Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 6. TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA http://www.liberafolio.org/2015/tejo-cesos-esti-junulara-sekcio-de-uea Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la vendreda komitata kunsido de UEA en Lillo. La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.

Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.

Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.

La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.

Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.

La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.

La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.

La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.

Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.

– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niaj komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.

Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.

– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.

Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.

–  La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.

Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.

– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.

Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.

– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.

Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.

– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!

Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.

Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.

Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.

Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.

– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.

La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.

Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.

– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.

Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas "taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto".

Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la "gvida dokumento", atentigis Orlando Raola.

– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.

Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes makaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la "gvida dokumento".

La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.

– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.

Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.

En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.

Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.
]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-08-01T16:05:00Z Novaĵo
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA http://www.liberafolio.org/2015/veronika-poor-nova-generala-direktoro-de-uea La sekva ĝenerala direktoro post Osmo Buller estos Veronika Poór. Tion anoncis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, komence de la komitata kunsido de UEA en Lillo vendrede matene. Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.

Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.

– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.

Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.

– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.

La anonco pri la elekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.

Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.

Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.

]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-07-31T07:55:00Z Novaĵo
Homoj kun homoj denove en Bulonjo http://www.liberafolio.org/2015/homoj-kun-homoj-denove-en-bulonjo Centoj da partoprenantoj de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en ĵaŭdo pilgrimis al Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la 1-a Universala Kongreso. En la sama teatro la esperantistoj denove aŭdis la vortojn de Zamenhof: “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. En 1905 la unuan Universalan Kongreson partoprenis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. La jubilean kongreson oni decidis ne organizi en la malgranda marborda urbo, ĉar en ĝi mankas taŭgaj ejoj por la pli ol 2.600 aliĝintoj.

La alfluo de centoj da esperantistaj vizitantoj ĉiuokaze estigis imponan manifestacian marŝon de la teatro al la monumento de Zamenhof, kaj poste al la urbodoma akcepto.

La komenco de la tago tamen estis iom kaosa por la ekskursontoj. Je 7.40 matene ekster la kongresejo aperis la vico de aŭtobusoj, kaj post iom da konfuza atendado ankaŭ la ĉiĉeronoj. Ŝajnas ke multaj el la esperantistoj ne komprenas kiel funkcias vicoj, kaj precipe maljunulinoj ne timas uzi kubutojn volante eniri aŭtobuson pri frue ol aliaj – oni supozus ke la aŭtobuso iras al ŝuvendejo kie okazas granda rabatado. Finfine, la aŭtobusoj pleniĝis kaj ekis al Bulonjo-ĉe-Maro.

La unua parto estis solena ceremonio ĉe la teatro kie okazis la unua publika parolado en Esperanto.  Sur la podio estis Xavier Dewidehem, prezidanto de la loka kongresa komitato, Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof.

La teatro estas bone konservita kaj bele renovigita kun belegaj artaĵoj kiuj montras la cignan signon de la urbo de Bulonjo ĉe Maro. En la balkono plej proksime al la podio sidis vic-urbestrino, deputito de la urbestro de Bulonjo ĉe Maro. Reprezentanto de la urbesto bonvenigis la esperantistaron nome de la urbestro. Poste Xavier Dewidehem bonvenigis nin nome de la loka kongresa komitato kaj petis nin imagi ke L.L. Zamenhof unuafoje faras paroladon en Esperanto.

Brian Moon tre emocie ripetis la unuan kongresan paroladon de Zamenhof. La parolado samkiel en 1905 finiĝis per Preĝo sub Verda Standardo – poemo kiun iuj francaj pioniroj de Esperanto en 1905 volis forstreki pro ĝia troa mistikeco.

Poste oni transdonis mikrofonon al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kiu estis tre kortuŝita pro la legado kaj rimarkis ke plej grave al li estis la alineo ke kunvenis ne angloj, francoj, rusoj kaj poloj, sed homoj.  Li diris ke li estas franco kaj polo kaj hebreo denaske, sed en Esperanto ni ĉiuj estas kiel homoj.  “Mi salutas vin, ĉiuj gefratoj esperantistaj”, li diris.

