Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?

Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-06 18:52
Antaŭ dek jaroj la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio Osmo Buller proteste demisiis de sia posteno, kune kun la direktoro de la Centra Oficejo Pasquale Zapelli kaj la redaktoro de la revuo Esperanto István Ertl. Du jarojn poste la krizo de UEA kulminis en plia protesta demisio, tiu de la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Lige kun la lasta demisio estis fondita Libera Folio. Sed kio okazis poste? En ekskluziva intervjuo al Libera Folio, Osmo Buller rakontas kiel li vidas la situacion. Laŭ li, la evoluo de UEA dum la lastaj dek jaroj estas malbona, kaj tio parte ŝuldiĝas al tranĉoj en la profesia stabo de la asocio. Spite la agadplanajn vortojn pri "profesiigo", efektive la agado de UEA iĝis malpli profesia, li konstatas.
Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?

Foto: Peter Hauser

Libera Folio: Pasis dek jaroj de kiam vi anoncis vian demision kiel ĝenerala direktoro de UEA, kaj sep jaroj de kiam vi konsentis repreni vian postenon. Kio kondukis al tiuj okazaĵoj?

Osmo Buller: Kvankam mi ne diris tion siatempe publike, mia demisio sekvis el seniluziiĝo pro la maniero, en kiu la la Estraro traktis la kalumnian kampanjon lanĉitan fine de 2000 kontraŭ oficisto Francisco Veuthey. Adiaŭante siatempe la gekolegojn mi diris, ke kiam mi lernis Esperanton, mi kredis aliĝi al io bela kaj nobla, sed atendis min la plej traŭmata sperto de mia vivo. Por Francisco mem la koŝmaro kompreneble estis multe pli terura. Pri tiu afero UEA devas honti, kaj eĉ pli TEJO, el kies sino ĝi devenis. Post la  elektoj en Zagrebo mi demisiis, ĉar mi ne povis kunlabori kun estraranoj, kiuj ne distanciĝis de la kalumnioj kontraŭ Francisco kaj lasis la aferon treniĝi tro longe.

Kun mi demisiis ankaŭ Pasquale Zapelli, direktoro de la CO, kaj István Ertl, redaktoro de Esperanto. La Estraro faris tiam la malfeliĉan decidon ne plu havi ĝeneralan kaj oficejan direktorojn. Ĝi elektis nur unu direktoron, kiu krome estis sensperta kaj tamen devis provi fari laboron de du direktoroj. Tio estas superforta tasko eĉ al spertulo – ĉi-jare en februaro mi mem grave malsaniĝis – kaj tial pri la posta krizo, kiam preskaŭ kolapsis la funkciado de la CO, oni ne povas respondecigi mian posteulon Trevor Steele, kiu fakte mem persvadis min reveni.

Libera Folio: Kiel laŭ via sperto evoluis Universala Esperanto-Asocio dum la pasintaj dek jaroj, kaj kia estis via persona kontribuo al tiu evoluo? Ĉu la asocio kaj la movado nun estas pli ampleksaj kaj diversaj ol antaŭ dek jaroj, aŭ male?

Osmo Buller en 1991Osmo Buller: La evoluo estis malbona. UEA perdis 20% de la individua membraro kaj la agado malkreskis. Tio havas multajn kaŭzojn, sed unu el la ĉefaj estas la redukto de la CO, kion tamen ne volas agnoski eĉ tiuj movadaj politikistoj, kiuj devus esti bone informitaj. Oni volonte montras al la nemembriĝemo de nunaj homoj kaj al nesufiĉa adaptiĝo de UEA al la reta epoko, kvankam ĝuste la tranĉoj en la profesia stabo parte kaŭzis ankaŭ tion. Plilaŭtiĝis populisma demagogio, laŭ kiu eĉ la “trione rabatita” CO voras tro da mono for de agado, precipe informado.

Ekstera informado iĝis mantro, per kies gurdado oni klopodas gajni poentojn ĉe esperantistoj, al kiuj la disvastigo de la lingvo estas tiel kara afero, ke ilia prudento emas estingiĝi, kiam oni ekparolas pri ĝi. Tamen ankaŭ la informa agado estus pli efike kaj celkonscie realigebla, se iu en la CO povus okupiĝi pri ĝi. Sur la fronto la efektivan laboron devas fari volontuloj, ĉu temas pri informado ĉu pri io alia, sed ili povas malaperi subite kaj ilia agado restas hazarda kaj kaosa, se ĝi ne povas esti stirata kaj apogata de profesia centro.

Libera Folio: Ĉu la malkresko de la asocio signifas, ke ĝia signifo en Esperantujo simile malfortiĝis?

Osmo Buller: Kvankam la agado de UEA ŝrumpis, malpravas tiuj, kiuj moke asertas, ke nun la Esperanto-agado ĉefe okazas ekster UEA, kvazaŭ tio estus io nova. Ĉiam estis tiel, sed la juna generacio ne konas la historion kaj eĉ en la memoro de malpli junaj, kiuj mem dum jardekoj kreis ĝin, okazis misteraj mallumiĝoj. Se io funkcias ekster UEA, des pli bone. Malmulto tamen okazas tute sen UEA, kiu disponigas infrastrukturon eĉ al agadoj, kiujn ĵaluzemuloj vidas rivalaj aŭ subfosaj al UEA. Eĉ Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto. Kiam oni mokas kaj malgravigas UEA, oni fakte montras, kiel proksime la fenomeno Esperanto turniĝas ĉirkaŭ UEA.

En 2001 oni akceptis agadplanon, kiu emfazis profesiigon, sed la postaj decidoj pri la CO signifis malpliprofesiigon. Malfeliĉa estis la forigo de la redaktado de Esperanto el la CO. La revuo perdis pli ol mil abonantojn, kio ne okazis nur pro la “ĝeneralaj tendencoj”, sed tion mi vane provas komprenigi al la Komitato kaj Estraro. La eksteroficejigo de la revuo rompis la bonan situacion, ke ĝi estis dense integrita al la tuta agado de UEA. La redaktoro troviĝis meze de ĉio kaj eĉ dum kafpaŭzoj ensorbis de siaj gekolegoj kaj vizitantoj ideojn kaj novaĵojn kaj eksciis pri iliaj opinioj kaj deziroj. Tiu sinergio malaperis, sed tion ne volas vidi tiuj, por kiuj oficeja redaktoro estas per si mem io malmoderna, kaj eksteroficeja - signo de moderneco.

Mi mem havas miajn mankojn kaj faris erarojn. Pri la ĉefaj eraroj mi tamen ne respondecas, ĉar mi antaŭavertis pri ili. Se temas pri mia kontribuo, pri ĝi mi dividas la honoron kun miaj gekolegoj. Post mia reveno ni restarigis glatan funkciadon de la CO kaj finance reekvilibrigis UEA. Ni ja ne forgesu, ke la malgrandigon de la “peza kaj multekosta” oficejo sekvis rekordaj deficitoj. Unu el la veroj ĉirkaŭ la CO nome estas, ke la laboro de la oficistoj kreas enspezojn al la Asocio, kion la redukto de la stabo en negativa maniero pruvis. Tion mi scias kiel ekonomikisto kaj kun 21-jara laborsperto en la CO.

Libera Folio: Grava kialo por via demisio estis problemoj en kunlaboro kun kelkaj estraranoj, ligitaj interalie al malkonsento pri la rolo de la Centra Oficejo en la funkciado de la asocio. Ĉu tiaj problemoj nun definitive apartenas al historio?

Osmo Buller: Tiaj problemoj povos okazi ankaŭ estonte. Ne temas pri specialaĵo de UEA, sed streĉiteco inter profesia stabo kaj honorofica estraro facile aperas en ĉiu organizo. Kiam ĉiuj celas nur la intereson de UEA, ĝi povas tamen esti io pozitiva. Pri tio ne temas, kiam nur pro ĵaluza singravigemo oni plendas, ke la CO kaj precipe la ĝenerala direktoro havas tro da povo, kaj oni klopodas obstakli kaj malfortigi ilin, eĉ se la rezulto estus malpli bona por UEA.

Osmo Buller en Kopenhago

Libera Folio: Kian estontecon vi vidas por UEA kaj la Centra Oficejo en la proksimaj dek jaroj?

Osmo Buller: Mi esperas, ke la CO plifortiĝos, unuavice per dungo de oficeja direktoro kaj revenigo de la redaktoro al la CO. La venontaj estraranoj espereble komprenos, ke por stabileco de UEA kaj kontinueco de ĝia agado la CO havas ŝlosilan gravecon. Mi nur timas, ke la ŝanĝoj, kiujn oni intencas fari en la elektoregularo de UEA, laŭdire por “demokratiigi” ĝin, kreskigos la riskon, ke eniros la Estraron podiemuloj, al kiuj pli kara estas la propra gloro ol la intereso de UEA. Espereble tio ne okazos dum mia restanta tempo, ĉar kun tiu tipo mi ja facile kolizias.

Libera Folio: Kia estas la laboretoso en la oficejo nun, kompare kun antaŭaj jaroj?

Osmo Buller: La etoso estas bona kaj agrabla. En la 90-aj jaroj ĝi nature estis iel pli gaja, ĉar estis pli da homoj kaj do la oficeja vivo pli vigla. Tamen, same kiel tiam, ankaŭ nun la oficistoj konscias, ke krom esti amika rondo, ili estas antaŭ ĉio profesiula stabo.

