Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 3. La fino de l' mondo http://www.liberafolio.org/2005/aperis/stenfinodelamondo En antaŭe nepublikigita novelo de Sten Johansson la ĉefpersono estas trafata de la fino de la mondo dum prelego pri skeptikismo kaj raciismo en la esperanta beletro. "Vera raciismo signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin", rezonas la ĉefpersono, kaj pentas ke li konsentis fari la skeptikisman prelegon.
Nokte antaŭ la kongresa semajno mi sonĝis pri la okazonta prelego. Ial mi malfruis al ĝi kaj klopodis rapide trairi koridoron, sed ĉiam aliaj homoj malrapide paŝantaj ĝenis mian iradon. Fine mi venis al vestiblo ekster la salono kie mi aperos, kaj provis pendigi mian ĉifonan, malpuran jakaĉon sur eleganta, inĝenie konstruita vestarko. Ne eblis, sed tio ne gravis – mi ĵetis la jakon en angulon. Tre malfrue mi proksimiĝis al la eleganta, helligna pordo de Salono Baghy, en kies interno orkestro ĵus finludis la uverturon. Enirante mi do devis tuj ekkanti la arion. Mi ne sciis kanti, mi ne konis la melodion, nek la tekston. Krome, la ario estis en iu fremda lingvo, kiun mi ne regis. Tamen, ĉio ĉi tute ne gravis. Mi improvizis. Kantante mi elpensis iun fuŝlingvaĵon, kiu similis miksaĵon de la finna kaj itala – efektive mi sciis neniun el tiuj lingvoj, sed tio ne zorgigis min – kaj sammomente mi improvizis la melodion. Ĝi fariĝis iom malharmonia, sed ankaŭ tio ne gravis, ĉar temis pri moderna muziko. Partoprenis ankaŭ ĥoro, kiu kompleze klopodis adapti sian kantadon al la mia.

Subite mi rimarkis, ke mia dekstra ŝuo difektiĝis. La plandumo malfiksiĝis tiel ke la ŝuo faŭkis kiel krokodilo. Tio tamen ne gravis; mi levis la piedon kaj amike signis per miaj piedfingroj al la publiko.

Nun maljuna viro alproksimiĝis kaj metis siajn fingrojn sur mian buŝon, tiel ke mi devis ĉesi kanti. Unue mi ekkoleris pro tio kaj komencis riproĉi lin, sed poste mi sentis, ke ankaŭ tiu obstaklo tute ne gravas. Julio Baghy – jes, la viro estis li – admonis min pri io, mi ne scias kio, sed mi sentis ke mi treege amas tiun maljunan etan viron. Mi pleniĝis de sankta harmonio tiel ke mi preskaŭ ekŝvebis kiel balono, sed ĝuste en tiu momento mi malfeliĉe vekiĝis.

Estis tute mallume. Jam tio estis iom stranga, ĉar mi loĝas meze de la urbo, kaj kvankam mia urbo ne estas granda, tamen kutime kelkaj lumstrioj penetras en mian dormoĉambron. Tamen eĉ pli nekutime estis, ke regas terura bruo, muĝado, martelado, kaj iufoje timige ŝira hurlo, kiu povus melki ŝviton el ŝtono. Krome, la tuta domo kliniĝis kaj skuiĝis senĉese.

La kara leganto en Irano, Japanio aŭ Kalifornio tuj deduktas: tertremo! Sed vi forgesas – aŭ pli ĝuste, mi forgesis informi vin – ke mia urbo situas meze sur tio, kion geologoj en sia ĵargono nomas “la Fenno-Skandia Pra-roka Ŝildo“. Tio estas enorma, milkilometra plato el granito, kie tertremoj proksimume tiel oftas, kiel glacimontoj sur la Amazona rivero.

