Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn

Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-22 18:55
La gvidantoj de Pola Radio haltigas la laboron de la Esperanto-redakcio. La sola salajrata laboranto de la redakcio, Gabi Kosiarska, anstataŭe ricevis la taskon okupiĝi pri la renovigo de la retpaĝaro de Pola Radio. Tio signifas, ke neniuj novaj programoj en Esperanto povos esti produktitaj dum la proksima tempo. Ne klaras, kiel longe daŭros la laboroj pri la renovigo de la retejo, kaj mankas certeco pri la restarigo de la ĉiutagaj esperantlingvaj elsendoj post la fino de tiuj laboroj.

La minaco de kompleta fermo pendas super la Esperanto-redakcio de Pola Radio jam de oktobro 2006. Tiam la nova estraro de la kompanio publikigis principan decidon pri ĉesigo de elsendoj en Esperanto. Oni anoncis, ke anstataŭe oni investos pli da mono en elsendoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj.

En decembro 2006 iĝis konate, ke la juda deveno de Zamenhof estis unu el la argumentoj kontraŭ la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio. "Se eĉ Israelo ne elsendas en Esperanto, kial do Pola Radio tion faru? Zamenhof ja estis pollandano, sed de juda deveno", argumentis Jerzy Targalski, la tiama vicprezidanto de Pola Radio. Lia eldiraĵo iĝis publika ĝuste en la 15-a de decembro, kiam la elsendoj de Pola Radio en Esperanto laŭ la origina plano devis ĉesi.

La eldiraĵo de Jerzy Targalski vekis grandan atenton en la pola gazetaro, kaj jam en la sama tago, la tiama prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, nomis la diraĵon "malbonŝanca kaj malĝusta”. Oni ankaŭ prokrastis la nuligon de la ordinaraj esperantlingvaj elsendoj, kaj estis anoncita decido pri starigo de elsendoj en la hebrea lingvo.

La ordinaraj elsendoj de Pola Radio en Esperanto per satelito kaj mallongaj ondoj fine estis ĉesigitaj la 8-an de januaro 2007, sed tio ne signifis fermon de la Esperanto-redakcio. Jam la sekvan tagon estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo, elŝutebla el la reto kaj aŭskultebla rekte en la retejo de Pola Radio. Post kelka tempo la Esperanto-redakcio estis forigita el la eksterlanda fako de Pola Radio, kaj organize iĝis parto de la interreta fako.

La proksimume duonhoraj elsendoj en la lasta tempo estis produktataj kvinfoje semajne, parte per volontula helpo, ĉar la monrimedoj je la dispono de la Esperanto-redakcio daŭre ŝrumpis.

Jam antaŭ unu jaro estis efektivigita plia tranĉo de la buĝeto, kiu signifis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, ne plu ricevis la kutimajn honorariojn por la redakcia laboro, sed nur duontempan fiksan salajron, krome reduktitan pro la ekonomia krizo. En novembro estis komplete nuligitaj la honorarioj, kiujn la Esperanto-redakcio ĝis tiam povis pagi al nedungitaj kunlaborantoj.

En vendredo la 14-a de majo venis informo pri nova bato al la Esperantlingvaj programoj de Pola Radio. La Esperanto-redakcio en sia ĉiusemajna programinforma letero skribis:

Laŭ la decido de la superuloj de PR, Gabi Kosiarska ekde la plej proksima lundo estas delegita kun grupo de kelkaj aliaj radiaj kolegoj al laboroj ligitaj kun ŝanĝo de la portalo de Pola Radio. Lige kun tiuj taskoj - por ne difinita ankoraŭ precize periodo - la laboro de la E-servo de PR estas frostigita. En nia paĝaro (ni supozas, ke lunde, merkrede kaj vendrede) aperados nur ripetaj programeroj. Oni flegas la esperon,  ke post kelka periodo ĉiuj nun delegitaj personoj povos reveni al siaj kutimaj okupoj, do Gabi en la E-sekcio de Pola Radio.

Sian leteron la Esperanto-redakcio finas per alvoko al esperantistoj reagi al la drasta decido per leteroj en naciaj lingvoj al la prezidanto de Pola Radio kaj al aliaj respondeculoj.

- Aldone al rektaj reagoj adresotaj al la altranguloj de Pola Radio mi sugestas novan kampanjon ĉe la ambasadoj de Pollando kiel jam okazis kiam oni ĉesigis la elsendojn per radiondoj kaj satelito, proponas Dario Rodriguez en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.

La decido evidente estis konigita al la Esperanto-redakcio tute lastmomente, ĉar neniu mencio pri ĝi aŭdeblas en la elsendo de ĵaŭdo la 13-a de majo. La elsendo komenciĝis per novaĵoj legitaj Barbara Pietrzak, kiu jam en la jaro 2007 devis pensiiĝi de sia posteno ĉe la Esperanto-redakcio.

La elsendon finis Gabi Kosiarska per jenaj vortoj:

Nia sonraporto el Bjalistoko estis la lasta ero de nia ĵaŭda programo. Adiaŭante vin mi invitas vin por nia morgaŭa elsendo, en kiu vi trovos interalie ampleksan leterkestan forumon. Dirante ĝis baldaŭ, karaj gesinjoroj, mi proponas aŭskulti la kanzonon de la trupo Amplifiki, titolitan "Banala travivaĵo de juna knabo".

La anoncita vendreda elsendo sabate matene ne troveblis en la retejo de Pola Radio, sed fine aperis tie tagmeze. En ĝi ŝajne lastfoje dum iom longa periodo aŭdiĝis la voĉoj de Gabi Kosiarska kaj Barbara Pietrzak:

Barbara Pietrzak: Ni havas por vi, gesinjoroj, bedaŭrinde iom malagrablan komunikon, post la lastĵaŭda kunsido en Pola Radio, kiun partoprenis Gabi.

Gabi Kosiarska: Nu jes, la informoj almenaŭ dume estas tre malĝojigaj. Mi ektroviĝis en la grupo de personoj kiuj ekde lundo estis delegitaj por laboroj super la preparata ŝanĝo de la portalo de la Pola Radio. Lige kun tiuj novaj taskoj por la periodo de ĉirkaŭ unu monato, eble tri semajnoj, aŭ tri monatoj, neniu kapablas tion difini nun precize, la laboro de Esperanto-servo de Pola Radio, onidire laŭ la decido de la radia estraro, estos frostigita. En tiu periodo en la paĝaro de nia redakcio povos aperi nur sporade iuj materialoj, tamen ne originalaj, kaj la tuta redakcia funkciado estos malakcelita. Ĉio, kio aperos en nia paĝo, ne povos pruvi mankon de mia engaĝiteco por la nova tasko, kiu estas prioritata. Samtempe neniu kapablas respondi, kio okazos post tiu ĉi periodo. Similan situacion frontas ankoraŭ kelkaj personoj, kiuj dum la hieraŭa kunsido aŭdis, ke necesas esperi, ke post kelka tempo ili - do ankaŭ mi - povos reveni al niaj kutimaj okupoj.

Barbara Pietrzak: Denove do ni frontas situacion, ke ne aŭdiĝos aktualaĵoj krome nur sporade vi trovos en nia paĝaro iujn ripetojn. Tamen, jam enkonduke eble ni povas diri, ke ni klopodos tiujn sporadajn materialojn afiŝi en nia paĝaro...

Gabi Kosiarska: ...lunde, merkrede kaj vendrede ĉiusemajne.

Barbara Pietrzak: Grava atentigo estas tiu, ke ne plu povos aŭdiĝi en la elsendoj niaj voĉoj, do ni ne povos vin saluti, gvidi tiun ĉi programeron [la leterkeston] sed tamen ni klopodos fari nian eblon. Kaj kiel mi ĵus diris, ni klopodos tiel elekti la ripetotajn programerojn, ke vi ricevu iom ampleksan bildon pri kelkaj temoj pri kiuj ni jam parolis...

/.../

Gabi Kosiarska: Ni kaptu la okazon por tutkore danki al ĉiuj geamikoj kaj geaŭskultantoj, kiuj du jaroj aktivis por konigi informojn pri nia radiofonia laboro.

Barbara Pietrzak: Ĉi-foje ni ne mencias apartajn nomojn. Ni esperas pri la daŭra via helpo, kvankam, kiel dirite, nun situacio estas tute alia.

 

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-15 17:14
Estus eble interese priesplori la aferon, cxu komencigxas kampanio forigi konkurenton de la angla lingvo? Korupcio estas ankaux pensebla.

Estas nur mirinde, kiel poloj disvendas sian patrujan kulturatingajxon.
Mi estas certa, ke popolo pensas alie. Provu arangxi popolan vocxdonadon kaj demokratie solvu la lingvan problemon en venonta EU.

Mi ne miras, ke oni volas plivastigi la ukrainan kaj belorusan lingvon, cxar se baldaux EU ne solvos demokrate la lingvan problemon, EU disfalos pli rapide ol naskigxis. Kaj tiam , aux jam nun estas pensoj pri panslava unio kun eble Esperanto kiel neutrala lingvo, por ke cxiu popolo havu la saman eblecon, neniu estu de dua cxu tria klaso.

Komuna mono estas tre grava, sed pli grava estas komuna neutrala lingvo.
Lordo Robert Cecil (1864 - 1958) brita eksministro,nobelpremiito, fervora esperantisto diris; "HELPA LINGVO NE ESTAS BEZONA NUR DE INTELEKTULOJ; SED ANTAUX CXIO DE LA POPOLO MEM".

Sen popola komprenigxo ne estos unuigxo!