Libera Folio: Kiel via demisio kaj reveno ŝanĝis kaj reŝanĝis vian personan laborvojon? Ĉu vi bedaŭras pri iuj decidoj kiujn vi mem faris?

Osmo Buller: Mia demisio en 2001 reĵetis min fakte al la sama laboro, kiun mi forlasis en 1991, kiam mi unuafoje revenis al la CO. Post mia unua foriro en 1987 mi estis municipa kultura oficisto en mia naskiĝloko Taivalkoski. Tiam mi fondis la literaturan-kulturan Päätalo-instituton, kies direktoro mi estis post mia dua reveno kaj volonte plu estus. Mi tamen ne bedaŭras, ke mi revenis al la CO, ĉar mi fariĝis tiugrade roterdamano, ke al tiu ĉi urbo mi volonte revenas. 

Libera Folio: Kiel longe vi mem planas resti en via nuna posteno, kaj kion vi faros poste? Laŭ kiaj kriterioj oni laŭ vi devus elekti vian posteulon?

Osmo Buller: Mi atingos emeritan aĝon en novembro 2015. Verŝajne mi restos en Roterdamo kelkajn jarojn antaŭ ol reiri al Finnlando por la granda finalo. Por la elekto de mia posteulo mi ne proponas kriteriojn. Mi nur deziras saĝon al la elektontoj kaj forton al la elektito.

Foto de 1991: privata. Fotoj de 2011: Peter Hauser

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-10-30 14:41

Chiuj organizoj alfrontas shanghojn de la ekstera mondo kaj UEA ne estas escepto. Shanghoj en teknologio, en la ekonomio, en politiko kaj en la socio mem povas malfortigi la plej, antaue, sukcesajn organizojn. Pensu pri la komercaj championoj de antauaj jardekoj: Polaroid unue, Xerox poste, kaj nun la kripligita Kodak. Se la plej brilaj staboj de tiuj firmaoj ne povas lukti kontrau ekonomia veteroshangho, ni ne esperu, ke ni Esperantistoj povu trovi la miraklan vojon por la antauenigo de nia lingvo.

Tamen, spite al la malbona, por ni, lingvodisvolvigho en la lastaj 30 jaroj, ni eble tro pesimismas, kulpigante ghuste tiujn laborantojn niajn kiuj plej kontribuas al la bona organizado de Esperanto. Inter tiuj bonaj homoj, multaj trovighas en Roterdamo. Ni ne kulpu ilin, nek la Estraron, nek nin mem. Ni esploru, eksperimentu, mezuru, kunlaboru kaj ighi organizo kiu chiam lernas, adaptighas kaj serchas novajn, sukcesajn vojojn.

Mi audis pri la krizoj antau dek jaroj. Sed mi neniam konis ech la plej minimuman detalon pri tio kio okazis. Do, la intervjuo de Osmo estas tre informa al mi. Tamen, ech konante la detalojn de la krizo, (kaj eble en postaj komentoj chi tie, ni kiuj scias nenion, lernos multe pli pri tiuj detaloj) mi ne kredas, ke tiu historio de la pasinteco helpos al ni kompreni kion fari en la venonteco.

Esperantistoj dum tuta jarcento utiligis multe da tempo por studi la historion de la Esperanto-Movado. Tiaj historiaj studoj chiam bonvenas, kaj chiam helpas prilumi kaj kompreni nian aferon. Sed ankau bone, lau mi, estus komenci serioze studi aliajn organizojn per psikologio, sociologio, psikosociologio kaj tre speciale pri la studo de estrado de organizoj, merkatiko, publikaj rilatoj kaj strategio.

Tia studado, scienca kaj arta, plejparte mankas al ni. Kaj se ni chiam volas kompreni nur nin mem interne sen ekstera mezurilo, kaj sen la tradiciaj kaj modernaj metodoj observi kaj analizi organizojn kaj asociojn, ni eble neniam ghuste komprenos.

Amike,

Dennis Keefe
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-10-30 21:22
La sola vere grava malkapablo moderniĝi, minacanta al UEA, estas tiu ke la Esperantistoj neniam lernis kiel prosperi en libereco. Ĉiuj niaj ceteraj problemoj fontas el tio.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-30 22:25
"mi ne kredas, ke tiu historio de la pasinteco helpos al ni kompreni kion fari en la venonteco". Nu, malgrau tio mi malmodeste reklamas kaj rekomendas mian verketon "La Postdomo" (moknomatan "La Poshkondomo"),
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7035
parte char ghi plejparte koincidas kun la realo, parte char (lau vortoj de Lariko Golden): "La Postdomo kontribuas nek al la disvastigo, nek al la instruado, nek al la utiligado de Esperanto. Al io simile grava eble tamen jes: al la memkono de la esperanta lingvokomunumo."

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-30 15:56
Kulpo kaj eraro estas tre relativa afero.

Estas malfacile kulpigi personojn, kiuj estas tre sindonaj, idealismaj esperantistoj, sed ilia ofte ebleco, gado estas elcxerpita, plej ofte ne moderna, ne aktuala. Kio estis ghusta antau 50 jaroj jam ne plu uzebla

Do, se ni porolu pri kulpo do eble nur, ke kelkaj personos ne povas kompreni, ke indas sin plijunighi, primodernighi. Precipe rolo de moderna elektroniko estas ege neglektata. Ghuste precipe informado bezonas junan, elektronike
tre spertan persono.(ni kelkfoje ech de tra grava persono ricevis respondojn asertinte mankantan ricevon de informo)

Ni ne rajtas timi ankau shanghojn, char ili estas nepre bezonaj en moderna evoluanta mondo. Ekzemple skajpa konferenco povas esti rapide kaj senkoste araghata kaj ne bezonas organizi multekostajn konferencoj kun bona manghajho.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-30 19:16
La rapidega evoluo de moderna teknologio estas por ni ĉiuj problemo. Antaŭ tri semajnoj ni fondis novan Esperanto-rondon ĉi-tie en sudorienta Florido. Unu de la membroj estas komencanto, do mi ofertis instrui lin. Alia membro estas meznivelulo kaj li volis ankaŭ partopreni la lecionojn. Li proponis al ni Gotomeeting.com, kies licencon li havas. Li tion proponis ĉar li loĝas en la norda parto de nia distrikto kaj la alia lernanto en suda parto de najbara distrikto - do ni loĝas horon da aŭtovojaĝo dise. Por tio mi devis lerni la uzadon de Gotomeeting.com. Nun mi instruas pere de ĝi kaj ni havas tri novajn lernantojn: 2 en Clearwater Florido (do 300 km fore de ni) kaj unu en Barcelono. Fakte, UEA bezonas teknologian fakulon en la CO.
msandelin
msandelin diras:
2011-10-30 16:02
Tre interesa kaj informoriĉa intervjuo, el diversaj vidpunktoj. Kaj la signifo de UEA frape kaptita tiel: "Eĉ Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto."
SSvenonius
SSvenonius diras:
2011-10-30 17:11
Hm. Ĉu vi ne aŭdis pri banka sekreteco. Oni ne parolu pri bankaj aferoj de klientoj publike.
Sten Svenonius
(bankoficisto kun ora horloĝo post 25 jaroj...)
otbuller
otbuller diras:
2011-10-30 19:57
Ne temas pri tio, ĉu Silfer havas aŭ ne havas propran UEA-konton, sed pri aludo al la abontarifaj anoncoj, kiuj aperas en ĉiu numero de "Literatura Foiro" kaj malpli ofte en "Heroldo de Esperanto".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-10-30 21:12
Mi demandas min, kial LitF kaj HdE nepre bezonas ordigi siajn pagojn per UEA-konto. Ĉu ne ekzistas eksterEsperantia alternativo?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-30 21:29
Se ne S. persone, tiam supozeble almenau LF-koop havas konton che UEA, char la UEA-libroservo daure vendas (malnovajn) librojn de LF-koop, do tra ies konto la montrafiko devas au devis iri.
Cetere estas tre praktike havi konton che UEA kaj estus stulte ghin likvidi. UEA havas ech svisan poshtbankkonton, do svisoj ghuas la privilegion uzi tiun konton por rekte pagi al UEA.
kallekn
kallekn diras:
2011-10-30 21:43
Pli amuza demando estas, kial la Civito ne aranĝas siajn transpagojn pere de sia propra "Civita banko", pri kiu ĝi de tempo al tempo fanfaronas. Sed verŝajne tiu "Civita banko" egalas al la konto de la Civito ĉe UEA. :-)
esperanto
esperanto diras:
2011-10-31 00:01
La civita banko estas granda manko char ghi putras en la kocoea shranko...

(Eble Istvan jam povas pensi pri verkado de La Postcivito.)
SSvenonius
SSvenonius diras:
2011-10-30 21:40
En ordo! Sed mi proponas atenton ĉar la kliento rajtas ĉie informi pri sia konto sed "la banko" prefere ne. Entute nenion pri komercaj rilatoj kun certa kliento, laŭ mi.
kallekn
kallekn diras:
2011-10-30 21:40
Efektive, en la Civitaj eldonaĵoj estas menciita la UEA-konto lfoi-i, al kiu oni povas pagi abonojn de la koncernaj eldonaĵoj. Oni bonvole ne konfuzu kun la konto lifo-f, pere de kiu Libera Folio volonte akceptas subtenajn donacojn. :-)

Evidente la afero bone funkcias pro tio, ke la legantoj de ambaŭ LF estas klientoj de UEA, kaj tial por ili estas pli oportune uzi la solvon de UEA ol ordinarajn bankajn servojn. Tiu vasta gamo sub la tegmento de UEA ŝajnas pruvi la tezon de Osmo.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-10-31 04:49
Notinde estas la opinio de Osmo Buller, ke la estraro de UEA estas nur "honorofica".

