Libera Folio
http://www.liberafolio.org
These are the search results for the query, showing results 1 to 13.
Unu monato ĝis BET-49
http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/unu-monato-gis-bet-49
Precize unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en Utena (Litovio). Ĝis nun al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj, kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.
Pli detale pri BET-49 legu en resuma artikolo, kiu hodiaŭ aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/06/bet-49/]]>No publisherAleksander Korĵenkovkongresoj2013-06-07T07:59:30ZNovaĵo1-a Indonezia Kongreso ĉe El popola Ĉinio
http://www.liberafolio.org/Members/Tenten/1-a-indonezia-kongreso-ce-el-popola-cinio
No publisherTentenkongresoj2013-04-04T14:11:00ZLigoUK 2005 en Vilno
http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ligovilno
La oficiala retejo de la 90-a Universala Kongreso en Vilno, Litovio, de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005.No publisherRedakciokongresojuk20052005-04-07T09:49:38ZLigoKortuŝe en Bulonjo
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/bulonjo
Pli ol 500 homoj el 23 landoj kolektiĝis en Bulonjo-ĉe-Maro por festi la centjaran jubileon de esperantistaj kongresoj. "La plej kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange parkere ripetis lian faman paroladon", rakontas Raita Pyhälä kiu verkis raporton por Libera Folio.
"Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
kunveno;la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj
estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj
urbetoj de la mondo..."
L. L. Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Legu la tutan paroladon.
La temo de la
jubilea kongreso omaĝe al la
unua internacia E-kongreso (aŭgusto 1905) en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro
estis: "Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj de renkontiĝoj". Pri tio do
oni prelegis kaj diskutis, kaj en la kongreso mem kaj en la simpozio en la
Universitato Littoral.
Kompreneble okazas ideologiaj kolizioj, kiam kunvenas entute naŭ asocioj,
laboristaj, katolikaj kaj aliaj, sume ĉirkaŭ 550 homoj el 23 landoj. Unuj
demandas al si, kial en klasika koncerto estas ludata la himno de la
revolucia proletaro, aliaj plendas, ke ne devus okazi Esperantlingva Paska
meso en katolika katedralo. Al nefrancoj la profundeco de la konflikto inter
laikismo kaj religioj estas nekomprenebla. Oni vigle pridiskutis la
Rekomendojn de la kongreso, koncerne kaj la enhavon kaj la lingvaĵon: nur
unu detalo, la ligoj inter turismo, ekologio kaj Esperanto.
Malgraŭ la malsamopiniadoj la kunlaboro de la E-asocioj en la bulonja
kongreso estis avangarda. En la E-movado ja estas pri la celoj ... certa
interkonsento. Pri la rimedoj kaj agadoj prezentiĝas diversaj solvoj... La
montrado de nia ekzisto, la informado al la eksterularo...estas bataliloj
daŭrigotaj kaj intensigataj... Malgraŭ niaj skismoj de interne; malgraŭ
indiferentecoj, perfortoj, turmentegoj, persekutoj de ekstere la
kongresanoj en Bulonjo atestis pluvivon kaj bonfarton de Esperanto. (Citaĵoj
el la Kongreslibro)
La urbo Bulonjo
multege kaj ĉiel helpis al la kongreso. En la urbaj voj- indikaj paneloj
videblis Esperanto-kongreso ne nur dumkongrese sed tri monatojn antaŭe. La
urbo senpage disponigis ejojn, helpantojn kaj funkciulojn, donacis
memoraĵojn al ĉiu kongresano. La urba muzikistaro ritmigis la sunbrilan
traurban defiladon al la Placo de Zamenhof, kie paroladis kaj florbukedojn
antaŭ la buston de Zamenhof metis eminentuloj. La urbestro aranĝis bufedon
al ĉiuj kongresanoj en la urbodomo...
La jubilea renkontiĝo ne akceptis ian Bulonjan Deklaracion, ĉar tia deklaracio ja estis farita jam antaŭ cent jaroj, sed ja apartan Rekomendaron. En la solena Fermo, kiam la kongresa Rekomendaro jam estis unuanime
akceptita, aperis surpodie surpriza Trudhomo, kiu proponis, ke la
ĉeestantaro voĉdonu pri iu "deklaracio" kiun li disdonigis en la komenco de la Fermo. La prezidanto de la
Organiza Komitato firme daŭrigis la antaŭplanitan programon malgraŭ la
interrompo kaj zorgis, ke la Trudulo ne plu kaptu la mikrofonon. Tiu Trudulo
nek petis parolvicon nek pagis la kongreskotizon; en la listo de la
kongresanoj li ne videblas. Ĝentile ridetante sur la rando de la podio li
eble provis profiti de sia ioma simileco al Humphrey Tonkin, sed senvorte
kaj senrezulte li devis foriri.
