Esenco kaj estonteco
Kiel vi ĉiuj scias, Esperanto ne estas la unua klopodo en la historio por fari lingvon internacian. Kiam Zamenhof publikigis la unuajn broŝurojn pri Esperanto en 1887, jam estis alia planlingvo sur la scenejo: Volapük (aŭ Volapuko en Esperantigita formo).
En 1887 Volapuko estis granda sukceso – kaj Zamenhof devis klarigi al homoj kial li ne simple aliĝas al la Volapuka movado. Sed malpli ol dek jarojn poste Volapuko estis granda fiasko, kaj nun li devis klarigi kial li entute kredas ke lingvo internacia estas ebla. Siajn argumentojn li detaligis en granda eseo kiun li titolis Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia. Ĝi estis tradukita en la Francan de Louis de Beaufront, kiu prezentis partojn de ĝi en parolado al la Franca Asocio por Progresigo de la Sciencoj en la jaro 1900.
La teksto tamen alparolas ne nur neEsperantistajn klerulojn, sed ankaŭ la Esperantistojn mem. En 1903 Zamenhof publikigis ĝin en Fundamenta Krestomatio, kiu estas kolekto de modelaj tekstoj el la frua Esperanto-literaturo. La Fundamenta Krestomatio estis ofte reeldonita, kaj la eseo Esenco kaj Estonteco estas facile trovebla ankaŭ en la reto (ekzemple ĉi tie, ĉi tie kaj ĉi tie).
Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu
Komence de la eseo Zamenhof citas Germanan poemon: Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu (Estas malnova rakonto, sed ĝi ĉiam restas nova) – kaj la daŭrigo, kiun li ne citas, estas: und wem sie just passieret, dem bricht das Herz entzwei (kaj al kiu ĝi okazas, al tiu la koro rompiĝas). Se oni scias kia rilato estis inter Germanio kaj Francio komence de la 20-a jarcento, eble estas surprize ke Zamenhof citas Germanan poeton antaŭ Franca publiko. La poeto tamen estas Heinrich Heine, kiu vivis la pliparton de sia vivo en Parizo. Heine estis tre malpopulara ĉe sia hejma registaro, kvankam li verkis kelkajn el la plej konataj kantoj de la Germana lingvo (ekzemple Lorelei).
Ĉi tie tamen temu ne pri Heine, sed pri la eseo de Zamenhof. Pri kiu korrompa malnova rakonto do temas? Temas pri la rezisto al progreso. Laŭ Zamenhof, la rezisto al la ideo de lingvo internacia estas nur la rezisto kiun renkontas ĉio nova.
Tion oni vidis kun la “naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco”. Ke Zamenhof kiel Judo parolas tiel pozitive pri Kristanismo, estas sufiĉe rimarkinde. Sed li mencias ankaŭ ke oni ridindigis la ideon de Kristoforo Kolumbo, ĝis li malkovris Amerikon. Kaj kiam la trajnoj jam plurajn jarojn veturis en Anglio, kleruloj en la Eŭropa kontinento ankoraŭ eldonis traktaĵojn kie ili provis pruvi ke ne eblas veturi per vaporo. Kaj por fari la aferon absolute simpla kaj memkomprenebla, li poste en la eseo bildigas ke certe estis iuj kiuj protestis kiam oni unuafoje metis tabulon sur rivereto por faciligi la pasadon de unu bordo al la alia!
Simile, insistas Zamenhof, estas pri la ideo de internacia lingvo. “Kiel mi povas kredi”, diros en la venonta jarcento iu dekjara lernanto al sia instruisto, “ke oni tiom rezistis al komuna lingvo – ĉu tio estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? Homoj ja havis komunan lingvon interne de la nacio; kial oni do ne enkondukis unu komunan lingvon por la transnaciaj rilatoj? La plimulto de la kulturaj popoloj ja tiam jam delonge enkondukis komunan konvencian sistemon de mezuroj kaj peso, komunan konvencian alfabeton, komunan konvencian muzikan signaron k.t.p.”
Se vi kontrolos en la originala teksto, vi trovos ke mi ofte ne citas Zamenhofon laŭvorte kaj laŭorde. Mi modifis kaj modernigis la lingvaĵon por plifaciligi ĝin. Ĉiuj lingvoj evoluas, sed Esperanto aparte multe evoluis dum siaj unuaj unu-du jardekoj. Do se oni volas scii tute precize kion Zamenhof volis diri, necesas konsulti la piednotojn en iu ne tro malnova eldono de la Fundamenta Krestomatio. Sed krome, mia tezo estas ke por konservi la veran Zamenhofan spiriton, oni kelkfoje devas kontraŭdiri iujn vortojn de Zamenhof. Kaj ni ĵus renkontis la unuan ekzemplon de tio: komuna konvencia alfabeto (aŭ kiel li mem diris: “unu kondiĉa alfabeto”).
Kiuj ajn estas la “kulturaj” popoloj niatempe, ĉiuokaze ili uzas pli ol unu alfabeton. Precipe en Barato estas multaj diversaj alfabetoj, sed ankaŭ Ĉinoj, Japanoj kaj Rusoj kaj multaj aliaj uzas aliajn skribojn ol la Latinajn literojn. Certe, en fiziko oni ĉiam simbolas la elementojn per Latinaj literoj – sed la ĉefa uzo de literoj ja estas por skribi ordinarajn vortojn! Strikte dirite, la literoj en matematiko, fiziko kaj simile estas nur simboloj kiuj pro historia hazardo estas samformaj kun iuj Latinaj literoj. Tiun distingon Zamenhof povis ignori, sed ĝi estas iom grava nuntempe kiam la Eŭropa civilizacio post du mondmilitoj ne plu estas tiel memevidente supera al la aliaj.
Por reveni al la eseo: Zamenhof fakte ne opinias ke homoj devas esti idiotoj por kontraŭi la enkondukon de internacia lingvo. La suspektemo al novaĵoj, la “spirita inercio” estas io tute natura. Ni ne estas pli bonaj ol niaj antaŭuloj, kaj niaj posteuloj ne estos pli bonaj ol ni. Homoj rajtas postuli ke novaĵo estu plibonigo, kaj ke la plibonigo estu realigebla. Oni rajtas esti rutinisto, kiel Zamenhof nomas tion, ĝis la efektiva boneco de la novaĵo estas pruvita.
Estas do tute nature demandi, “ĉu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane – aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota?”.
Por respondi al tiu demando, la resto de la eseo celas pruvi la jenajn ses asertojn:
- La enkonduko de lingvo internacia alportos al la homaro grandegan utilon;
- La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
- La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj kontraŭbatalos tion;
- Kiel internacia lingvo neniam estos elektita alia ol planlingvo;
- Kiel internacia lingvo neniam estos elektita alia ol Esperanto;
- Esperanto aŭ estos lasita por ĉiam en sia nuna formo, aŭ kelkaj ŝanĝoj estos faritaj en ĝi.
1. Ĉu lingvo internacia estas bezonata?