Estas klare ke CO kaj la oficistoj, kiuj plentempe laboras pri esperanto, estas pli spertaj pri la movado ol la estraranoj. Mi bone komprenas kiom malfacile povas esti al tiaj spertuloj se la estraro volas fari ion kion ili opinias malsaĝa.

Tamen, la estraro ne estas nur honorofico; ĝi gvidas la asocion kaj la laboron de la CO, kaj la oficistoj devas akcepti tion.

Unu el la taskoj de la ĝenerala direktoro estas agi kiel kontakt-punkto inter la estraro kaj la CO, kaj zorgi, ke la profesiaj oficistoj kaj la ne-profesiaj estraranoj komprenu kaj respektu iliajn respektivajn kapablojn kaj taskojn.

Yves Bellefeuille

pistike65
pistike65 diras:
2011-10-31 08:20
Mi komprenas "honorofica" simple kiel "nesalajrata".

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-31 08:21
Kompreneble, ne temas pri hororaj oficoj au orificoj.

amoke salutas
Erwin Tastl
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-11-01 00:18
Honora membro aŭ honora prezidanto estas membro aŭ prezidanto nomumita pro honoro, kaj "honorofica estraro" estas estraro nomumita nur pro honoro. Almenaŭ tiel mi komprenis la esprimon.

Eble Osmo volos klarigi la sencon kiun li donas al la esprimo.

Yves Bellefeuille
otbuller
otbuller diras:
2011-11-01 09:43
Jes, mi uzis 'honorofica' en la senco 'nesalajrata'. Fakte mi jam multfoje uzis ĝin en tiu senco, sed la dubo de Yves estas komprenebla. Eblus ankaŭ paroli pri 'volontula estraro'.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-31 08:17
La civita umbilikismo estas vere rimarkinda, kiam la Konsulo opinias intervjuon de Buller komento al lia intervjuo en La Ondo...
http://sezonoj.ru/2011/10/silfer/
kaj UEA -konton la Civito kompreneble havas nur por esti afabla al UEA, la konto apenaŭ utilas al la Civito...
Aldone, la Konsulo kompreneble ne legas Liberan Folion, sed "iu"
"hazarde" legis la intervjuon en la "skandala gazeto":
http://esperantio.net/index.php?id=1824

amike
Istvan Ertl
msandelin
msandelin diras:
2011-10-31 13:23
Krome - Silfer parolas pri si mem en tria persono, samkiel faras malgrandaj infanoj kaj imperiestroj :-)
esperanto
esperanto diras:
2011-10-31 13:57
laustile, lauenhave kaj laulogike, tiu S.-"intervjuo" faras la impreson, kvazau S. respondis la demandojn, kiujn ne La Ondo, sed S. mem starigis...
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-01 10:27
La Majstro bonvolis reagi:
http://sezonoj.ru/2011/10/silfer/#comment-269

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-11-01 13:28
S. kaj la mono estas aparta temo kaj chiam estis granda problemo kie S. aperis. Diversaj organizajhoj kaj individuoj povas kanti meldodiojn pri tio.
tremulum
tremulum diras:
2011-10-31 15:10
Tiu cxi estas ege interesa intervjuo. Osmo estas la plej bona ero de UEA, sendube. Sagxa, kompetenta kaj ekvilibra. UEA kaj ties estraro, komitato kaj membraro devus esti dankemaj havi lin.
javergara
javergara diras:
2011-11-02 13:22
Temas pri tre interesa intervjuo. Dum la lastaj jaroj, per iom regula (kaj aktiva) partoprenado en UK-oj, komitatanigho, diskuta kontribuado en diversaj forumoj (retlistoj, la revuo Esperanto, Libera Folio, ktp), kaj aparte dum trijara periodo kiel estrarano, mi strebis lerni kiel eble plej multe pri UEA, la chefa kaj nemalhavebla organiza strukturo de tiu chi kolektiva iniciato Esperanto.

Lau tiu mia sperto, mi povas diri ke la tiamaj demisiintoj (Osmo, Pasquale kaj István) trovighas inter la plej valoraj, ekvilibraj kaj saghaj homoj kiujn mi konas en la UEA-medio. Ilia profunda lojaleco al Esperanto esprimighis/as en tio ke ili chiam klopodis teni la aferon je digna nivelo, malgrau pluraj fushoj kaj mizeroj kiujn ili devis alfronti char riskantaj ridindigi au alimaniere kompromiti la tutan aferon.

Ja bonas ke ekfloru mil skoloj de Esperanto-agado, en kaj ekster la UEA-kadro, char bonshance Esperanto estas tre diversa/plureca lingva kaj eduka entrepreno, funde enradikighinta en la homcivilizaj kreemo kaj agemo. La lingvo kaj chio chirkau ghi akompanu do chiel ajn la vivon de la unuopaj homoj kiuj memvole decidas ighi esperantuloj, kial ajn kaj kiucele ajn ili faras tion.

En tiu celebrinda plureco de la Esperanto-vivo, la CO restos grava, nesubfosenda elemento por la estontumo de la Esperanto-fenomeno kaj ties UEA, kien ajn ghin kondukos la evoluo de la tutmondighanta socio kune kun la aktiva strebado de tiuj esperantuloj konsciaj pri la indeco igi Esperanton chiuterene pli vasta, kun firma organiza bazo por tiu plivastiga strebado.
hokanx
hokanx diras:
2011-10-31 20:54
"Pri tiu afero UEA devas honti, kaj eĉ pli TEJO, el kies sino ĝi devenis."

Osmo, mi ne bone komprenas kion vi celas per tiuj vortoj. Nunaj aktivuloj de TEJO vershajne neniam audis pri tiuj okazajhoj, same kiel plej multaj TEJO-aktivuloj antau dek jaroj tute ne sciis ion pri ili. Mi estis en la estraro de TEJO tiutempe, sed mi ne estis rekte envolvita en la diskutoj/disputoj. Lau mi ne indas atendi ke tuta organizo hontu pri okazajhoj kiujn gvidis nur kelkaj en ghi, simile kiel oni ne atendu ke tuta nacio hontu pri ekz okazintaj militoj. Tiu tempo pasis, chu ne?

Amike,
Hokan
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-10-31 22:08
Kara Hokan

Kie ne estas honto, ne eblas pardono. Se vi estis en la estraro de TEJO kaj nenion faris por hontigi tiu(j)n alia(j)n estrarano(j)n kiuj kulpigis sin per fiagoj, tiam ankaŭ vi havas pri kio honti. Ne tiom kiel la fiaginto(j) mem, sed tamen. Depende de la precizaj cirkonstancoj en la tiutempa TEJO-estraro, ni pardonos al vi persone la hontindaĵon facile aŭ facilege. Sed se vi persiste rifuzas agnoski ian ajn honton personan aŭ kolektivan, estos iom pli malfacile.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-01 00:55
> Lau mi ne indas atendi ke tuta organizo hontu

Nu, laŭ la sama logiko ne indas atendi, ke organizo fieru pri atingitaj sukcesoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-01 01:27
Ekzemple:

Chu la (sukcesa) okazigo de UK/IJK en komunismaj landoj (PL, HU, BG, CU) estas honto au kialo por fieri, char sen la "kunlaboro" kun la tieaj totalismaj politikaj reghimoj, en kiu (parto de) UEA partoprenis, ili ne estus povintaj okazi?

Landajn "eksponentojn" de tiu kunlaboro kun subpremaj reghimoj oni ech elektas honoraj membroj. Chu honto au fiero?

Malnova diskuto, sed 20 jarojn post la fino de la komunismo oni devus ghin denove levi. Shajnas al mi, ke tia (publika) diskuto ne estas oportuna, kaj neniu plu interesighas pri ghi, krom eble Sikosek, kiu elfosas malnovajn anekdotojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-02 21:06
Nenio malhelpas ke oni fieru pri iuj aspektoj de afero kaj hontu pri aliaj.