Mark Fettes parolis pri la speciala rilato kiun Esperanto havas kun Bulonjo-ĉe-Maro. Oni ne supozas ke Esperanto havas teritorion: se oni demandas kie estas la teritorio oni diras eble “ĉie” aŭ “nenie aparte”. Sed lingvoj ne apartenas al lokoj. Eĉ se lando adoptus Esperanton, la lingvo ne apartenus al tiu lando. Malgraŭ ke lingvoj ne havas teritorion, ili nepre havas geografion: Bjalistoko kaj Varsovio, kie Esperanto naskiĝis. Kaj organizaj lokoj, kiel Ĝenevo kaj Roterdamo. Literaturaj lokoj, kiel Budapeŝto aŭ pedagogiaj kiel Greziljono.

Bulonjo-ĉe-Maro laŭ Mark Fettes povas esti nomata la lulilo de Esperanto: parola lulilo, kie oni prelegis en Esperanto por la unua fojo kaj kie la lingvo transformiĝis de plejparte skriba lingvo al parola. Kie la Akademio naskiĝis kun la kreado de la Lingva Komitato. Kie oni unuafoje komencis la filologiajn kaj lingvistikajn studojn de Esperanto. Kaj por la Esperanta menuo, ĉar oni unuafoje organizis Esperantan bankedon.

– Por mi kiel prezidanto, Bulonjo-ĉe-Maro gravas ankaŭ kiel lulilo de Esperanto kiel internacia movado, li diris.

Antaŭe estis kluboj sed mankis ajna internacia organizaĵo. Oni ne solvis la problemon en Bulonjo, sed du junaj partoprenantoj – fakte la plej junaj partoprenantoj, Hector Hodler kaj Edmond Privat – komencis la diskuton kiu kondukis al la starigo de la Universala Esperanto Asocio en Ĝenevo. Finfine, Bulonjo-ĉe-Maro gravis kiel lulilo de la Esperanto-komunumo.

Post la ceremonio, la esperantistaro paradis tra la stratoj de la urbo ĝis la Bulonja stacidomo, kie Zamenhof alvenis en 1905. Lige kun la centjara jubileo antaŭ dek jaroj la urbo starigis tie buston de Zamenhof kun memorŝildo por honorigi la unuan kongreson. La urbestro kaj Zaleski-Zamenhof inaŭguris

renovigitan memorŝildon kaj metis bukedojn ĉe la monumenton.

La parado pluiris al la urbodomo en la malnova urbo por akcepto de la urbestro. La partoprenantoj kunvenis en unu ĉambro kiu vere ne estis sufiĉe granda por stari dum la urbestro prelegis en la franca kun Esperanta traduko por bonvenigi la esperantistaron al la urbo.

Li anoncis la disponigon de tre bela domo, proksime al la malnova urbo, kiun oni renovigos dum la venonta jaro, por funkcii kiel Esperanto-kultura Centro. Post danko de Fettes, finfine oni proponis vinon kaj manĝaĵetojn al la esperantistaro, kiu denove montris sian alergion al vicoj. La kubutoj de maljunulinoj estas akraj kaj lasas kontuzojn.

Post re-enbusiĝo, la ekskursantoj vojaĝis al restoracio por tagmanĝi. Proksime al la restoracio, montriĝis ŝildo por restoracio Crocodile kaj estis iom da timo ke oni veturos tien. Bonŝance, oni anstataŭe elektis Les Jardins de la Matelote kiu proponis tri-pladan manĝon kun du vinoj: unu de Bordeaux kaj la alia de Gascogne.

Laste, la ekskursantoj revenis al la malnova urbo por uragana trarigardo de la malnova urbo: la remparoj, ĝardenoj, katedralo kaj kastelo, kiujn oni tratrotis kaj poste re-enbusiĝis por reveni al Lillo.

