Ne nur esperantistoj indigniĝis pro la decido, aperis ankaŭ aliaj kritikantoj, kiuj atentigas, ke ne estas laŭregule nomi stratojn laŭ vivantaj homoj. La 3-an de julio antaŭ la urbodomo de Kazan kolektiĝis manifestaciantoj, kiuj postulis nuligon de la decido, kaj skandis "Esperanto, Esperanto!".
La urbestro de Kazan İlsur Metşin parolis kun kelkaj ĉeestantoj kaj pardonpetis pro tio, ke la decido estis farita sen antaŭpreparoj – sed li samtempe diris, ke la decido nun validas kaj ne estos ŝanĝita.
Filmeton pri la manifestacio publikigis la tatarlingva redakcio de Radio Libereco. Pli frue pri la nomŝanĝo raportis La Balta Ondo.
Filmeto ĉe Radio Libereco: Назарбаев урамына каршыларны Казан мэры тынычландырырга тырышты
]]>Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.
La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
– Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA.
– La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo.
Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.
La Universala Kongreso okazos en Seulo jam la duan fojon. En 1994 ĝi gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; de 52 al 112.
Gazetara komuniko de UEA
]]>Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de 1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO, kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO elektis lin sia Honora Membro.
Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982 ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis 1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj li estis kunredaktoro de la revuo "Fen-X" de la landa asocio Esperanto Nederland.
Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj.
Li kreis ankaŭ vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En 1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi pri la lingvo kaj ĝia instruado.
Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia "sindediĉa kaj strategie brile kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado". En la jaro 2000, en voĉdonado de "La Ondo de Esperanto", li krome estis proklamita Esperantisto de la Jaro.
Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika estrarano de UEA.
Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis lin kiel "tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas tion".
Gazetara komuniko de UEA
]]>La Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arkivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio, kaj ĝi estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de Esperanto-bibliotekoj.
Ĝi enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.
En la unua fazo KEA buĝetis 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.
Laŭ informo de Kataluna Esperanto-Asocio
]]>De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio.
La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.
Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA.
En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.
Gazetara komuniko de UEA
]]>La moto de EU estas “Unuiĝintaj en diverseco”, kaj tiu diverseco estas nenie pli evidenta, ol en la multaj lingvoj, kiujn ni parolas. Sed plej multaj el ni ne bone konas eĉ la lingvojn de la najbaroj, por diri nenion pri la lingvoj, kiujn parolas homojn en la alia flanko de nia kontinento. Kaj kio pri demandoj kiel “Kial la germana lingvo havas tiom da longaj vortoj?” aŭ “Kial italaj kantoj sonas tiel bele?”
La respondo al la unua demando nomiĝas vortfarado kaj ebligas krei vortojn kiel la faman Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft. La respondo al la dua demando estas pli simple elparolebla: verŝajne pro tio, ke estas tiom da vokaloj en la itala.
“La eŭropa lingva heredaĵo estas vera trezoro. Estas multaj interesaj lingvaj fenomenoj, kiuj ekzistas unu apud la alia. Ekzemple, la slovaka lingvo distingas tri genrojn, dum la najbara hungara tute ne havas genrojn! Ĝuste tiun diversecon ni strebis kapti en nia retejo kaj igi komprenebla por laŭeble plej larĝa publiko”, diras Maja Tišljar, kunordiganto de la projekto lingvo.info, kies beta versio de la senpaga prilingva retejo jam estas alirebla.
“Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, kio ili kompreneble ankaŭ estas, sed ke ili estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj per si mem.”
Laŭ la kreintoj de la projekto, unu el la plej gravaj ecoj de lingvo.info estas, ke ĝi estos disponebla en multaj EU-lingvoj, tiel solvante la problemon de manko de prilingvaj informoj en malpli uzataj eŭropaj lingvoj en la Interreto.
“Nia sperto sugestas, ke estas malfacile trovi kvalitajn kaj fidindajn informojn en la Interreto pri aliaj EU-lingvoj en nia propra lingvo kaj aliaj malgrandaj EU-lingvoj. Tio ne nur limigas homojn kun nesufiĉa kapablo en fremdaj lingvoj pligrandigi siajn sciojn kaj komprenon, sed ankaŭ kreas obstaklojn kontraŭ lingva kaj kultura diverseco. Lingvo.info estas grava paŝo por solvi ĉi tiun problemon”, diras Maja Cimerman Sitar, redaktorino de la paĝaro kaj estrino de la Asocio por Eŭropa Konscio, kiu estas slovena partnero de la projekto.