Cetere ne estas interese kiel la aferoj evoluas en neliberaj landoj, ĉar la kondiĉoj ĉiuokaze iam draste ŝanĝiĝos en ili. Interese estas kiel la aferoj evoluas en la landoj liberaj, ĉar ili reprezentas la estontecon. Ni rajtas fieri pri progresoj en ĉiu ajn lando, sed precipe en la liberaj. Ni devas honti pri malprogresoj en ĉiu ajn lando, sed, denove, precipe en la liberaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-02 23:08
Pri tiu chi temo mi povas rekomendi al vi jenan verkon:
http://da.wikipedia.org/wiki/Der_Untergang_des_Abendlandes

Char ghi ne estis tradukita al Eo, ghi ne estas konata al la e-istoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-03 22:26
Fakte, ĝi estas tradukita al Esperanto. Rerigardu.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-04 01:55
Mi celis la verkon mem, kiu lau miaj esploroj (Trovanto, UEA-katalogo, Guglo) ne estis tradukita al Eo. En mala kazo oni bv. informi min. Sed mi ne ekskludas la eblon, ke similajn verkojn iu iam esperantigis, sed ne sukcesis publikigi (kiel en la kazo de Mia Batalo, lau mia scio - vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Mein_Kampf).*

Cetere, rigardu kiuj libroj estis proklamitaj kiel dangheraj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Human_Events


*Cetere Mia Batalo estas senprobleme alirebla en la koncerna artikolo de la rusa Vikipedio, dum ligo al la teksto en la rubriko retligoj tute mankas en la koncerna artikolo de la germana Vikipedio. Analogajn spertojn (kaj do surprizajn malkovrojn) mi faras daure sur la diversaj lingvoversioj de Vikipedio.

ktp.
punktor
punktor diras:
2011-11-01 00:56
S-ro Osmo Buller skribis: "Tamen ankau la informa agado estus pli efike kaj celkonscie realigebla, se iu en la CO povus okupigxi pri gxi." kaj klarigis la logikan gravecon de "profesiula stabo". Neniu povas nei la neceson de profesia laboro. Kiom kostas parttempa oficisto por informado en la CO ? Eble 40.000 Eurojn jare... sed trovigxas 2.000 membroj, kiuj pretas aldone pagi por tio 20,- Eurojn jare limigita por CO-bugxeto ? Bonvole demandu ilin, ekzemple mi pretus.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-01 02:13
Preskau chiu unuopa frazo en la intervjuo kun Osmo Buller estas grava, konsiderinda kaj analizinda, kion tio signifas konkrete kaj praktike en la realeco kaj por la laboro de UEA, kaj kiuj konsekvencoj estas eltirendaj. En la intervjuo trovighas multaj gravaj malkashitaj kaj kashitaj avertoj, kiujn la estraro kaj komitato devus serioze konsideri. En la komitato devus ekokazi vigla diskuto. Sed mi timas, ke tio ne okazos kaj chio restos kiel antaue.

La diskuto pri salajrado de CO-oficistoj estas malnova. Por shpari en entreprenoj, en Svislando okazas nuntempe nova ondo de amasa maldungado (supozeble okazas samtempe kreo de novaj postenoj). UEA daure devas esti konfrontita kun la demando kiom da salajritaj oficistoj ghi povas al si permesi. La ghenerala direktoro certe bone scias tion. Vershajne nuntempe la CO laboras per minimumo da oficistoj, neniu estas superflua, kaj la laboro estas giganta kaj senfina. Tiel ke aldone necesas ankau honorofice kunlaborantaj personoj. Tio estas la realeco, kiel mi renkontis ghin en novembro 2008 surloke, kaj la problemo, samtempe. Funkciigi tian oficejon nur per honoroficaj personoj estus neeble (komparu kun la spertoj de KCE/GEP, kiu certe ankau fiaskis pro manko de profesieca strukturo). Do, UEA devas sin demandi - chu prefere elspezi la monon por informado au por oficistoj. Kaj kaj, se eblas, nature. Organizajho kiel UEA sen profesia kaj efika informado povas forgesi sin, ech en tempoj kiam la chefa produkto, kiun ghi propagandas au vendas (Esperanto) krizas. Samtempe, certe ekzistas shparpotencialoj en UEA, ekzemple che vojaghkostoj, sed ekzemple shparo che jarlibro au revuo povus aliflanke signifi la neceson de investado en retprojektojn, ktp. Ekzistas chiam du flankoj de la sama medalo. Kio mankas en UEA estas la okazo au kuragho efektivigi bonajn ideojn kaj konkretajn proponojn (realismajn, pragmatajn, realigeblajn), sed mankas vershajne ankau taugaj materialoj por publikigi, char malmultaj e-istoj havas la tempon/kapablon verki ilin. Vershajne oni perdas tro da tempo por administraj-teknikaj-organizaj problemoj, tiel ke la aliaj aferoj - informado, publikigado, riskas stagni.

Granda reformo de au en UEA nuntempe vershajne ech ne helpus. Unue Esperanto devus akiri pli grandan signifon en la mondo. Kion oni devus fari kiel unuaj pashoj estus agi lau la maniero kiel mi klarigis antau kelkaj tagoj. Vershajne multaj ech konsentus, tamen mankas ghenerala reago al tiaj ideoj, tiel ke ili restas kiel datena rubajho en interreto.

Alia demando estas chu io okazos post la definitiva retirigho de Tonkin, Lins, Corsetti ktp., kiuj publike silentas, sed kiuj shvebas daure kiel ombroj super la asocio, estante membroj de plej diversaj decidaj komisionoj, kaj plej vershajne blokas ajnan renovighon. Sed mi timas samtempe, ke la "nova" generacio da e-istoj, se tia entute aperos, pensas kaj agas en principo same kiel la antauuloj. Per iom aliaj vortoj: La Eo-movado allogos chiam plej diversajn tipojn de stranguloj, fantaziuloj, idealistoj, kiuj volas influi kaj rolludi en la movado kaj kiuj finfine pli domaghos al ghi ol utilas, dum la granda amaso de membroj restas pasiva au nur konsumema. Despli en la nuna tempo, kiam la epoko de fur(io)zaj ideologioj pasis. Observante la movadon ekde 30 jaroj tio estas mia firma kredo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-01 08:37
Por povi ion aj shanghi, oni devas esplori ne nur nunan staton, sed kiel Andreas bone rimarkis, esplori ankau pasintecon por scii ankau bone apliki la medikamenton.

Bedaurinde, multaj personoj en E- movado farighis au estis faritaj sanktulon kaj ilin nun kritiki estus ja peko, krimo. Ili ghis hodiau estas influaj.
Esplorante oni devus konstati iliajn erarojn kaj tio ja ne eblas.

Ghis hodiau tiu personoj kunlaborante, elprofitante situacion en la komunisma tempo, provas neoficiale fari partizanan laboron, kontrau certaj aktivuloj, timante, malkovron de pasinteco. Tiaj personoj ghis hodiau agas en UEA kaj en PEA, provante influi nunan kaj estontan agadon.

Lau mia opinio, ne estas facile kritiki tiaman agado, ne vivante, ne agante en tiu tempo. Certe neniu volas iun pendigi, sed por povi bone apliki novan medikamenton estus bone chion scii, analizi kaj konkludi.Unu estas nun certa, ke sen perfekta PC priservanto informa laboro de Esperantujo estas preskau nula kaj agado de ghenerala direktoro ege pena!

(PS. hierau ekzemple mi ricevis konfirmon de certa "anghela" agado en PEA)

otbuller
otbuller diras:
2011-11-02 16:02
Mi ne kredas, ke eblus trovi 2000 donacemajn membrojn por tiu celo. Nun ekz. la kampanjo por apogi Germanan E-Asocion en la reta voĉdonado de germana banko montras, kiel malfacile estas varbi pli ol modestan nombron eĉ por senpage klaki butonon.

Cetere, 40 000 eŭroj ebligus dungi eĉ du partatempajn oficistojn en la CO, ĉar neniu plentempulo tie enspezas malnete tiun sumon jare!
punktor
punktor diras:
2011-11-02 18:38
Mi ne povas diskuti kun homo kiel s-ro Osmo Buller, tiom sperta en UEA-agado. Pro certa kialo, mi tamen devas almenau atentigi, ke temas pri du diversaj aferoj: la unua tasko de interreta vocx-kolektado (por la konateco de landa asocio) estas malhelpita de multfaceta kialaro, ekzemple: neatingebleco de membroj au simpatiantoj, daura bombardado per help- kaj monpetoj, la individua rifuzo subteni la celon, la tuja nuligado de retmesagxoj pro tempomanko, ktp.
Sed la dua demando koncernas rekte la supozitan intencon de libervole ligigxitaj, sinceraj membroj, subteni kaj plifortigi la plej gravan parton de la propra mondvasta asocio UEA, nome la profesiulojn de la CO.
Du malsamaj aferoj, ambau pli au malpli grava: efemero kaj elefanto.
La nombro "40.000€" nur estis ekzempla, "ludeca", cxar mi nek konas la salajran nivelojn kaj kromkostojn en Nederlando nek eventualan devigon de UEA parte transpreni logxkostojn de dungito. Se la kalkulo estus "20.000€ / 500 membroj = 40€ jare", ankau bone.
Sed tute egalas, cxu necesas 20.000 au 40.000€, se s-ro Buller taksas la realigon neebla pro interes-manko de la membraro. Do mi nur povas esperi, ke la koncernularo komprenas la gravecon de bone funkcianta, plifortigita CO.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-02 19:54
Mi volunte subskribus sed la reguloj direktas ke la subskribanto devas esti germano. Mi vivadis 26 jarojn en Germanio sed mi neniam sukcesis ricevi la germanan civitanecon. Sed oni ŝanĝas tiun regulon, vi subskribos.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2011-11-02 20:33
Fakte ĉiuj povas voĉdoni por la Germana Esperanta Asocio en tiu konkurso, egale ĉu oni estas germano aŭ ne. Mi voĉdonis, kaj mi estas el Anglujo. Kaj oni ne devas esti en Germanujo por voĉdoni - oni povas voĉdoni el ajna lando de la mondo.

Laŭ mi, ni ja partoprenu en tiu ĉi konkurso, ĉar la Germana Esperanta Asocio devas havi bonan ŝancon por gajni. Se nur 123 pliaj homoj donus ĝuste nun siajn tri voĉojn al la Germana Esperanta Asocio, tiam ĝi jam enirus la grupon de la mil plej popularaj kluboj kaj se ĝi restos en tiu grupo, ĝi ricevos EUR1000. Tio devas esti facile atingebla celo se ni ĉiuj helpos.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-02 23:04
> Se nur 123 pliaj homoj donus ĝuste nun siajn tri voĉojn

Suficas pliaj 122.
Lu
Lu diras:
2011-11-06 07:20
Aktuale GEA havas rangon 1.188, kun 2413 voĉoj https://verein.ing-diba.de/[…]/deutscher-esperanto-bund-ev . Por rango 1000 necesas 2674 voĉoj, https://verein.ing-diba.de/[…]/ASC . Mankas do nun 261 voĉoj aŭ ĉ. 90 homoj, kiuj aldone voĉdonas. Okazis progreso de ĉ. 30 homoj en la pasintaj ĉ. tri tagoj.