La Rekomendaron
la ĉeestantoj akceptis per manlevado, kaj la francan version poste akceptis
la urbestraro ("Bulonjo" pli larĝe komprenate konsistas el pluraj
komunumoj). Aperis rimarkeblaj artikoloj en la loka gazetaro kaj pri
Esperanto, pri Zamenhof kaj la sorto de lia familio, kaj pri la kongreso kaj
la diservo. Por honorigi la renkontiĝon "Boulogne 2005" eldoniĝis Esperanta
komiksa albumo Tinĉjo en
Tibeto, kiu emfazas toleremon kaj solidarecon inter diversnaciaj
homoj.
La Libroservoj de SAT kaj UEA kaj la Muzikservo de Vinilkosmo imponis
kaj utilegis. Ĉiu prelego kaj ekskurso meritus sian resumon. La arta
programo, bonaj pladoj kaj spritaĵoj interrompantaj multajn oficialajn
paroladojn multe helpis. Ĉiam okazas ankaŭ malbonaĵoj, pri kiuj ne ĉiam homo
kulpas sed ekzemple vetero,nebulo, paneo de motoro, neantauviditaj kulturaj
diferencoj,malfruiĝo de iu ĉenero kiu malfruigas ĉiujn sekvajn partojn de la
programo.
La plendojn ni sendu al la futuro, kie oni eble okazigos memorfeston pro la
ducentjariĝo de la unua UK. Al mi plej ĝena estis nesufiĉa interpretado dum
ekskurso, kiam la ĉiĉerono kaj la francaj ekskursanoj pensis, ke ne indas
multon diri en Esperanto, ĉar la buso sidas nur du nefrancoj. La plej
kortuŝa programero al mi kaj multaj aliaj estis la malfermo en la sama
teatro, kie, antaŭ cent jaroj, parolis Zamenhof. Nun aktoro Arno Lagrange
parkere ripetis lian faman paroladon.
Raita Pyhälä
Finnlando
Fotoj: aliaflanko.de
]]>No publisherRedakciokongresoj2005-04-06T20:35:03ZPaĝoBulonjo memoris la sukceson de 1905
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/bulonjo2
En aŭgusto 1905 en la nordfranca marborda urbo Boulogne-sur-Mer kolektiĝis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. De tiam Universalaj Kongresoj okazadis ĉiujare, kiam ne malhelpis mondmilitoj. Ziko Marcus Sikosek prelegis en antaŭkongresa simpozio kaj rakontas pri siaj impresoj. Kiam
oni preskaŭ precize cent jarojn poste vizitas la urbon, kion oni sentas? Ĉu
estiĝas mentala ligo kun la esperantistaj prapatroj? Mankis al mi tempo kaj
okazo por meditado, veninta el Roterdamo, ankoraŭ kun kapo plena pri
ĉiutagaj kaj aliaj laboretoj; aliflanke ankaŭ Bulonjo signifis laboron por
mi: oni invitis min por la simpozio antaŭ la jubilea kongreso, kie mi
prelegu pri la nova verko Sed homoj kun homoj, kaj kie mi intencis
pliintensigi kontaktojn kun la ĉeestantaj esperantologoj.
Dum pluraj monatoj mi verkis en Biblioteko Hector Hodler pri tiu ducentpaĝa
libro pri cent jaroj Universalaj Kongresoj, kies titolo rilatas al la
zamenhofa priskribo: ĉi tie en Bulonjo ne kunvenis poloj kun rusoj, angloj
kun francoj, sed homoj kun homoj. Iom paradokse, ke mi mem ĉeestis nur du
UK-ojn, sed nun mi povas diri al mi mem ke mi ĉeestis la komencon de tria:
la Bulonja kongreso de 2005 ja preskaŭ sentiĝis kiel malgranda UK - kun
kvincent partoprenantoj, simile al la 688 en 1905.