Ke lingvo internacia estas ne nur utila, sed eĉ nepre bezonata, jam tiam estis evidente. Zamenhof opiniis ke en la estonteco la internacia lingvo estos same memkomprenbla afero kiel la internacia poŝto. Memoru, ke ĉi tie ankoraŭ ne temas pri Esperanto! Zamenhof unue devis konvinki siajn alparolatojn ke necesas elekti unu lingvon por internacia uzo, kaj ĝuste en la poŝto la Franca tradicie havas gvidan rolon. En Francio oni tamen jam komencis senti konkurencon ne nur de la Angla, sed ankaŭ de aliaj lingvoj. La tempo do estis matura por prezenti al Franclingva publiko la proponon de konvencia internacia lingvo, anstataŭ lingvo perforte trudita en la rolon de internacia.
Zamenhof unue atentigas pri la avantaĝo kiun la lingvo kiel tia donas al la homo: “Nian tutan altan kulturon kaj civilizacion ni dankas al unu sola afero: al la posedo de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝon de pensoj”. Disvastigi unu komunan lingvon en la tutan mondon do simple multobligas la kutimajn avangaĝojn de iu ajn lingvo: eblas komuniki kun multe pli da homoj, oni ŝparas tradukojn, kaj imagu “kiom multe ni gajnus, se ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la malefika lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj!”
Oni ankaŭ nuntempe plendas pri la neefikeco en la lingvolernado, sed ni memoru ke komence de la 20‑a jarcento Latino ankoraŭ ludis gravegan rolon en la eduksistemo – kaj la instruado de modernaj lingvoj prenis la Latinan instruadon kiel modelon. Nuntempe la instruado de modernaj lingvoj, precipe la Angla, ankaŭ profitas de tio ke la infanoj nun multe pli ol antaŭe povas uzi ilin ekster la klasĉambro. Esperanto profitas de tiu sama evoluo, kaj fakte estis pioniro en ĝi.
La nuntempa problemo do ne plu estas ke la infanoj lernas la Anglan aŭ ke ili lernas ĝin tro malbone (aŭ tro bone), sed ke infanoj en Anglalingvaj landoj tipe tute ne lernas fremdajn lingvojn. La Latina modelo de lingvoinstruado estis tre malefika, ĉar neniu postulis ke la lernantoj vere eksciu Latinon, sed nur ke ili estu instruitaj en ĝi. La moderna “Angla” modelo iras al la alia ekstremo: ĝi faras idealon el nelernado kaj neinstruiteco! Se tio estas efikeco, tiam oni vere devas demandi sin kiom da efikeco estas efektive dezirinda.
En la tempo de Zamenhof la lingvoinstruado ĝenerale estis tiel mizera ke estis tute prudente kredi ke lerni paroli fremdan lingvon tute ne eblas. En tia medio kompreneble fremdofobio kaj naciismo prosperis. Al tio komentas Zamenhof:
Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.
Supozeble tio estas unu el la eroj kiujn Beaufront ellasis en sia prezento de la teksto! Ankaŭ hodiaŭ ĝi sonas tre provoke, sed Zamenhof hastas aldoni, ke la nacioj ja malaperos nur se ili mem decidos tion. Lingvo internacia ne estas lingvo universala. Kiel la poŝto ne minacas la buŝajn interparolojn, tiel same la internacia lingvo ne minacos la naciajn; kiel la familia amo pluvivas netuŝite de la amo al la patrio, la amo al la homaro ne malplivalorigos la lokan patriotismon. Kun tiuj kvalifikoj la citaĵo do ne plu estas tiel ŝoka.
Tamen mi opinias ke Zamenhof mistaksas la nacian problemon. La paradokso de naciismo ja estas ke la vorto ne signifas ke oni ŝatas naciojn; ĝi signifas nur ke oni ŝatas sian nacion. Naciistoj ofte estas tre malfeliĉaj pri fremdaj nacioj, kvankam sen la ekzisto de aliaj nacioj la propra nacio mem ja logike ne povus ekzisti. La problemo do ne estas la nacioj mem, sed la fremdofobio. Kaj fremda oni ja povas esti en multaj aliaj rilatoj krom la nacia.
Kiel vi scias, naciistoj ĝenerale ne tiom ŝatas internaciajn konvenciojn. Ili timas ke la konvencioj limigas la agadliberecon de la nacia ŝtato kaj sekve estas la komenco de la fino de la nacio. Se ni provas kompreni la naciisman malsimpation al la ideo de internacia lingvo, ni trovas ke la naciisto pli timas la fikson de internacia lingvo ol la lingvon mem. Tial Zamenhof ne tute pravas kiam li diras ke “celadon al lingvo internacia ne devas malakcepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo”, ĉar la naciismo principe malakceptas internaciajn konvenciojn. Liberala naciismo povas akcepti privatan okupiĝon pri ĉiu ajn lingvo, sed ĉiuj naciismoj preferas tute forgesi ke ekzistas aliaj lingvoj krom la propra nacia.
Sed se unuflanke Zamenhof subtaksas la valoron de nacia identeco, li supertaksas la diferencojn inter la homaj lingvoj. Imagu eksterteran inteligenton. La kosmaj estuloj vojaĝas tra la spaco kaj trovas ke sur nia planedo estas inteligento, ĉar unu specio (=ni) havas lingvon. Ĉu ili tuj parolos pri “homaj lingvoj” en pluralo? Apenaŭ. Ili parolos pri “la lingvo de la teranoj”, kontraste al ilia ekstertera lingvo kiu evoluis el ilia inteligento. Povos esti granda diverseco ene de la homa lingvo, kaj ene de la eksterterana lingvo – dialekta diverseco, sed ne malsamaj lingvoj. Estas nur du lingvoj: tiu de la homoj kaj tiu de la eksterteranoj. Tute alia afero estas ĉu ĉiuj homoj komprenas ĉiujn dialektojn de la homa lingvo, kaj ĉu ĉiuj eksterteranoj komprenas ĉiujn dialektojn de sia lingvo.
Zamenhof kompreneble ne povis komence de la 20‑a jarcento paroli al Francaj eminentuloj pri tiaj imagoj. Hodiaŭ, tamen, ni Esperantistoj devas konsideri tiun perspektivon, se ni ne volas reduktiĝi al rutinistoj. Sed ĉar neniu tiutempe komprenis la naturan unuecon de la homa lingvo, oni trovas ĉe Zamenhof aliajn frazojn kiuj – paradokse – hodiaŭ sonas sufiĉe naciismaj:
La lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante inter si, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon. … Ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, evoluos baldaŭ plej potence kaj brile.
En la dua frazo Zamenhof konfuzas lingvon kaj literaturon. Tio estas iom stulta, sed ne tro ŝoka. Al lingvisto, tamen, la unua frazo estas treege ŝoka. Nome, ĝi nerekte asertas ke la Islanda kaj Ĉina lingvoj estas ege superaj al la Angla kaj Albana – ĉar la Angla kaj la Albana enhavas multege da pruntvortoj, dum la Ĉina kaj la Islanda formas preskaŭ ĉiujn novajn vortojn el antaŭekzistantaj elementoj. Zamenhof volas neŭtralan lingvon, sed li komplete malrespektas la neŭtralecon de la lingvistiko. Ni poste vidos pliajn ekzemplojn de tio.
