Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Lando de inventitaj lingvoj

Lando de inventitaj lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-11 10:48
Stranga afero pri esperanto estas la fakto ke iu ajn povas havi fortan opinion pri ĝi, ĉu li scias ion pri ĝi ĉu ne. Lingvistoj ne farus tiel pri la latina, sanskrita aŭ hispana, sed multaj el ili ne hezitas fari tiel pri esperanto, konstatas Gunnar Gällmo en sia recenzo pri la verko "In the Land of Invented Languages" de Arika Okrent. Tiurilate la aŭtoro laŭ li estas raraĵo, ĉar ŝi ne estas esperantisto, sed profesia lingvisto, kiu tamen prenas la aferon serioze, kaj faris surlokan esploradon en kunvenoj de esperantistoj kaj klingonistoj antaŭ ol ion konkludi.

Arika Okrent: In the Land of Invented Languages ("En la lando de inventitaj lingvoj"), Spiegel & Grau, New York 2009, ISBN 978-0385527880.

Ĝenerale ŝajnas ekzisti du ĉefaj sintenoj al "artefarita lingvo", kiel esperanto: la ege entuziasma, kaj la ege skeptika.

(Mi metas la vorton "artefarita" inter citiloj, ĉar ĉiuj homaj lingvoj estas artefaritaj, precipe iliaj skribaj formoj. Skribsistemoj kaj libroj ne estas naturfenomenoj, kaj pri literumnormoj ofte decidas politikaj instancoj; eble tial la angla lingvo havas almenaŭ du tiajn normojn: la britan kaj la usonan. La termino nun plej uzata de konantoj estas "planlingvoj".)

Kelkaj homoj estas profunde engaĝiĝintaj en iu el tiuj lingvoj, kredas ke ĝi savos la mondon, kaj ke ĉio kreita en ĝi estas tutsimple bonega.

Aliaj fajfas pri la tuta afero, kredas ke tiaj lingvoj estas tute senvaloraj kaj ke planita lingvo ne povas esti vivanta.

Neniu el tiuj sintenoj estas tute laŭfakta. Tamen, multaj profesiaj lingvistoj apartenas al la dua skolo, sen esti fakte esplorintaj la aferon.

Stranga afero pri esperanto estas la fakto ke iu ajn povas havi fortan opinion pri ĝi, ĉu li scias ion pri ĝi ĉu ne. Lingvistoj ne farus tiel pri la latina, sanskrita aŭ hispana, sed multaj el ili ne hezitas fari tiel pri esperanto.

Okrent tamen estas profesia lingvisto kiu sukcesis kultivi pli sciencan sintenon kaj trovi ian oran mezon. Ŝi ne estas aktiva membro de la esperantomovado, aŭ de iu simila movado ĉirkaŭ alia planlingvo, sed ŝi prenas la aferon serioze, kaj ŝi degnis fari ian surlokan esploradon antaŭ ion konkludi. Ŝi bone observis plurajn planlingvojn, kaj vizitis kaj esperanto- kaj klingonkunvenojn.

Pro tio ŝi estas raraĵo.

Komence Okrent havis la antaŭjuĝon ke planitaj lingvoj ne povas esti vivaj, sed ŝiaj spertoj plibonigis siajn konojn.

La kampo de "inventitaj lingvoj," kiel Okrent preferas nomi ilin, estas vastega. Eĉ se oni ne inkluzivas lingvojn kiel la palian kaj la ĝajnprakritan (normigitaj kaj eble pli-malpli planitaj mezhindaj lingvoj uzataj por la plej malnovaj kanonoj de la budhismo respektive ĝajnismo), la historio de planitaj lingvoj komenciĝas ne malpli frue ol la tempo de Hildegard el Bingen, germana abatino kiu vivis dum la jaroj 1098-1179. Ŝi postlasis interalie vortaron kun ĉirkaŭ mil eroj de io kion ŝi nomis lingua ignota, "nekonata lingvo", kun tradukoj en la latinan kaj foje en la germanan. Neniu eĉ scietas kial ŝi faris ĝin, kaj kiel ŝi intencis uzi ĝin.

Okrent koncentris sin al kelkaj aparte gravaj el la pli ol naŭcent projektoj kiujn ŝi trovis, ekde lingua ignota al la logika lingvo de Wilkins el la 17a jarcento, esperanto el la 19a sed ankoraŭ amplekse uzata, kaj el la 20a jarcento la simbola lingvo de Charles Bliss, cetere al loglan kaj ĝia ido lojban, pli-malpli returne al la ideoj de Wilkins pri lingvo perfekte logika, kaj fine al klingon.

Ŝi ne diras multon pri lingvoj kun celoj similaj al tiu de esperanto, kiel volapük kiun ĝi venkis, aŭ ido kaj interlingua kiuj malsukcesis venki ĝin; nek pri la lingvoj ligitaj al La Mastro de l' Ringoj de Tolkien, kvankam almenaŭ sindarin povas fakte havi ĉirkaŭ same multajn entuziasmulojn kiel klingon.