Steven Brewer

]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-07-30T08:45:00Z Novaĵo
Kartonaj figuroj sur scenejo http://www.liberafolio.org/2015/kartonaj-figuroj-sur-scenejo En teatraĵo dufoje prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo migrantoj parolantaj Esperanton renkontas kartonajn figurojn, kiuj parolas itale. Spite la atendojn, la kartonaj figuroj montriĝis pli vivaj ol la veraj homoj. La teatraĵo Ĉiuj feliĉas, prezentita de la itala Kolektivo Kontraŭkanto, aperis en la mondon ne pro iniciato de la organizita Esperanto-movado. La reĝisoro Clara Sancricca origine volis peri al la italaj spektantoj bildon pri enmigrantoj kiel veraj homoj, bildon pli nuancitan ol la stereotipaj kartonaj figuroj, kiujn oni ofte renkontas en publikaj diskutoj, okazantaj super la kampoj de la migrantoj mem.

Por doni al la migrantoj voĉon kaj montri ilin kiel verajn homojn, necesis ke ili parolu iun lingvon. Sed kiun? Ja ne la italan – sed ankaŭ ne lingvon kiun efektive parolas tiu aŭ alia grupo de migrantoj.

Elektante Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj, la aŭtoroj de la teatraĵo esperis universaligi la mesaĝon de la verko. Krome, por itala publiko Esperanto evidente estas lingvo fremda, sed tamen kun kompreneblaj elementoj, kio igis ĝin aparte taŭga por la celo.

La teatraĵo komenciĝas tute en Esperanto, do por la itala publiko la replikoj de la elmigrontoj restas pli-malpli nekompreneblaj. Laŭvorta kompreno aliflanke ankaŭ ne necesas – laŭ la scenografio oni facile komprenas, ke la grupo de alilandanoj festas geedziĝon per iom nekutima ceremonio, sed la festeno estas interrompita de proksimiĝanta konflikto.

Fine la amika kompanio ne plu eltenas la nesekurecon kaj decidas fuĝi. Kien? Kien ajn, ne gravas kien. Kaj ŝajne post nokta boata veturado ili jam estas en Italio, kie la italoj ilin renkontas en formo de kartonaj figuroj parolantaj preskaŭ nekompreneblan lingvon, tute malsaman de Esperanto.

La kartonajn figurojn vivigas la samaj aktoroj, kiuj ludas ankaŭ la enmigrintojn. La surpriza afero, kiu eble ne devus surprizi, estas, ke la kartonaj figuroj montriĝas pli vivaj ol la senkartonaj enmigrintoj.

En diversaj scenoj kaj konsistoj, de policanoj al lernejanoj, pastroj kaj festenanta amika kompanio, la kartonuloj ŝajnas reprezenti ian stereotipe neinteresitan, ne aktive malbonvolan, sed efektive antaŭjuĝan sintenon al la alvenintoj. La stereotipaj diskutoj estas prezentataj en vigla kaj nuancita maniero, kun ŝajne riĉa itala lingvaĵo, kiom eblas juĝi laŭ foje mankohava teksta Esperanta traduko.

La malo veras pri la Esperantlingvaj partoj de la teatraĵo. Bedaŭrinde tre evidentas, ke la aktoroj ne vere scias Esperanton, sed nur papagas duone komprenitan tekston. Ŝajnas ke la aktoroj devis uzi sian tutan kapablon simple por enkapigi la vortojn, tiel ke restis nenio por nuanca prezentado.

La migrantoj parolas Esperanton malklare kaj mallaŭte, tiel ke foje malfacilas kapti la sencon de la vortoj. Sed tio aliflanke plej ofte ankaŭ ne vere estas bezonata – la Esperanta teksto ne vere portas multan enhavon, sed la sencon de la okazaĵoj eblas bone kompreni ankaŭ ne konante la lingvon.

Kaj tiel ja devas esti, se la teatraĵo estas celita al itallingva publiko. Bedaŭrinde la truko ne funkcias same bone por Esperantlingva publiko – la plej viglaj kaj interesaj partoj de la teatraĵo estas la itale parolantaj kartonaj figuroj kun Esperanta teksta traduko, kaj ĝuste tiuj partoj ricevis laŭtajn aplaŭdojn dum la prezentado en Lillo.

En la Esperantlingvaj partoj la rifuĝintoj pro sia monotona, sennuanca lingvaĵo, aliflanke estas reduktitaj al la statuso de kartonaj figuroj, kvankam verŝajne ĝuste tion la aŭtoro volis eviti.