Lingvo.info estas financata de la Eŭropa Komisiono kaj kunigas 9 partnerojn el 7 landoj. La partneroj laborantaj pri la projektoj ĉiuj havas ampleksan sperton en diversaj lingvaj agadoj en siaj landoj: Germanio, Belgio, Slovakio, Pollando, Danio, Slovenio kaj Litovio. Tia interkultura partnereco ebligas taksi la enhavon de la retejo laŭ diversaj perspektivoj kaj kulturaj fonoj, kaj tiel certigas, ke ĝi estos liverita en plej taŭga maniero por ĉiu lando.
La projekto lingvo.info celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en la Interreto. La fina produkto de la projekto estos multlingva retejo, kiu lanĉiĝos fine de la jaro 2014. La retejo lingvo.info estos moderna, interaga kaj interesa reta ilo por instigi eŭropanojn lerni lingvojn, provizi utilajn materialojn por instruistoj, subteni ekzistantajn retajn kursojn kaj montri, kiel interesaj kaj amuzaj lingvoj povas esti.
Gazetara komuniko de EEU
]]>Komence de la 1980-aj jaroj Pauli energie ekorganizis filozofian agadon en Esperanto. En la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 li fondis Filozofian Asocion Tutmondan, kies prezidanto kaj ĉefa motoro li ĉiam restis. Samjare li lanĉis la filozofian revuon Simpozio, por kies eldonado li starigis la Kulturan Fondaĵon Simpozio. Ĝis 2007 aperis 47 numeroj. Sur la paĝoj de tiu revuo Pauli komencis grandan projekton de filozofia enciklopedio en Esperanto. Krom multaj libroj en la portugala, li aperigis Esperante la verkojn Rekta pensado (1984), Pri dubo kaj certeco (1984), Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985). Li verkis ankaŭ la lernolibron Baza Esperanto / Esperanto básico (1985).
Ekde 1984 Evaldo Pauli estis delegito de UEA kaj fakdelegito pri filozofio. De 1986 ĝis 1992 li reprezentis Brazilan Eperanto-Ligon en la Komitato de UEA. En 2002 li estis elektita Honora Membro de UEA.
Gazetara komuniko de UEA
]]>Osmo Buller: Ĝis nun estas 610 aliĝintoj. Ne necesas multe teoriumi por klarigi tion. Bonaero situas malproksime de la tradicia bazo de kongresanoj, t.e. Eŭropo kaj Japanio, pro kio la vojaĝkostoj estas tre altaj. La kongreso estos finance deficita, sed tiu risko neeviteble sekvas el la principo, ke pro sia universaleco UK devas foje okazi ankaŭ en lokoj, kiuj ne estus konsidereblaj, se oni farus la elekton nur laŭ financaj kalkuloj.
Kia estis la kvanto de aliĝintoj en la sama periodo de la jaro por aliaj ekstereŭropaj kongresoj? Por eŭropaj?
– Havano kaj Hanojo havis ĉ. 200 aliĝintojn pli je la sama periodo. Kaze de eŭropaj kongresoj la nombro variis inter 1200-1600. La ĉi-jara cifero aŭguras finan nombron de 700-800. Sekve en Bonaero eble okazos la plej malgranda UK post la milito. Ĝis nun la plej malgranda estis la kongreso en Vankuvero en 1984, kun 802 aliĝintoj.
Ĉu multe gravas por la financoj de UEA, ke la kongreso estu granda? Ĉu ĝenerale la grandeco de la kongresoj laŭ vi havas signifon por la prestiĝo de la movado, kaj por la kongresanoj mem?
– Evidente por la financoj de UEA estas des pli bone, ju pli granda la kongreso estas, sed UEA ne povas elekti la kongresurbojn nur laŭ financaj konsideroj. Certe la grandeco havas signifon ankaŭ por la prestiĝo de UK, sed tiurilate plej multaj esperantistoj certe prijuĝas surbaze de longa perspektivo.
Ĉu en 2015 en Francio oni povas atendi grandan kongreson?
– Tute certe, ĉar multaj volas partopreni ĝin aparte pro tio, ke ĝi estos la jubilea 100-a UK, kaj krome Francio estas movade forta lando, kiu ofte, kiam UK okazas en iu alia lando, liveras eĉ pli da kongresanoj ol la kongreslando mem.
Kiel statas la planoj pri la kongreso en 2016? Estis menciitaj Portugalio kaj Slovakio – kiu el tiuj proponoj laŭ via takso logus pli da kongresanoj? Kiujn aliajn argumentojn oni devos konsideri ĉe la decido? Kaj kiam la estraro faros la decidon?