La asocio "Bonfaremo" nun havas rangon 819 kaj 2817 voĉojn, https://verein.ing-diba.de/soziales/84453/bonfaremo . Evidente ili eltrovis miraklan rimedon por progresi, ĉar antaŭ kelkaj tagoj ili havis proksimume rangon 1400, malantaŭ GEA... Eble indas demandi ilin - kaj eble pro ilia simpatio al Esperanto ili respondos.
redakcio
redakcio diras:
2011-11-02 21:40
Nun aperas artikolo de Martin Schäffer pri la temo en la rubriko "Vidpunkto":

http://www.liberafolio.org/[…]ge-donaci-al-gea-mil-eurojn
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-01 11:46
>La eksteroficejigo de la revuo rompis la bonan situacion, ke ĝi estis dense integrita al la tuta agado de UEA. La redaktoro troviĝis meze de ĉio kaj eĉ dum kafpaŭzoj ensorbis de siaj gekolegoj kaj vizitantoj ideojn kaj novaĵojn kaj eksciis pri iliaj opinioj kaj deziroj. Tiu sinergio malaperis, sed tion ne volas vidi tiuj, por kiuj oficeja redaktoro estas per si mem io malmoderna, kaj eksteroficeja - signo de moderneco.


Pri tiu punkto mi ne tute konsentas. Oficeja redaktoro estis tre bonvena, eĉ nepra, antaŭ la apero de la reto. Mi ekz. memoras iaman artikolon de Mark Fettes (mia tiama laborkolego en la CO, ni eĉ sidis samĉambre k preskaŭ tabl-ĉe-table, ambaŭ malpli ol 30-jaraj - aĥ, la bonaj oldaj tempoj). En tiu artikolo li menciis (mi citas nur laŭmemore), ke sidante ĉe sia tablo en Roterdamo k ricevante revuojn k leterojn el la tuta mondo li havas la impreson troviĝi en la kerno de granda flustrado interkontinenta - tian "flustradon" eblis efektive kapti nur en tia eksterordinara loko. Kie aliloke en la mondo redaktoro de E-revuo havis tiutempe la privilegion povi legi praktike ĉiujn E-revuojn ie ajn eldonitajn k "aŭdi" komentojn?

Nuntempe ne estas tiel, eĉ male: mi havas nun multe pli da E-kontaktoj, ol kiam mi sidis en Roterdamo, eĉ se mi nun apenaŭ aŭ tute ne renkontas esperantistojn persone. Nuntempe eblas perfekte informiĝi pri la ideoj k deziroj ne nur de la gekolegoj, sed de la esperantistaro ĝenerale - k ni sekvantaj diversajn E-forumojn ja estas konstante superŝutataj per tiaj.

Mi ne pensas, ke roterdamado estus nepra por la plibonigo de la revuo. Se la nuna revuo estas nura minoraĵo seninteresa, tion ne kaŭzas la neroterdameco de la redaktoro. La malkvalito de la revuo havas aliajn kaŭzojn. Sed tiun mian opinion vi jam delonge konas.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-12 15:19
Oni povas disputi, chu la Eo-movado en si mem estas subkulturo. Dependas de la difino. Lau la diversaj difinoj de subkulturo, kiujn mi konas, mi ne nomus la Eo-movadon kiel tuton subkulturo.

Sed ene de la Eo-movado ekzistas diversaj subkulturoj - ekzemple tiu de asociaj funkciuloj. Chi tiun difinon mi trovis en la kunteksto de alia socia movado, kaj kiam mi legis ghin, mi trovis ghin tre trafa por certaj subkulturaj tendencoj de la Eo-movado.
Unu ekzemplo estas la subkulturo de la funkciuloj de la UEA-komitato, kiu bone esprimighas en ghia retlisto
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/

Ankau la TEJO-kongreson mi nomus iusence subkulturo, char tie klare videblas certaj trajtroj kaj kondutmodeloj de subkulturo. Dum la UK pli similas al internacia konferenco, kun subkulturaj eroj (kiel ekz. la kongresa balo, eble ankau la komitatkunsidoj au kunvenoj de diversaj fakaj asocioj kaj lozaj kunighoj de e-istoj dum la kongreso, kie oni aplikas kondutojn kaj esprimojn kiuj ekzistas en tiu maniero nur inter e-istoj).

Mi ne diskutas chi tie, chu subkulturo estas io bona au io malbona.

Sed chion tion necesus "sociologie" esplori.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-15 14:47
La furorlisto de la Libroservo de UEA, publikigta en la novembra n-ro de Esperanto, devas esti konsiderata kiel absoluta HONTO DE LA JARO kaj ech pli shoka por mi ol tiu de la pasinta kaj antaupasinta jaro (kiam lau mia scio homoj achetis ankorau la libron de Korjhenkov).

Tiu embarasega furorlisto ankau estas trafa indikilo pri la stato kaj nivelo kiajn librojn achetas la averagha kongresano (au esperantisto). Lau tiu listo oni konstatas, ke krom iuj 'malpezaj' kaj malmultekostaj banalajhoj la klientoj de la dumkongresa libroservo evidente ne plu achetas pli altnivelajn librojn. Certe tio estas indiko pri la totala degenerado de la Esperanto-movado, en kiu jam totale mankas la bezono (germana Nachfrage) por pli altnivelaj aferoj kaj ankau montras, ke por autoroj de libroj tio signifas, ke ne plu indas verki bonajn librojn (kaj pli multekostajn) en Esperanto, char ili chiukaze ne estas achetitaj, almenau dumkongrese.

Estas ekzemple absolute mirige, ke en tiu furorlisto ne trovighas speco de libroj kiel "Mia stelo" de Felicja Raszkin-Nowak, en traduko de T. Chmielik kaj L. Ligeza, kiu aperis okaze de la kongreso, sed kiu estis promociita lau mia scio ekster la kongreso, en cheesto de la baldau 90-jara autorino, kiu travivis la holokauston kaj kies onklo estis Jakobo Szapiro, kaj kiu kvazau devus esti deviga legajho por chiu iom edukita esperantisto.

Se ne la libro de Raszkin/Chmielik, tiam almenau tiu nova (diskutita en Lib F) de Dasgupta au tiu pri Darwin devus trovighi en tia listo. Char tio mankas, tio indikas, ke pri tiaj libroj ekzistas absoluta malintereso.

Anstatau tio trovighas banalajhoj kiel "Posxamiko", "Pasporta Servo", "Gvidlibro por Komitatanoj", "Klarigo pro landnomoj", "Kajto-kanonoj" k.s.

La altrudan varbadon de la IKU-materialoj fare de A. Wandel mi bone memoras de la florenca UK. Minimume dufoje dum tri tagoj Amri demandis min, chu mi ne volus acheti lian broshuron.

Lau mi tiu furorlisto devus esti absoluta frustrajho, se ne katastrofa rezulto, por la tuta UEA, kaj por la ghenerala direktoro, kaj por la estro de la libroservo, kaj por la estraro kaj por la komitato, kie ekzistas multaj intelektuloj (kiuj bedaurinde mem nenion intelektan en Eo produktas).

Imagu la gigantan volumon da libroj, kiujn UEA chiujare sendas al la kongresejo - antaupasintjare al Kubo, venontjare al Vjetnamio, por ke oni achetu kelkajn malmultekostajn banalajhojn, kies enhava valoro vershajne estas ne nur dubinda, sed ignorebla.
Lau mi la libroservo de UEA devus eltiri el tiu situacio la ghustaj konsekvencojn.

Oni ech nur evitu montri tiajn furorlistojn al la "ekstera mondo", ekzemple al Unesko, char tio simple estus tro embarasa.

Restas la espero, ke kongresanoj achetas pli valorajn librojn antau au post la UK.
simono
simono diras:
2011-11-15 16:38
Mi supozas, ke la aĉetado de libroj dum ukoj precize respondas al la kongresanaro de tipa uko. Do oni unue demandu, kiuj vizitas ukojn. Ekzemple mi ne. Aŭdinte la stultegajn inaŭgurajn ceremoniojn de pluraj ukoj en Pola Radio, jam antaŭ jardekoj, mi tuj ekkonis, ke jen ne mia mondo. Vizitinte "fizike" iun kaj iun renkontiĝon kaj iun kaj iun klubvesperon, mi tra la jaroj eĉ firmiĝin en mia opinio.

Estas pro tio, ke mi mem nomas min parolanto de Esperanto kaj tute ne Esperantisto. De mezumaj Esperantistoj oni fakte atendu, ke ili aĉetas ĝuste tiujn librojn, kiuj tiom ŝokis vin. :)

Alia aspekto estas la prezo. Konsiderante, ke multaj Esperantistoj estas pensiuloj, oni supozu, ke ankaŭ la prezo sufiĉe rolas. Ĉu investi en libro, aŭ eble do prefere kunveturi en ekskurso al iu loka vidindaĵo?
edmundo
edmundo diras:
2011-11-16 13:00
En novembro la Centra Oficejo de UEA publikigis sian liston de la plej popularaj Esperantaj vortoj, mezurataj laŭ ilia ofteco en elektronikaj tekstoj pritraktitaj de la oficejo dum la jaro, kaj aparte por la kongreso.

