Jam fine de aŭgusto la sekretariejo de la ĝenerala konferenco informis la litovan Unesko-reprezentejon, ke ne plu eblis envicigi la proponon en la tagordon. Necesus komenci la proceduron multe pli frue, por ke ĝi povu esti unue prezentita al la Plenumkomitato de Unesko, kiu kunsidas nur dufoje jare kaj kies ĉefa kunsido por prepari la Ĝeneralan Konferencon estis en aprilo.
Por certigi apogojn de aliaj landoj necesas pluraj monatoj - sekve necesus eklabori prefere fine de la pasinta jaro, rakontas Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Kiam la litova Unesko-ambasadorino Ina Marciulionytė informis UEA pri la afero, ŝi skribis: "Venontfoje ni komencu pli frue kaj prefere konduku la aferon tra la Plenumkomitato."
- Se Litovio denove prezentos la proponon al la sekva Ĝenerala Konferenco, kiu kunsidos en 2007, la sukceso estos pli certa, ĉar en la ĵusa Ĝenerala Konferenco Litovio mem estis elektita kiel membro de la Plenumkomitato de Unesko por la periodo 2005-2009, opinias Osmo Buller.
Pluraj esperantistoj partoprenis la aranĝon nome de UEA kaj ILEI.
- Ne eblis spekti la tuton, kaj malfacile partopreni en la debato, sed Monique Arnaud havis multajn kontaktojn kun interalie landaj delegitoj, rakontas François Lo Jacomo en sia raporto.
Manke de nova rezolucio favore al Esperanto, la reprezentantoj de la esperantistoj devis kontentiĝi je pli malgrandaj sukcesoj.
- Mi vizitetis la bibliotekon. Tie, sur breto kun diversaj prilingvaj vortaroj, mi trovis la jarlibron de UEA 2005, kun UNESKO-etikedo: jen pruvo, ke la materialo sendata al UNESKO tamen atingas iun, skribas François Lo Jacomo, kiu estis unu el la reprezentantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
Laŭ li, la malapero de la atendita rezolucio pri Esperanto ne havis same grandan signifon kiel alia dokumento kiu ja estis prezentita kaj akceptita.
- La plej grava (ankaŭ por ni) tagordero estis la akcepto de la konvencio pri kultura diverseco (148 voĉoj por, Usono kaj Israelo kontraŭ, kaj 4 sindetenoj).
La Konvencio pri la protektado kaj antaŭenigo de la diverseco de kultur-esprimoj estas specifigo de la Universala deklaro pri Kultura diverseco, akceptita de Unesko jam en 2001. La nova konvencio rekonfirmas la suverenan rajton de ŝtatoj decidi pri kultura politiko "por protekti kaj kuraĝigi la diversecon de kultur-esprimoj". Samtempe la teksto starigas garantiojn por la libereco de esprimado.
En unu frazo de la dokumento estas preterpase menciite, ke tia kultura politiko rajtas esti uzata por protekti lingvon uzatan lige kun kulturaj agadoj, varoj kaj servoj.
Lingva diverseco aperas en unu iom svaga alineo, en kiu la subskribantaj registaroj rekonas, ke "lingva diverseco estas fundamenta elemento de kultura diferenco" kaj konstatas, ke edukado "havas fundamentan rolon en la protektado kaj antaŭenigo de kultur-esprimoj".
Foto: François Lo Jacomo
]]>Unu semajnon post la apero de ĉi tiu artikolo, la 10-an de oktobro, Ans Bakker afiŝis en la publike legebla retlisto de la komitato de UEA ĉiujn demandojn de Libera Folio pri la Afrika Oficejo, senditajn al la estraro de UEA, kaj siajn respondojn. Samloke aperis ankaŭ la teksto de la kontrakto pri la funkciado de la Afrika Oficejo en la jaro 2005. Por ĉiuj respondoj kompreneble ne sufiĉis loko en la artikolo de Libera Folio, sed ĉar la estraro de UEA nun decidis publikigi ilin, ni aldonas ligojn al ili ĉi-sube.
Ni petis István Ertl, la antaŭan redaktoron de la revuo Esperanto, komenti la decidon pri anticipa kontrolo de TEJO tutmonde.