La kara leganto en Bosnio, Kamboĝo aŭ Somalio siaflanke tuj konkludas: milito! Nu, permesu al mi dubi. La ĝis nun lasta milito de mia lando okazis en 1814. Tiam ni kuraĝe kaj heroe aliĝis al la kontraŭnapoleona alianco ĝuste en la momento, kiam Napoleono finfine estis definitive venkita, kaj sekve ni devis malŝpari apenaŭ unu pafon en la milito – krom eble por ia solena saluto. Jen taktiko rekomendebla al ĉiu, kiu militemas.

Bone, se tertremo ne eblas kaj milito ne probablas, kio do? Ĉu la fino de l’ mondo? Sed mi ja tute ne kredas je tiaj mitoj kaj superstiĉoj! Mi abrupte sidiĝis, kaj eĉ pli subite refalis surliten, ĉar mi frapegis la kapon al la plafono! Se oni konsideras, ke mia ĉambro altas du metrojn kaj duonon, ke mia lito situas duonmetron super la planko, ke mia staturo estas... – nu, ne necesas kalkuli. Estis evidente, ke la muroj kolapsis, la plafono falegis kaj preskaŭ frakasis min. Mi palpis per la mano suben en la mallumo apudlita. Nenio! Neniu planko plu troviĝas! Konsiderante la fakton, ke mi loĝas sur la oka etaĝo de domego dekkvaretaĝa, kiu ĉi-momente kliniĝas, skuiĝas kaj plenas de horora muĝado, mi ne plu povis dubi. Eĉ la plej sobra raciisto ja devas rekoni solidajn faktojn: jen evidente la fino de l’ mondo!

Mi konfesas, ke mia unua sento estis malpeziĝo. Do ne necesos fari tiun prelegon pri raciismo kaj skeptikismo! Nur eta malkontenteco enŝteliĝis. Se ĉi tio estas la fino, do mi neniam povos finlegi la lastan romanon de Trevor Steele – vi scias, ĉu ne, tiun Entute absolute neniu ajn papilio, eĉ ne fragmento. Aĉe, ĉar ne restis al mi multe, sed nur fragmento. Tio incitis min. Mi sciis, ke ĝi kuŝas sur mia litotablo. Mi palpis per la mano, sed – kompreneble – neniu litotablo plu restis en ĉi tiu mondo. Eĉ ne fragmento. Tiam subite frapis min – ĉifoje ne la plafono, sed iu memoro. Vespere mi ne kiel kutime metis la libron litotablen. Male mi metis ĝin... – jes ja, nun mi memoras! Vespere mi pakis ĝin kun aliaj aĵoj kaj umoj en valizon antaŭ ol paŝi al la stacidomo por suriri la noktan trajnon al Zagrebo.

Mi lumigis mian lampeton en la dormvagona kupeo kaj rigardis suben de mia supra lito. En paŭzo inter muĝado kaj martelado mi nun eĉ aŭdis ronkadon de nekonata samideano – eble akademiano – sur la suba lito. Do, la fino de l’ mondo estis provizore prokrastita. Efektive temis nur pri ia malbone zorgita Bavaria fervojkurbiĝo. Tamen, tuj alveninte en Zagrebon, mi fulmrapide nuligis la skeptikisman prelegon. Vera raciismo – laŭ mia difino – signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin.

Sten Johansson
]]>
No publisher Redakcio beletro 2005-05-22T18:50:44Z Paĝo
La fina venko de la ĉapeloj http://www.liberafolio.org/2005/aperis/stenchapelo Ĉiun jaron en Esperantujo aperas almenaŭ unu nova propono de alfabeta reformo. Ĉi-jare Libera Folio decidis aperigi la unuan, kaj espereble lastan, reformproponon de 2005. En antaŭe neniam publikigita novelo de Sten Johansson la ĉefa heroo sukcesas savi la fundamentan alfabeton per antaŭe neniam elprovita argumento.

Subĉapele


Hieraŭ posttagmeze mi renkontis mian amikon Bengt survoje hejmen de la laboro. Mi vidis lin de malproksime kaj ŝanĝis trotuaron, sed ankaŭ li transiris la straton, kaj tiam mi ne povis refoje transiri al la alia flanko ĉar li jam estis tro proksima. Do mi devis halti por iom interparoli. La problemo estas ke iom interparoli kun li povas facile etendiĝi dum horoj.