Nun tamen ne perdu eblecon kaj montru vian internacian solidarecon kaj skribu protestleterojn kontraux lingva diskriminacio, cxar de nia "registraro" tio certe oni ne povas atendi.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-15 18:17
Permesu ke mi kiel unua reagas (mi scias, ke oni jam lacighis pri mi kaj ke oni preferus ne plu reaudi mian vochon en Lib. Folio).

Persone mi bedauras la decidon pri la definitiva fino de la Eo-elsendoj de Pola Radio, kiu evidente okazas pashon post pasho, kvankam la kurtonda epoko jam de longe finighis kaj produktataj restas nur perinterretaj programoj. Perinterretajn mi trovis teknike ech pli bonaj ol kurtondaj, char la kvalito de la interretaj estis pli stabila, despli ke multaj ne plu posedas funkciantan kurtondan radioricevilon, sed preskau chiuj posedas komputilon kun aliro al interreto. Char kurtondoj apartenas al la mitologio de la radio kaj pasintaj epokoj, al kiuj la homaro alkutimighis dum jardekoj, la bedauro pri ilia fino estis komprenebla grandega. Sed hodiau jam neniu plu vekrias prie, vershajne ech ne plu en landoj kiel Kubo, Libio kaj Nordkoreio, kie venkis la interreto, kvankam alirebla ne por chiuj.

En la pasintaj kelkaj jaroj mi de tempo al tempo auskultis la perinterretajn elsendojn en Esperanto de Pola Radio. Nu kiel konkludi tiun periodon kaj la elsendojn mem ? Ghenerale mi simple dirus, ke la maniero produkti (enhave) tiujn elsendojn estis simple malnovighinta au eksmoda kaj tro memorigis la farmanieron de la komunisma tempo. Komparante en Pola Radio ekzemple la germanlingvan programon, ghia informa substanco kaj la intelekta nivelo, ekzemple de la komentoj, estis pli alta. Chi tiun nivelon Pietrzak & ne plu atingis, kio estis ilia chefa problemo.

Mia analizo estus jena:
La Eo-programo de PR, kaj ne nur de PR, sed principe de chiuj kanaloj, plej ofte shtataj, kiuj elsendis en Eo, estis relikto el pli fruaj tempoj de la shtata propagando.

Do kiel ajn estu la kauzoj por la definitiva chesigo de la Eo-programo, chu antisemitismo, chu troa ligiteco de Eo kun la pasinta komunisma reghimo (eble jes, sed mi posedas neniun "oficialan" konfirmon por tiu aserto), mi kredas ke la pli profundan kauzon necesus serchi en la allogeco respektive mallalogeco de Esperanto-radiostacioj, che kiuj oni konsideras, ke nur ankorau malmultaj homoj dise tre la mondo auskultas Eo-programojn (inter alie, char la informojn oni cherpas el aliaj, nacilingvaj fontoj kaj ne plu dependas de iom strangaj Eo-programoj). (Ekzemple por mia propra jhurnalisma portalo www.osteuropa.ch mi tute ne povas utiligi informojn de la Eo-programo de Pola Radio, ne nur pro lingvaj kialoj).

La chefa eraro de Pietrzak & consortes estis, ke ili ne allasis novajn vochojn, kiuj povus fari pli interesan programon. Sed chu ech novaj vochoj helpus la savon de tiu Esperanto-programo, estas tute alia demando.

Chu la Eo-prononco de Pietrzak, Gabi ktp. estis bona au malbona, estas lau mi absolute duaranga konsidero.

Povas esti tuta fasko de subjektivaj subfaktoroj, kiu influas la sintenon kontrau Esperanto en nuntempa Pollando, kaj vershajne multo dependas de unuopaj direktoroj, kiuj devas persone decidi diversajn aferojn.

Konklude: Do, la utiligebleco resp. malutiligebleco de la lingvo Esperanto, alivorte, ke ne ekzistas reala merkato por Esperanto, estas la chefa problemo. Alivorte, vershajne pragmataj kaj malpli politikaj konsideroj ludas rolon.

Kiom longe la agonio de la Eo-programo de PR ankorau dauras ? Tre ruze sonas la klarigo, ke pro la renovigo de la interreta portalo la Eo-elsendoj devis esti haltigitaj. Lau mi la unua havas au devus havi neniun rektan rilaton kun la dua. Imagu, se iuj aliaj radiostacioj chesigus iujn programojn nur char ili devas renovigi siajn interretportalojn - tio estus kompleta stultajho. Do, la oficiala klarigo de PR sonas groteske. Lau mi oni por tiu au alia kialo ankorau ne povis au volis definitive decidi pri la chesigo de la Eo-programo, kiuj pli malpli frue certe venos, nome kiam Pietrzak kaj kompanio ne plu altrudos sin al la afero.


Kiel montris la pasinteco supozeble ne plu helpos savo-krioj, char la esperantistoj lacighis daure savo-krii por esperantajhoj, kiujn ili mem ne plu konsumas. Kaj en la Eo-movado ankau ne okazos objektiva diskutado pri la kialoj de la chesigo de Pola Radio. Tiam oni devus tushi kelkajn tabuojn, kaj tion oni ne volos, kiel che la temo Stasi, kaj aliaj similaj malsanktaj temoj kiel la eterna gluigho de certaj funkciuloj sur siaj postenoj, ne nur en Pollando.

La Eo-programo de Svisa Radio Internacia estis chesigita jam en 1991 post 50-jara funkciado (sendube ankau por propagandi la mitojn de Svislando), kiam oni klarigis al ni, ke la angla lingvo anstatauis la lokon de Esperanto. Do, en Svislando ni jam delonge "haben die Vergangenheitsbewältigung hinter uns" (digestis la prilaboradon de la pasinteco). Baldau vershajne malaperos ankau la kanalo swissinfo mem, la plej lasta relikto de SRI, por unuavice priservi svisojn vivantajn en eksterlando.

Kaze ke mia analizo estas komplete fusxa kaj erara, mi atendas kontraudirojn.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-05-15 20:11
Andreas Kuenzli skribis:
"La chefa eraro de Pietrzak & consortes estis, ke ili ne allasis novajn vochojn, kiuj povus fari pli interesan programon. Sed chu ech novaj vochoj helpus la savon de tiu Esperanto-programo, estas tute alia demando."

Ŝajnas, ke Vi ne sufiĉe bone konas tiujn elsendojn en lastaj jaroj. Ja estis tie novaj voĉoj. Interalie mia dum du jaroj. Antaŭe ankaŭ voĉo de Maciej Jaskot. Tio, ke la "novaj voĉoj" malaperis ne estis decido de Barbara Pietrzak aŭ Gabi Kosiarska. La malaperon kaŭzis forigo de honorarioj por kunlaborantoj. Tio ankaŭ estas en la artikolo:

"Jam antaŭ unu jaro estis efektivigita plia tranĉo de la buĝeto, kiu signifis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, ne plu ricevis la kutimajn honorariojn por la redakcia laboro, sed nur duontempan fiksan salajron, krome reduktitan pro la ekonomia krizo. En novembro estis komplete nuligitaj la honorarioj, kiujn la Esperanto-redakcio ĝis tiam povis pagi al nedungitaj kunlaborantoj."
esperanto
esperanto diras:
2010-05-15 21:00
Do, tiu ekzemplo bone montras ke Pietrzak & consortes finfine preferis sin mem malfavore al vi. Kial ili ne cedis siajn vochojn resp. lokojn al vi ? Chu nur pro la honorariaj konsideroj ?

Se mi parolas pri "novaj vochoj", tiam mi ne celas nur la akustikajn novajn vochojn, sed la principe novajn vochojn (kiuj povus ion fari sendepende de la diktato au influo de Pietrzak). Comprendes ?

Cetere konsideru, ke la honorarion, kiun oni forstrekis al vi, ricevas plej vershajne aliaj por aliaj laborlokoj. Tio estas la praktiko en tiaj entreprenoj, kie oni disdonas oficojn interne de la koterio. En Svislando regas la sama praktiko, despli ke nuntempe en tiaj institucioj furoras kruela batalo pro bonaj kaj bone pagitaj laborlokoj. Despli kutime en landoj kiel Pollando, kie ekzistas neniu sendependa supera kontrolo kaj kie post balotoj ghenerale favorigas sin mem la novaj elitoj. Lau mia scio PR estas nuntempe sub la kontrolo de PiS. Eble oni entombigos PR-n ankau en Vavelo apud Pilsudki kaj Kaczynski, kune kun la Eo-programo.
madridano
madridano diras:
2010-05-15 23:35
Mi ne komprenas la negativan reagon de s-ro Kuenzli antaŭ la fia agado de la estraro de Pola Radio, celanta la kompletan ĉesigon de la E-programoj de Pola Radio. La esperanta Redakcio de Pola Radio estas plej respektinda institucio de nia movado, kaj Barbara Pietrzak kaj siaj kunlaborantoj meritas la plej altan dankemon de la tutmonda esperantistaro pro ilia sindona laboro.
Dario Rodriguez
esperanto
esperanto diras:
2010-05-16 02:09
La sola deziro de mia vivo estas ankorau esperi, ke la esperantistoj iam pritaksos siajn "sanktajn instituciojn" per iom pli kritika menso.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-05-15 23:58
Nu ŝajnas ke tamen Vi nenion komprenas pri situacio en la Pola Radio. Unue kaj plej grave tion, ke Barbara Pietrzak ekde komenco de 2007 havas neniun influon je okazoj en PR, ĉar ŝi ne plu estis dungita tie. Do kulpigi ŝin pro io ajn okazanta en la redakcio ekde 2007 estas simple idiotaĵo. Estas eĉ tute male, ŝi grandioze helpis en tiu plej kriza momento, kiam estis starigataj novformulaj elsendoj. Sen ŝia sperto, tiu periodo certe estus multege pli malfacila. Ekde 2007 ununura dungita persono en la redakcio estis Gabi. Krome estis kunlaborantoj, sed kiel mi jam skribis, estraro de PR decidis nuligi honorariojn, do konsekvence ankaŭ "forĵeti" kunlabornatojn. Tio tute ne estis en decidpovo de Gabi kaj des pli de Barbara.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-16 02:00
Bone, sed kiu chefparoladas en tiuj elsendoj ? Chu la Senmakula Maria au la Sankta Spirito de Vavelo ?
Mi ja ne auskultis Radio Havana, sed Polan Radion.