2. Ĉu lingvo internacia estas ebla?
Establinte ke lingvo internacia estas dezirinda, Zamenhof komencas diskuti ĉu ĝi estas ebla. Li mencias ke multaj ankoraŭ rutine kredas ke la lingvo estas rimedo por la esprimado de niaj pensoj; objekto organika, natura, kreita de la historio. Ĝi estus dependa de apartaj fiziologiaj ecoj de la parolorganoj de ĉiu popolo, de la klimato, de heredeco, de rasmiksado, de historiaj kondiĉoj k.t.p. kaj sekve ne povus “esti kreita en kabineto” aŭ en laboratorio.
Al tio Zamenhof kontraŭmetas ke ĉiu ajn infano povas lerni ĉiun ajn lingvon same bone. Sekve, ĉiu lingvo laŭ li estas sistemo da konvenciaj sonoj, per kiuj oni tute precize interkompreniĝas kun siaj najbaroj. Se ĉiuj ellernas la saman sistemon da sonoj, la saman lingvon, tiam ĉiuj povas paroli kun ĉiuj, kaj la gepatroj komencos uzi tiun lingvon kun siaj infanoj, paralele al la gepatra lingvo.
Nu, estas gravaj problemoj kun ambaŭ vidpunktoj. Oni povas rigardi la lingvon kiel naturan, sed tiam oni ne povas rigardi ĝin kiel historian, kaj inverse. La naturo estas tia kia ĝi mem estas – la historio, male, estas tia kia ni homoj faras ĝin. Por eliri el ĉi tiu memkontraŭdiro la lingvistoj do devis fari elekton. Ja ŝajnas ke la lingvoj estas tiel multegaj kaj tiel senfine malsimilaj, kaj tial oni komencis difini la lingvon kiel pure historian fenomenon, ekster la naturo. Zamenhof kompreneble sekvis tiun tendencon.
Sed se ĉiuj povas lerni ĉiujn lingvojn, tiam estas ja strange ke junaj infanoj lernas ilin tiom pli bone ol plenkreskuloj. Zamenhof provas ekspliki tiun fakton per tio ke infanoj havas multe pli da tempo kaj da imitmodeloj. Sed ĉiuj ja scias ke enmigrintoj kutime restas tre malperfektaj en la loka lingvo, ankaŭ se ili plentempe laboras kun parolantoj de la lingvo kaj eĉ geedziĝas kun unu el ili. Aliflanke, plenkreskulo facile povas paroli plurajn malsamajn lingvojn kun la sama persono – sed infanon tio konfuzas. Infanoj facile lernas multajn lingvojn, sed ili nepre preferas ĉiam paroli la saman lingvon kun la sama persono.
Tial ni devas interesiĝi pri la tria ebleco: anstataŭ elĵeti la naturon, oni povus elĵeti la historion! Tiam ni havas la jenan difinon de lingvo: La lingvo estas rimedo por la esprimado de niaj pensoj; objekto natura, komuna al ĉiuj homoj, kvankam ĝiaj konkretaj formoj estas variaj, limigante interkomprenon. Kiamaniere la ideo de lingvo internacia profitos aŭ malprofitos de tia redifino?
La unua avantaĝo de la moderna lingvodifino estas ke ĝi plifaciligas kompreni kial ne facilas krei facilan lingvon. Nian gepatran lingvon ni scias subkonscie, do ni ne scias aŭtomate kio estas facila kaj kio ne. Necesas kompari diversajn formojn de la homa lingvo por akiri senton pri tio, kio estas facile lernebla en absoluta senco, kaj kio estas facila lernebla nur depende de niaj antaŭaj lingvoscioj. Zamenhof kreskis en plurlingva medio kiel filo de lingvoinstruisto, kaj tio donis al li tute apartajn kompententojn.
La dua avantaĝo de la moderna lingvodifino estas ke ĝi malpligravigas la lingvan neŭtralecon. Se ni volus esti lingve absolute neŭtralaj, tiam ja estus pli bone diri ekzemple bim, bam kaj bum anstataŭ benko, banko kaj bombo, ĉar estos tute hazarde se jam ekzistas en la mondo iu lingvo kie bim, bam kaj bum havas ĝuste tiujn signifojn. Sed se infanoj lernas ĉiujn lingvojn same bone, kaj veraj lingvoj estas nur tiuj parolataj de iuj denaske – tiam sufiĉas ke la internacia planlingvo estu facile distingebla de ĉiuj naciaj lingvoj, ne multe gravas se ĝi pli similas al kelkaj el ili. Infanoj ja aŭtomate lernas ĉiun ajn lingvon absolute perfekte, dum plenkreskuloj ĝenerale sufiĉe malperfekte lernas lingvojn, eĉ similajn al la gepatra.
La tria avantaĝo de la moderna lingvodifino estas ke ĝi garantias la lingvistikan neŭtralecon. La rutinisma lingvodifino ja preskaŭ garantias la plej malbelan malneŭtralecon de ĉiuj – nome la rasismon. Sed ankaŭ se lingvoj estus nur hazarde evoluintaj sonsistemoj, estus ja strange se iuj lingvoj ne estus pli bonaj ol aliaj – pli belaj, pli logikaj, pli efikaj, pli kiaj ajn. Male, se ĉiuj lingvoj esence estas unu sama afero, ili evidente ĉiuj estas samvaloraj. Ĉiu el ili estas nenio pli aŭ malpli ol la homa penso esprimata per la homa voĉo. Tio signifas ankaŭ ke ili ĉiuj estas objektive belaj. La tero estas ronda, sed la hierarkio de lingvoj estas plata.
Estas nur unu malavantaĝo de la moderna difino: ĝi rompas la rutinismon, la tradician kaj la Zamenhofan egale. Rompi rutinojn ne estas tiel facile, kaj homoj ne ŝatas aŭdi ke ili estas rutinistoj, eĉ se oni tion pardonas al ili.
3. Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita?
Interese estas tamen, ke ĉi tiu radikala ŝanĝo de perspektivo ne malfortigas la asertojn de Zamenhof: internacia lingvo estas utilega kaj ĝi povas ekzisti. El tio li konkludas ke “tia lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligento.”
Unuavide tio povus aspekti kvazaŭ Zamenhof nomas ĉiujn neEsperantistojn idiotoj, sed notu la daŭrigon: “Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita, tiam la respondo estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon.” La idiotoj do estas nur tiuj kiuj kredas ke oni ne povas lerni paroli fremdan lingvon! Ni estas nun ĉe la tria punkto. Nur ĉe la kvara punkto temos pri planlingvoj, kaj nur ĉe la kvina temos specife pri Esperanto.