La
simpozio prezentis al jam plurcentkapa publiko - ĉefe esperantista,
kvankam oficiale la aranĝo estis dulingva - kelkajn jam bone konatajn
Esperanto-eminentulojn. Ulrich Lins ekzemple priskribis la mondon de 1905,
farante ligojn inter la esperantista kaj la cetera mondo. Surprize, se oni
komparas lian prelegon al lia parto en Esperanto en perspektivo
(1974), li precipe laŭdis la tiaman movadon, ke ĝi kun kompromisemo kaj
prudento sukcesis eviti plurajn kverelojn. Laŭ li la unua mondomilito
haltigis promesplenan evoluon kaj bedaŭrinde kaŭzis, ke forgesiĝis la
signifo de tiu epoko por Esperanto.
Plia fama vizaĝo estas tiu de Humphrey Tonkin. La titolo de lia kontribuo
"La UK-oj kaj la kreo de Esperanto-komunumo“ sonas kiel teda sociologia
blablao, sed male. Kaj sprite kaj serioze, li prezentis trapensaĵon rilate
al la kongresoj kaj la koncerna movado. Unu el la atentigoj montris ekzemple
al jena dilemo: ni esperantistoj provas fari el niaj renkontiĝoj ian oazon,
en kiu oni nur parolas kaj kondutas Esperante; aliflanke ni deziras logi
novajn homojn al niaj renkontiĝoj. Tamen oni rajtas dubi pri lia tezo, ke
Klara Zamenhof ŝokis la esperantistojn per la grandeco de ŝiaj ĉapeloj (la
frontpaĝo de Sed homoj kun homoj relativigas tion).
Jean-Pierre Boulet, ILEI-delegito ĉe Unesko, klarigis kial la unua UK
okazis siatempe en Bulonjo (kaj ne ekzemple en Parizo). En mia propra
kontribuo mi prezentis UK-rilatajn bildojn kiujn mi jes aŭ ne utiligis por
Sed homoj kun homoj, kaj mi klarigis la kriteriojn. Pri ĝi mi
preferas ne raporti mem, tamen ja menciindas la bona interpretado: Francisko
Simmonet, post ĉiu bildo montrita de mi, resumis franclingve. Komence mi
timis ke tio estus tro temporaba, sed fakte ne estis tiel. Tre bone
interpretis cetere ankaŭ Brian Moon en la simpozio kaj poste en la kongreso;
oni agrable sentis la veran profesiecon, kiu kontribuas al la nivelo
ĝenerala.
La
organizantoj, inter ili UEA-vicprezidantino Claude Nourmont, trovis
ankaŭ du tre interesajn neesperantistojn. Roland Breton estis profesoro pri
geografio kaj publikigis franclingvan atlason pri lingvoj; lia kontribuo
komparis Eŭropan Union kun alia multlingva politika subjekto, nome
Hindio.
Speciale interesa, mi permesas al mi akcenti tion, estis la prelego de
Jean-Claude Lescure. Oni atentiĝis pri li en esperantistaj rondoj pro pli ol
sescentpaĝa disertacio, per kiu li fariĝis profesoro (li laboras interalie
ĉe la fama pariza altlernejo Sciences-Po). La temo disertacie kaj prelege:
la sinteno de la francaj aŭtoritatoj al Esperanto - kaj Volapuko - antaŭ
1940. Mi konfesas ke mi komprenis maksimume trionon de lia prelego, ĉar mi
ne tre bone regas la francan, sed tio, kion mi kredis kompreni, estas enorme
valora kontribuo al esperantologio. Saman impreson havis Ulrich Lins, kaj ni
ambaŭ antaŭfebras la aperon de la disertacio en presita formo.
Jam antaŭ la finiĝo de la bulonja aranĝo, merkrede, oni jam povas laŭ la
inaŭguro paroli pri io kiel "malgranda UK". La komenco kunvenigis la
esperantistojn en la malnova teatro de Bulonjo, kie oni estis alparolata de
verdaj kaj trikoloraj (francaj) eminentuloj, interalie la eksministro kaj
Esperanto-simpatianto Lagrange. Poste oni marŝis, malantaŭ uniformita
muzikistaro, al la Placo Zamenhof. Alparolo, florkron-metado, aŭskultado al
du himnoj... oni malgraŭ la malgrandeco de la placo, fakte parkejo antaŭ
urbokvartala stacidometo, ne povis esti kaptita de la pompo aŭ soleneco de
la momento.