Mi ne scias, kiu el ni malpli komprenas.

Krom tio mi kritikas chefe la enhavon de tiuj elsendoj, kiuj por iom pli altnivelaj pretendoj ne estas vere utiligeblaj. Kaj mi kritikis la malkapablon de tiu redakcio fari pli interesan programon. Sed tion oni diris jam antau 10 jaroj, kaj chio restis sama.

Se oni ne povas racie reagi al tiu kritiko, mi ne povas helpi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-16 11:03
La problemo kiun Andy volas trakti kiel personan, reale estas institucia. Por kio ni bezonas kanalon en ekzistanta nacia radiofonio, se ni mem povas fari sonprogramojn (kaj filmetojn!) kaj dissendi ilin rete -- kiel Radio Verda, Varsovia Vento ktp.?

La ideo ke dissendado de parolata Esperanto nepre devas okazi kadre de landa radiostacio estas postrestaĵo el la totalisma tempo, kiam ĉiuj publikaj eldiroj principe devis esti antaŭaprobitaj de la Partio. Siavice tio signifis ke se la Pola Popola Respubliko volis eviti skandaliĝi per persekutado de Esperanto, ĝi devis doni al ĝi eksplicitajn aprobojn, aŭ almenaŭ ŝajnigi tion, tiel ke ĝi povis kontroli kio okazas kadre de la Pola Esperantomovado. Normala reĝimo ne bezonas havi opinion pri Esperanto, kaj Pollando nuntempe tre proksimiĝas al normaleco.
Stanislav
Stanislav diras:
2010-05-16 14:13
Mi tre bedaŭras pri tiu malĝojiga evento, ĉar elsendoj de Pola radio estis, laŭ mi, plej bonaj je ĉiuj flankoj. Jes, ili estis devigitaj balanci inter interesoj de la ŝtata kompanio kaj aŭskulantaro, sed kiu povas kondamni ilin pro tio? Antaŭ iom da tempo mi jam skribis al Pola radio pri grava neceseco de iliaj elsendoj, inkluzive por Pola radio ĝenerale (http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/234263).
Kaj antaŭlonge mi pensis pri tio - ĉu e-stoj efektive ne povas krei propran radion, sendependan de ŝtatstultuloj? Per tiu ilo povus propagandi eo-literaturon, sciigi novaĵojn ktp. Kiom mi scias, kreado de podkasto postulas ne tre multe da mono - necesas nur deziro kaj minimumaj scioj. Se povis fari tion s-ro Korĵenkov, ĉu ne povos fari same pli junaj (eŭropaj?) samideanoj?
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-05-16 17:45
Vi skribis ke Andreas "ne sufiĉe bone konas tiujn elsendojn en lastaj jaroj". Kompreneble, se li klopodus ekkoni ilin, li ne havus tempon kritiki ilin kaj ĉion alian en Esperantujo.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-16 18:11
Kion mi audis kaj vidis, tio sufichas por kritiki. Oni ne devas koni chiujn detalojn.
Via oscede teda respondo estas la klasika-standarda respondo de esperantistoj por eviti kritikon kaj riprochi al kritkantoj, ke ili nenion komprenas.

Se oni aplikus pli da severa kritiko en Esperantujo, oni povus plibonigi multajn aferojn. Sed evidente la volo por tio ne ekzistas. En esperantujo ekzistas ia ireala (preskau sureala) emo al defendado de la ekzistanta status quo, kiun oni ghenerala laudegas tute naive. Bone, la e-istoj defendu kaprice sian status quo kaj ne miru, se ili restas putrantaj en sia malklara sauco, en kiu naghas fishoj kiel Malkoc kaj simile.
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-05-16 19:25
Se miaj respondoj estas tedaj por vi, vi povas ignori ilin. Vi estas unu el tiuj homoj kiujn oni de tempo al tempo renkontas en interretaj forumoj kaj oni nomas ilin "troloj". Celo de trolo estas provoki aliajn homojn.
andreasvc
andreasvc diras:
2010-05-20 16:21
Vi malpravas. Trolo kutime nur eldiras malverojn au pure subjektivajn atakojn. Kuenzli ja estas tre kritike, sed bone argumentas sian pozicion (mi ne implicas ke mi estas konvinkita au ne). Se vi estas serioza esperantisto (au ia ajn persono), vi devas elteni seriozan kritikon.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-20 21:12
Kara

kredu: min nek jukas, nek interesas, chu vi nomas min trolo. Pro tio mi tute ne ofendighas nek incitighas.

Mi konsilas al vi orientighi lau la "normoj" de la "nacilingva" kritiko ghenerale kaj tiam oni vershajne jam ne plu nomos min trolo, chu bone.

Cetere krom iuj personoj, kiuj nomis min trolo kaj kiujn mi chiukaze ne povas konsideri seriozaj diskutpartneroj, neniu serioza persono nomis min ghis nun trolo, ech ne Silfer au Haupenthal (la chilasta cetere kutimas nomi min Eidgenosse kaj la unua krom mensmalsanulo ankorau ne trovis la definitivan nomon por mi. Blanke nomis min Nestbeschmutzer. Bela kolekto.). Eble tio sufichas por montri sur kiu misvojo vi trovighas.

Mia sola intenco en tiuj retforumoj estas veki la dormantajn mensojn kaj spiritojn, kiuj de jardekoj reprezentas la saman pensmanieron sen ajna memkritiko (ech male ili komencas nur glorigi sin mem reciproke - sufichas jheti rigardon en la revuon Esperanto de UEA, kie aperas en chiu numero la fotoj de la samaj "gvidaj" personoj, lastnumero Fettes (plej supre) sur la sama pagho ech inter Zamenhof (plej sube), Lapenna (meze) kaj Privat (sube), kaj la foto de Fettes estas ankau la plej grandformata. Tio rememorigas min al la legado de Neues Deutschland, GDR, sed estas neniu miraklo, se slovakia chefredaktoro devas okupighi pri tiaj demandoj, kiu de la komunisma tempo kutimas tiajn kutimojn, kie oni adoras chefojn. Sed mi dubas, chu en la kabineto de Marcek pendas grandformata bildo de Dasgupta, Tonkin au Fettes, vershajne ech ne de Zamenhof, Lapenna kaj Privat),..... kaj instigi ilin al reale kritika rigardo kaj percepto de la aferoj kaj provi tiri el tio iujn konsekvencojn. Ghis nun mi konstatas neniujn progresojn de la diskuto en la Esperanto-movado - kaj vershajne tio estos longa procezo, kiu necesigos ankau ne nur generacian shanghon, sed ankau la kompletan shanghon de la esperantista intelekta elito.

Ke mi kelkfoje polemikas au provokas au ironias au povas esti rande de ofendo, mi konscias, sed shajnas ke tio apartenas al la "metio".

Cetere shajnas ke tre malmultaj esperantistoj komprenas humuron. Plej ofte ili apartenas al la maldekstra ideologia spektro, en kiu regas ghenerale la sinteno "Ni pravas". Do, homoj, kiuj estas konvinkitaj, ke ili pravas, ne kapablas ridi pri si mem, kaj ili ankau ne pretas akcepti kritikon, kiu minacas ilian mondkoncepton. Sed tiujn verojn ne mi inventis, sed oni povas ilin legi en la sociologia fakliteraturo.

Pro tio mi ghojas chi tie renkonti la vochon de Andreas van Cranenburgh.
Lau la reagoj, kiujn mi ricevadas de tempo al tempo ankau private, mi estas certa, ke en la Eo-movado ekzistas multegaj samideanoj, kiuj reprezentas la saman pensmanieron de Andreas van Cranenburgh, sed pro diversaj kialoj ili ne deziras elpashi publike.

Cetere ech se mi estas Eidgenosse, mi tute ne intencas ludi la rolon de Winkelried en la Eo-movado. Tioma fanatikulo mi ne estas.

Cetere se vi volas konatighi kun la "oficiala" tono de mia kritiko, vi legu la revuon Spegulo, en kiuj aperas nur tekstoj bone preparitaj kaj bone pripensitaj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-21 09:56
Andreas Künzli:

<< Mi konsilas al vi orientighi lau la "normoj" de la "nacilingva" kritiko ghenerale kaj tiam oni vershajne jam ne plu nomos min trolo, chu bone. >>

Kiu nacio? Estas sufiĉe malsamaj normoj en Svedio kaj Ĉinio, ekzemple.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-21 14:18
Mi celis diri lau la "normoj" de la "ekstera mondo".
Sed inteligentaj homoj certe ne miskomprenis min.
Ech chinaj kritikantoj intertempe kapablas "racie" kritiki. Pri svedaj mi ne scias. Vershajne estas neniu diferenco kompare kun svisaj, depende de la temo kaj de la temperamento de la kritikisto.
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-05-21 17:31
Ne temas pri kritiko. Vi estas simple malĝentila kaj ofendas homojn. Cetere vi kritikas homojn pri kiuj vi, laŭ via propra konfeso, scias nenion. Se vi volas ion ŝanĝi, vi povus mem provi kandidatiĝi por iu funkcio anstataŭ senfine kritike babili en forumoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-21 23:20
Malafablajn kaj ofendemajn kandidatojn, kiuj senfine kritike babilas en forumoj, vershajne neniu estraro volas elekti.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-16 19:25
Cetere oni povas timi, ke kiel kutime en tiaj momentoj plej diversaj fanatikaj kaj strangaj esperantistoj skribas la plej idiotajn mesaghojn al la Prezidanto de Pola Radio, kies adreso estas publikigita sur
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=379#3

Mi ne shatus legi tiujn mesaghojn, por eviti harhirtighon.