- Mi opinias ke en matura organizaĵo redaktoro ne bezonas ĉi tiajn kontrolojn kaj aprobojn de ties estraro. Tamen, ĉe oficiala organo la redaktoran liberecon necese kontraŭpezu redaktora sento de respondeco al, kaj bona kono de, la politiko kaj sintenoj de la koncerna organizaĵo. Dum mia redaktoreco ĉe UEA validis, kaj nun plu validas, regularo pri redaktopolitiko por la revuo Esperanto. Tie sub "redakta sendependeco kaj konsultado" legeblas kelkaj limigoj, laŭ mi tute pravigeblaj, al la redaktora libereco. Aliajn limigojn ol tiajn mi ne spertis.
- Mi diru ke la preskribon "la redaktoro devas laŭeble anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas ties laboron en UEA" mi kutimis apliki, almenaŭ se tempomanko ne tro premis, ne nur al estraranoj, sed ĝenerale al aktivuloj kies kampon tuŝis aperonta teksto – jam pro la ĵurnalisma principo vaste kaj plurflanke informiĝi pri la traktata temo.
Ĉar la membronombro de UEA pasintjare superis 5.000, estas ses lokoj de B-komitatanoj - unu por ĉiu komencita milo. Do nur unu el la kandidatoj restos ekster la komitato. Tamen ankaŭ la voĉonombroj de la gajnintaj kandidatoj multon diros pri ilia reciproka populareco inter la individuaj membroj de la asocio.
En la pasinta elekto de B-komitatanoj en la jaro 2010 estis 13 kandidatoj por ses lokoj. Tiam la unuan lokon kun 1.010 voĉoj atingis Mark Fettes. Plej malmultajn voĉojn ricevis Johan Derks (282).
La Centra Oficejo de UEA ne konsentis transsendi al Libera Folio la dokumentojn pri la kandidatoj antaŭ ol tiuj estos aperintaj en eldonaĵo de UEA, do ni turnis nin rekte al la kandidatoj por ricevi pliajn informojn. Ĉiuj almenaŭ mallonge respondis al niaj demandoj. Nur Barbara Pietrzak rifuzis transsendi sian oficialan sinprezenton.
Dennis Keefe responde al demando de Libera Folio klarigis, ke li ne volas kandidatiĝi por la sekva estraro de UEA, sed volas doni voĉon al la individuaj membroj en la komitato.
Barbara Pietrzak kaj Amri Wandel estas la solaj nunaj estraranoj inter la kandidatoj al B-komitataneco. El ili Amri Wandel klare diris, ke li volas daŭrigi en la estraro, se elektita.
La limdato por kandidatiĝi por la estraro pasos la 22-an de marto, do la formalaj kandidatiĝoj por estraraniĝo, kun subteno de du nunaj komitatanoj, devos esti faritaj jam antaŭ la elekto de B-komitatanoj.
Ni prezentas la kandidatojn por la B-komitataneco en alfabeta ordo.
Johan Derks jam transdonis al la elekta komisiono de UEA sian formalan kandidatiĝon por posteno en la estraro. La kandidatiĝon laŭ Johan Derks ĝis nun subtenis Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. Por valida kandidatiĝo por la estraro necesas subteno de minimume unu plia komitatano.
Responde al demando de Libera Folio Johan Derks klarigis, ke tio, ĉu li efektive pretos eniri la estraron, dependas ne nur de tio, ĉu li estos elektita kiel B-komitatano, sed ankaŭ de tio, kiom da voĉoj li ricevos - alivorte, ĉu li estos inter la unuaj aŭ lastaj elektitoj.
Ĝenerale mi klopodos kontribui – en la kadro de la Strategia Vizio por UEA - al kulturŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, kiu enkadrigos la celon "disvastigi la uzadon de Esperanto" en pli larĝa celaro, interalie la egalrajteco de lingvoj kaj edukado al reciproka respekto inter kulturkomunumoj, kiel Zamenhof lernigis nin.
Mark Fettes estas ĝis nun la sola konata kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Tiun sian kandidatiĝon li konfirmis jam en aŭgusto 2012 en intervjuo de Libera Folio. En tiu intervjuo li interalie rakontis, kian rolon laŭ li havu la komitato:
— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.