– La estraro akceptis por la "finalo" Lisbonon kaj Nitra. Mi vizitis kun KKS ambaŭ urbojn kaj la estraro ricevis nian raporton. Ambaŭ havas siajn avantaĝojn, pro kio ne estas facile elekti. Nun la afero estas en la manoj de la estraro, kiu decidos jam baldaŭ.
]]>La duetaĝa domo estas momente rekonstruata, kaj la incendio estiĝis sur la tegmento. La fajro estis rapide estingita, sed ĝia kialo ne estis tuj malkovrita.
La familio de Ludoviko Zamenhof loĝis en Grodno de 1893 ĝis 1897, ĉefe pro financaj kialoj. Fine de la 1880-aj jaroj, post la publikigo de Unua Libro, li estis tute senmona. Granda parto de la doto de la edzino, Klara Zilbernik, estis elspezita por Esperanto, kaj la kuracista praktiko de Ludoviko Zamenhof en Varsovio ne prosperis.
Unue li provis trovi pli bonan enspezon en Ĥerson, en suda Ukrainio, sed sen sukceso, kaj en 1890 li revenis al la familio en Varsovio. En 1893 la tuta familio translokiĝis al Grodno, kie la loĝkostoj estis malpli altaj, kaj la okulista enspezo iom pli alta. Tie la familio loĝis dum kvar jaroj, ĝis ili tamen decidis reveni al Varsovio.
La duetaĝa domo en Grodno estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1870, kaj ĝi estas ŝtate protektata arkitektura monumento. En la sovetia tempo en ĝi situis studenta komunloĝejo de la medicina universitato de Grodno, kiu en 2005 estis fermita, ŝajne pro la malbona stato de la konstruaĵo.
ISAE nun malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la postmilita periodo, kio signifas, ke en la retejo http://scienca-revuo.info estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014 en Scienca Revuo.
La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la artikoloj.
Motoroj de la projekto estis Johannes Mueller (DE) kaj Mélanie Maradan (CH). La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg.
Adreso de la arkivo: https://scienca-revuo.info/issue/archive
ISAE estis fondita en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj de sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj tekniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita ĉe la komerca ĉambro en Nederlando, kun sidejo en Roterdamo.
Ĉefredaktoro de Scienca Revuo estas Johannes Mueller. Por la nuntempaj numeroj ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Se vi pretas fake verki aŭ alimaniere kontribui al la scienca agado vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship
--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.
Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata".
Ĉi-kaze, la konsterna malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis per klako sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).
Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.
Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto. Esperanton li lernis en 1947-1948.
Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao.
Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.
Dimanĉe, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.
Ivan Colling
(Foto: Ziko van Dijk)
]]>Libera Folio: Kial estas tiel malmultaj sinproponoj ĉi-jare?
Amri Wandel: – Ĉi-jare la oficiala alvoko por IKU-prelegantoj aperis relative malfrue kaj verŝajne (mal)kontribuis ankaŭ la malproksimeco de la UK al Eŭropo (el kiu venas la plimulto de la prelegantoj), la manko de konscio pri IKU kaj eble de potencialaj proponantoj en Sudameriko.
Kial IKU estas grava, kaj kial necesas ke estu altnivelaj kontribuoj?
– Evidente IKU estas la akademia flagŝipo de la UK kaj provizas prelegojn interesajn ankaŭ por multaj kongresanoj. Ĉiujare la IKU-komisiono zorgas, per profesia kaj rigora prijuĝa procezo, ke nur la plej taŭgaj prelegoj kaj prelegantoj estu akceptitaj. Por garantii signifan selektadon kaj sufiĉe altan nivelon estas grave ke estu pli da proponoj ol efektive elektotaj prelegoj. Ideale la proporcio estu almenaŭ duoble pli da proponoj ol da lokoj. Pli pri la valoro kaj historio de IKU eblas legi en la retejo de UEA kaj en la artikolo Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato en la verko La Arto labori kune.
Kiu povas proponi kontribuon kaj kiel tion fari?
– Ĉiu kiu havas interesan temon rilatan al sia profesio aŭ okupo kaj povas alloge prezenti ĝin al laika publiko, estas bonvena proponi prelegon. Oni sendu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, sume ne pli ol unu paĝon, al la IKU-sekretario (prof. Amri Wandel, amri@huji.ac.il) ĝis la limdato. La elektotaj prelegantoj ricevos honorarion de 260 eŭroj.