Tio certe pliseverigos la krizon.
madridano
madridano diras:
2010-05-18 17:56
Eble iom malfrue mi sugestus, speciale al la karaj poloj kiuj aperigis ĉi tie komentojn, skribi pri la temo de Pola Radio al la ĵurnalo kiu dum la antaŭa krizo je 2006 aperigis favoran artikolon: Gazeta Wyborcza. Mi mem aŭdacis skribi al ĝi hispanlingve. Mi uzis jenajn adresojn:
<listydogazety@gazeta.pl> (redaktora konsilantaro) kaj <kultura@agora.pl> (redaktoro pri kulturo). Mi trovis tiujn adresojn ĉe http://www.agora.pl/agora_pl/1,66386,2786164.html
Dario

harri
harri diras:
2010-05-16 20:29
Pola Radio simple opinias, ke ne valoras vivteni la esperantajn elsendojn. Tio estas bedaŭrinda fakto. Eble ĉio estas tute politika, sed ĉu ie kaŝiĝas ankaŭ fonaj faktoj?

Ĉu iu scias pri nombroj? Nun jam ne tiom gravas kalkuli alvenintajn reago-leterojn de aŭskultantoj. PR scias precize, kiom da programdosieroj estas elŝutataj kaj, espereble, aŭskultataj. Ĝi eĉ scias, kie loĝas la elŝutantoj, ĉar tion eblas konjekti per la IP-numeroj. PR scias tion pri ĉiu diverslingva servo, kaj mi supozas, ke ankaŭ la esperanta estas plu statistikata, kvankam ĝi jam longe staras elĵetita el la respektinda rondo de la oficialaj fremdlingvaj programoj de PR.

Ĉu iu vidis tian statistikon? Kiaj estas la nombroj por la diversaj servoj? Estus strange (en normala radio-kompanio), se PR ne sciigus la nombron de eblaj E-aŭskultantoj ankaŭ al la sola dungitino de la E-redakcio.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-05-17 09:24
Mi konasentas kun Andy, ke "ne ekzistas reala merkato por Esperanto" kaj tio "estas la chefa problemo". Mi certas ke tion montras la radio-statitistikoj kaj ili - ne politiko aux iu fobio - indikas la decidritmon.

Se la tuta "E-merkato" konsistas el (dek)kelkaj miloj da "aktivuloj", kaj la plej multaj el inter ili en la "tria agxo", malfacilas atendi de la libermerkataj decidantoj,ke ili pluinvestu en "grandan nenion".
 
Jam antaux multaj jaroj min demandis miaj ekslernantoj de Esperanto: kion ni faros post la kurso. Mi respondadis: vi havos liberajn kontaktojn, korespondos, vojagxos. Kelkaj faris tion, sed reale niaj E-kontaktoj estas nur sporadaj kaj tre suprajxaj. Nun mi ne plu instruas, i.a. pro tio, ke mi ne volas trompi miajn lernantojn. En la nuna "kruela" (kapitalsime) mondo mankas loko kaj mono por "(ideal)ismoj". Memoru, ke ecx cxinoj ne plu multe investas en E-informadon, kaj ilia ekonomio multe pli fortas ol la pola, sed ili konstatis kaj mezuris ke E-informado ne aparte profotigas.

Do mi tute ne miras pri la decidoj de la gvidantaro de "Pola Radio".

Denove mi ripetas post Walter La Fera "kial vi stultas, cxar mi malricxas, kial vi malricxas, cxar mi stultas".

La espero estas en la senpagaj, privataj ideoj, kiel "La Ondo de Esperanto" kaj "Varsovio Vento", sed mi dubas cxu ili suficxas por pluvivigi Esperanto-movadon (UEA tion ne faras suficxe kaj aliaj organizoj faras ecx malpli).

eksaktivule via,

Jarek Parzyszek, Bjalistoko
esperanto
esperanto diras:
2010-05-17 12:41
Mi ne scias, kaj ech dubas, chu oni povas kulpigi la kapitalismon pro la maldeziro de Esperanto. Kulpigi la kapitalismon kompreneble estas modo en orienta Europo kaj tre facila preteksto por sensharghighi de propraj taskoj. En orienta Europo ankorau tro regas la pensmaniero. "La monon donas la shtato". Se vi sekvas la historion de la homaro, vi konstastas, ke chiuj sistemoj, kiuj aplikis tiun principon, fiaskis, plej aktuale Grekio. Aliaj elstaraj historiaj ekzemploj estis GDR kaj Jugoslavio, kuj kolapsis i.a. pro troaj eksteraj shuldoj, kiujn ili ne plu povis repagi.

Mi ech kredas ke la problemoj de Esperanto kushas en tute aliaj sferoj.

La aserto, ke mankas en la kapitalismo idealismo, estas falsa. Kiom da milionoj da komercaj entreprenoj fondigas chiujare, en kies starigon la homoj investas chiun sian idealismon. (Nu la duono de tiuj entreprenoj bankrotas kaj la idealismo kompreneble estas for). Kiom da idealismo oni investas en la scienco por inventi novajn produktojn, ekzemple medikamentojn. Ne chiuj tiuj laboroj estas chiam bone au entute pagataj.

Nu, mi komprenas, kion la e-istoj komprenas sub "idealismo": Nome la investon de tempon en projektoj kiel ekz. al lernado Eo.

Oni devus turni la stangeton en la senco, ke el idealismo farighos realismo. Kaj tiam aperus pli bonaj perspektivoj pro Eo.

Lau mi la esperantistoj grandparte mem kulpas, ke ilia movado ne estas pli "demandata en la merkato".

La chefa problemo estas, ke la Eo-movado totale malpartoprenas la mondajn aferojn kaj restas izolita en sia verda geto.


Dum la komunisma tempo Esperanto servis chefe al du celoj:
1) Shtata propagando
2) Turismo
Do, ekzistis speco de "merkato". Sed tiu merkato estis ireala kaj ne povis esti komparata kun la reala merkato en okcidentkapitalisma sistemo. Do, la Eo-movado praktike elcherpighis en tiuj landoj samtempe kiam la komunismo falis, char Esperanto ne plu estis bezonata kaj rilate punkton 1) kaj rilate punkton 2).

Se la Eo-movado produktus en Eo realajn produktojn kaj ne nur chifonajhojn (kiuj ech furoras sur la furorlistoj de UEA), la shancoj por Esperanto estus pli altaj.

Neniu reale bezonas la lernolibrojn de Marcek au Kolker, sed reale estus bezonataj tradukoj de la verkoj de Slotterdjk, ekzemple, teorie, au de iu ajn bestselera autoro. Sed la problemo estas, ke la verkoj de Slotterdijk kaj aliajj bestseleraj autoroj estas jam tradukitaj al 30 lingvoj, do aperus forta konkureco por Esperanto. Kaj la vorto "konkurenco" estas shlosila por la pluekzisto de Esperanto. Se Eo enirus la realan merkaton, ghi do frontus realan konkurecon, kio estus nova defio. Nuntempe Esperanto havas neniun konkurencon, char ghi ne partoprenas en sferoj, kie ludas la fortoj de la konkurenco.
Alia problemo estas, ke Eo estas nur tre malgranda lingvo kun nur relative malmultaj parolantoj. Do, el la vidpunkto de la "merkato" apenau indas produkti librojn por nur kelkmil personoj, char la produktokostoj estas tro altaj kaj la produktoj farighas tro multekostaj.
Ech germanlingvaj libroj pri Esperanto kiel La danghera lingvo de Lins ne plu trovis reeldonojn.
Diabla cirklo.

Oni devus foje vidi la aferojn de Esperanto ne nur kdeologie, sed ankau ekonomie (kaj politike). Sed la e-istoj ghenerale abomenas kaj ekonomion kaj politikon. Do, oni ne povas helpi al ili.

