Disfalo minacas Pasportan Servon
En decembro 2008 Libera Folio povis rakonti pri la planata moderniĝo de Pasporta Servo. En marto 2009 la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, en intervjuo de Libera Folio akcentis, ke ankaŭ estonte la papera listo de gastigantoj aperos regule. Laŭ la tiama plano, la listo ĉi-jare devis esti mendebla ekde la 8-a de majo.
Post la intervjuo pasis kvin monatoj. Estis lanĉita ampleksa nova retejo ĉe www.pasportaservo.net. Poste la retejo subite malaperis, kaj senanonce reaperis en nova adreso - www.pasportaservo.org.
La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn, anoncas la retejo.
En la nova retejo registriĝis parto el la antaŭaj gastigantoj de Pasporta Servo, dum aliaj tute ne konscias pri ĝia ekzisto, kaj mire atendas informojn de la administrantoj.
Ŝajne por faciligi la transiron dum mankas nova papera listo de gastigantoj, en la tute aparta retejo de TEJO aperis publike granda kvanto de informoj pri la gastigantoj el la papera listo de la pasinta jaro. Tamen multaj el la gastigantoj siatempe eksplicite malpermesis publikigon de la informoj ekster la papera listo. Post plendoj de kelkaj gastigantoj, la informoj denove malaperis el la retejo de TEJO.
Daŭre neniu vidis la paperan liston por la jaro 2009. Ĝi laŭ la reguloj de Pasporta Servo estas nepre bezonata por uzi la servon - ĝi estas pruvo pri tio, ke oni aŭ mem estas gastiganto, aŭ ke oni pagis por la listo kaj sekve rajtas uzi la reton de gastigantoj. En la reta diskutejo de la gastigantoj ĉiam pli senespere sonas la demandoj
- Mi ne scias eĉ ĉu mi denove estas ano de Pasporta Servo! Neniam mi ricevis respondon por realiĝi. Mi ne komprenis, kio okazis ĉi tiun jaron, skribis Jocelyne Monneret la 7-an de julio.
- Ŝajnas al mi ke Pasporta Servo komencas disfali. Multaj provas uzi antaŭjarajn, eble ne tute validajn, libretojn. Dum iom da tempo tiamaniere funkcias. Sed kiel plu? demandis anonima gastiganto la 18-an de julio.
- Mi jam en antaŭaj diskutoj atentigis, ke Pasporta Servo estas heredaĵo de la Esperanto-movado, kaj ke oni ne devas permesi ĝian ruinigon. /.../ Estis anoncite, ke ĝis la UK en Bjalistoko aperos ankaŭ presita libro por tiuj kiuj bezonas ĝin. Mi ne scias ĉu tio efektive okazos, sed se ne, oni ne plu rajtas toleri la fuŝojn. La administrantoj kredas ke ili faras bonan aferon, sed la uzantoj ne etas kontentaj! Tio estas la ĉefa problemo! Pasporta Servo ekzistas pro siaj uzantoj kaj ne pro la adminsitrantoj!" skribis Josip Pleadin la 28-an de julio.
Neniu libro de Pasporta Servo videblis dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.
Malferman leteron al la diskutejo de la gastigantoj kaj al la estraro de TEJO sendis ankaŭ la antaŭa administranto de Pasporta Servo, Derk Ederveen. Li demandis interalie, ĉu la nunaj respondeculoj entute pritraktis la paperajn korespondaĵojn kiujn li plusendis al ili dum la lastaj monatoj, ĉu la novaj respondeculoj kontaktis la gastigantojn kiuj ne havas retadreson, ĉu oni kontaktis kun la landaj organizantoj de Pasporta Servo, kaj "ĉu kaj kiam finfine haveblos la nova libro".
- Mi daŭre ricevas telefonvokojn, leterojn kaj mesaĝojn de gastigantoj kiuj scias tute nenion pri la nuna transiro! Mi tre bedaŭrus se Pasporta Servo 'disfalus' nur pro nesufiĉa komunikado. La servo bezonas daŭran flegadon, necesas kontakti ĉiujn ĝiajn gastigantojn almenaŭ unufoje jare, kaj ĝiaj uzantoj bezonas aktualajn informojn kaj paperan libron. Kaj eĉ se oni ne havas tempon por fari ion, estus bone informi pri tio, li skribis en sia malferma letero la 26-an de julio.