"Saluton, samideano!" li entuziasme diris kaj poste transiris al nia nacia lingvo. Mia amiko Bengt tre amas Esperanton. Li amas ĝin tiom ke li ne volas paroli ĝin, pro timo profani ĝin per lingvaj eraroj. Oni devas konfesi, ke lia timo estas motivita. La dek ses reguloj ne estas tre multaj, tamen ili ne bone akordiĝas kun la pensmaniero de Bengt. Precipe la akuzativon li rigardas kvazaŭ akuzon, de kiu necesas iel eskapi sen kompromitiĝi. Por Bengt la akuzativo estas ia ornamaĵo kiun oni ŝutas sur vortojn en la fino de frazoj, precipe se la frazo iom longas, iomete kiel oni ŝutas spicherbojn sur pladon antaŭ ol surtabligi ĝin. Akuzativo – la petroselo de Esperanta frazo.

Cetere, mi neniam komprenis kial li honoras min per la titolo "samideano". Ĝis nun neniam okazis, ke mia amiko Bengt kaj mi havis saman ideon pri io ajn. Kaj ĝuste tio ŝajne tre feliĉigas lin kaj kaŭzas, ke li tre volonte pasigas kelkajn horojn surstrate kun mi, survoje hejmen de la laboro. Se mi ĝuste komprenas lin, mi ludas rolon de ia kanibala animisto por lia misia ekspedicio en la ĝangalon.

Ĉi-foje li volis diskuti la ĉapelojn. Se "diskuti" estas trafa vorto pri lia traktado de iu temo. Lia komenca proklamo estis "for la ĉapelojn!" Kompreneble li diris tion ne en Esperanto, sed en nia nacia lingvo.

Nun necesas informi la leganton, ke nialingve "for la ĉapelon!" estas malnova esprimo de alta estimo, kvazaŭ "ni levu la ĉapelon en respekto al..." Kompreneble, nialande neniu plu vere portas ĉapelon, do temas pri pura metaforo. Kaj ĉiel ajn, mia amiko Bengt tute ne celis tiun sencon de la esprimo. Li pensis pri tute aliaj ĉapeloj, ol tiuj kiujn oni nialande ne plu portas surkape.

"Mi legis en la gazeto, ke la ĉapeloj ĝenas la komputilojn", li diris. "Tio ja estas neakceptebla. Ni devas esti modernaj! Ni ne enŝovu iujn diablajn ĉapeletojn, kiuj riskas ŝtopi la komputilojn!"

Mia amiko Bengt estas tre modernema homo, sed li ne scias tre multe pri komputiloj. Kelkfoje li venas al mi kun ia terura teksto, kiun li petas min faksi per mia komputilo al iu Esperanta gazeto. Kompreneble li ne scias la diferencon inter telefakso kaj retpoŝto. Kaj mi ne plu provas klarigi al li tiun distingon, sed prenas la paperon, skanas kaj retas ĝin plu al la koncerna bulteno.

"En kiu gazeto vi tion legis?" mi nun demandis.

"En La Gazeto!" li ripetis.

"Jes ja, sed en kiu?"

"Mi ja diris! En La Gazeto! En la gazeto La Gazeto!"

Fine mi komprenis la radion kaj komentis:

"Ho, do mi divenas! Sendube temas pri la alfabeto, ĉu ne?"

"Jes, mi ja diris. La ĉapelitaj literoj ne bone trairas la komputilojn. Oni enigas ilin kunĉapele, sed ili elvenas senĉapele, kvazaŭ al entombigo!"

Mi nun pensis, ke eble estus bona taktiko parte konsenti kun li, do mi diris:

"Nu, efektive estis ja iom da problemoj pri diakritaj literoj en pli frua epoko. Ne nur la ĉapelitaj, sed ankaŭ niaj literoj kun punktetoj kaj supra ringo ja kelkfoje estis mistraktataj. Sed hodiaŭ tio apenaŭ plu estas problemo."