Jarek diras ke ne havas sencon instrui Esperanton sub la nunaj cirkonstancoj. Nu, oni ne devas havi nenecese riprochojn de la konscienco kaj diri, ke oni trompas la homojn. Oni simple devas al ili klarigi la situacion de Esperanto dum la instruado, kaj ili komprenos kaj ne sentos sin trompitaj kaj eltiros el la situacio siajn konsekvencojn - au ili chesos plulerni Eon, au ili pliklerighos pere de Esperanto, ekzemple verkante artikolojn kaj librojn en Esperanto, kiuj tute ne temas pri Esperanto. En tiu direkto la e-istoj devos movighi. Chio alia estas senutila kaj perdo de la tempo.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-17 14:50
Kara Andi,
nur parte vi pravas.Mi skribu tamen pri kio vi ne pravas.
Jam Jarek multe pli pravas, cxar li vivis en pasinta sistemo kaj vivas en nuna kaj certe spertis pri diferenca mondo.
Mi devas klare diri al vi, ke socialisma sistemo estis pli humana kaj socia ol kapitalisma.Vi pravas, ke ili subtenis Esperanton por fari propagandon kaj por turismo, sed ne nur. Por tiu ideologio estis ankaux tre grava afero de paca mondo kaj interkomprenigxo (ne laux reguloj de kapitalistoj).
Vi donas kiel plej bona ekzemplo de fiasko interalie GDR. Do, mi jam skribis pri tio, ke ne cxio estis malbona kaj kial fiaskis estis ankaux la fakto, ke
GFR povis disvolvigxi sukcese, cxar ankaux firmaoj tre malmultekoste povis ricevi produktojn de GDR (preskaux donace) cxar estis bezonaj devizoj...
De alia flanko GDR devis repagi militkostojn al Sovjetunio, kiujn GFR preskaux ne havis.Krom tio rusoj ekspluatis la landon en cxiu maniero, pri kio iam certe estos skribotaj libroj (urano,masxinoj, produktoj de cxiutaga vivo, "gastigado" de multaj firmaoj kaj soldatoj...) Tamen neniu logxis sur ponto, cxiu povis labori kaj ne devis almozpeti. Nun en mia urbo preskaux cxiu tria logxejo estas nelogxigita kaj interese, ke estas tamen senhejmaj kaj senlaboremaj homoj.Cxu tio estas kongruas kun la karto de homaj rajtoj?
Homoj ne plu interesas pri idealismaj celoj de Esperanto, cxar unue devas certigi al si la taga panon. Por gxin tamen akiri la regulojn diktas la "idealisma" kapitalismo.Kial do subteni Esperanton, kiu povus esti utila al cxiuj? Vi ja scias, ke jam en 1922 estis proponita Esperanton akcepti cxe UNO kaj kial francoj tiam metis "liberum veto"? Cxu hodiaux lingve imperia mondo faras alie? Cxu ili estas interesita demokrate solvi la lingvan problemon? Nur kiam denove la popolo ekposedos stratojn tiam povos okazi "libervole".
Kaj estu certa, ke pli aux malpli frue tio okazos,cxar precipe landoj, kiuj jam cxiam devis kontrauxbatali la fremdlingvadon devigan, ne konsentos kaj tiam gardi EU estos tro malfrue.
Esperanto estus merkatiga por kapitalisto, se gxi donus profiton al certa klaso kaj ne por cxiuj.
Vi pravas, ke en kapitalisma sistemo vi povas cxion provi, sed cxio estas pli aux malpli privata provo kaj riskon aux profito estas por la felicxuloj.
Cxu vi auxdis, ke laboristo, kiu havas fmilion , perdis laboron kaj ricevis sxtatan helpon? Certe tamen vi legis, ke milionojn ricevis malfelicxaj bankistoj por ke ili pluen povu bani en cxampano. Ja, gxi estas plej granda humanismo, cxar alie ili mem povus ion perdi. Cxiu dua politikisto estas korupta kaj cxiu pensas plenigi unue propran posxon. Veraj politikistoj estas rarajxoj. Cxiu rakontas fabelon kaj kiam estos elektitaj cxion forgesas.
Jen estas nur malgranda vero dirita.Tial mi komprenas Jarek, kial li cxesis instrui, cxar vere ni devos trompi demandantojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-17 17:06
Kara Esperantoluna
Bv. konservi la fabelon, ke la "socialisma" sistemo estis pli humana, por vi mem. Mi komprenas, kion vi celas diri per tio, sed per tiu unuflanka prezento de la temo vi riskas komplete perdi vian kredindecon.

Eble en la fantazio de vi, Blanke ktp. ghi estis pli humana.
Sed tiaj eldiroj klare montras la blindecon de la homoj, kiuj asertas tiajn kompletajn stultajhojn.

Kompreneble chio estas pli komplika, tion mi ankau scias, sed antau 20-30-40 jaroj chiuj homoj en orienta Europo rigardis al Okcidento kaj revis vivi en la okcidenta sistemo. Kiam en la 80aj jaroj mi restadis chiujare kelkfoje en unu el la soclandoj, neniu diris al mi, ke oni preferas la socialisman sistemon. Chiuj abomenis tiun sistemon, ech la oficialaj reprezentantoj, kiuj propagandis ghin, kaj tiuj, kiuj shajne profitis de ghi, kaj chiuj esperis kiel eble plej baldau esti liberigitaj de tiu socialisma koshmaro, kiu ech bazajn nutrajhojn ne povis garantii, ni ne parolu pri bazaj liberecoj. Precipe en Pollando.

Kompreneble en la 90aj jaroj kaj post 2000 okazis gravaj ekscesoj en la internacia financa merkato, pri kiuj oni pli kaj pli konscias kaj koleregas, kaj pro kio suferas ankau LA PLIMULTO de la homoj EN OKCIDENTO (okcidenta Europo kaj Nordameriko). Do, ne nur la "trompitaj" homoj en orienta Europo estas viktimoj. Krom krevigi la socialisman sistemon, kion tiuj orienteuropaj popoloj ghis nun utilan kontribuis al Europo ? Nenion krom lamentado kaj eterna politika reakcio (Klaus, Kaczynski, aliaj). Tiuj landoj farighas terura shargho por Europa Unio, kiu volis helpi al tiuj landoj eliri el la kacho. Sed ili ricevas nur plendojn de poloj, chehoj orientgermanoj, ktp. Tiuj landoj volas nur monon, sed redoni ion ajn ili tute ne volas. Kiel la afrikanoj ili diras: "Ni estis ekspluatitaj dum jardekoj, nun ni rajtas repostuli la shtelitajn aferojn". Jen tio estas la realeco. Eble diru tion al la registaro en Kremlo kaj vi respondos la adekvatan respondon.

Au eble vi sendos dankon al George Soros, la esperantisto, kiu nun celas detrui la eurosistemon per sia diabla spekulado. Chinoj, rusoj, hindoj kaj brazilanoj (briklandanoj), kubanoj, libianoj, irananoj, turkoj kaj aliaj tre humanaj shtatoj ghojos.

En Svislando jam estas granda chagreno, kontraustaro kaj malamo kontrau tiuj orienteuropaj landoj, de kie venas la chefaj krimuloj, kiuj shtelas autojn kaj enrompas loghejojn, kontrabandas per drogoj, armiloj kaj homoj, perfidas homojn sur la strato per fraudaj mensogoj kaj diversspecaj shteladoj, fitrompas la publikajn instancojn de la unuopaj shtatoj por melki la publikan monon (ja ja Volkseigentum), kaj amaso da prostituinoj inundas la okcidenton, tiel ke tio jam estas publika gheno. Vershajne chion tion ili lernis en la humana socialismo.
 
Do, bv. objektivigi vian rigardon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-17 19:22
Kara Andi,

mi estis granda kritikanto de socialisma sistemo en Pollando kaj en GDR. Al miaj laborkolegoj en nia diskuto mi auxguris finon de GDR, kion oni ne kredis. La sama kolego, margxine dirite aktiva komunisto (tiam kaj ankaux nun)renkontinte min antaux du jaroj, tion rememoris. Mi kritikis, cxar mi sincere dezirus alian politikon. Mi tamen jam en Pollando rimarkis, ke tio ne eblas kaj jam en GDR tute ne.Nur kiam la popolo iris sur stratojn estis emaj fari sxangxojn kaj tiam jam estis tro malfrue. Cxie do, oni povas vidi erarojn kaj malgxustajxojn.Ne estas malfacile auxguri, ke USONO kaj EU ankaux iam finigxos, cxar tio estas tute normala biologia vojo. Cxiu arbo akiras certan grandecon, agxon kaj mortas. Pro tio ne miru, ke EU povas finigxi pli rapide ol ekestis. Denove mi substrekas, ke lingva politiko, se ne estos solvita demokrate kaj neutrale estos kauxzo de disfalo.Blindaj politikistoj, kiuj sercxas modelon eble en Usono ne komprenas, ke Euxropo cxiam estis militanta pro multaj internaciaj problemoj.Mem Usono ricevos pli kaj pli da tiaj problemoj.
Se temas pri viaj rimarkoj, ke multaj deziris finon de socialisma sistemo, do vi devas ankaux vidi psikologie. Cxio kio estas malpermesita estas ege dezirata, krom tio cxi sistemo mem gvidis sin en la sakstraton, cxar ne specjalistoj estis protegataj nur partianoj. Multaj specialistoj, kiuj estis edukitaj en la landoj fugxis al okcidento kaj kapitalisto ne havis elspesojn.
La tuta historio alie spektus, se socialismo venkus en tre evoluita kapitalista lando ekzeple en Germanio , Francio cxu Britujo, kie homoj estis edukitaj por solida laboro, ordo kaj posedis ne nur scion sed ankaux evoluitan industrion. Bedauxre venkis en Rusio (kion helpis ankaux kapitalismo), kie homoj estis malricxaj materiale, spirite kaj eduke.Ju pli malricxa popolo des pli granda korupcio kaj gxusteco. Do, oni devis batalante korupcion krei kontrolorganojn kaj por kontroli kontrolorganojn pli altaj kontrolorganojn. Kaj se ideologio ne estos respegulata en videbla sukceso, rapide perdigxas fido kaj entuziasmo de popolo.Popolo estos devigita esti korupta kaj ofte prisxtelis la sxtaton. Estis konataj paroloj; "La sxtato prisxtelas min, mi prisxtelas la sxtaton".
Tamen, ne pensu, ke kapitalismo venkis. Venkis nur mono, kiu ankaux gxiperdas sian signifon pli kaj pli.Kredu aux ne sed ankaux tiu sistemo havas jam kalkulitajn tagojn.Ecx sur la sterko post kelka tempo kreskas novaj plantoj!
Ne pensu, ke mi postploras pasintecon, sed ankaux nuntempeco ne gxojigas min.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-17 21:28
Kara Stani
kion vi skribis, estas jam pli konvena. Kaj mi grandparte samopinias.

Sed char la tuta diskuto okazas en la gazetaro kaj en la fakliteraturo nacilingvaj, ni ne devas chi tie perdi nian tempon kaj stulte batali pro la socialismo au kapitalismo.