Andy Künzli komentis:

La furorlisto de la Centra Oficejo de UEA devas esti konsiderata kiel absoluta HONTO DE LA JARO kaj eĉ pli ŝoka por mi ol tiu de la pasinta kaj antaŭpasinta jaroj (kiam laŭ mia scio homoj ankoraŭ uzis iomete la vorton "ke").

Tiu embarasega furorlisto ankaŭ estas trafa indikilo pri la stato kaj nivelo, kiel parolas la averaĝa esperantisto. Laŭ tiu listo oni konstatas, ke krom iuj banalaj kaj facilaj vortoj kiel "de" kaj "en", la esperantistoj evidente ne plu uzas altnivelajn vortojn, kiel ekzemple "ĥimero". Certe tio estas indiko pri la totala degenerado de la Esperanto-movado, en kiu jam totale mankas la bezono (germana Nachfrage) por pli altnivelaj aferoj kaj ankaŭ montras, ke por leksikografoj tio signifas, ke ne plu indas dokumenti bonajn vortojn (kaj pli longajn) en Esperanto, ĉar la esperantistoj ĉiuokaze ne uzos ilin, almenaŭ dumkongrese.

Estas ekzemple absolute mirige, ke en tiu furorlisto ne troviĝas speco de vortoj kiel "farso", kiu trafe priskribas la tutan Esperanto-movadon kaj devus esti deviga devizo de ĉiu iom edukita esperantisto.

Se ne la vorto "farso", tiam almenaŭ la vorto "blufo" devus troviĝi en tia listo. Ĉar tio mankas, tio indikas, ke pri tiaj altnivelaj pritaksoj de la Esperanto-movado ekzistas absoluta malintereso.

Anstataŭ tio troviĝas en la listo banalaĵo kiel "la", "kaj", "de", "esti" k.s.

La altrudan varbadon de la vorto "mi" mi bone memoras de la florenca UK. Minimume dufoje en ĉiu minuto iu esperantisto uzis tiun vorton, parolante pri si mem.

Laŭ mi tiu furorlisto devus esti absoluta frustraĵo, se ne katastrofa rezulto, por la tuta UEA, kaj por la ĝenerala direktoro, kaj por la estraro, kaj por la komitato, kie ekzistas multaj intelektuloj (kiuj bedaŭrinde mem nenion intelektan en Eo produktas).

Imagu la gigantan volumon da vortoj, kiujn UEA ĉiujare dissendas en la mondon, por ke oni uzadu nur kelkajn facilajn banalaĵojn, kies enhava valoro verŝajne estas ne nur dubinda, sed ignorebla. Laŭ mi la Centra Oficejo de UEA devus eltiri el tiu situacio la ĝustajn konsekvencojn.

Oni eĉ nur evitu montri tiajn furorlistojn al la "ekstera mondo", ekzemple al Unesko, ĉar tio simple estus tro embarasa.

Restas la espero, ke esperantistoj uzos pli valorajn vortojn antaŭ aŭ post la UK.

Pejno Simono komentis:

Mi supozas, ke la uzado de vortoj dum ukoj precize respondas al la kongresanaro de tipa uko. Do oni unue demandu, kiuj vizitas ukojn. Ekzemple mi ne. Aŭdinte la stultegajn inaŭgurajn ceremoniojn de pluraj ukoj en Pola Radio, jam antaŭ jardekoj, mi tuj ekkonis, ke jen ne mia mondo. Vizitinte "fizike" iun kaj iun renkontiĝon kaj iun kaj iun klubvesperon, mi tra la jaroj eĉ firmiĝis en mia opinio.

Estas pro tio, ke mi mem nomas min parolanto de Esperanto kaj tute ne Esperantisto. De mezumaj Esperantistoj oni fakte atendu, ke ili uzas ĝuste tiujn vortojn, kiuj tiom ŝokis vin. :)

Tute aparte de la fakto, ke la furorlisto enhavas nur banalaĵojn, oni konstatas, ke en la listo troviĝas eĉ ne unu substantivo. Evidente, por serioza lingvo jen jam katastrofo. Evidente la tuta blablaado pri "altnivela komunikilo" kaj "lingvo por la tuta mondo" estas ĝuste tio - nome sensubstanca blablaado. Ŝajnas, ke la e-istoj preferas parolkomunike elbuŝigi nur pronomojn kaj similajn vortetojn.

La plej furora vorto en la furorlisto estas ĝuste "la", do resume mi konkludas, ke mezuma esperantisto diradas nur: la la la la la.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-16 13:42
<RIDEG'>

Sed Pejninzeaĥso eraras. Mezuma Esperantisto diras ne nur "la", sed ankaŭ "do", "ree" kaj "mi".
esperanto
esperanto diras:
2011-11-16 14:20
Estas bedaurinde, ke reage al miaj tamen seriozaj intervenoj kutime sekvas en Lib F nur stultaj reagoj flanke de iuj stranguloj, kies opinion oni trankvile povas ignori. Sed mi ne miras, char en Svislando mi spertis siatempe la samon, nun do sur internacia nivelo.
redakcio
redakcio diras:
2011-11-17 10:30
Mi petas, ke Jens kaj ĉiuj aliaj sin detenu de insultaj esprimoj kontraŭ unuopaj personoj. Ripeta malobeado de la diskutaj reguloj kondukas al portempa elfermo de la koncernulo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
simono
simono diras:
2011-11-17 11:55
Kara Jens

Jam la almenaŭ duan fojon vi insultas min per via "Pejninzeaĥso" - kio ajn tio estu. Supozeble "pain in the arse".

Se, anstataŭ tuj iel blinde perdiĝi en via insultemo, vi iomete pli atente legus, vi konstatus:

1) Mi skribis nenion pri iuj listoj de vortoj.

2) La miscito de Edmund estis speco de satiro.

3) Mi sekve ne povis pri tio iel ajn erari.

Mi eble aldonu, ke mi tre volonte dolorigas en ies postaĵoj, specife se tiu ĉi kondutas insulteme kiel vi. Mi ne povas imagi, ke plaĉus al vi, se mi ekde tuj nomus vin nur ankoraŭ "Larseno-azeno-kreteno", se estus iel konvene afiŝe mencii vin.

Evidente, rilate Kamaĉon mi ne esperas iun pli decan konduton. Sed de lingva revizianto de Monato mi atendus iomete pli da baznivel-eduka deco.

Ĉu mi eble eraras?

redakcio
redakcio diras:
2011-11-17 13:53
Mi petas, ke Simono kaj ĉiuj aliaj sin detenu de insultaj esprimoj kontraŭ unuopaj personoj. Ripeta malobeado de la diskutaj reguloj kondukas al portempa elfermo de la koncernulo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-18 11:01
Nu, por senti sin insultata de iu persono, oni devas preni tiun personon iel serioze, kaj tio estas malfacila koncerne Simonon Pejnon. Se li volas nomi min per senfantazia "Larseno-azeno-kreteno", tio insultos lin mem pli ol min. Kial ne "Jenkun Jensen" aŭ "Jen Stinka Lardo", se estu io? (Aŭ eĉ pli bone "grafo J. von Steendöedh-Lorten", sed ĝi antaŭsupozas konon de Skandinavia lingvo).

Serioze, min multe pli ĝenas kiam homoj neintence alparolas min per Sten aŭ Lars anstataŭ Jens, kiel foje okazis. Eble homoj konfuzas min kun Sten Johansson kaj Lars Forsman, sed kvankam estas flate kompariĝi kun tiuj du, ni estas ja tri malsamaj personoj.

Kaj fine, miaj propraj nescioj ĉiam ĝenas min multe pli ol ies opinio pri mi. Oni ĉiam povas mem plisaĝiĝi, sed plisaĝigi aliajn ne eblas. Nur eblas inviti homojn en onian propran plisaĝiĝon, okaze ke la temo interesas ilin.
simono
simono diras:
2011-11-19 13:15
Ĉu jen ĝenerala degenero de kvalito flanke de niaj lingvofakuloj, kiam eĉ lingva recenzanto de Monato ne plu sufiĉe precize distingas inter "nomus" kaj "nomos"? Mi evidente neniam ajn nomos vin "Larseno-azeno-kreteno", ĉar vi estas nek azeno nek kreteno.

Mi menciis nur la teorian eblon nomi vin tia kaj tion, ke tio eble ne plaĉus al vi, se mi farus tion. Oni nomas la verban modalon, kiun mi aplikis, tradicie "kondicionalo", Bertile, "us-modo" aŭ "imaga modo".

Mi petas pli atente legi antaŭ ol misete reagi.

Cetere, ĉu vi planas pardonpeti pro viaj du insultoj kontraŭ mi?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-19 15:23
Mi diris nek "nomos" nek "nomus", sed "volas nomi", do la duan insulton vi mem konstruis.

Sed se vi vere estas tiel vanta pri via nomo, mi volonte promesas neniam denove misformi ĝin.
 
simono
simono diras:
2011-11-19 17:07
Ne, la duan okazon mi tute ne konstruis.