Sed kial Zamenhof estas tiel certa ke iam venos internacia konvencio pri internacia lingvo? Li rezonas jene: “La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al sia bono”; do se ne intervenos subkonsciaj malhelpoj, oni fine atingos interkonsenton de kiu ĉiuj profitos. La kreskanta internacia komunikado aktualigas la bezonon: “Dum multaj jarcentoj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne pensis pri la demando; sed nun ili sen ia dubo celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝis la demando estos solvita.” Pri la necesa tempodaŭro li tamen ne faras al si iluziojn: “Povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj … eĉ se la ideo multfoje endormiĝos dum tutaj jardekoj, ĝi neniam mortos.”
Certe estas ia troigo diri ke “ni vivas per vivo konscia”, sed tion sciis Zamenhof. Lia okupiĝo pri Hilelismo kaj Homaranismo montras ke li konsciis pri la rolo de la neraciaj faktoroj en la homa vivo. En ĉi tiu eseo li tamen okupiĝas nur pri la raciaj faktoroj. Li ankaŭ nur tute flanke mencias ke la demando povus “esti solvita de la socio mem”, tute sen interveno de la ŝtatoj. Sed tiam fariĝas iom neklare kial li tiom fidas ke la ideo ne povas morti. Al ni hodiaŭ estas sufiĉe kompreneble, ke homoj povas identigi sin kun la lingvo mem kaj tiamaniere gardi kaj evoluigi la ideon tra la generacioj. Sed antaŭ cent jaroj la identeco aŭ estis nacia – aŭ oni idealigis tute ne havi identecon.
La racia demando ja estas kiucele la homaro inventis amason da identecoj kun neakordigeblaj valorsistemoj, se ili nur dividas nin kaj kaŭzas malamon kaj masakrojn. Unu identecon oni tamen ne evitas, nome la seksan. Ni estas viroj kaj virinoj, kaj kiom ajn cetere varias la vivo, la sperto esti virino diferencas de la sperto esti viro. Samtempe ĉiuj viroj havas la sperton esti viro, kaj ĉiuj virinoj havas la sperton esti virinoj. Tio estas identeco natura.
Natura, jes – sed ne simpla. Kiamaniere kaj kiagrade la identeco esprimiĝu, tion oni ĉiam povas diskuti. Kaj plia komplikaĵo estas se ne nur la sekso, sed ankaŭ la seksinklino estas natura. Tiam la vivosperto de samseksemulo malsimilas al tiu de aliseksemulo same nature kiel varias la vivospertoj de viroj kaj virinoj. Tamen, ĝuste tio ja draste malkonformas al la valorsistemo de multaj inventitaj identecoj. Kaj tiam la demando fariĝas: ĉu iu ajn inventita identeco iam ajn povas kaŭzi gravajn problemojn, se ĝi nur toleras la tutan gamon de naturaj homaj identecoj?
Jen interesa kaj diskutinda demando, sed ĝuste ĉi tie en la eseo Zamenhof diras: “Ni revenu al nia interrompita analizado.” Ni establis ke internacia lingvo estas enkondukinda, enkondukebla kaj enkondukota; nun mankas nur demandi kiam kaj kiel la enkonduko okazos.
4 Kia lingvo estos la internacia?
Sed tio estas tute ne interesa! La interesa afero estas kiu lingvo estos enkondukita, kaj se oni povas antaŭvidi tion kun certeco, ĉiu interesito ja povas tuj eklerni ĝin. Se sufiĉe multaj teranoj faros tion, diras Zamenhof, “en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta.” – Aliflanke, se oni ne povas antaŭvidi kiu lingvo estos elektita, ĉiuj devas atendi eterne ĝis la registaroj mem iniciatos internacian konferencon. Eble oni eĉ devas atendi duafoje eterne ĝis la konferenco atingos konsenton. Pli bone estas antaŭvidi kaj mem ekagi.
Ni do imagu ke la registaroj kunsidos por elekti internacian lingvon. Kiuj estas la eblaj rezultoj? Zamenhof dividas ilin en la jenajn kvar klasojn:
-
Unu nacia lingvo. Ĉi tiun elekton malebligos “ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado”. Kaj se ni rigardas la evoluon de la internaciaj organizoj, ili ja akceptas ĉiam pli da lingvoj kiel oficialajn. Se anstataŭ uzi perforton oni trankvile parolas pri la aferoj, tiam lastinstance ĉiuj deziras laŭeble plej multe da justeco por ĉiuj. Tre malmultaj internaciaj organizaĵoj uzas oficiale nur la Anglan, kaj ili plejparte situas en la sektoroj “bum” kaj “bam” – bomboj kaj bankoj, t.e. milita kaj ekonomia potenco. Ekzemple la Angla estas la komanda lingvo de NATO kaj la sola oficiala de la Monda Banko; sed praktike eĉ la Monda Banko uzas ankaŭ aliajn lingvojn neoficiale kaj en NATO ankaŭ la Franca estas oficiala.
-
Mortinta lingvo. Laŭ Zamenhof, la maleblecon de tiu elekto klare montras la sperto. En ĉiuj gimnazioj de la civilizitaj landoj oni instruas Latinon, sed praktike oni ne uzas ĝin. Se vivantaj naciaj lingvoj estas malfacilaj, tiam mortinta lingvo estas tiel malfacilega ke ĝi estos rezervita al malgranda grupo da homoj kun multe da mono kaj tempo.
-
Ekzistanta planlingvo. Se ne eblas internaciigi vivantan aŭ revivigitan etnan lingvon, oni ja devas turni sin al pli ambicia lingvoplanado. Tiam la plej natura elekto estas Esperanto, ĉar ĝi estas la sola planlingvo, pri kiu granda nombro da homoj eĉ aŭdis.
-
Lingvo kreota de komisiono. Laŭ Zamenhof estus tre malprobable ke la interregistara konferenco estos tiel ambicia ke decidos fari tute novan internacian lingvon. Tamen la Ido-krizo ja ankoraŭ ne okazis, do li sufiĉe detale traktas ankaŭ tiun eblecon.
Laŭ rutinista vidpunkto estas granda diferenco inter la eblecoj (1), (2) kaj (3), dum ne estas granda diferenco inter (3) kaj (4). Zamenhof ne povas multe fari por kontraŭi tiun vidpunkton. Sed ja fakte la grava diferenco estas inter unuflanke (1) kaj (3), kiuj estas jam funkciantaj lingvoj, kaj aliflanke (2) kaj (4), kiuj bezonas multe pli da planado por ekfunkcii. Do principe oni devus interŝanĝi la punktojn (2) kaj (3) en la listo.
Certe la plej multaj homoj anticipe konsentus ke Latino ne havas ŝancon, kaj tial Zamenhof ne faris profundan analizon de punkto (2). Sed laŭ la moderna vidpunkto ja ne vere ekzistas malsamaj lingvoj. Tial estas iom grave kompreni ke Latino estas neelektebla ne pro ĝia relativa malfacileco, sed pro la tradicioj ligitaj al ĝia nomo:
-
Oni tradicie instruis nur la skriban lingvon, ne la parolan. Tial necesus ke iu Akademio Latina fiksu la prononcon de moderna Latino. Tamen la prestiĝo de Latino nelaste dependis ĝuste de tio ke ĝi tute ne havis internacian norman prononcon.
