Pasporta Servo renaskiĝis en la reto
La problemoj de Pasporta Servo amasiĝis dum pluraj jaroj post la demisio de la multjara respondeculo Derk Ederveen, kiu prizorgis ĝin de 1995 ĝis 2008. Fine, en majo 2014, la ĵus emeritiĝinta oficisto de UEA Roy McCoy akceptis la respondecon pri la pluvivigo de Pasporta Servo kaj estis komisiita de la estraro de TEJO.
En intervjuo donita al Libera Folio Roy McCoy tiam vidis ĝuste la mankon de kontinueco kiel la ĉefan kaŭzon de la problemoj. En la sama intervjuo li diris, ke la prizorgado de Pasporta Servo povus esti bona hobio por li dum la pensiaj jaroj. Samtempe li tamen jam plendetis pri manko de kuraĝigo kaj atento flanke de la aliaj volontuloj:
– Mi diris al iu dum la lastaj tagoj, ke dum mi konstante zorgas pri konservo de la entuziasmo de niaj nunaj PS-volontuloj – kiuj inkluzivas kelkajn tre talentajn kaj entuziasmajn programistojn – neniu tamen ŝajnas esti multe zorganta pri mia entuziasmo, kaj ĉu mi, malkuraĝigate, eventuale ne mem forlasos Pasportan Servon kiel aliaj antaŭaj volontuloj estas farintaj. Tion dirinte, mi ne vidas ke tio okazos, almenaŭ baldaŭ, ĉar la afero simple estas bonega hobio por mi en mia emeriteco. Se tio ja ne okazos, mi kredas ke la estonteco de Pasporta Servo estos garantiata de mia daŭra zorgado – kaj, kompreneble, tiu de la aliaj volontuloj.
Tiu garantio tamen montriĝis ne tre longedaŭra, ĉar jam la 25-an de novembro, nur kelkajn tagojn post la apero de la nova retejo, Roy McCoy neatendite anoncis sian demision. Kiel kialojn li menciis troan streĉon kaŭzitan de konfliktoj pri la nova retejo, kaj precipe la fakton, ke la nova retejo estis publikigita sen lia permeso, antaŭ ol ĝi laŭ lia opinio estis sufiĉe preta.
– Mi petis kaj akceptis la gvidadon de la afero, kaj ne simplan volontulecon sub la arogita aŭtoritato de iu kun duono de mia aĝo kaj signife malpli da scio pri Esperanto. La esenca fakto estis ke Batisteo ne estis plenumanta miajn petojn pri la retejo, ofte ignorante, bagateligante kaj ĝenerale malrespektante ilin, kvankam ili estis defendeble en ordo kaj ankoraŭ relative malmultaj. "La diktatoro estas mi, ne iu alia", li skribis en unu mesaĝo, komentas Roy McCoy, responde al demando de Libera Folio.
Libera Folio kontaktiĝis kun Baptiste Darthenay, la kreinto de la nova reta versio de Pasporta Servo, por kompreni kiel nun statas la aferoj pri la retejo kaj ĉu la demisio de Roy McCoy influos la estontecon de la projekto.
Libera Folio: Ĉu la ĵusa anonco de Roy ŝanĝas ion esencan? Ĉu vi povas iel komenti ĝin?
Baptiste Darthenay: – Mi tute surpriziĝis pri lia subita demisio, kaj respektas lian decidon. Tio influas la aperon de la libro. Ni devas trovi alian homon por tiu tasko. Tio povas esti tutrapida, aŭ ne. Li ankaŭ komencis prilabori la datumojn kaj do ni bezonas homforton. Laŭ mia kono, ni ne petis helpon de la landaj organizoj kaj faros dum la venontaj tagoj.
Kio estas nova kaj kio malnova en la nun funkcianta versio de PS?
– La nova retejo estas pli alloga, uzebla per komputiltelefonoj kaj sen spamo! Eblas aldoni plurajn loĝejojn, ne limigitan nombron da kunloĝantoj kaj telefonnumeroj. Validigiloj permesas konservi altan kvaliton de datumo, kaj do estos malpli da laboro por la organizantoj.
Kiel longe vi laboris pri la nova versio?
– Ekde septembro, do malpli ol 3 monatojn. Mi programis kvazaŭ ĉiuvespere, post laboro, kaj semajnfine.
Kio ankoraŭ restas por fari?
– Mapoj! Mankas la monda mapo kaj la serĉmapo. Mi ŝategas la mapojn kaj ne ankoraŭ havis tempon por zorgi pri tio. Krom tio restas la plibonigo de la administrilo, aŭtomata datumeksportilo por la libro, diversaj plibonigoj de la interfaco… kaj multaj cimkorektoj. Estus interese havi kalendaron, sistemon por rezervi loĝlokon, kaj eblecon komenti/noti loĝlokon. Se la brazilanoj estas ankoraŭ pretaj por fari komputiltelefonan aplikaĵon, mi devas programi programan interfacon.
Ĉu la datenaro pri la gastigantoj nun estas aktuala? Kiam ĝi estis aŭ estos ĝisdatigita?
– Ne ankoraŭ, mi faris la migradon de la malnova al la nova sistemo nur antaŭ unu monato, kaj la retejo malfermiĝis ĉi-semajne. Parte dependas de la posttraktado de la administrantoj, parte dependas de la uzantoj ke ili kontrolu kaj korektu siajn datumojn. Legantoj: ĝisdatigu!
Kiel fari por anonci sin kiel gastiganto?
– Se vi ne ankoraŭ estis en la sistemo, registriĝu. Se vi volas gastigi, en via profilpaĝo aldonu loĝejon kaj elektu la opcion "Disponebla". Se vi volas esti en la presita eldonaĵo de 2015, kontrolu ke vi elektis la opcion "Printu en la PS libreto". Hodiaŭ estas 1.181 gastigantaj adresoj kiu estus printitaj en la libro, kaj 1.496 serĉeblaj sur la retejo.
Kiam oni povas atendi aperon de papera listo?
– Pro la ŝanĝo de situacio, mi ne volas promesi ion, kion aliaj homoj devos fari. Volontuloj bonvenas.
La retejo de Pasporta Servo troviĝas ĉe pasportaservo.org.
Kiel mi skribis en komento pasintmaje (http://www.liberafolio.org/[…]/pasporta-servo-aperos-papere-nur-en-2015), mi ekhelpis pri la projekto tiam, sed devis forlasi sole pro la konduto de Roy.
Mi fakte esperetis tiam, ke la problemo estis nur c'e mi; bedau'rinde, sajnas ke ne. Nu, ne gravas -- PS rajdas nun!