Mark Fettes estas ankaŭ la ĉefa kompilanto de la nova strategia plano de UEA, kaj li referencas al ĝi, kiam Libera Folio demandas, kion li volus ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de la asocio:
— Mi pensas ke mi ne povos facile respondi al via demando, ĉar la plena respondo (aŭ almenaŭ pli plena) troviĝos en la Strategia Plano, kiu ankoraŭ ne estas plene preta, kvankam multe progresinta. Resumi ĝin en kelkaj vortoj mi ne kapablas, krom per ne tre utilaj frapfrazoj. Tamen, unu kerna ŝanĝo de emfazo estos la plena integrigo de "kapabligo" (instruado, trejnado, klerigado) en la prioritatojn, laborplanojn kaj strukturojn de UEA.
Mark FETTES (1961), Kanado. Profesoro pri edukado en la vankuvera universitato Simon Fraser; liaj esploroj inkluzivas la edukadon de indiĝenaj infanoj kaj komunumoj (kun atento al demandoj de lingvo kaj kulturo), la rolon de la imagopovo en la edukado, kaj la teorion kaj praktikon de ekologiaj lernejoj. Multjara sperto en UEA kiel oficisto (1986-1992), estrarano (1992-1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010-2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu financis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net. Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la Asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, oficistoj, kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj, kaj agmanieroj.
Dennis Keefe estas la sola kandidato, kiu klare diris, ke li ne interesiĝas pri posteno en la nova estraro de UEA. Li amplekse respondis al nia demando.
Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?
– Mi pensas, ke mia ĉefa rolo de Komitatano B ne estas unue provi ŝanĝi la ĝeneralan labormanieron de UEA, sed, unue kaj antaŭ ĉio, aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. La ŝanĝoj, miaflanke, komenciĝu tie. Ni starigu sistemon kiu plifaciligos la kolektadon de opinioj de la membraro. Minimume, ni disponigu tablon en oportuna loko ĉe la Universalaj Kongresoj, kie kongresanoj povos paroli komforte kaj sufiĉe daŭre kun B-komitatanoj. Mi estos tie. Se aliaj komitatanoj volas tiel servi, despli bone. Due, ni eble starigu enketo-sistemon, papere kaj interrete. Niaj membroj havas trezoron da interesaj, utilaj informoj. Mi povus listigi multe da utilaj informoj por la pluvivado de UEA, sed mi menciu nur unu. Estus ege interese, ĉiujare, demandi al la novaj membroj kial ili ekmembris, kaj demandi al la novaj eksmembroj, kial ili forlasis nin.
Movadaj celoj: Tre simple: limigi min al la AKTIVA reprezentado de ALIAJ membroj de UEA dum tri jaroj. Kunlabori kun informadikistoj por starigi mezuro-sistemon por aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. Ne prezenti miajn ideojn, sed tiujn de aliaj. Aktive aŭskulti UEA-anojn. Helpi krei lernado-organizon por UEA.
Stefan MacGill en januaro anoncis sian baldaŭan demision kiel prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. En sia demisia letero li klarigis, ke li volas dediĉi sian tempon al verkado de la reta kurso de Esperanto, kiu devus preti jam pasintjare, al savado de la revuo Juna Amiko, kaj al detaligo de la Strategia vizio de UEA.
— Mi jam plurfoje kaj emfaze klare anoncadis, ke redaktado de la tuta Juna Amiko kaj prezidado de ILEI estas plene malkombineblaj taskoj. Senrezulte. Do, mia nuna decido ne devas veni kiel granda surprizo.
Plia kialo por la demisio estis la intenco de Stefan MacGill kandidati ne nur por B-komitataneco ĉe UEA, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de la asocio. Tio montriĝis, kiam Libera Folio demandis lin, ĉu li intencas kandidati por la estraro.
— Mi supozis, ke vi tuj divenus tion. Mi ne vidas grandan kialon ege kaŝi tion – jes. Interalie tial mi demisios el la prezidanteco de ILEI fine de marto.
Al demando pri siaj prioritatoj Stefan MacGill respondis per dupaĝa programdeklaro kiu interalie enhavas la rubrikojn edukado, faka agado, varbado kaj informado. Por informado UEA laŭ li devus krei serion de dulingvaj varbiloj, uzeblaj ekzemple ĉe internaciaj organizaĵoj.
En faka agado li akcentas la gravecon de rejunigo. En la interna funkciado de UEA Stefan MacGill volas enkonduki retan voĉdonadon. Aldone li proponas, ke ĉiujare estu kompilita superrigarda raporto pri la stato kaj agado de la landaj asocioj de UEA.