Eble vi jam forgesis tion, sed en tiu ĉi fadeno jen nur la dua fojo, ke vi tiel insultis min. La unua fojo estis en tute alia fadeno de Libera Folio. Vi ĉe tio menciis Uzreton kaj trolojn. Vidu:

http://www.liberafolio.org/[…]/

Cetere, mia "laika" nomo estas "Simon Payne", do ĝuste al mi senĉese uzanta Esperantigitan version "Pejno Simono" riproĉi pri nomrilata vanteco vere ne havas multe da senco, ĉu? :)
otbuller
otbuller diras:
2011-11-16 22:28
Surbaze de la kongresa furorlisto oni ne vere povas multon konkludi. Ĝi montras nur 10 titolojn, kiuj ja pleje vendiĝis sed estis nur eta ono de la tuta oferto en Kopenhago. UEA alportis tien ĉ. 1000 diversajn titolojn kaj krome surloke eldonejoj liveris 50 ĵus aperintajn titolojn. Kiam la oferto estas tiel granda, la vendokvantoj de unuopaj titoloj restas tre malgrandaj, eĉ bagatelaj.

En ĉiuj furorlistoj ĉepinte estas lernolibroj, vortaroj k.a. prilingvaj libroj. Tiel estis ĉiam kaj laŭ mi tio estas natura. Mi kredas, ke simile estas ankaŭ pri furorlistoj de anglalingvaj libroj en ne-anglalingvaj landoj. Lerniloj de la angla verŝajne staras ĉepinte, eble eĉ pli domine ol E-lerniloj en niaj listoj.

La furorlistoj de UEA celas ne nur kontentigi ĝeneralan scivolemon sed ankaŭ doni al eldonemuloj ideon pri la kvantoj, kiujn nia merkato maksimume povas digesti. Tiurilate pli interesa estas la listo de 100 furoraĵoj en la periodo 2001-2010, kiu aperos en la decembra "Esperanto". Antaŭ dek jaroj aperis simila listo pri la periodo 1989-2000. Ĝi estas legebla ĉe: http://alturl.com/rus4k
esperanto
esperanto diras:
2011-11-16 23:05
Dankon pro la utilaj klarigoj. Por eviti miskomprenon - mi neniel kritikis au celis kritiki la libroservon de UEA. Kiel ghia regula kliento mi ja mem scipovas pritaksi ghiajn valoron kaj utilon.

Tamen, kiel ajn, la furorlisto sugestas, ke homoj CHEFE achetas tiujn librojn - kaj tiuj libroj je ne estas alznivelaj intelektaj highlight-oj de Esperanto (au chu tamen jes?)

Do, oni (sub)komprenas, au eble miskomprenas, ke e-istoj, kaj precipe kongresanoj, achetas chefe malmultekostajn bagatelajhojn kaj banalajhojn. Tia la impreso estas kaj restas.

Se furoras nur malmultekostaj bagatalajhoj kaj banalajhoj, oni kredas, ke tiu lingvo estas io tre primitiva por idiotoj. Sekve, oni eble shanghu la nomon de tiu listo, kvankam furorlisto ja vere estas alloga kaj populara nomo, despli ke chiu e-isto scias pri kio temas.

Sed vi certe komprenis, kion mi celis diri per mia interveno, chu ne.
edmundo
edmundo diras:
2011-11-16 23:45
Jes kaj ne ...

Jes, ĉar verŝajne estas tiel ankaŭ en naciaj lingvoj. Mi ne sukcesis trovi "kompletan" liston de nacilingvaj libroj, kiuj plej bone vendiĝis en unu jaro, sed mi suspektas, ke tia listo konsistus ĉefe el vortaroj kaj similaj verkoj, eĉ se oni enkalkulus nur la vendojn en la hejmlandoj de la koncernaj lingvoj. (Se libro estas bezonata de duono el ĉiuj lernejanoj, aŭ de duono el ĉiuj homoj, kiuj lernas ŝofori, tiam ĝi facile vendiĝos pli bone ol preskaŭ ĉiu beletra verko.)

Ne, ĉar ĝenerale oni kreas tiajn listojn laŭ kategorioj. En la publikigitaj listoj de bone vendataj nacilingvaj libroj, eĉ de la nefikciaj libroj, oni ellasas la vortarojn, lernolibrojn, ktp; la publikigitaj listoj ne estas "kompletaj" listoj.
otbuller
otbuller diras:
2011-11-16 23:54
Jes, vi pravas. Mi devintus uzi us-formon: simile estus, se oni farus similajn listojn en naciaj lingvoj, miksante ĉiujn kategoriojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-17 00:03
Por ke oni bone komprenu la sencon de mia penso, mi resumas ghian esencon:

Per tiu furorlisto aperas la impreso, ke e-istoj dum la UK achetas chefe nur malmultekostajn banalajhojn kaj bagatelajhojn.

Sekve:
Do, unue oni (ekzemple UEA au la koncernaj autoroj) kompreneble rajtas defendi sin kaj repliki, ke tiuj furorajhoj ne estas nur malmultekostaj banalajhoj kaj bagatelajhoj kiel de mi asertite.

Due, oni eble komuniku la dumkongresajn vendojn tiel, ke oni ne ricevu la impreson, ke kongresanoj achetas nur "malmultekostajn banalajhojn kaj bagatelajhojn", sed ankau pli altnivelajn kaj pli multekostajn librojn, kaj do adekvate korektu la manieron de tiu komunikado eksteren.

Char mi mem devas diri, ke mi ne kredas, ke la kongresanoj achetas nur "malmultekostajn bagatelajhojn kaj banalajhojn" lau tiu furorlisto. En tia kazo ja tute ne havus sencon sendi la libroservon en la kongreslandon.


 
esperanto
esperanto diras:
2011-11-18 12:47
Eta kalkulo donis la jenan rezulton:

Che libroservaj vendoj de 27378 euroj che 1413 kongresanoj tio signifas, ke kongresano achetis varojn de la libroservo en alteco de averaghe po 19,37 euroj por kongresano.

Mi ne scias chu tio estas multo (mi kredas ke ne), kaj kiom kostas la ekspedo de la libroservo al la kongresejo. Konklude: Chu entute valoras la penon oferti tian dumkongresan libroservon, se chiu kongresano achetas librojn (inkl. de diskoj) por nur magraj 20 euroj, despli en lando kiel Danlando, kie oni povus kredi, ke aperas multaj pagipovaj esperantistoj (estis chefe germanoj, francoj, japanoj, italoj).

Do, io ne funkcias.
edmundo
edmundo diras:
2011-11-18 15:50
Tamen, laŭ mia malaktuala sperto, la libroservo estas tre vizitata dum kongresoj. Povas esti, ke multaj homoj elektas librojn tie, sed preferas mendi ilin poste por ne devi porti ilin en valizo.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-18 16:40
Mi same pensas kaj supozas. Char mi memoras, ke iam mi mem ne achetis dumkongrese, sed mendis poste, malgrau la aldonaj afrankostoj, kiujn oni povas shpari achetante dumkongrese. Sed che UEA la afrankokostoj estas relative malaltaj.

Do, la dumkongresa libroservo funkcias ankau kiel libroEKSPOZICIO. Se finance oni povas permesi al si tion, kaj UEA devas mem decidi tiun chi demandon, mi havas en principo nenion kontrau tio.

Tamen, la dumkongresa rezulto el librovendado, kiun mi komentis, lau mi ne estas tute kontentiga, kaj eble estas klarigebla, inter alie, vershajne ankau pro kialoj de iusence elcherpita (au achet-laca) kaj sata konsumpubliko, kiu achetas malpli da libroj ol en antauaj tempoj. Per aliaj vortoj: jam mankas forta Eo-publiko por esti pagipova che libroachetado, kaj tiu chi negativa fakto montrighas en la vendobilanco de la dumkongresa libroservo. Parto de la kongresanoj jam posedas "chiujn" gravajn librojn, esence novajn, kiujn ili bezonus, ne aperas, do oni limigas la achetadon al "suveniroj" (alia esprimo por malmultekostaj bagatelajhoj kaj banalajhoj). Kaj la nova publiko (se tia entute estas) trovas nenion interesan, iom polemike dirite, au, en tempo de interrezo, hezitas/evitas elspezi monon por printitaj produktoj.
Ghuste chiujn tiujn faktorojn, kriteriojn kaj hipotezojn necesus esplori.

otbuller
otbuller diras:
2011-11-18 17:14
Efektive la kongresa libroservo havas gravan rolon ankaŭ kiel ekspozicio, kie multaj rigardas kaj notas titolojn, kiujn ili poste mendos ĉe UEA aŭ ĉe landa libroservo. Al multaj ja gravas foliumi mane la librojn, kio ne eblas ĉe poŝta libroservo.

La ekspedokostoj ne estas tre altaj, kvankam Andy eble tion supozis pensante pri normalaj poŝtaj tarifoj. La tuta transporto al Kopenhago kaj reen al la CO kostis nur 640,65 eŭroj. Se oni sendus ĉion en poŝtaj pakaĵoj, tio ja kostus multege. UEA tamen sendas la librojn k.a. varojn bezonatajn en UK kiel unu grandan kargon per kamiono aŭ ŝipo. Tiam unu kilogramo kostas multe malpli ol kaze de ordinara poŝto.

Fine mi devas korekti mian antaŭan informon pri la kvantoj, kiujn mi prenis el mia memoro. Kontrolo en la CO montris, ke en Kopenhago eblis elekti inter 1569 malsamaj titoloj kaj venditaj estis entute 1127 diversaj titoloj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-19 18:18
Kompreneble, oni povas vidi la aferon tiel (kiel mi) kaj aliel (kiel vi), chu ne.