Chiu el ni havas sian ideologian mondkoncepton. Unu estas malpli socialismema, la alia pli, ktp. Vi naskighis kaj vivis tie, mi chi tie, en specifa historia periodo, kaj ni faris diversajn spertojn kaj havas diversajn opiniojn kaj konvinkojn. Jen la chefa diferenco.
Oni ne povas kompari la "socialismon" en la 80aj jaroj kun la stalinismo de la 40-50aj jaroj. La socialismo en orienta Europo havis la malavantaghon, ke ghi ne permesis al la homoj la liberecon, ke oni altrudis rigidan politikan ideologion kaj ke ghi ekonomie misfunkciis. Chiuj problemoj aperis pro tiuj kontraudiroj, kiuj estis kontrau la logiko.
Ankau Svedio havis specon de sopcialismo - kio okazis ? Vi mem scias. La sistemo kabeis.

Do, estas multaj politikaj, ekonomiaj kaj ideologiaj aspektoj, kiuj estus konsidereblaj.

EU estas bedaurinde fragila konstruajho, sed alternativo dume ne ekzistas.
Estis neniu alternativo ol integri la orienteuropajn landojn, kun chiuj problemoj kaj heredajhoj. Tiun "Pufferzone" inter okcidenta Europo kaj Ruslando devis esti iel solvita. Kaj, pro historiaj kialoj, tiu Pufferzohe decidis alighi al okcidenta Europo, kvankam ili estas slavoj, kiujn okcidenteuropanoj abomenas. Ruslando restis Ruslando, kiel aparta mondo.

Chiuj landoj, ne nur la orienteuropaj, povas refali en naciismon. Tion oni vidas che Italio, kie iu bizara novmusolinismo renovighis, surbaze de la potenco de la amaskomuinikiloj, surbaze de la kapitalismo kaj ioma autoritatismo de unu persono, kiun parto de la popoo adoras kiel savanton.

En Svislando ni havas nian Blocher, Pollando havas/is sian Kaczynski, ktp. Nia Blocher estas kiel Ceausescu: ech se li mortas, lia spirito pluvivas. Sed parto de la svisa popolo diras: "Blocher pravas". Kaj lia partio havas 30%.

Nuntempe temas NUR pri mono. Chiuj najbaroj de Svislando atakas Svislandon, char ili tie malkovris kashitan monon, kiu estis kashita dum la komunisma tempo kaj de la germanaj impostfughantoj. Ankau tiuj stultaj asutroj komencas kriachi kontrau Svislando, char politike estas oportune kriachi kontrau Svislando, la nova pario de Europo, kiun oni povas pato, char oni redas, ke Svislando sufiche profitis en la pasinteco (povas esti). Ech Ghaddafi malkovris tiun sporton. Sed la diferenco inter chiuj tiuj landoj kaj Svislando estas, ke Svislando ankau helpis al aliaj landoj per multege da mono, miliardoj chiujare. Tion tiuj achuloj facile forgesas. Mi tute ne asertas, ke Svislando estas anghelo. Kion ghi faris ekzemple kun la judoj en la dua mondmilito estas neforgesebla kaj nepardonebla. Sed ghi ne nur malbonon faris al la judoj.

La mono chion detruas, kaj intershtatajn rilatojn, kaj laborlokajn dungojn, kaj personajn amikecojn.

Sed la socialismon lau marksisma maniero oni povas forgesi. Jes bedaurinde Stalin ghin pervertis, poste Honecker kaj la kliko, kiun Blanke nomas "krimuloj" provis ghin savi. Kio okazis, vi scias pli bone ol mi.

Ekonomian bonfarton kaj politikan demokration oni ne povas ricevi senpage, sed devas CHIUTAGE defendi. Ili estas ESCEPTAJ valoroj. La svisoj militis inter si kaj kun la najbaroj 550 jarojn (jes 550 jarojn - de 1291 ghis 1848) seninterrompe, por en 1848 veni al la konkludo, ke tio estas idiotajho. La svisoj plej multe batalis kaj militis en la historio de Europo. Chu vi povas kredi kaj imagi tion?

Punktofino.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-17 23:28
Vi skribas:
"...el la vidpunkto de la "merkato" apenau indas produkti librojn por nur kelkmil personoj, char la produktokostoj estas tro altaj kaj la produktoj farighas tro multekostaj."

Tamen, tekniko nun ebligas produkti finance realisme por ech tre malgrandaj merkatoj. Legindas
http://www.economist.com/[…]/displaystory.cfm?story_id=15580856
 
La artikolo mencias la tiukampe gravan firmaon Lightning Source. Beletra Almanako estas presata ghuste che Lightning Source.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2010-05-18 14:19
Jes, presado de malgrandaj kvantoj ne plu estas problemo. (Krom Lightning Source menciindas ankaŭ Antony Rowe, kiun EAB uzis por pluraj Esperantaj libroj.) Tamen, se "produktokostoj" inkluzivas pagadon de la aŭtoro, redaktoro, reviziisto, komposisto, ktp, tiam oni devas vendi, se ne kelkmil, almenaŭ kelkcent ekzemplerojn. El tiu vidpunkto, ke presado iĝas malpli multekosta, tio estas problemo, ĉar la aĉetantoj ne pretas pagi grandan sumon por libro.

Vendi eĉ kelkcent ekzemplerojn de Esperanta libro ne estas facile. Tamen, bonŝance Esperantujo havas volontulojn, do ĝenerale oni ne devas pagi la aŭtoron, ktp.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-18 15:55
Certe, Edmundo, "presado lau mendo" plej konvenas por malgrandaj merkatoj volontulecaj kiel la Esperanta. Kaj restas demando chu nia merkato volas resti tia. Siatempe EVA - nun Akademio Literatura - fondighis i.a. por profesiigi la rilatojn chi-kampajn.
Alia enmerkatiga metodo estas pdf-oj. Certe Vi jam konas la priajn spertojn de Tim Westover:
http://timwestover.com/marvirinstrato/
Krome, Libera Folio mem jam raportis pri legiloj kaj e-libroj... mi sentas min papera dinosauro. Au tigro....

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2010-05-18 14:35
Cetere, mi iomete rigardis la ofertojn de Lightning Source, sed tiu firmao havis tiam almenaŭ unu grandan malavantaĝon kompare kun Antony Rowe: dum Antony Rowe povas presi libron en iu ajn formato, Lightning Source proponis nur etan menuon da eblaj formatoj, kaj tiu menuo ne inkluzivis la plej kutimajn formatojn en Britio (eble ĉar estas usona firmao). Do, la librojn, kiujn ni jam presis ĉe Antony Rowe, oni ne povus simple represi ĉe Lightning Source.

Jes, la normaj formatoj estas tute aliaj en Britio kaj en Usono. Aliaj landoj havas aliajn normojn, kaj kelkaj landoj, inkluzive de la cetere tre normema Germanio, ŝajnas tute ne havi normon. Ĉu Esperantujo adoptu la usonan normon?
Dirk
Dirk diras:
2010-05-18 20:32
En Germanio ekzistas kvazaŭnormoj por diversaj paperformatoj, sed ne por libroformatoj. Ke ekzistas tiaj normoj en Britio kaj Usono, tion mi ĝis nun ne konsciis. Ĉu vi scias, kie mi povas legi detalojn de tiuj normoj? Mi jam serĉetis, sed ne trovis ion koncernan.

Ĉu vere temas pri naciaj normoj, aŭ ĉu temas nur pri la ofertoj de unuopaj presejoj?

Esperantujo certe ne adoptu nacian normon, se tiu ĉi ne validas tutmonde. Laŭ via propra priskribo usona normo ne multe utilas, se vi volas presi en Britio.
edmundo
edmundo diras:
2010-05-18 22:27
Ja estas malfacile trovi informojn pri tiuj normoj. Mi pensas, ke ili estas faktaj, ne oficialaj. Mi pensas, ke ili estas jenaj:

Usono (coloj): 4,25 x 6,75; 5,5 x 8,5; 6 x 9; 7 x 10; 8,5 x 11

Britio (mm): 111 x 178 ("A"); 129 x 198 ("B")

Eble indas gugli pri tiuj numeroj.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-18 18:37
Ni parolas pri du diversaj merkatoj:

Vi pri mikromerkato (LAU MENDO al nichoj).

Mi pri la tradicia makromerkato.

Do, du diversaj sistemoj.

Mia supra frazo estas eble iom miskomprene skribita, kaj por pli bone esprimi mian ideon, mi devus iom modifi ghin.

La eldonejo, kiu produktos ekzemple mian Zamenhof-biografion, estas kombino de ambau merkataj sistemoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-18 21:18
"La eldonejo, kiu produktos ekzemple mian Zamenhof-biografion, estas kombino de ambau merkataj sistemoj."
Eble ankau tio ekzemplas ke la limoj inter tiuj merkattipoj komencas malklarighi.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-05-19 00:03
Multajn "foruz"-manuskriptojn oni povus rekte publikigi en interreto anstatau serchi komplikan kaj multekostan tradician eldonsolvon libroforman.

Sed la diferenco estas, ke eldoni libron estas daure konsiderata kiel afero de prestigho, dum interreto estas konsiderata kiel speco de rubujo.

Ni chiuj pensas tro konservativisme. Mi ech kredas, ke mi observas la tendencon, ke ghuste pro tio, ke interreto havas la reputacion de rubujo, multaj verkistoj re-preferas eldoni siajn verkojn en libra formo.

Preskau neniu teksto en interreto kompare kun libroj estas recenzata.
Do, publikigo en interreto ne estas konsiderata kiel plenvalora publikigo.

Kompreneble aldonighas dua gravega aspekto che la libroforma eldonado. Tiuj verkistoj, kiuj povas amase VENDI siajn bestselerajn titolojn, do kompreneble perlaboras amason da mono. Alia diferenco kompare kun la senpaga publikigo en interreto, kie la tekstoj estas kutime senpage haveblaj.