De tiam pasis tri semajnoj, sed neniu el la nunaj respondeculoj de Pasporta Servo respondis al la malferma letero de Derk Ederveen. Libera Folio turnis sin rekte al la prezidanto de TEJO, Gergor Hinker, kaj al la nuna respondeculo pri Pasporta Servo, Joop Kiefte, por ekscii kio okazas kaj kiam aperos la ĉi-jara listo de gastigantoj. Respondo same ne venis.
Senprokraste respondis al la demandoj de Libera Folio Derk Ederveen, kiu tamen atentigas, ke mankas al li klaraj informoj.
- Mi kredas ke oni ne informis la senretajn gastigantojn, ke oni ne envolvigis la Landajn Organizantojn, ke oni ne petis konfirmon de la gastigantoj, ke oni ĝis nun ne aperigis paperan eldonon, kaj ke ĉio draste prokrastiĝis. La unuaj planoj estis aperigi paperan eldonon kiel kutime en februaro-marto... nun la plimulto de la gastigantoj tute ne scias kia estas la situacio kaj kion oni povas atendi.
Kiam Derk Ederveen transdonis la prizorgadon de Pasporta Servo al la nova teamo, la celo estis, ke la administrado de la gastigantoj okazu per reta datenbazo, kaj tiel postulu multe malpli da laboro. Tio tamen ne signifas, ke tute ne estas bezonata laboro flanke de la respondeculoj.
- Mankas homo(j) kiuj redaktas la enmetitajn informojn tiel ke ekz-e aperas telefonnumeroj laŭ unueca sistemo. Nun homoj kredas ke la reta versio anstataŭas la paperan eldonon, kaj mi ne povas diveni ĉu tio estas prava konstato aŭ ne.
El la pli ol 1.200 gastigantoj en la pasintjara listo nur iom pli ol 400 restas en la nova reta listo. Supozeble temas pri aktivaj retanoj, kiuj mem enskribis siajn adresojn. La manko de senretuloj en la listo estas aparte bedaŭrinda, laŭ Derk Ederveen.
- La gastigantoj sen retadreso estas ĉirkaŭ 20% de la totalo, do temas pri kelkcento da adresoj. Sed notindas ke ĝuste tiuj gastigantoj internaciigas la servon. Sen ili Pasporta Servo ne estas tutmonda: mankos Afriko, multaj landoj en Azio kaj Suda Ameriko, kaj ankaŭ multaj orienteŭropaj landoj.
Libera Folio: Kiel seriozaj laŭ vi estas la problemoj?
- Laŭ la nuna stato mi kredas ke Pasporta Servo disfalos, aŭ ke la adresinformoj almenaŭ rapide malaktualiĝos. Laŭ mia sperto, ĉiujare triono de la informoj ŝanĝiĝas. Esperantistoj estas tre translokiĝemaj homoj.
Por restarigi la servon laŭ Derk Ederveen nepre necesas, ke la kompilantoj aktive kontaktu ĉiujn gastigantojn, pritraktu ankaŭ paperan poŝton, kaj malferme komuniku pri la situacio al ĉiuj. Ĉar jam tro malfruas aperigi paperan liston ĉi-jare, li rekomendas, ke oni anstataŭe certigu la aperigon de bonkvalita kaj aktuala listo en februaro 2010.
- Kompreneble necesus ke kompilanto, helpe de la teamo de Landaj Organizantoj, kaj strikte superrigardita de TEJO-estrarano, liberigu sufiĉe da tempo en decembro kaj januaro por trakti la informojn kaj pretigi, presigi kaj distribui la novan eldonon.
Ni vidas, kiel ofte jam en E-agado, sukceso dependas de unu konscia, laborema persono.Modernigo estas bona, se estas same diligente priservata kaj cxiuj scipovas uzi.
Kion ni konkludu de tio? Unue bone pripensu, cxu sxangxi aux ne sxangxi.Estus granda domagxo, se tiu servo kiu vere estas unusola senekzempla en la mondo disfalu.
Se tiu jaro estas jam preskaux perdita, faru cxion , ke venonta certigxu.
Versxajne estas bezona reta kaj skriba formo de la adresoj. Ne cxiuj uzas interreton, aux ne scias kiel bone funkcias kaj por ne fari erarojn pli bone lasas.Precipe multaj maljunaj estis gastigantoj, kiuj ne uzas aux ne scipovas uzi komputilon.