-
Tiu sama akademio devus subite enkonduki grandan nombron da modernaj konceptoj en Latinon – dum la tuta ideologio de la tradicia Latin-instruado celis konservi la antikvajn konceptojn por la estontaj generacioj.
-
Pro tiu sama ideologio oni neniam instigis la lernantojn esprimi siajn proprajn ideojn en Latino aŭ interŝanĝi leterojn kun alilandaj Latinistoj. La lernantoj devis simple lerni legi la klasikajn tekstojn.
-
Latino eble estas ne nacia lingvo, sed cetere ĝi ne estas tre neŭtrala. Ĝi estas ne nur pli Itala ol Rusa, sed ankaŭ pli Katolika ol Protestanta, kaj – decide nuntempe – ĝi estas nedisigeble ligita al la ideo de supereco de la “Okcidenta civilizacio”, kiel ajn oni volas difini tiun.
-
Kiel Zamenhof diras, Latino estas neneŭtrala ankaŭ laŭ klaso. Sed tradicie la malfacileco ja estis ĝuste virto, ĉar ĝi malhelpus la malpli saĝajn supreniri en la socio. Kiam demokratiaj ideoj ankoraŭ ne estis tiom disvastiĝintaj, lingvo facila simple ne povis havi prestiĝon.
-
Alivorte, enkonduki la necesajn ŝanĝojn en Latinon estus eĉ pli granda revolucio ol la enkonduko de tute nova lingvo. Sed notu ke ĉiuj tiuj malavantaĝoj estas ne de la lingvo Latino, sed de la nomo Latino. Laŭ la moderna vidpunkto ja ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, sed ili tamen havas multajn nomojn. La sola kion nia imagata interregistara konferenco povus fari, estas nomi la internacian lingvon, ĝi ne komencus difini ĝian konkretan formon. Tamen, tiu nomado estas ankaŭ treege grava ago, eĉ se ĝi estos nur agnosko de jam ekzistanta fakto. Mi kredas ke Zamenhof komprenis tiun grandegan signifon de nuraj nomoj, sed en ĉi tiu eseo li ne esprimas tiun komprenon.
Do, oni ne povas elekti Latinon kiel internacian lingvon. Kio do malhelpus elekti planlingvon? Nu, diras iuj, en planlingvo oni ne povas esprimi sin. Kaj se oni sukcesas esprimi sin, ĉiu alia uzas la lingvon en tute alia maniero. Kaj eĉ se oni sukcesas esprimi sin pli-malpli simile, oni tamen ne povas interkompreniĝi, ĉar fremdajn lingvojn oni ne povas lerni paroli. Interese estas, ke Zamenhof ne mencias la penson ke la planlingvo povus disdialektiĝi. Lia publiko supozus ke planlingvo dekomence devas esti neunueca, ĝi ne supozus ke planlingvo povas evolui.
Ĉiuokaze la timo de disdialektiĝo estas tute vana, ĉar la afero niatempe ja estas tute la mala, nome ke la dialektoj malaperas. Same estas pri ĉiuj argumentoj kontraŭ la ideo de internacia planlingvo. Ĉiuj ĝin mokas kaj ridindigas, dum neniu faras al si la penon kontroli ĉu la argumentoj validas. “Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!” malespere ekkrias Zamenhof. Planlingvo, li diras, tute male havas neniom da malavantaĝoj kaj tiom da avantaĝoj ke li volas priparoli nur la tri plej gravajn.
La unua avantaĝo de planlingvo estas ĝia “plena neŭtraleco en rilato nacia”. Tiun Zamenhof tamen mencias nur tute preterpase. Al lia publiko ja ne gravis ĉu la lingvo internacia estos civilizacie neŭtrala; la siatempan Eŭropan civilizacion oni ĉiuokaze konsideris universala. Same ne gravis tiutempe la lingvistika neŭtraleco, ĉar lingva ŝovinismo (ne laste en Francio!) estis ankoraŭ pli endemia ol naciismo ĝenerale. Lia Franca publiko nur demandus sin: “Ĉu oni vere povas esprimi sin en Esperanto? Se mi alparolos en Esperanto Germanan lerninton, ĉu li min komprenos? Se li respondos, ĉu mi komprenos lin?” – Se la respondoj al tiuj demandoj estis jesaj, tiam Esperanto estis jam pli ol sufiĉe neŭtrala por tiu publiko.
Tial Zamenhof anstataŭe uzas multege da vortoj por konvinki nin pri la dua avantaĝo de planlingvo, nome ke ĝi estas nekredeble facile lernebla. Li taksas ke Esperanto estas 50‑oble pli facila ol aliaj lingvoj, do jaroj da lernado reduktiĝas al simila nombro da semajnoj. Nuntempe oni estas pli modesta, eble ĉar la fremdlingva pedagogio pliboniĝis intertempe. Sed kleruloj antaŭ cent jaroj devis pasigi la pliparton de sia junaĝo ŝajnigante ke ili lernis iom da Latino. Al Zamenhof ne estis tiel malfacile imponi ilin montrante ke Esperanto estas lingvo sen genroj kaj sen malregulaĵoj, kun fonetika skribo kaj kun gramatiko resumebla en nuraj 16 reguloj. La eseo ankaŭ montras kiom eblas malgrandigi la necesan vortprovizon en Esperanto per la afiksoj kaj la vortklasaj finaĵoj.
Reale, kompreneble, oni apenaŭ povas diri ion ĝeneralan pri la lernfacileco de fremdaj lingvoj. Ĝi ĉiam ege dependas de la aĝo, de la motiveco, de la lingva talento kaj de la antaŭaj lingvoscioj de la lernanto, de la ĉeesto aŭ neĉeesto de instruisto kaj ties pedagogio, de la praktikebleco de la lernata lingvo ekster la lernohoroj kaj tiel plu. Aliflanke, ni ja ĉiuj spertis ke Esperanto efektive estas surprize facila. Do, kvankam Zamenhof troigas la facilecon de Esperanto, kaj la signifon de tiu facileco, estas nenia dubo ke Esperanto estas surprize facile lernebla kiel fremda lingvo. Ĝi devas esti la lingvo parolata de la plej granda proporcio de memlernintoj.
Avantaĝo de Esperanto, kiun Zamenhof ne mencias, sed kiun ni hodiaŭ trovas grava, estas ke ĝi entute stimulas la intereson pri fremdaj lingvoj kaj popoloj. Kaj tiuj lingvoj kaj popoloj povas esti iuj ajn, ne temas aparte pri la Eŭropaj lingvoj plej similaj al Esperanto. Eble neniu povas scii lernitan lingvon same bone kiel iun gepatran, sed inter fremdaj lingvoj Esperanto principe ĉiam estas la malplej fremda. Kaj eble la facila lernebleco de Esperanto troviĝas same multe en tiu subjektiva aspekto kiel en la malgranda nombro da reguloj kaj radikoj necesaj por esprimi sin.