"Certe estas problemo. Kun la kreskanta uzo de komputiloj tio tute malhelpos la Finan Venkon!" li aŭguris.

Dum kelka tempo mi meditis pri liaj propraj manuskriptoj, kreataj fingrofrape per antikva duonpanea tajpilo, kaj kun mane aldonitaj ĉapeloj. Eble iom da kreskanta uzo de komputilo ne tro ĝenus ilian aspekton. Mi tamen ne kuraĝis prikomenti tiun flankon de la afero.

"Kion vi do pensas pri nia nacia lingvo?" mi anstataŭe scivolis. "Kaj la franca, germana, hispana ktp ktp? Ĉu ankaŭ ili pereos sub la pezo de siaj supersignoj?

Sed Bengt ne volis diskuti aliajn lingvojn. Por li gravas nur Esperanto. Krome li verŝajne sufiĉe prudentas por vidi, ke li nenion povus fari pri la diversaj muŝfekaĵoj de naciaj lingvoj grandaj. Necesas elekti laborkampon de konvena amplekso, kaj Esperanto evidente ŝajnas al li oportune manipulebla kampeto.

"En La Gazeto mi jam vidis, ke multaj spertuloj konsentas, ke necesas nova alfabeto por eviti la problemojn de ĉapeloj en komputiloj", pluis Bengt.

"Jes, ankaŭ mi de temp' al tempo legis tiujn proponojn", mi agnoskis. "Eĉ ŝajne ne sufiĉas unu nova alfabeto, ĉar de dudek debatantoj mi vidis dudek malsamajn proponojn."

Kompreneble mi devus jam antaŭvidi, ke kun mia amiko Bengt jam ne temos pri dudek, sed pri dudek unu.

"Ili ja principe pravas", li juĝis. "Sed bedaŭrinde ili estas kontraŭfundamentaj, ĉar ili uzas du literojn por unu sono. La Fundamento ja diras unu litero – unu sono, ĉu ne?"

"Jes ja, vi sendube pravas", mi konsentis iom hipokrite, ĉar se diri la veron mi efektive neniam legis tiun faman Fundamenton. Mi eĉ ne scias, kie ĝi troviĝas legebla. Ĉu ĝi estas ĉizita en iujn ŝtonajn tabulojn ie en Bjalistoko? Aŭ eble konservata en iu Roterdama kelo?

"Do, mi pripensis la aferon", Bengt daŭrigis kun la celkonscio de malrapida sed nehaltigebla ercvagonaro, "kaj mi trovis la solvon."

"Vi tamen ne povis trovi novan fundamentan alfabeton?" mi riskis kontesti.

"Jes ja!" diris Bengt kun la fido de piulo. "Vidu! Du el la supersignitaj literoj ja efektive reprezentas ne po unu, sed po du sonojn! Tio ja estas kontraŭfundamenta!"

"Ĉ-ĉu?" mi balbutis nenion komprenante.

"Jes! Ĉu vi neniam rimarkis tion?" li triumfis. "Ĉ ja estas du sonoj, t + ŝ! Kaj same ĝ estas d + ĵ. Tio ege faciligas la aferon. Vidu..."

Ĉi tie necesas interŝovi la komenton, ke ne tre facilis sekvi la klarigon de Bengt, pro lia aparta maniero prononci la koncernajn literojn. Kiel la plej multaj esperantistoj el nia lando, li ne distingas z de s, nek ĵ de ŝ, kaj li normale prononcas ĉ kiel tj kaj ĝ kiel dj. Krome li nomis la ĉapelitajn literojn Esperante, sed la ceterajn nacilingve. Do, kion li fakte diris, estis "Tjo estas te plus ŝo, kaj same djo estas de plus ŝo". Tamen, konante liajn kutimojn, mi post momenta pripensado sukcesis fari ian ordon en la konfuzo kaj retrovi lian pensfadenon.