Daŭris tiu etoso ankaŭ en la malnova urbodomo, kie tri pliaj
alparoloj (kun interpretado) bonŝance ne plu tro multe okupis la tempon. En
la posta libera festeneto, Barbara Pietrzak de Pola Radio intervjuis siajn
"viktimojn"; L.C. Zaleski-Zamenhof ridetis kune kun eksa kongressekretario
Gian Carlo Fighiera pri ilia preskaŭ komuna UK de 1959; kaj iu postkomentis
la paroladojn dum la inaŭguro kaj akcepto: estas ĉio jam dirita, sed ankoraŭ
ne de ĉiu. Restis la sento, ke ni nuntempaj esperantistoj vere sukcese
plenumis nian devon: en decaj amplekso kaj kvalito memorigi kaj per tio
honorigi niajn esperantistajn praulojn.
Retejo de Bulonjo
2005 Fotoj de Bulonjo 2005]]>No publisherRedakciokongresoj2005-04-04T13:20:00ZPaĝoKuba kongreso allogis 104 partoprenantojn
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/kubakongreso
La kuba gazetaro aktive raportis pri la Kvina kongreso de la kubaj esperantistoj kiu okazis de la 3-a ĝis la 6-a de marto en Havano. Elsendo de la kuba radio pri la kongreso aŭdeblas rete.
La kuba gazetaro kaj aliaj institucioj sekvis la kongreson kaj aktive
partoprenis en ĝi. Oni kompreneble ankaŭ akceptis kongresan rezolucion, rakontas Maritza Gutiérrez González.
- Por tiuj kiuj volas aŭdi iom da sonmaterialoj pri la 5a kongreso de la kubaj
esperantistoj, mi invitas vin serĉi en la sonarkivujo de Scott Redd, la
elsendon de la 6a de marto
de Radio Havano. La sonkvalito ne estas tre bona pro la
akustiko de la kongresejo, tamen, vi povos ricevi bildon pri la evento, skribas
Maritza Gutiérrez González.
[Laŭ raportoj de Maritza Gutiérrez González kaj Olga Lidia Meneses Duarte]
]]>No publisherRedakciokongresoj2005-03-07T14:18:02ZNovaĵoIJK 2005 en Zakopane
http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ijk2005ligo
No publisherRedakcioTEJOkongresoj2005-03-05T17:35:50ZLigo1463 jam aliĝis al la Vilna UK
http://www.liberafolio.org/2005/Kurte/duabultenovilno
La Dua Bulteno de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto estis dissendita. Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. 171 el la aliĝintoj estas loĝantoj de Litovio.
Dum la ekskursa tago en merkredo eblos konatiĝi kun historiaj kaj
kulturaj lokoj de Litovio elektante iun el la ses tuttagaj ekskursoj.
Kvar el ili okazos ankaŭ en alia tago. Po du- ĝis kvinfoje dum la
kongresa semajno okazos kvin diversaj duontagaj ekskursoj por pli bone
ekkoni la kongresurbon.
La Dua Bulteno enhavas ankaŭ la menuon de la kongresa bankedo kaj
informojn pri kelkaj aliaj programeroj de la UK, kaj pri iuj aliaj
kongresoj okazontaj lige kun la UK. Sur la dorsa kovrilpaĝo troviĝas
anonco de la nacia litova flugkompanio pri ĝia speciala prezo por la
partoprenontoj de la Vilna UK.
La Dua Bulteno estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.
Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. La
unuan lokon daŭre okupas la kongreslando Litovio kun 172 aliĝintoj. Pli
ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Francio (161), Germanio (135) kaj Japanio
(117). En la listo de 10 landoj kun plej multe da aliĝintoj sekvas
Pollando (76), Rusio (67), Nederlando (66), Finnlando (56), Italio (54)
kaj Svedio (52).
[el Gazetara Komuniko de UEA]
]]>No publisherRedakciokongresoj2005-03-05T17:32:05ZNovaĵoĈina televido amplekse raportis pri la UK
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinodimancho
Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro.La
plej amuza momento de la solena inaŭguro verŝajne okazis, kiam la
reelektita prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ŝerce aludis pri
preskaŭ okazinta diplomatia konflikto inter UEA kaj Tutmonda
Esperantista Junulara Organizo TEJO. Laŭ Corsetti, la rilatoj inter UEA
kaj TEJO tre streĉiĝis, ĉar UEA insistis ke la prezidanto de, Bertrand
Hugon, havu kravaton dum li sidis sur la podio dum la inaŭguro.