Estas sufiche kontentiga rezulto, se el 1569 malsamaj titoloj vendighis 1127 diversaj titoloj. Kvankam povus kaj devus esti pli multe. Sed che nia publiko ekzistas kapacitaj limoj. Oni devus emfazi tion kaj malpli iujn furorlistojn, kiuj donas nur unuflankan impreson.

Jes mi efektive pensis, ke la ekspedokostoj estas pli altaj, almenau kelkmil eurojn.
simono
simono diras:
2011-11-17 12:27
Eble oni simple ne plu miksu la kategoriojn kaj publikigu listojn laŭĝenre. Tio certe estus iel pli senĉava.

Fakte ne surprizus min, se la plej populara Anglalingva libro en Germanujo - antaŭ la Interreta epoko - estus iu renoma vortaro.

Sed jen la hodiaŭa furorlisto de Anglaj libroj ĉe Germana Amazono - iomete koncizigite.

1 One Day - David Nicolls
2 Steve Jobs: A Biography - Walter Isaacson
3 Inheritance: Eragon, Book 4 - Christopher Paolini
4 A Game of Thrones 4-Book Boxed Set - George R.R. Martin
5 Debt: The First 5,000 Years - David Graeber
6 The Help - Kathryn Stockett
7 Wochennotizbuch 2012 - Moleskine
8 Wochenkalender horizontal 2012 - Moleskine
9 Steve Jobs: A Biography - Walter Isaacson (alia liveranto)
10 A Raisin in the Sun: Text and Study Aids - Lorraine Hansberry, Gisela Hergt

Do

la 7a estas laŭsemajna notlibro,
la 8a estas kalendaro kaj
la 10a estas ekzerclibro por progresintoj.
edmundo
edmundo diras:
2011-11-17 13:00
Ne tre interese, ĉar ni ne scias, kiel Amazon kalkulis tiun liston. Eble oni ellasis certajn kategoriojn de libroj. Eble oni enkalkulis vendojn en aliaj landoj. Ni ne scias, kaj ne ne povos ekscii, ĉar supozeble temas pri komerca sekreto.
simono
simono diras:
2011-11-18 14:57
Mi konsideras la statistikaĵon sufiĉe interesa. Temas simple pri enrangigo de vendoj de libroj per amazon.de. Normalokaze, aĉetas nur Germanlingvanoj per tiu retejo.

Ne klare estas nur, se la nombroj entenas bitlibrojn aŭ aŭdlibrojn. Sed tio apenaŭ gravus.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-17 15:44
Por komparo: Furorlistoj de germanaj libroj:

http://www.suhrkamp.de/bestseller_belletristik_107.html
http://www.top10-charts.com/buecher-bestseller-charts.html
http://deutschebestseller.wordpress.com/[…]/
http://www.weltbild.de/9/bestseller+2011.html

Se en Eo estus almenau tiaj libroj, oni vershajne ne devus protesti kaj honti (kvankam supozeble ankau en tiuj listoj trovighas dubindaj libroj).

En la revuo de Esperanto aperas tiom da embarasaj informoj, tiel ke oni ne scias, chu oni faras tion speciale char oni estas naiva au chu char oni celas cinike moki (pri tiu primitiva Eo-nivelo). Nu, oni faras vershajne nek tion nek la alion, sed reflektas la ekzistantan situacion kaj tiu estas kia ghi estas. Sed se homoj de la "ekstera mondo" legus tion, ili vershajne harthirtighus kaj dirus: ho, kio estas tiu primitiva Esperanto - ili ech ne havas One Day de David Nicolls k.s.

Alia suspekto, kiun mi havas, iras en tiu direkto, nome, ke e-istoj achetas chefe tiujn librojn, kio estas populara au kiu venas de popularaj autoroj - la kvalito estas duaranga. Per tio oni kompreneble maltrafas multon, kio ankorau aperas.
Ekzemple se Fettes furoras, char li aperas en chiu numero de Eo, oni achetas lian libron.
Se Korjhenkov furoras pere de la propagando farata tra Ondo De Eo, oni achetas lian libron.
Se Kovats furoras tra la propagando farata tra edukado net kaj Lib Folio, oni achetas shian
libron.
Se Lins furoras, char lia libro aperas sur la dorspagho de chiu numero de Eo, oni achetas lian libron.
ktp.

La sukcesa recepto de tiuj autoroj estas vershajne, ke ili verkas legindajn (au havindajn) librojn je akcepteblaj prezoj.
(Kompare kun miaj libroj, kiujn oni vershajne ne achetas, char ili aperas en neniu propagando, ili estas tro dikaj, pezaj, sciencaj kaj multekostaj kaj char oni ege malamas min, hähähähä)

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-18 11:07
Ĉu vi skribas librojn por ke aliaj legu ilin? Stranga sinteno. Mi ankaŭ skribas konstante, sed tio estas por ne forgesi ion. Se aliaj volas kunlegi, kompreneble estas agrable, sed mi ne antaŭsupozas tion.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-18 12:36
Via sinteno ech pli stranga.
Kompreneble, autoroj skribas (kaj eldonas) librojn ne chefe por si mem, sed por la publiko (kiun ili celas), en la kazo de fakliteraturo por disvastigi la sciojn rivelitajn, en la kazo de beletro por entreteni la publikon (kaj eble ankau por gajni monon).
Kuriozajn reagojn oni devas legi en tiu chi Lib F. Kelkfoje mi havas la impreson, ke la homoj intence skribas nenion seriozan, sed nur blödelajhojn, kaj sentas min mem idioto legi chion tion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-18 16:43
Se aŭtoro ne skribas unuavice por si mem, kiel li povas scii ke liaj skribaĵoj plaĉos aŭ utilos al aliaj?
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-18 06:42
Foje, kiel redaktoro de la revuo Esperanto, mi ricevis leteron de leganto, kiu riproĉis mian uzon de la neologismo "chavo".
(Alifoje, iu plendis ke mi devintus raporti nur pri la venkintoj de beletra konkurso, ne pri iu... Nevenka.)

amike
Istvan Ertl
Alekso
Alekso diras:
2011-11-17 10:55
Ankau mi foje pricerbumas kaj bedaŭras tiun malemon aĉeti bonajn librojn (almenaŭ aĉeti; ja ne nepre necesas legi ilin), sed mi

PROTESTAS kontraŭ la frazo: "Anstatau tio trovighas banalajhoj kiel "Posxamiko", "Pasporta Servo", "Gvidlibro por Komitatanoj", "Klarigo pro landnomoj", "Kajto-kanonoj".

Se furoras la "poŝamiko", tio okazas laŭmerite, ĝi min impresas ne banale, sed male. Kaj certe la kanzonoj de Kajto kaj "Pasporta Servo" meritas respekton.
La reala hontindaĵo estas via kraĉo sur ilin.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-16 19:40
La mesaghon hodiau diskonigitan sub
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=432#1

mi komentus en unua spontana kaj intuicia reago tiel:

1. Oni povas esti ghoja, ke la membronombro ne falis je 200-300 au simile (sed mi timas ke tio ankorau okazos).
3. La nombro de IM shajne stagnas (kiel ghi stagnas ankau en la kazo de iuj Landaj Asocioj).
4. La membronombra potencialo estas lau mi elcherpita, do plej vershajne ne plu esence kreskos (krom se oni aplikos statistikan trukon, ekzemple deklarante la Faceboook-anaron individuaj membroj de UEA).
5. Facebook mi ne konas kaj ne patoprenas ghin. Certe temas pri nova speco au dimensio de "membraro", kiu vershajne ludas alian rolon ol la tradicia (au malnovtipa) kotizpaganta membraro. Necesus pli profunde analizi la evoluon de la anaro de Facebook, ekzemple lau la kriterioj kiom virtuala ghi estas, kion krean ghi kontribuas al Eo, chu temas nur pri virtualaj suprajhaj kaj nestabilaj "chatroom"-kontaktoj kun iom da sinprezento au chu ghi havas iom pli da substanco, daure utila al Eo.

La diferenco de tradiciaj membraroj estas, ke ili sentas (au sentis) sin kutime pli longdaure ligita al iu klubo, ekzemple dum sia tuta aktiva vivo, kiu povis esti 30-50 jaroj, kaj aktive kontribuis per programoj), dum la unuopuloj en la virtuala mondo estas pli malstabila ento. Ofte ili malaperas tiom rapide kiel rapide ili aperis, ofte ankau anonime, kaj sentas nenian respondecon pri komuna kreado. Avantaghojn de tiu dubinda konduto mi ne povas vidi.

La problemo de tiuj statistikoj ja estas, ke ili donas precipe informon pri la kvanta stato kaj malpli pri la kvalita stato.

Oni povas diskuti tiujn hipotezojn. Tiajn diskutojn mi atendus de la komitato, anstatau pri cirkuleroj kaj aliaj banalajhoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-21 14:11
La statistiko pri venditaj libroj publikigita en Eo dec surtabligas multajn surprizojn.
Certe oni povus lanchi senfinan diskuton surbaze de tiu listo.
edmundo
edmundo diras:
2011-11-23 18:15
Bedaŭrinde la listo de cent verkoj enhavas, se mi ĝuste kalkulis, nur 3 originalajn romanojn, aŭ 5, se oni aplikas tre larĝan difinon de "romano":

330 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (nur 94 paĝoj)
218 La postdomo (nur 85 paĝoj)
201 Viktimoj
197 La ŝtona urbo (verkita unue en la angla)
177 Sur sanga tero