"Do", pluis mia reformema amiko Bengt, "se ni skribu ŝ kiel q, ĉ nature iĝas tq, kaj se ĵ estas j, do ĝ iĝas dj, ĉu ne? Krome ĥ estos x kaj ŭ estos w, kaj jen la tuta afero estos glata. Tre facile por la komputiloj, kaj tute fundamente – unu litero – unu sono, male al la nuna ĉapela alfabeto, kiu fakte ne estas fundamenta. Se ne paroli pri tiuj teruraj x-sistemoj! Abomenaj! Kaj malfundamentaj!"

Interesa vidpunkto, mi pensis. Sed ĉu vere troviĝas pluraj x-sistemoj? Eble jes. Laŭ mia sperto ĉiu esperantisto uzas sian propran sistemon. Cetere, ĉu povas esti hazardo, ke laŭ la alfabeto de Bengt li eĉ skribos la sonon ĝ precize kiel li jam nun prononcas ĝin, do kiel dj? Tamen mi trovis iun hokon en la ezoko.

"Pardonu, sed ĉu mi aŭdis vin diri, ke j estos ĵ? Aŭ male, ke ĵ estos j? Sed kiel tio eblos? J ja jam estas okupita de j, ĉu ne?" mi kvazaŭ balbutis.

"Jes, jes, sed j estos y, ĉu mi forgesis diri tion?"

Tiel do ĉio estis klara. Kaj tute fundamenta, kompreneble. Ja estas natura leĝo, ke ĉiu propra propono estas fundamenta, dum tiuj de aliuloj atencas la sanktan Fundamenton. Same ĉiu vorto, kiun oni mem uzas, estas necesa kaj utila radiko, kiu nur pro neglekto ankoraŭ ne estas oficialigita, dum la vortaĉoj misuzataj de aliuloj estas fiaj neologismoj kaj tute superflua balasto kiu malfaciligas nian karan lingvon al miliardo da kompatindaj ĉinoj kaj sabotas la Finan Venkon.

"Se mi nur povus igi la Akademion akcepti ĉi tiun alfabeton, mi pensas ke Esperanto estus adoptita de EU, poste de UNO kaj tiel plu. Sed en la Akademio ja troviĝas ĉefe dormantaj antikvuloj, kiuj ne komprenas kion la moderna epoko postulas, kun komputiloj kaj poŝtelefonoj kaj mikroondaj fornoj.

Mi ne perfekte komprenis, kiel la mikroondoj rilatas al literoj kun- aŭ senĉapelaj, tamen timante plian horon da klarigoj, mi decidis preterlasi tiun flanktrakon de la diskuto.

"Sed Bengt", mi tamen riskis diri, "ĉu vi ne notis, ke jam aperis centoj da internaciaj lingvoj sen supersignoj? Kaj ili ĉiuj pereis! Nur Esperanto travivis ĝis hodiaŭ, kaj eĉ sufiĉe sanas kaj viglas, protektata de siaj ĉapeloj... Ĉu ne povus troviĝi ia kaŭza interligo inter tiuj faktoj?"

Mi fieras diri, ke dum du sekundoj li staris senvorte, mute gapante al mi. Sed tre longe ne eblas mutigi mian amikon Bengt.

"Tute ne", li diris. "Ĉu vi ne konas Volapukon? Ĝi havis supersignojn, amasojn da supersignoj. Kaj ĝi mortis!"

"Sed tiuj ja estis punktoj!" mi protestis. "Estas grandega diferenco inter du punktetoj, kiuj alportas neniun ŝirmon, kaj bela, oportuna, bone sidanta ĉapelo, protektanta kontraŭ ĉiaj ajn malagrablaĵoj, kiuj povus fali sur nian lingvon. Krome..." mi ne sciis, ĉu mi kuraĝos daŭrigi la komedion, sed...  nu, kial ne? Mi provu! "Krome, ĉu vi ne notis, ke oni akuzas Esperanton pri tio, ke ĝi estas tro Eŭropa? Sed nun momenton rigardu tiujn ĉapelojn! Ĉu vi ne rekonas ilin? Ja ne temas pri angla bulĉapelo, nek franca klakĉapelo, nek tirola feltoĉapelo, nek hispana larĝranda ĉapelo. Rigardu refoje! Ja estas la ĉapelo de ĉina kamparano sur rizokampo! Ĉu ne evidente? La simbolo de la plimulto de malriĉaj azianoj! Kaj tiun simbolon vi volas demeti, eĉ forĵeti! Kredu min, sen la ĉapeloj Esperanto pereus!"