Cetere la ĉi-jara inaŭguro estis almenaŭ same solena kaj longa kiel
kutime, sed ĝi ja sukcesis altiri la atenton de la amaskomunikiloj. La
parolado de Renato Corsetti estis filmita el diversaj anguloj, kaj jam
dimanĉe matene aperis ampleksaj raportoj pri la inaŭguro en Ĉina Interreta Informa Centro, kiu estas la ĉefa plurlingva informa retejo de la ĉina registaro. Tiu retejo havas ankaŭ esperantlingvan version, kun la nomo El Popola Ĉinio.
Ankaŭ Ĉina Centra Televido raportis pri la inaŭguro de la Universala
Kongreso en siaj novaĵelsendoj. En tutmonde spektebla anglalingva
kanalo de la ĉina televido CCTV9
la
novaĵlegisto salutis la spektantojn dirante "Bonan tagon". Krom
kelkaj bildoj el la inaŭguro, la kanalo elsendis ankaŭ plurminutan intervjuon kun
la antaŭa vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin. CCTV9 estas dissendata
per ses satelitoj kaj ĝiaj programoj estas spekteblaj sur 98% el la monda surfaco.
En la anglalingva intervjuo al CCTV9 Tonkin konsentis, ke Ĉinio en la nuna mondo
ja bezonas la anglan lingvon por siaj internaciaj rilatoj, sed li
opiniis, ke en la ĉinaj lernejoj oni povus krom la angla instrui ankaŭ
Esperanton. Kiam la intervjuanto miris, ke oni ĉiujare aranĝas
kongreson de esperantistoj, kvankam malmultaj homoj parolas la lingvon,
Tonkin respondis, ke la esperantistoj ja ne estas tiom malmultaj, kaj
ke ĉiun tagon ie en la mondo okazas ia esperantista renkontiĝo.
La malfermo de la Universala Kongreso jam dimanĉe matene estis
la ĉefa novaĵo en la ĉina, angla, araba, franca, germana, hispana,
japana kaj rusa versioj de Ĉina Interreta Informa Centro, sed ne en la esperantlingva versio.
Supozeble la plej multaj pekinaj profesiaj esperantistoj havas taskojn
en la organizado de la kongreso, kaj ne havas tempon tuj ĝisdatigi la
retejon.
Aparte
grandan atenton en la ĉina registara retejo ricevis la salutaj vortoj
de Wu Bangguo, la prezidanto de la ĉina popola kongreso (parlamento)
kaj la alta protektanto de la Universala Kongreso. Wu Bangguo mem ne
ĉeestis la inaŭguron, sed en sia saluta mesaĝo li akcentis, ke speciale
dum la lastaj 20 jaroj la Esperanto-movado en Ĉinio prosperas pro la
politikaj reformoj en la lando kaj la malfermiĝo de Ĉinio al la ekstera
mondo. Li esperis, ke la nuna kongreso fortigos la amikecon inter
popoloj.
Kiel reprezentanto de la ĉinaj aŭtoritatoj ĉeestis la
inaŭguron Xu
Jialu, vicprezidanto de la ĉina popola kongreso kaj konata lingvisto.
En sia ĉinlingva parolado, kiu estis sinsekve interpretata, Xu Jialu
tuŝis la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Laŭ li
la temo estas grava, kaj la kontribuo de la Esperanto-movado por paco
kaj lingva egaleco aparte laŭdinda.
- Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan
egalecon en la nova jarcento, diris Xu Jialu, kaj aldonis, ke la ĉina
registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon.
- En la pasintaj 18 jaroj la ĉina socio, ekonomio kaj kulturo rapide
evoluis. Ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas
sperti dum la kongresaj tagoj. Nun estas plej varme en Pekino, vi
certe spertis tion. Konsideru tion kiel la varmecon de la ĉina popolo
al la eksterlandaj gastoj, diris Xu Jialu.
Laŭ
ĉina partoprenanto, la parolado de Xu Jialu kelkloke estis
tiom emociiga ke iuj ĉeestantoj ekploris. Ankaŭ parolado de Zhang
Qicheng, 91-jara ĉina esperantisto, ricevis longan
aplaŭdon.
Parolis ankaŭ Humprhrey Tonkin, laŭ kiu la denaskaj angleparolantoj kaj
anglalingvaj landoj diris ricevos des pli grandajn avantaĝojn, ju pli
da ĉinaj infanoj lernos la anglan lingvon.