Resume, la teatraĵo ja estas profesinivele ludita, havas interesan strukturon kaj gravan mesaĝon. Oni povus esperi, ke la mesaĝo ekhavus novan intensecon antaŭ Esperantlingva publiko – sed por ke tio okazu, necesus ke la intenso kaj engaĝiĝo en la aktorado estu sur la sama nivelo en ambaŭ lingvoj.

Kalle Kniivilä

]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-07-29T16:10:00Z Novaĵo
Estraro respondis al disaj demandoj http://www.liberafolio.org/2015/estraro-respondis-al-disaj-demando Dimanĉe posttagmeze dum la Universala Kongreso en Lillo okazis la tradicia programero Estraro respondas. Kiel kutime, multaj el la demandoj apenaŭ rilatis al la agado de la estraro, kaj ne ĉiuj ĉeestintoj sukcesis maldormi dum la tuta programero. La programeron malfermis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, samtempe invitante la kongresanojn partopreni la disktojn dum la strategiaj forumoj en la estontaj tagoj.

Poste la ceteraj ĉeestantaj estraranoj – Sterano Keller, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara faris sinprezentojn. Kvankam la prezidanto petis koncizajn sinprezentojn, la rezulto estis iom nekonciza, kaj la unuan demandon de la ĉeestantoj oni povis aŭdi nur post 22 minutoj.

Komence de la programero mankis la ĝenerala sekretario Martin Schäffer, laŭ Fettes verŝajne pro patraj devoj. Post iom da tempo tamen ankaŭ li aperis, kaj respondis al kelkaj demandoj.

Kongresano el Nepalo atentigis la estraron pri la granda ekonomia malegaleco inter homoj el diversaj landoj, ekzemple Nepalo kaj Usono, kaj atentigis, ke la kongresa kotizo estas tro alta por nepalanoj. José Antonio Vergara konsentis, ke la divido en A- kaj B-landoj ne estas sufiĉa por diferencigi la kotizojn, kaj diris, ke oni starigis esplorkomisionon por trovi solvon.

Pluraj demandoj temis pri informado. UEA devus fari multe pli tiukampe, opiniis ekzemple Saeed Ahmad Farani el Pakistano, laŭ kiu la asocio devus publikigi librojn pri Esperanto en dudek aŭ tridek lingvoj, uzi la reton kaj havi propran specialan retejon por lerni Esperanton. Oni kritikis UEA-n ankaŭ pro uzo de malĝustaj koloroj en informado.

Ranieri Clerici el Italio demandis, ĉu la malalta rentonivelo kaŭzis la deficiton en la bilanco de UEA. Mark Fettes konfirmis, ke la aktuala rentonivelo efektive kaŭzas problemojn por la asocio, kiu kutime ricevas multe da enspezoj ĝuste de la rentumo de sia kapitalo.

Francesco Maurelli el Britio, mem membro de la nova sed apenaŭ funkcianta konsilantaro de UEA, demandis, ĉu la ĉefa sukceso de la strategia laborplano estas nur la aperigo de diversaj novaj dokumentoj, aŭ ĉu tamen eblas prezenti iujn konkretajn rezultojn. Mark Fettes konsentis ke necesas lerni de la ĝisnunaj spertoj por ke la sekva plano jam konduku al io pli substanca.

Steven Brewer el Usono demandis, kiel UEA intencas entrepreni la promesitan analizon pri la bezonoj de la organizaĵo lige kun la dungo de nova ĝenerala direktoro, kaj scivolis, kiel ordinaraj membroj povus partopreni en tiu analizado. Responde Mark Fettes mallonge priskribis la dungoprocezon kaj diris, ke ia analizo estos farita poste, kunlabore kun la nova direktoro.

Ĝenerale, eble al duono el la demandoj havis malfortan kontakton kun realaĵoj – la demandantoj aŭ atentigis pri framasonaj konspiroj kontraŭ Esperanto aŭ plendis ke oni ne igas registarojn tuj enkonduki instruadon de Esperanto en lernejoj.