Laŭ li, UEA devas "Transigi emfazojn de liverado de bazaj servoj al nia nuna membraro al la kernaj asociaj celoj pri konsciigo, klerigo kaj utiligo de la lingvo (alivorte, subteni la strategian vizion). Evoluigi en nia strategio kaj projektaro mesaĝon por la plimulto de la homaro."
Aspiroj: Aktive kunlabori en la finformulo de la Strategia Plano, precipe pri Kapabligo; poste aparteni al ties liverteamo. Koherigi la nunan oferton pri instruista trejnado laŭ fleksebla modula strukturo, prezentende al eŭropaj aŭ aliaj instancoj cele al oficialigo - ekz. al ALTE kiel kontribua elemento al la KER-ekzamenoj. Evoluigi strategion de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj. Laboradi por loki edukadon centre de la Asocia politiko, tenante en tio proksimajn rilatojn kun ILEI. Modernigi la asociajn retpaĝojn; vastigi aliron al retaj kursoj de Esperanto paralele kun evoluigo de lerneja instruado.
Barbara Pietrzak estas ĝenerala sekretario de UEA kaj ĝia estrarano pri informado. Ŝi ne volas rakonti ĉu ŝi kandidatas por la estraro, nek sendi sian oficialan sinprezenton.
– Mian sinprezenton mi sendas al UEA, kaj ĝi aperos kiel komuna dokumento voĉdonigota de individuaj UEA-membroj. Estus iom strange kaj malĝentile rilate ilin, se ĝi unue aperus publike, eĉ se en tiom populara retejo kiel Libera Folio.
Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?
– Pro la fakto, ke Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la Asocio ilia tasko estas peri al la Komitato ideojn kaj postulojn de individuaj membroj. Do ne temas strikte pri tio, kion mi mem dezirus ŝanĝi. Tamen post dufoja mandato mi multe pli bone orientiĝas en la funkciado de la asocio kaj tiun scion mi ŝatus kaj iamaniere devus utiligi, kaze de la elekto. Al miaj prioritatoj certe apartenus kontraŭstarado kontraŭ la aperantaj klopodoj marĝenigi UEA kaj malkreskigi ĝian rolon en la E-komunumo. Por mi gravas forta kaj moderna UEA.
Libera Folio: Ĉu vi kandidatos por la estraro, kaze de elektiĝo kiel B-komitatano?
– La laboroj de la Elekta Komisiono daŭras. Por alpreni la decidon mi havas ankoraŭ kelkan tempon. Laŭ la Elekta Regularo kandidatiĝo devas atingi la Komisionon 120 tagojn antaŭ la Komitata Kunsido, dum kiu okazos la elekto.
José Antonio Vergara estas prezidanto de la esperantista scienca asocio ISAE, kaj dum la antaŭa mandatperiodo li ankaŭ estis estrarano de UEA pri faka agado. Kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li intencas refoje kandidati ankaŭ por la estraro de UEA.
Laŭ la principoj de la nova Strategia Plano, ni devas ĝisdatigi nian komunan hejmon UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka terenoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantuloj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al pli trafa agado.
Amri Wandel estas la nuna estrarano de UEA pri faka agado. Responde al demando de Libera Folio li konfirmis, ke kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li volus eniri ankaŭ la novan estraron de UEA. En sia sinprezento li emfazas la sciencan kaj fakan agadon de UEA kaj "retan membraron".
Movadaj celoj: de 1992 mi akompanas la sciencan kaj fakan agadon de UEA. i.a. mi iniciatis la kumunajn IKU-AIS sesiojn kaj la IKU-libron kaj la fakan forumon en la UK. Estonte mi celas informi kaj diskonigi la atingojn de Esperanto en la scienco kaj en la interreto tutmonde, aparte en internaciaj edukaj kaj universitataj medioj, Unesko kaj amasmedio. Mi ankaŭ intencas kunlabori por kreskigi la retan membraron de UEA i.a. per la sociaj retoj kaj per ebligo de virtuala partopreno en la UK.
Tamen laŭ Amri Wandel, kiu antaŭ kelkaj monatoj estis elektita la prezidanto de AIS, la agado de la organizaĵo komencis vigliĝi jam en 2011:
Amri Wandel: – En la UK de 2011 en Kopenhago, mi iniciatis kunvenon por revivigi AIS-n. Rezultis kunlaboro kun edukado.net, kun du retaj kursoj. Tamen la ĉefa daŭra kursa agado restis kiel antaŭe la someraj AIS-sesioj de IKU-AIS dum la UK kaj la Vintra Universitato dum la Internacia Seminario (ambaŭ organizitaj de mi). Krome en 2014 okazis Scienca Sesio de AIS en Sibiu, Rumanio, kunlabore kun Universitato Lucian Blaga, kaj en 2015 – scienca preleg-sesio en Rimini (Italio).