Du diversaj "filozofioj".

La poresperantista merkato estas lau mi lumjarojn for de amase vendeblaj bestseleroj, pere de kiuj eblas richighi. Kiuj titoloj vendighas en Esperantujo oni ja vidas lau la (hontindaj) furorlistoj de la UEA-libroservo. Preskau nur malmultekostan fatrason la e-istoj plej multe produktas kaj achetas (chi tion oni prefere ne diru nek montru al la "ekstera mondo"). Kutime la Eo-libroj kushas dum jaroj kaj jardekoj en la stokoj de la libroservoj sen trovi achetanton. Kiam en 1993/94 mi laboris en KCE, mi trovis plenan subtegmentejon da libroj el foraj tempoj, kiuj ne estis venditaj kaj pri kiu neniu plu interesighis (krom eble iu japano, kiu serchis brokantajhojn). Ech senpage tiujn librojn la klientoj ne deziris, char la intereso pri ili komplete mankis. Vershajne ankorau nun eblas acheti librojn ekzemple de Stafeto en diversaj libroservoj.
bkolker
bkolker diras:
2010-05-19 17:16
> Tiuj verkistoj, kiuj povas amase VENDI siajn bestselerajn titolojn, do kompreneble perlaboras amason da mono.

Ehx! Bedauxrinde, ne en Esperantujo.
reiesperanto
reiesperanto diras:
2010-05-20 01:14
> Preskau nur malmultekostan fatrason la e-istoj plej multe produktas kaj achetas (chi tion oni prefere ne diru nek montru al la "ekstera mondo").

Prave! Sed konsumado de esperantaj libroj, ekzemple, en malriĉaj landoj ne dependas ekskluzive de prefero. Tio rilatas ankaŭ al la eduk-nivelo kaj aĉetpovo: simplanima, malklera esperantista civitano el tiuj landoj ne aĉetus, ekzemple, ekzempleron de "Beletra Almanako" aŭ de "Spegulo", dum klera, literaturema, intelekte postulema sed "nepagipova" civitano ne povus permesi al si ĝui la (rarajn) bonkvalitajn kulturaĵojn. Nu bone, tiaj esperantistoj estas ja tiel malmultaj (ĉu en riĉaj, ĉu en malriĉaj landoj), ke ili ne sukcesus konsiderinde alporti profiton al la eldonantoj... :-)

Amike
Lu
Lu diras:
2010-05-19 19:14
Andy asertis, ke "ne ekzistas reala merkato por Esperanto" (parolante pri Pola Radio) kaj Jarek konsentis larĝigante la aserton. Laŭ mi tio estas ĉefe demando pri realisma takso de la merkata grandeco. En la statistikoj laŭ uzado kompare kun aliaj lingvoj (http://eo.wikipedia.org/wik[…]o#Komparo_kun_aliaj_lingvoj) Esperanto kutime okupas lokon inter la 15-a kaj 35-a. Tio signifas, ke estas iom riske, ke Esperanto estu en io, kio ekzistas en malpli ol 15 lingvoj, oni povas diskuti, kiam estas 15 ĝis 35 lingvoj, dum relative verŝajne Esperanto povas teni sian lokon, kiam ĝi estas samrajta al pli ol 35 lingvoj. Kio signifas relative klare, ke defendi la pozicion de Esperanto en Pola Radio estas io tre malfacila, se ili deziras havi nur kelkajn lingvojn (aktuale sep laŭ http://www.polskieradio.pl/zagranica/ : angla, belorusa, germana, pola, rusa, ukraina, hebrea).

Flanke Jarek rakontas, ke li ne scias, kiel liaj lernantoj povas uzi Esperanton. Nu, farante pli malpli la samon, kion vi iam faris, Jarek: Vojaĝi tra la landoj, pasigi sian liberan tempon kun homoj el multaj landoj. Certe iuj kontaktoj estas supraĵaj, aliaj pli profundaj (kiel en la cetera vivo). Al la renkontiĝoj de EsperantoLand (ĝis nun Novjara Renkontiĝo kaj SOMERE, sed aldoniĝas kelkaj pliaj) homoj venas ekde ok jaroj - kaj tute certe multaj el ili trovis agrablajn kontaktojn. Ili ne venas pro idealismo, sed por pasigi "internaciajn feriojn" kun aliaj agrablaj homoj.

Pri Ĉinio vi, Jarek, eble legu iom detale. La ĉinoj vivtenas tri grandajn Esperanto-retejojn: La oficiala informejo de la ĉina registaro, http://esperanto.china.org.cn/ , havas tage ĝis ok novaĵojn. Ĉina Radio, http://esperanto.cri.cn/ , prezentas hodiaŭ naŭ novaĵojn kaj la daŭrigo de la iama "El Popola Ĉinio", http://www.espero.com.cn/ , enretas per ses aktualaj novaĵoj. Proksimume dudek ĉinaj universitatoj ofertas Esperanto-kursojn, kie kutime partoprenas cento aŭ pli da studentoj... Mi iam varbis en Berlino per prelegoserio "Esperanto en la praktiko". Enestis prelegoj kiel "Esperanto en Ĉinio", "Esperanto-muziko", "Esperanto en interreto" ktp. Unu el la avantaĝoj estas, ke la preleganto devas iom esplori sian temon...
Sakari
Sakari diras:
2010-05-19 21:17
Kelkaj homoj ĉi tie asertis, ke en kapitalisma mondo ne estas loko aŭ merkato por etaj aferoj kiel esperanto. La afero ne estas tiel simpla. En nia okcidenta mondo ja prosperas grandaj aferoj, grandaj lingvoj kaj grandaj produktantoj, sed aliflanke ankaŭ etaj agantoj, se ili trovas sian niĉon. Esperanto parte trovis tion, sed ankoraŭ certe estas multaj eblecoj ĝis nun ne plene uzitaj.

En la kampo de radiofonio mi donus kiel ekzemplon la Finnan Ŝtatan Radion Yle kiu pli ol jardekon elsendis novaĵojn en la latina lingvo. Unuavice oni povus konsideri tion stultaĵo same kiel se iu proponus ke ĝi produktu novaĵojn en esperanto. Tamen ĉiusemajne entuziasmuloj pri la latina lingvo produktas la elsendon kiu estas aŭdebla en nacia radioreto en Finnlando kaj internacie per la retejo de la finna ŝtata radio.

La tasko ne estis facila. Unue oni devis konvinki la radiajn estrojn pri la utileco de tiaj elsendoj. Kelkfoje la redakcianoj eĉ devis krei novajn esprimojn, ĉar alimaniere modernaj fenomenoj ne estus esprimeblaj per la klasika latina lingvo. Sekve oni devis trovi aŭskultantaron, ĉar sen tio ne indas elsendi. Ĉu do vana aŭ stulta afero? Eble jes, sed la elsendoj jam daŭris pli ol dek jarojn kaj oni konsideras ilin tiom sukcesaj, ke parto de ili estis eldonitaj ankaŭ libroforme.

Mi ne scias kiom da aŭskultantoj ili entute havas, sed en la retejo videblas kiomfoje ĉiu aparta programo estis elŝutita. Kutime la cifero estas inter 400-600, sed kelkfoje eĉ 800.

Se la afero interesas vin, vizitu la latinlingvan retejon de YLE ĉe adreso http://yleradio1.fi/nuntii/
esperanto
esperanto diras:
2010-05-19 23:49
Ne povas esti la celo kaj intenco de la lingvo kaj movado Esperanto okupi la lokon inter 15 kaj 35, sed ghia celo estas okupi la duan en la senco de "dua lingvo apud la nacia gepatrolingvo".

Se okupi la lokon inter 15a kaj 35 (kion mi cetere ne kredas), tiukaze necesus redifini la celaron kaj intencaron de la lingvo Esperanto, t.e. revizii la pracelismon de Esperanto. Sed la pracelismon oni ne povas redifini, char pracelismo estas kaj resti pracelismo. Do, neniu scias kion fari kun la lingvo Esperanto. Vershajne ghi estas aprolata ghis kiam la plej lasta esperantisto mortis. Do, tiam Esperanto spertis la saman sorton kiel tiuj ege malgrandaj lingvoj ie ajn ankorau parolataj. Esperanto ekzistas unuavice pro ideo, ne pro lingvo, kompare kun tiuj elmortantaj nacilingvoj kaj chiuj ceteraj nacillingvoj.

Alivorte: Se oni volas flegi la pozicion inter kaj 15 kaj 35, do tiam Esperanto estos unu el multaj MINORITATAJ lingvoj, sed perdas sian statuson universalan au internacian.


pistike65
pistike65 diras:
2010-05-20 06:32
Se maratona kuristo okupas en konkurso lokon ie inter la 15a kaj 35a, povas tamen esti, ke en sekva konkurso li ech gajnos. Sed intertempe li devas konscii kaj evoluigi siajn fortojn, kreskigi siajn muskolojn.

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-20 10:42
La naciaj, imperiaj kaj internacia lingvoj ne kuras samdirekten. Oni esprimas ion malsaman per ĉiu el ili.

Ekzemple, Esperanto estas la sola lingvo en kiu oni povas relativigi la koncepton de imperiismo. En nacia lingvo ĝi nur povas esti priparolata kiel minaco, kaj en imperia lingvo ĝi tute ne estas priparolebla (krom se oni deziras redukti la imperian lingvon al nacia). Sole en Esperanto oni povas elstarigi la bonajn flankojn de imperiismo, tamen ne forgesante ke nepras anstataŭigi ĝin per io alia.
Lu
Lu diras:
2010-05-20 11:37
Malfacile difini, kio estas "la celo" de Esperanto; Zamenhof kreis la lingvon kun difinita celo - sed homoj povas uzi ĝin kun alia celo. Aktuale ankoraŭ por kelkaj homoj la celo de la agado estas, ke Esperanto estu "dua lingvo" por ĉiuj (aŭ por dekono de la finstudintoj aŭ la plej grava internacia lingvo aŭ io simila). Por aliaj homoj ne plu estas aparta celo - ili simple uzas Esperanton en parto de sia internacia vivo. (Kaj estas pliaj tendencoj...) En la asocioj membras homoj de ĉiaj ideoj - sekve ilia celo ne estas tute klara.