Humphrey Tonkin sidis sur la podio, ankoraŭ en la rolo de
vic-prezidanto. Sur la podio krom la ĉinaj honoraj gastoj sidis ankaŭ
Michela Lipari, Ivo Osibov kaj Osmo Buller, sed ne la nov-elektitaj
estraranoj.
Ĉi-jare ĉeestas kongresanoj el 51 landoj, kaj kiel kutime,
reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj salutis la kongreson kelkvorte.
Malofta gasto estis la kongresanino el Afganio, kiu same salutis la
kongreson nome de la afganiaj esperantistoj.
La inaŭguron ĉeestis ankaŭ
diplomatiaj reprezentantoj el dek landoj, inter tiuj tri reprezentantoj
de Irano. Siajn ambasadorojn sendis al la inaŭguro Irano, Kroatio,
Nepalo kaj Pollando, aliaj landoj estis reprezentitaj sur malpli alta
nivelo.
La tutan inaŭguron eblas aŭskulti rete tra la retejo Tefloro.
]]>No publisherKalle Kniiviläkongresojuk20042004-07-25T08:27:39ZPaĝoĈina radio rete raportas el la UK
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/china_radio_rete
La ĉina radio sendos retan televidon el la inaŭguro de la Universala Kongreso en Pekino, kiu okazos dimanĉe je la 10-a horo laŭ la Pekina horo, aŭ je la 3-a horo nokte laŭ la mezeŭropa somera tempo. retejo.
]]>No publisherKalle Kniiviläkongresoj2004-07-24T08:24:54ZNovaĵoGazetara konferenco preparis la grundon
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/uk_vendredo
En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso.Sabate la 24-an de julio je la 9-a horo matene laŭ la pekina horo
malfermiĝos la kongresejo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto
en Pekino. Jam vendrede posttagmeze okazis la unua gazetara konferenco
de la kongreso.
En la gazetara konferenco la prezidanto de la Loka Kongresa
Komitato, Guo Xiaoyong, amplekse informis la ĉeestintajn ĉinajn kaj
eksterlandajn ĵurnalistojn pri la kongreso kaj pri la Esperanto-movado.
Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ la vic-prezidanto de UEA,
Humphrey Tonkin.
La informa laboro de la Loka Kongresa Komitato estas ambicia. Estis
starigita tre multflanka ĉinlingva retejo pri la kongreso, kaj pluraj
aliaj ĉinlingvaj retejoj publikigas informojn pri la kongreso. Iom malpli ampleksa estas la esperantlingva retejo pri la kongreso. Fotoj
pri la gazetara konferenco aperis ekzemple en la retejo webcast.china.com.cn.
1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis ĝustatempe, por ke ilia
nomo aperu en la Kongresa Libro. Tiel la Pekina Universala Kongreso jam
per du aliĝoj superis la kvanton de aliĝoj en Gotenburgo, kaj do iĝos
la plej granda UK post Berlino en 1999. Tiam aliĝis entute 2712
kongresanoj. La plej granda kongreso dum la lastaj jaroj estis tiu en
Montpellier, kun entute 3133 aliĝintoj. La unua Pekina kongreso en 1986
atingis 2482 aliĝojn.
Pli ol duono de la ĉi-jaraj aliĝintoj, 931, venas el Ĉinio. Aliaj
landoj kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81) kaj
Germanio (71).
Dum sabato ne estos multaj programeroj por la publiko, krom la
kunsidoj de la Komitato de UEA, en kiuj laŭplane estos elektita la nova
estraro de la asocio. La solena inaŭguro de la Pekina kongreso okazos
dimanĉe je la 10-a horo. Dimanĉe posttagmeze komencos sian laboron la
Internacia Kongresa Universitato kaj la Nitobe-simpozio, en kiu oni
traktos interalie la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj
rilatoj.]]>No publisherKalle Kniiviläkongresojuk20042004-07-23T21:17:11ZPaĝoIJK 2004 Kovrov
http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ijk2004-ligo
La retpaĝaro de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Kovrov, Rusio, julio 2004No publisherKalle Kniiviläkongresoj2004-06-21T21:57:58ZLigoUK 2004 Pekino
http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ukpekino-ligo
La retpaĝaro de la Pekina Universala Kongreso 2004.No publisherKalle Kniiviläkongresojuk20042004-06-21T21:53:47ZLigo