Ni do konsentas kun Zamenhof ke Esperanto estas mirinde facile lernebla, kvankam eble ne tute tiom kaj ne tute tiel kiel li diris. Sed kiel la trian avantaĝon de planlingvo Zamenhof mencias ĝian perfektecon, kiun li difinas kiel “matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco”. Tio estas absolute sensenca. Neniu lingvo estas matematike preciza, ankaŭ ne Esperanto. Aliflanke ĉiuj lingvoj estas senlime flekseblaj kaj riĉaj. Ĉi tie en la eseo la lingvistika neneŭtraleco havas siajn plej malutilajn sekvojn.
Kiel ekzemplon de la perfekteco de Esperanto Zamenhof mencias interalie vortojn kiel “lavisto” kaj “kuracistino”. La naciaj lingvoj havas vortojn nur por lavistinoj kaj por viraj kuracistoj, dum Esperanto estas preta por seksa egaleco en la labormerkato! Sed se la Franca lingvo ne estus precize tiel perfekta kiel Esperanto, kiamaniere do Zamenhof imagis ke Beaufront klarigu la aferon al Francaj neEsperantistoj? La unuopaj vortoj signifas nenion en si mem, sed nur kiam oni kunmetas ilin en frazojn. En ĉiu lingvo oni povas fari senlime multe da novaj frazoj, kaj se oni estas bonŝanca, kelkaj el la frazoj enhavas iom da senco. Tial ĉiu homa lingvo estas perfekta. Kelkaj aldonaj malregulaĵoj eble malfaciligas la lingvon al lernantoj, sed la perfektecon ili ne tuŝas.
Laŭ Zamenhof, la neplanitaj, historie evoluintaj lingvoj kompreneble estas kaosaj, dum bone farita planlingvo certe estas pli regula kaj kompleta. Oni povus repliki, ke tiam oni ankaŭ riskas ke malbone farita planlingvo riskas fariĝi eĉ pli kaosa ol “normalaj” lingvoj. Tamen, se ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, tiam ja nek la argumento, nek la kontraŭargumento havas ian sencon.
La falsa ideo ke lingvoj povas esti neperfektaj havas du gravajn negativajn konsekvencojn en la eseo. Unue, ĝi kontraŭdiras la aserton ke Esperanto ne minacas la naciajn lingvojn. Se oniaj infanoj ricevas la ŝancon transiri al lingvo pli alta kaj potenca, kaj forgesi la malpli perfektan lingvon de la geavoj, kial la gepatroj ne instigus ilin fari tion?
Due, la falsa ideo ke lingvoj povas esti neperfektaj ebligis la la Ido-krizon. La Idistoj opiniis ke Esperanto estas relative perfekta, sed ke la pli perfekta Ido havos pli da ŝancoj atingi oficialan enkondukon. La historio delonge montris al ni ke tio estas malvera en praktiko, sed nun ni komprenas ankaŭ kial ĝi estas malvera en teorio.
Se la eseo estus verkita post la Ido-krizo, Zamenhof certe ellasus la parton pri perfekteco. Sed en la Eŭropa kulturo ekzistas longega tradicio de serĉado de la perfekta lingvo, kiel scias ĉiuj kiuj legis la tiutitolan libron de Umberto Eco. Origine estis nur ekstra avantaĝo ke la lingvo perfekta taŭgus ankaŭ kiel lingvo internacia, ne estis la ĉefa celo. Zamenhof mencias 11 famajn nomojn kiuj diversmaniere implikis sin en tiu demando, kaj certe ne estas hazarde ke naŭ el la nomoj estas Francaj, dum estas nur du Germanaj kaj unu Angla.
Iom surprize, Zamenhof nenion citas de tiuj famuloj, sed penas “pruvi ĉion nur per la sola logiko”. Ĉi tie li sekvas la bonan retorikan principon ke oni fidu la aŭtoritaton de la argumento, ne la argumenton de la aŭtoritato. Tamen kredeble li havis ankaŭ alian motivon; nome, ĝis Volapuko la historio de konkretaj klopodoj por perfekta lingvo estis unu longa vico da nehelpeblaj fiaskoj. La Volapukistoj tre ŝatis aserti ke la aŭtoro de Volapuko, Johann Martin Schleyer, estas genio kiu sukcesis kie la plej grandaj lumoj devis rezigni. Tia ne estus la stilo de Zamenhof. Aliflanke, li ja devis konfesi ke iuj antaŭ li pensis pri la afero.
5. Kiu planlingvo estos enkondukita?
Sed pensis pri la afero ankaŭ multaj samtempuloj de Zamenhof. La ideo de internacia lingvo estis “en la aero” tiutempe, kaj multaj projektoj estis proponataj. Estis tute nature demandi kial oni kredu ke homoj unuiĝos ĝuste ĉirkaŭ Esperanto: “Da planlingvoj ekzistas ja tre multe”, oni argumentus, “kaj ilia nombro povos esti ankoraŭ miloble pli granda, ĉar ĉiu aparta homo ja povas krei apartan planlingvon laŭ sia bontrovo.”
La grava afero, kompreneble, ne estas ĉu ekzistas propono de lingvo, sed ĉu ĝi havas parolantojn krom la proponanton mem. “Ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj,” atentigas Zamenhof, “nome Volapuko kaj Esperanto” – la ceteraj estas nur projektoj sen praktikantaj adeptoj, kaj “Volapuko ĉie estas jam elpuŝita de Esperanto”.
Ĉi tie tamen necesas precizigo. Reale la Volapuka movado disfalis per si mem, tute sen la puŝo de Esperanto. La unuaj Esperantistoj grandparte estis eksVolapukistoj – el la tria aŭ kvara vicoj – sed la Esperanto-movado ja neniam transprenis la infrastrukturon de la Volapuka movado: klubojn, revuojn, kongresojn, akademion ktp. Necesis ĉion rekonstrui. En la jaro 1900 Esperanto ankoraŭ aspektis malpli forta ol Volapuko 13 jarojn antaŭe, sed tio ŝanĝiĝis en 1905 kun la unua Universala Kongreso de Esperanto.
Al Zamenhof ne estis tiel malfacile montri kial Esperanto estas preferinda anstataŭ Volapuko:
-
“Volapuko sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, dum Esperanto memorigas pri la lingvo Itala.” Tio, evidente, estas kaj lingve kaj lingvistike tre malneŭtrala konstato. Tre grava tio tamen ne estas, ĉar eĉ se Volapuko kaj Esperanto lingvistike estas objektive same belaj, ekzistas longa Eŭropa subjektiva tradicio ke la Itala estas la plej bela lingvo. Tion la internacia planlingvo kompreneble rajtas ekspluati, tiom kiom oni ne kolizias kun aliaj konsideroj.
-
La Esperanto-vortoj “estas prenitaj el la lingvoj Latinidaj kaj Ĝermanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas”. Volapuko estis lingve pli neŭtrala, elektante la vortojn el tiu sama grupo, sed tute hazarde kaj transformante ilin ĝis nerekonebleco: bim, bam, bum estas tipaj Volapukaj vortoj. Tiu negrava neŭtraleco tamen kondukas al profunda maldemokratieco, ĉar principe ĉiu nova radiko devis esti aprobita de la inventinto Schleyer kaj publikigita en oficiala vortaro, antaŭ ol aliaj povus ekuzi ĝin. Ĉe Volapuko ne eblis lasi la evoluon al la uzantoj mem.