Mi ne vere kredas ke mi konvinkis lin. Nenio ajn venanta de ekstere povas konvinki mian amikon Bengt. Sed trafis lin momento de ŝanceliĝo kaj foresta rigardo, kaj tiun mi utiligis por levi imagitan ĉapelon en adiaŭa gesto kaj foriri laŭ la strato, hejmen al mia prokrastita vespermanĝo.


Sten Johansson
]]>
No publisher Redakcio beletro 2005-01-24T10:00:00Z Paĝo
Kristnaska novelo kun du ekskuzoj http://www.liberafolio.org/2005/aperis/stenkristnasko En la lasta semajno de decembro granda parto de la monda loĝantaro festas kristnaskon. La maniero de la solenado tre diversas de lando al lando, sed en la plej multaj regionoj kristnasko tamen estas festo por la familio. Sed kio estas familio? La herooj de ĉi tiu antaŭe nenie publikigita novelo de Sten Johansson ŝajnas iom konfuzitaj tiurilate. Familiara Kristnasko - kun ekskuzo sen ekskuzo Kristnasko alproksimiĝas. En ĉiu butiko oni bombardas la klientojn per Paca Nokt’ kaj Jula Land’, dum mi preparas min por travivi la festotagojn sen dispeciĝi.

Pasintjare mi pasigis Kristnaskon ĉe mia familio. Pli ĝuste estus diri: mi pasigis ĝin kurante inter miaj familioj. Do, ĉi-jare mi decidis resti hejme kaj anstataŭe inviti la parencojn. Mi pensis, ke tio estos pli trankvila. Mi eĉ opiniis, ke mi nun rajtas je iom da trankvilo, ĉar en tiu ĉi jaro mi unuafoje patriniĝis. La knabeto naskiĝis malfrusomere, li nomiĝas Kamilo kaj estas mirinda miraklo, do ankaŭ li rajtas havi belan, kvietan Kristnaskon. Lia unua Kristnasko! Eble li ne precize memoros ĝin dumvive, sed iel mi pensas, ke estos bone, se li havos feston sen kurado kaj urĝo. Ankaŭ Bruno, lia patro, opinias tiel.

Mi estas la dua infano de mia patro, sed la unua de mia patrino. Mia pliaĝa duonfrato, Fredrik, havas tri jarojn pli ol mi. Kiam mi havis kvar aŭ kvin jarojn, mi ĉiam volis havi fratineton, mi eĉ memoras, ke mi petegis miajn gepatrojn pri tio. Sed ili ne emis plenumi mian deziron. Efektive, antaŭ ol ricevi fratineton, mi ricevis pliaĝan fratinon!

Nu, mi anticipas la rakonton. Unue okazis tio, ke miaj gepatroj, anstataŭ doni al mi fratineton, decidis eksedziĝi. Mi restis ĉe Panjo, dum Paĉjo kaj Fredrik malaperis al propra apartamento. Mi ne memoras, ke tio estis tro granda ŝoko. Mia ĉefa memoro estas, ke mi ne volis viziti ilin, ĉar troviĝis nenio por fari tie. Sed tion mi kompreneble ne diris al Paĉjo, nur al Fredrik.

Poste okazis ŝanĝoj, kiuj skuis min pli multe. Patrino ekhavis novan viron, Tomas, kiu ekloĝis kun ni. Kaj ĉe ni kelkfoje loĝis lia filino Sara, kiu havis duonjaron pli ol mi, kaj kiu estis vere aĉa knabino, laŭ mia opinio. Mi ne volis permesi al ŝi tuŝi miajn pupojn, kaj ĉio ĉiam finiĝis per granda kverelo inter mi kaj Panjo.