Pritraktante kaj esperanton kaj klingonon ŝi montras kiel malsamaj povas esti la intencoj de esperplenaj lingvokreantoj (aŭ "iniciatintoj", kiel la iniciatinto de esperanto, L. L. Zamenhof, modeste preferis nomi sin, konscia ke vivanta lingvo neniam estas kreitaĵo de solulo, kvankam ĝia bazo povas esti):

Kelkaj planlingvoj, ekzemple esperanto, estis lanĉitaj por esti fakte uzataj por ĉiuj aspektoj de la homa vivo (esperanto neniam estis intencata esti nur "helplingvo").

Aliaj, kiel sindarin kaj klingon, komenciĝis simple kiel amuzaĵoj, kaj ricevis entuziasmularon ĉar uzataj en libroj aŭ filmoj.

Ankoraŭ aliaj, kiel la frua projekto de Wilkins, estis intencataj plifaciligi al filozofoj pensi logike; la mezepoka latina, laŭ kelkaj, ne estis sufiĉe bona por tiu celo, kvankam ĝi ja funkciis sufiĉe bone kiel neŭtrala kaj internacia lingvo.

En la listo de 500 "inventitaj lingvoj" en la librofino, Okrent inkluzivas anglic, kiu fakte estas tute ordinara angla lingvo kun reviziita literumado, ne memstara lingvo (ŝi povus same bone inkluzivi la literumreformon proponitan de George Bernhard Shaw), kaj Basic English, same apenaŭ memstara lingvo - nur ordinara angla lingvo kun limigita vortaro. Aliflanke, mi ne trovas mencion de Latino sine flexione, pli malsimila al ordinara latina lingvo ol anglic aŭ basic al la angla.

Okrent klare montras ke planita lingvo, same kiel malpli planita (kiun ŝi insiste sed erare nomas "natura"), povas travivi nur se uzata de komunumo; kio povas klarigi kial esperanto ankoraŭ prosperas, dum ido kaj interlingua havas problemojn travivi, kaj volapük estas morta.

Rilate la tiel nomataj "naturaj" lingvoj, la sinteno de Okrent ne estas realisma. Ŝi skribas, en p. 4-5:

The languages we speak were not created according to any plan or design. Who invented French? Who invented Portuguese? No one. They just happened. They arose.

("La lingvoj kiujn ni parolas ne estis kreitaj laŭ iu plano aŭ intenco. Kiu inventis la francan? Kiu inventis la portugalan? Neniu. Ili tutsimple okazis. Ili ekestis.")

Tio povas estis preskaŭ vera pri parolataj dialektoj, sed ne pri skribata lingvo, se ĝi havas iun ajn formalan normon pri literumado aŭ gramatiko. La hodiaŭa oficiala franca lingvo estas kreita de la franca akademio. La modernan oficialan italan lingvon grandparte kreis Dante, kiu bazis sian skribitan italan sur sia propra parolata dialekto - la superaklasa toskana.

Ekstrema kazo estas la norvega, unu lingvo kun du alternativaj normoj por sia skribata formo, kaj por la parolataj dialektoj laŭ kelkaj same multnombraj kiel la unuopaj norvegoj. Ambaŭ versioj de la skribata norvega lingvo estas grandparte planitaj.

Lingvo uzata en du aŭ pli da landoj povas havi plurajn oficialajn formojn - la britangla diferencas disde la usonangla, sed la oficiala britangla estas grandparte "akirita" lingvo instruata en lernejoj al la studantoj, kiuj ofte venas el medioj kie oni ne parolas ĝuste tiun formon de la lingvo.

Kial la antikva greka lingvo estis skribata en pluraj dialektoj, sed la antikva latina en nur unu? Ĉar la romianoj fondis centrigitan imperion, dum la grekoj plejparte vivis en pluraj reciproke sendependaj urbo-ŝtatetoj; do troveblis politika potenco malantaŭ la unueco de la latina. La oficiala latina ne "tutsimple okazis".

Fakte, la diferenco inter normigita "natura" lingvo kaj "aposteriora" planlingvo - do planlingvo bazita sur unu aŭ pluraj lingvoj jam ekzistantaj - estas multe malpli granda ol la diferenco inter tia lingvo kaj planlingvo "apriora", tio estas lingvo kreita el nenio (kaj kutime mortnaskita). Esperanto pli similas al latino ol al loglan.

Kelkaj aspektoj de la historio de inventitaj lingvoj ne trovis lokon en la libro de Okrent, ekzemple la historio de la laborista esperantomovado, aŭ la fakto ke esperanto estis foje brulstampita "la danĝera lingvo" de homoj kiel Hitler, Stalin kaj kelkaj niatempaj malamantoj de Obama.

Sed ne iom ajn oni povas meti en 350 paĝoj.

Gunnar Gällmo
Anglalingva versio de ĉi tiu recenzo legeblas ĉi tie. La artikolo estis unue verkita nacilingve - la libro ja estas nacilingva - do ĝi enhavas kelkajn klarigojn eble superfluajn por esperantistoj.

arkivita en:
Vilius
Vilius diras:
2009-11-30 16:10
Tre interesa kaj amuza libro. Arika Okrent devus eldoni gxin Esperante (aux per Lojban) :)
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-11 00:40
Okrent (kaj Paul Frommer, la ellaborinto de Na'vi) respondas al demandoj rilataj al la temoj de sxia libro:

http://schott.blogs.nytimes.com/[…]/

amike
Istvan Ertl