-
Pro la simileco de la vortoj al tiuj de naciaj lingvoj, “la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, ne forgesas ĝin, eĉ post longa tempo de neuzo”, dum la Volapukistoj devis ĉiam ekzerci la lingvon por ne mallerni ĝin. Denove, Volapuko havas pli da lingva neŭtraleco, sed nur per tio ke ĝi ignoras kiuj vortoj estas plej disvastigitaj en la mondo. Volapuko celas egalan memoreblecon por ĉiuj (ne vere atingante ĝin), dum Esperanto celas maksimuman memoreblecon por ĉiuj – kaj en la longa daŭro ja ne gravas ke la maksimuma memorebleco estas neegala inter la parolantoj de diversaj naciaj lingvoj.
-
“Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapuko oni devas alkutimiĝi al multaj vortoj tre similaj inter si.” Tion saman oni povus diri pri la Itala kompare al la Angla. Simile al la Angla, Volapuko havas pli ol la kvin vokalojn de la Itala, kaj ambaŭ lingvoj distingas voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn fine de vorto, kio en multaj lingvoj ne okazas. Se estus bonaj motivoj por tiuj decidoj, oni devus akcepti ilin, sed la sola motivo estis ke tiamaniere la radikoj povas esti pli mallongaj. Tio povas esti avantaĝo ĉe la telegrafo, sed nepre estas malavantaĝo ĉe la telefono. Cetere mankis tiutempe ne nur telefonoj, sed ankaŭ gramofonoj kaj fonetiko, kio eĉ pli malfaciligis lerni la prononcon.
-
La evoluo de Volapuko estas “dependa de ĝia aŭtoro aŭ de iu ordonanta akademio”, ne nur pro la hazardaj kaŭzoj menciitaj sub (2), sed ankaŭ sisteme ĉar ĉiu radiko devis komenciĝi kaj finiĝi per konsonanto kaj ne povis finiĝi per s, ĉar tio estis la plurala finaĵo. Kontraste, la formoj de la radikoj en Esperanto estas sendependaj de la gramatiko, kaj sekve la lingvo mem povas evolui en la uzado, sen plua centra lingvoplanado.
6. Reformeblo de Esperanto
Nenia dubo, do, ke Esperanto estas multe pli oportuna internacia lingvo ol Volapuko, eĉ se ĉiuj lingvoj estas same perfektaj. Sed Zamenhof devis demandi sin kiel li konvinkos la homojn ke Esperanto ne havas kaŝitajn difektojn. Kiel ni scias ke Esperanto povas teni sian pozicion kiel la sola racie elektebla internacia lingvo? Kiel ni scias ke Esperanto ne renkontos fine la saman fiaskon kiel Volapuko? Kiel ni scias ke nia imagata interregistara konferenco ne establos komisionon por ellabori lingvon eĉ pli perfektan ol Esperanton?
Zamenhof diras mem ke “la ebleco de apero de nova lingvo estas per si mem tre dubinda, kaj taski al komisiono krei novan lingvon estus tiel sensence kiel taski al ĝi verki bonan poemon”:
-
Estas multe pli facile komenci lingvoprojekton ol fini ĝin. Laŭ Zamenhof, sukcese fini tian laboron estas kvazaŭ ludi pianon: ŝajnas ke oni devas nur frapi la klavojn sufiĉe rapide, kaj eksonas la dolĉa muziko. Sed tiel facile kompreneble ne estas, oni devas ekzerci sin dum jaroj. Zamenhof ankaŭ komparas la laboron kun trairado de densa arbaro: ŝajnas ke oni devas nur iri rekten laŭ la nazo por veni de unu fino al alia, sed se oni ne scias kiel orientiĝi, oni estas perdita.
-
La malfacilecon montras ankaŭ la historio. Grandega nombro da projektoj jam mizere fiaskis. Dum jarcentoj estis provoj krei internacian planlingvon, ne nur de privataj personoj, sed ankaŭ de asocioj. Ili konsumis ne nur multege da laboro, sed kelkaj el ili eĉ tutajn kapitalojn. Malgraŭ tio, nur Volapuko kaj Esperanto fariĝis iaj sukcesoj. Zamenhof mencias ke li komplete dediĉis sian vivon al la ellaboro de internacia lingvo, do se li ne estus tiom progresinta pri Esperanto kiam aperis Volapuko, tiam li fariĝus Volapukisto.
-
Volapuko havis unu bonan flankon, nome gramatikan regulecon. Ankaŭ Esperanto estas regula, sed krome ĝi estas bazita sur la internaciaj vortoj, kaj tio sendependigas ĝin de iu centra aŭtoritato. Laŭ la moderna lingvoteorio ja ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, kaj tio signifas ke ĉiuj proponoj de internacia planlingvo iusence estas reformoj de Latino. Volapuko kaj Esperanto do estas du proponoj de reformita Latino, sed Esperanto transprenas la Latinajn vortojn laŭ travideblaj principoj, dum Volapuko transformas ilin arbitre, kaj tial nur Esperanto povas esti sendependa de majstro kaj akademio.
-
Aliflanke, multaj projektoj, precipe inter tiuj aperintaj post Esperanto, estas tro Latinecaj. Ili oferas la regulecon nur por povi ŝajni pli proksimaj al la prestiĝaj Eŭropaj lingvoj. Necesas reformi Latinon ĝuste tiom ke ĝi estos nek dependa de majstro kaj akademio, nek dependa de la vortfarado en Latino kaj la Eŭropaj naciaj lingvoj. Tio estas malfacile atingebla ekvilibro, kiun oni trovas nur post longa eksperimentado.
-
Se malgraŭ ĉio tio tamen iu proponos efektivan plibonigon, eblas reformi Esperanton mem anstataŭ enkonduki novan lingvon – kaj tio estas facilege farebla se oni ne devas ŝanĝi ion esencan en la gramatiko kaj nur ĉ. 10% de la vortaro. La lingvo adoptota de la interregistara konferenco do nepre estos Esperanto, kun aŭ sen modifoj.
Kiel vi vidas, Zamenhof tiras siajn argumentojn el sia propra sperto, ne el teorio. Se li scius ke la homa lingvo estas perfekta per si mem, li scius ke reformoj de Esperanto estas ne nur neprobablaj, sed neefektivigeblaj. Se lingvo enhavas iun variecon kiu ĝenas la parolantojn mem, ekzemple la landonomojn, tiam ili eble deziras gvidi sin per rekomendo de iu aŭtoritato. Tamen, ĉu tiu rekomendo estos efektivigita, tion decidas nur la lingvokomunumo kiel tuto.