Vi, Andy, bone rajtas dubi pri la loko inter 15 kaj 35, kiel faris jam multaj antaŭ vi. Sed ankoraŭ mankas homoj, kiuj alportas konkretan statistikon por subteni sian dubon... :-) Mi cetere ne celas la nombron de denaskaj parolantoj aŭ la enlandan uzadon, sed ĉefe la internacian uzadon kaj la rolon kiel fremdlingvon. Ĉu ekzemple iu konas statistikon, laŭ kiu Esperanto inter la fremdlingvoj, kiujn konas la germanoj, francoj, italoj ktp. estus malantaŭ la loko 35? Mi konas nur la litovan kaj la hungaran statistikon, laŭ kiu Esperanto havas la lokojn 16 kaj 18.) Ĉu cetere vi, Andy, jam ĵetis rigardon al la vikipedia statistiko-paĝo?

Konstati la atingitan lokon ne signifas rezigni pri la resto de la kurado (jes, maratona, kiel prave rimarkis István, aŭ eble "ŝtalviro"). Esperanto komencis la kuradon proksimume en loko 7000, la lasta. Post jarcento ni troviĝas ie inter 15 kaj 35, depende de la unuopaj disciplinoj. Mi volonte konsentas, ke necesas ankoraŭ multe kuri kaj trejni.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-20 07:36
Kara Lu,

Esperanto progresetas, sed pro ideala valoro kaj tre febla rolo de E-gvidantoj estas negletata, ne serioze traktata. En merkata, kapitalista tempo oni devus esti robusta, ofensiva, ecx trompa por ion akiri. Bedauxrinde ni cxiuj estas tro "sanktaj" kaj niaj agoj similaj al Jehova atestantoj farigxas nin ne seriozajn kaj ne atentemaj.

Por sxangxi tiun staton laux mia opinio oni devus fari pli politikan laboron, kion gxuste esperantistoj timas, ke povus difekti ilian sanktan idearon kaj blinde ne rimarkas kiel grandan perdon faras al Esperanto. Ili estas kontentaj, se ili ricevos kelkajn milojn da euxroj por ludi ekzemple kun tria agxo (kiuj dum ekposedos Esperanton, duono mortos intertempe).
En merkata kapitalismo oni devas batali, protesti, kontrauxstari kaj antaux cxio postuli.Tial subtenu kaj agu en EDE.
Por scii postuli vi devas rilati kun politikistoj kun partioj, kiuj povus viajn dezirojn, postulojn efktivigi.

Se vi nur oficas aux pregxas ne estos serioze traktata kaj tiam okazas kiel en Pollando -patrujo de Esperanto, estos forstrekata de lerneja instruado(vi povas nur instrui senpage en interesaj rondoj), forstrekata kiel traduka lingvo, forigata de radia servo. Oni segas la brancxon sur kiu ili mem sidas.(oni povas supozi korupcion, cxar monopolistoj ne dormas)
Por tion klarigi al politikistoj, vi mem devas esti koncia politike kaj uzi politikan lingvon. Estas stulte ne uzi tiun vojon kaj ankoraux pli stulte gxin kontrauxbatali.

Mi tute komprenas Jarek. Por nur ferii en aliaj landoj, vi ne devas lerni Esperanton. Suficxas, se vi havas monon. Kaj pri tio temas.Lerni Esperanton etas lukso kaj pura idealismo gxisn bedauxre. Juna homo estas en la kapitalismo instruata, ke plej grava estas mono, taga pano.
Postulu, ke Esperanto estos samranga lingvo en lernejoj, tuj kreskos instruistoj kiel "fungoj post la pluvo".Ili devos sperti, ke per Esperanto oni povas vivteni.

Por tion sxangxi vi devos kontrauxbatali la ne demokratan lingvan politikon de EU. Per gxi ne nur elspezas miliardoj, sed gvidas al malkontenteco de euxropaj popoloj kaj tre dangxerigas EU ekziston.(publikigu cxie elspezoj de EU por lingva politiko, tradukoj kaj kiu kion profitas de tio).

Akirite, ke Esperanto estu en cxiuj euxropaj landoj samranga lingvo en la lernejoj, tuj reala merkato estos realajxo.

Kontrauxstaru lingvan diskriminacion!
JNordiek
JNordiek diras:
2010-05-20 13:30
Mi tute ne kunsentas kun la parte akra kritiko kontrau la Esperantaj elsendoj de Pola Radio esprimita en cxi tiu diskuto.

Tute kontraue mi tre alte taksas la laboron de la redakcio. La elsendoj pritraktas cxiujn facetojn de la Esperanta vivo kaj faras tion en senriprocxa lingvajxo kaj kun alta jxurnalisma profesieco.

Precipe la intervjuoj kun Esperantistoj el la tuta mondo sxajnas al mi tre valoraj. Ili pentras tre viglan kaj multkoloran bildon de nia movado - multe pli vivece ol cxiu jxurnalo povas tion fari.

Mi esperas ke la redakcio kiel eble plej baldau povu rekomenci sian laboron, kiu estas nemalhavebla juvelo de la Esperanta kulturo.

Johannes Nordiek


  
chielismo
chielismo diras:
2010-05-23 16:52
Ŝajne jam estas tempo aperi neŭtrala radio de nia Esperantio? Eble UEA deziras dungi srinon Barbara Pietrzak okupi la neŭtralan radion kadre de UEA...Kial?
esperanto
esperanto diras:
2012-05-05 18:23
Ne nur Eo-elsendoj estas likvidita, sed ankau gravaj iam ege popularaj elsendoj, kiujn rigardis centmiloj au milionoj da homoj, estis ablitaj ekzemple
Harald Schmidt Show (SAT1)
Gottschalk Live (germana TV)
Miss Schweiz (svisa TS)

Ankau estis neklare, chu "Wetten dass", kies "enshaltkvoto" arighis pli kaj pli mizera, estis minacita de malapero.

Similan sorton frontos estonte ankau aliaj elsendoj, char la "enshaltkvoto" ne plu kongruas kun la atendoj de la TV-stacioj.

Do, la abolon de la Eo-programon en la radio oni devas vidi ankau en tiu kunteksto, au evoluo, krom ke Eo kiel lingvo ne plu estas dezirata au pro la abolo de kurtondoj ktp.
La malapero de tiuj popularaj TV-formatoj estas malgranda konsolo por e-istoj.
Persone, mi kredas, ke la e-istoj grandparte mem kulpas pro la malapero de siaj elsendoj, char ili estis enhave seninteresaj kaj jhurnalisme eksmodaj, milde dirite.

Se la pola shtato havintus la realan intereson konservi Esperanton en TV au lernejoj, ghi estus farinta ion aktivan favore al tiu celo. Sed montrighis, ke la pola shtato ne montrighis interesata. Necesus analizi pli profunde la kialojn. Sed tio estas ligita ankau kun europa lingva politiko, kaj pri tio oni jam diskutis chi-loke, pro kio mi ne ripetas malnovajn klarigojn. Do, kiel oni vidas, ekzistas multaj kialoj por NE uzi Esperanton.
 
Malgrau tio, ke Eo ne havas lokon en Europo, ekzemple en europaj universitatoj, la Eo-movado estus povinta fari pli por atingi tion. Sed la Eo-movado okupighis pri plej diversaj stultajhoj, krom pri serioza "propagando" de Eo. Ankau la ghenerala pugolekado che (komunismaj) registaroj montrighis granda eraro. Kvankam la Eo-movado, chefe UEA, estis politike neutrala, ghi faris chion por koketi kun la politiko, grave neglektanta la sciencon, ekzemple. Tiu sinteno rekte kondukis al la abismo post 1989, apud la preskau totala elvaporigho de la "Eo-statistoj" (diru: kolektivaj membroj de PEA). Kun tiu kvanta malfortigho la Eo-movado travivis samtempe - kaj tre rapide - gravan kvalitan malfortighon. En Pollando, kontinueco de Eo kiel publike agnoskita afero ekzistis post 1945, sed post 1989 ne plu.

Sed mi dubas, chu mia analizo interesas iun ajn.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-25 00:47
Post kiam mi hierau eksciis, telefonante kun Pollando, ke la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, s-ro Ar. Zychewicz, demisiis (chirkau unu monato), mi skribis al prezidanto@esperanto.pl por demandi kio okazis. Sed revenis jena automata respondo: "Saluton, Ekde Pola Esperanta Asocio ne havas prezidanton, neniu legas mesaghoj senditaj al chi tiu adreson. Se vi volas kontaktighi kun iu el PEA estraro bonvolu sendi rekte al personaj adresoj." Administranto de esperanto.pl

Mia pola informanto, kiu ne estas membro de PEA, ankau ne povis precize diri kio okazis, sed lau informoj, kiujn li mem ricevis de aliaj polaj e-istoj, okazis iu problemo kun B. Pietrzak.

En la retujo de PEA http://www.esperanto.pl/?q=eo oni trovas neniun informon pri la aktuala situacio en la estraro de PEA, nur, inter alie, ke Pola Esperantisto "aperas kun grava prokrasto".

Mi sugestas al la redaktoro de Libera Folio serchi la kontakton au kun s-ino Pietrzak rekte au kun aliaj (eksaj) estraranoj por ekscii kio vere okazis.