Libera Folio: Komence de 2016 vi mem estis elektita prezidanto de AIS. Kion vi entreprenas en tiu posteno?
– Depost mia elektiĝo kiel prezidanto de AIS, komence de 2016, mi iniciatis plurajn aktivecojn cele al vigligo de la scienca agado de AIS, ĝian kontakton kun la E-movado kaj ĝian kunlaboron kun aliaj Esperanto-organizoj: Mi revivigis la Premion Pirlot, unuafoje post 2001, kaj reviziis ĝin tiel ke estu pluraj premioj en kvar branĉoj de scienca verko (vidu en la retejo de AIS). Mi inicatis la Sciencan Forumon dum la UK, publika kunveno pri scienco komuna al AIS, IKU, ISAE kaj UEA. Ĝi unuafoje okazos en Nitro kaj servos ankaŭ kiel podio por disdono de la Premio Pirlot kaj la AIS-kurs-atestoj. Mi plivigligis la kunlaboron inter UEA kaj AIS kaj kunvokis la venontan AIS-senatkunsidon en Nitro, unuafoje dum la UK. Krome mi planas kompletan renovigon de la AIS-retejo kaj ret-kursan sistemon, kunlabore kun aliaj sciencaj retejoj kiel ISAE, Universitato de E-o kaj edukado.net.
Kiel evoluas la rilatoj inter UEA kaj AIS sub via prezidanteco?
– Ne estas sekreto ke en sia frua epoko AIS distanciĝis de UEA. En 1995 mi iniciatis la komunajn IKU-AIS sesiojn, kiuj kontribuis al ioma kunlaboro, sed la gvidaj organoj restis ne kunlaboremaj. Ĉi-jare okazis personaj ŝanĝoj en ambaŭ organizaĵoj: UEA ekhavis novan ĝeneralan direktorinon kaj AIS novan prezidanton. Hazarde tiuj du personoj estas bonaj geamikoj kaj facile povas preterlasi la historiajn fantomojn. En la lastaj monatoj okazas senprecedenca printempo en la rilatoj inter AIS kaj UEA, kun jam videblaj rezultoj: unuafoje la AIS-senato kunsidos kadre de la UK, UEA informis pri la sciencaj iniciatoj de AIS en Gazetara Komuniko kaj oni planas por kunlaboro estonta.
Kia estas la nuntempa rolo de AIS en la aranĝado de Internacia Kongresa Universitato?
– Ekde 1995 ĉiujare okazis la komunaj sesioj IKU-AIS, en kiuj tri IKU-prelegoj havas po du daŭrigajn prelegojn, en la fino okazas ekzameneto, kaj la finintoj ricevas AIS-atestojn. Ĉi-jare tri IKU-prelegantoj kaj la IKU-rektorino estas senatanoj de AIS.
Kiel diferencos la ĉi-jara Internacia Kongresa Universitato de la pli fruaj?
– Temas pri kompleta scienca programo, el kiu IKU estos nur la kerno. Kiel en Lillo, okazos la nova programo "Scienca Kafejo" (mallongaj popularaj prelegoj) kaj aldonaj programeroj.
Kiom da prelegoj oni antaŭvidas?
– Estos naŭ IKU-prelegoj, el kiuj tri estas samtempe AIS-kursoj, kaj kvin prelegoj de Scienca Kafejo. La resumoj estas videblaj en la retejo de UEA.
Ĉu estos ankaŭ aliaj sciencaj programeroj?
– Aldone al IKU, AIS kaj Scienca Kafejo, okazos unuafoje la Scienca Forumo iniciatita de AIS, en kiu partoprenos ankaŭ ISAE kaj IKU, kie oni prezentos la sciencan agadon per Esperanto kaj eblos publika diskuto. Dum la Scienca Forumo okazos publika disdono de la atestoj por la AIS-kursoj kaj la renovigita Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj en 2010-2015.
Ĉu estos prelegoj malfermitaj al neesperantista publiko, kaj kiel oni intencas allogi tiun publikon?