Laŭ raporto de Steven Brewer

]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-07-28T15:17:14Z Novaĵo
La 100-a Universala Kongreso inaŭgurita http://www.liberafolio.org/2015/la-100-a-universala-kongreso-inaugurita Dimanĉe antaŭtagmeze en Lillo, nord-orienta Francio, estis solene inaŭgurita la jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto. La unua Universala Kongreso okazis en 1905 en la proksima marborda urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kaj en sia inaŭgura parolado la prezidanto de UEA, Mark Fettes, amplekse citis el la tiama parolado de Ludoviko Zamenhof. La ĉi-jara kongreso, kun jam 2.600 aliĝintoj, estas la klare plej granda post tiu en Berlino en 1999. Al tio sendube kontribuis la centa jubileo, sed antaŭ ĉio la situo kaj la fakto ke la tri antaŭaj kongresoj okazis en lokoj malpli facile atingeblaj por la plej multaj esperantistoj (Argentino, Islando, Vjetnamio).

Ne por ĉiuj kongresanoj troviĝis loko en salono Zamenhof, kie laŭtradicie okazas la solena inaŭguro. Prioritatan aliron ricevis frue aliĝintaj kongresanoj, dum tiuj kun tro alta kongresnumero estis haltigitaj ĉe la eniro, kio kaŭzis iom da malkontento. La malfruaj aliĝintoj estis direktitaj al salonoj Lapenna kaj Hodler. Pli malfrue dum la solena inaŭguro la prezidanto de UEA, Mark Fettes, vizitis ambaŭ malprivilegiajn salonojn por persone bonvenigi ĉiujn ĉeestantojn.

La kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate, kaj dum la sabata posttagmezo okazis la unua kunsido de la komitato de UEA. Male ol ofte okazas en malpli amasaj kongresoj, la komitato estis decidopova ekde la komenco de la kunsido – ĉeestis 41 komitatanoj, do la kvorumo estis atingita tuj.

Dum la diskuto pri la komitataj decidoj kaj rekomendoj faritaj pasintjare, en Bonaero, la prezidanto Mark Fettes devis konfesi, ke ili ne estis plenumitaj. La longe planita, priparolita kaj pridebatita reta voĉdonsistemo ne estis provita ene de komitato kaj do daŭre ne funkcias. La neplenumon de la komitata rekomendo oni klarigis ĉefe per tempomanko ĉe la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario.

La reta voĉdonsistemo ja estis provita en la konsilio de UEA, organo kun cetere neklaraj taskoj, kreita dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko antaŭ du jaroj.

Jam pasintjare Mark Fettes konstatis, ke la konsilio ne funkcias kiel li esperis, kaj ne ŝajnas ke la situacio intertempe ŝanĝiĝis. Orlando Raola, komitatano C por Usono, demandis ĉu entute indas plu havi la konsilion, aŭ ĉu estus preferinde malfondi ĝin, se ĝi ne plenumas sian rolon.

Entute Mark Fettes dediĉis duonhoron al detala raporto pri la sekvoj de la decidoj kiujn la komitato faris ĉe Bonaero kaj  pri la taskoj difinitaj de la strategia laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo, kaj kunordigo. Pri konsciigo, li agnoskis ke progreso mankis je la informkampanjo, "amikaro", daŭripova evoluo, kaj Esperanto-por-UN iniciatoj kiujn oni proponis en Bonaero.

Pri kapabligo, li rimarkis pri malgrandaj atingoj de la programo pri Aktivula Maturigo (AMO), sed pli sukcesaj rezultoj de kunlaboro kun ILEI kaj la Universitatoj de Lillo kiuj kontribuis al la sukceso de la nuna Universala Kongreso.

Pri komunumo, li taksis la malgranda la rezulton de lokaj asocioj pri la projektoj Montevideo 60, sed diskutoj kun bibliotekoj kaj pri kulturo en Lillo laŭ li estis pli sukcesaj.

Pri kunordigo, li diris ke inciatoj ŝpari kostojn plejparte ne realigis ĝis nun pro malengaĝo de la Centra Oficejo, sed ke kelkaj ideoj, kiel la baza kotizo, aperos en la buĝeto por 2015, kiun oni diskutos pli detale ĉe marda "kunordiga" forumo.

