Mi scias pri alia Esperantisto el germanio . kiu ech ne klopodis renkontighi kun Esperantistoj en Pjenjang!