Ĉi tie nature finiĝas la pruvoj ke Esperanto estas la lingvo enkondukinda, enkondukebla kaj oficiale enkondukota internacie. Antaŭ ol konkludi, tamen, notu tiun preterpasan rimarkigon de Zamenhof: ke taski al komisiono fari lingvon estas kvazaŭ taski ĝin fari bonan poemon. Kio do se poezio estas unu el la malperfektaĵoj de neperfekta lingvo? Poezio, precipe en la formo de kanto, ja estas unu el la ĉefaj rimedoj per kiuj ni identigas nin kun la lingvo. Sed se oni preferas tute ne havi identecon, tiam oni ja devas opinii ke poezio estas ne nur tordita, neracia lingvaĵo, ĝi ankaŭ prezentas danĝeron de identiĝo! Ke poezio estus danĝera eĉ sendepende de la enhavo, tio sonas absurde kaj estas absurda; sed almenaŭ ĝis la unua mondmilito iuj homoj efektive pensis tiel.
Inter tiuj homoj estis la aŭtoroj de Ido. Ili deziris havi formon de Esperanto kun kiu oni ne povus identigi sin, do lingvon sen poezio. Tial la nova lingvo devis esti produkto de komisiono. Per senpoezia lingvo oni esperis ankaŭ altiri tiujn naciemulojn kiuj timis fremdajn identecojn, sed tamen deziris havi internacian komunikilon. Tamen, projekto Ido ne nur malsukcesis en la konkurenco kun Esperanto, ĝi sukcesis en kampo kie ne estis la intenco ke ĝi sukcesu: ekzistas poezio en Ido. Ĝi volis esti pli perfekta, sed nur sukcesis esti malpli oportuna. Kaj por ke la fiasko estu kompleta, ID estas ne nur la mallongigo por la “Internacia Delegitaro”, kiel la komisiono nomis sin, sed ankaŭ por – identigilo!
Notu, tamen, ke la fiasko estas de la nomo Ido, ne de la lingvo. Ido estas neelektebla kiel internacia lingvo, ne ĉar ĝi estas iom malpli oportuna ol Esperanto, sed ĉar ĝi historie estas nedisigeble ligita al falsa lingvoteorio. Ankaŭ Zamenhof havis multajn falsajn ideojn pri lingvo, sed Esperanto ne dependas de ili. Ankaŭ tiurilate ĝi estas sendependa.
Konkludo
Analizante Esencon kaj Estontecon, ni ofte devis kontraŭdiri ĝian aŭtoron, foje milde, foje draste. Tiom pli mirinde estas ke la konkludoj restas netuŝitaj, parte eĉ plifortigitaj. La plej grava eraro de Zamenhof, laŭ hodiaŭa vidpunkto, estas lia lingvistika neneŭtraleco: la ideo ke ekzistas malsamaj lingvoj, ke iuj lingvoj do povas esti pli perfektaj ol aliaj, kaj ke la pli perfektaj rajtas forpuŝi la malpli perfektajn. Kvankam la konkludoj de la eseo restas, la premisoj ne plu estas uzeblaj senrezerve, ĉu en nia ekstera informado, ĉu en la evoluigo de nia identeco.
Tial estas tre strange ke mi estas la unua kiu rimarkis la lingvistikan neneŭtralecon (kaj dum ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas nova, vi povas gratuli vin ke vi estas inter la unuaj kiuj legas pri ĝi). Antaŭ deko da jaroj Mark Fettes kaj Marc Bavant verkis kritikajn analizojn pri la eseo, kaj ili komplete pretervidis ĝin. Mi mem legis la eseon plurfoje dum la lastaj 30 jaroj, sed ankaŭ mi ne ekkonsciis pri tiu neneŭtraleco ĝis mi preparis min por ĉi tiu prelego. Kio do okazis? Unu fojon ekvidite, la lingvistika neneŭtraleco ja aspektas kiel furiozanta tiranosaŭro kuranta tra la eseo. Kiel ni sukcesis pretervidi ĝin? Kutime oni ja postulas ke scienco estu ne nur neŭtrala, sed eĉ objektiva.
La respondo estas, laŭ mi, ke ni alkutimiĝis nenion ajn atendi de lingvistiko. Neniu atendas ke ĝi estu neŭtrala, neniu atendas ke ĝi estu objektiva, neniu atendas ke ĝi kapablu progresi. Supre en paragrafo “2. Ĉu internacia lingvo estas ebla” ni vidis la tri ĉefajn lingvoteoriojn: la rutinisman, la Zamenhofan kaj la modernan, kiel mi nomis ilin. Tio aspektas kiel tri ŝtupoj en la progreso, sed fakte la moderna lingvoteorio ankoraŭ tute ne superregas. Ĉiuj tri teorioj batalas inter si, kaj ankaŭ interne de ili estas multaj disputoj pri tute elementaj aferoj. Tio signifas ke lingvo nuntempe estas multe pli mistera afero ol antaŭ ducent jaroj, kiam la rutinisma lingvoteorio klare superregis. Kiel tuto, la lingvistiko dum tiu tempo ne progresis, sed malprogresis, tute male ol ĉiuj aliaj sciencoj.
Hodiaŭ, do, oni ne povas diri: “Kial mi prenu Esperanton serioze, ekzistas ja tiom da internaciaj planlingvoj,” ĉar Esperanto klare montriĝis esti la sola vivipova el ili. Sed oni povas diri: “Kial mi prenu lingvistikon serioze, ekzistas ja tiom da lingvistikoj – kaj ili fundamente kontraŭdiras unu la alian!” Kio do estas pli utopia, ke triumfos Esperanto en la internaciaj rilatoj aŭ ke triumfos la scienco en la lingvistiko?
La Esperantomovado, tamen, absolute ne profitas de la malprospero de lingvistiko. Ja se scienca lingvistiko ne povas ekzisti, tio signifas ke konscio, racio kaj logiko ludas neniun rolon en lingvaj aferoj, eble eĉ en la vivo entute. La sola bona flanko de la malprogreso en lingvistiko estas ke ĝi helpas kompreni kial nia afero ne progresas pli videble. Estas sufiĉe evidente ke la evoluo de la lingvistiko kaj la evoluo de la Esperanto-movado ne povas ne esti interdependaj.
La konfuzo en la hodiaŭa lingvistiko havas du tre interesajn konsekvencojn. Unue, eĉ se la Esperanto-movado povas aspekti liliputa kompare al aliaj mondaj komunumoj, ĝi staras multe pli forte en la mondo ol la lingvistiko. Se oni komprenas la diferencon inter lingvo internacia kaj lingvo imperia, tiam estas neniu alternativo krom Esperanto. Kontraste, en lingvistiko ĉiam estas alternativoj.
El tio logike sekvas la dua interesa konsekvenco: Por la estonteco de nia movado, kaj de la tuta mondo, estas multe pli grave kion Esperantistoj opinias pri lingvistiko ol kion lingvistoj opinias pri Esperanto. Nia opinio gravas, ĉar ni estas eble la solaj kiuj havas praktikan intereson en la progreso de teoria lingvistiko.
La jenaj konkludaj vortoj de Zamenhof do neniom perdis de sia aktualeco:
Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.