En diskuto ĝenerale ne aperis fortaj kritikoj kontraŭ la estraro, tamen ofta temo estis la renovigo kiun la estraro promesis antaŭenigi, sed kiu ne progresis tiom bone kiel la estraro esperis.

La fakto ke la estraro malferme konfesis sian tiurilatan malsukceson jam komence de la diskuto, iom moligis la kritikon. Tamen kelkaj komitatanoj ja montris klaran malkontenton pri la manko de ajna renovigo. Renato Corsetti, unu el kritikantoj, poste komentis ke la komitato iusence mortis.

Komitato. Foto: Paweł Fischer-KotowskiLaŭ raporto de la elekta komisiono, prezentita de Ulrich Lins, la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro, elektota venontjare. Tial li petis ke oni diskrete informu la komisionon pri eventuale taǔgaj homoj, aŭ proponu sin mem.

– Ju pli da kandidatoj, des pli bone por la asocio, komentis Mark Fettes.

Novaj komitatanoj C ne estis elektitaj ĉi-jare.

Diplomon pro elstara agado oni aljuĝis al Richard Delamore, Doi Chieko, Ilona Koutny, Birthe Lapenna, Ĵak le Puil, Ana Manero, Chuck Smith, László Szilvási, Francisco L. Veuthey kaj la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia. Diplomojn pri elstara arta agado oni aljuĝis al Rogener Pavinski kaj Wang Congfang.

Krome estis elektitaj du novaj honoraj membroj: André Cherpillod kaj Ulrich Lins.

Al la komitato estis submetita propono pri jura sendependiĝo de TEJO, ideo jam multfoje diskutita kaj ĝis nun ĉiufoje malaprobita.

Mark Fettes raportis pri komisiono kiun oni starigis lastajare por pristudi la juran personecon de TEJO. Laŭ Fettes, la fakto ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo, malfaciligas ke ĝi ricevu subtenon de eŭropaj instancoj por junularo. La komisiono verkis proponon por igi TEJO-n sendependa organizaĵo jure, sed ke ĝi samtempe konservu la rilaton kun UEA.

TEJO pasintjare havis nur 449 individuajn membrojn – ja iom pli ol dum antaŭaj jaroj, sed tamen tre malmulte por esti sendependa internacia organizaĵo.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, esprimis rezervojn pri la eventualaj sekvoj de jura memstariĝo por TEJO. La komitato decidis starigi naŭmembran dumkongresan komisionon pri la nova regularo de TEJO por zorge studi la proponitajn dokumentojn. Inter la komisionanoj estas Osmo Buller mem, UEA-estrarano Martin Schäffer kaj Veronika Poór, estrarano de TEJO. La komisiono raportos pri siaj konkludoj en la vendreda komitata kunsido.

Rilate la financojn de UEA la komitato devis konstati, ke en 2014 la asocio havis neplanitan deficiton de 33.800 eŭroj. La ekonomia situacio daŭre ne estas brila, kaj por la jaro 2016 la estraro proponas buĝeti deficiton de 30.000 eŭroj. Mark Fettes memorigis, ke la buĝeto estos pli detale diskutita marde.

– Ni elspezis pli ol ni enspezis. Ni havas strukturan deficiton: elspezoj restas pli-malpli samaj, sed enspezoj falas pro membromanko kaj falo de rentoj, Fettes klarigis.

Li opiniis, ke la dungo de nova direktoro donos eblecon analizi la bezonojn de la organizaĵo kaj kiel plej efike atingi ilin.

Komitatanoj ofertis buntajn ideojn kiel akiri monon. Flory Witdoeckt proponis postuli ke dumvivaj membroj denove pagu kotizojn. La propono ne ricevis subtenon – multaj manoj estis levitaj por respondi. Nourmont proponis ke oni devas peti subvenciojn pli efike. Kaj jen elĉerpiĝis la tempo.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen, Steven Brewer kaj aliaj raportantoj
]]>
No publisher Redakcio uk2015 2015-07-26T11:05:00Z Novaĵo