Baldaŭ mi tamen ricevis tiun fratineton, kiun mi tiel deziris, kaj ŝia nomo estis Hanna. Iom malbona afero kompreneble estis, ke ŝia patro ne estis Paĉjo, sed tiu nova Tomas. Nu, tio tamen ne tre gravis, sed plej aĉe estis, ke ankaŭ Sara pensis, ke la bebo estas ŝia fratineto. La stultulino!

Intertempe Paĉjo kaj Fredrik renkontis novan virinon. Nu, kompreneble Paĉjo estis tiu, kiu ŝin renkontis, sed Fredrik rakontis pri ŝi kvazaŭ ŝi estus lia kaptaĵo. Feliĉe ŝi ne havis infanojn, tio jam estus tro komplika, sed anstataŭe ŝi baldaŭ ekhavis grandan ventron, kaj iutage aperis – ankoraŭ unu fratineto, Mikaela. Fredrik malkontentis, ĉar li preferus fraton, sed li diris, ke certe poste venos frato, ĉar Evita, la nova edzino de Paĉjo, ne estas tiel maljuna kiel mia panjo. Jes, tiel diris Fredrik! Li vere estis idioto! Kaj cetere tiu Evita ege malamis Panjon, kaj ŝi ne volis permesi, ke Paĉjo parolu kun ŝi, eĉ telefone! Imagu, kia fieraĉa ino!

Nu, Fredrik tamen pravis, ĉar post tri jaroj vere naskiĝis eta Isak, sed tiam Fredrik jam havis dek kvar jarojn kaj perdis la intereson pri fratetoj. Cetere, li ne longe loĝis kun sia frato, ĉar iutage ankaŭ Evita divorcis de nia Paĉjo kaj foriris kun Mikaela kaj Isak. Du aŭ tri jarojn poste Fredrik rakontis, ke ŝi jam vivas kun nova viro kaj baldaŭ havos trian infanon.

Nu, mi kreskis, ĉiuj aliaj kreskis, mi vizitis elementan lernejon, mezan lernejon kaj pedagogian altlernejon. Mi fariĝis instruistino. Mia vic-fratino Sara, kiu komence estis tiel malica, iom post iom fariĝis pli prudenta. Tamen ne tro saĝa, ĉar kiam mi studis en la altlernejo, ŝi ekloĝis kun iu pico-bakisto, kaj baldaŭ la pano fermentis en ŝia bakforno. Naskiĝis knabeto, kiun ili nomas Peleo, kaj post iom da cerbumado mi deduktis, ke li estas mia vic-nevo.

Mi faris ĉion en la ĝusta ordo: mi ekzameniĝis, ekhavis laboron, ekloĝis kun mia kunulo Miko, naskis bebon kaj edziniĝis. Nu, eble vi kutimas je alia ordo, sed ĉe ni tio estas laŭ la normo. Nia bebo estas Kamilo, li naskiĝis ĉi-jare, kaj en aŭgusto ni aranĝis kombinitan geedziĝon kaj baptofeston.

Tiu festo cetere estis vera komplikaĵo. Unue Paĉjo kaj Panjo kverelis, ĉar Panjo opiniis ke mia vicpatro Tomas devus konduki min al la altaro. Poste estis la sama problemo ĉe la bapto, ĉar kvar virinoj decidis, ke ĝuste ŝi rajtas esti la baptopatrino de Kamilo: mia patrino, mia vicfratino Sara, mia duonfratino Hanna kaj mia alia duonfratino Mikaela. Mia edzo Bruno estas sola infano, kaj miaj bogepatroj estas tre ordemaj homoj, kiuj kredeble neniam eĉ pensis pri la ideo rigardi iun alian ”por deziri ŝin”, kiel diras la Biblio. La plej aventurema en lia malgranda familio estas iu duononklo, kiun ŝajne neniu vidis, ĉar li elmigris al Ameriko antaŭ kvindek jaroj. Iufoje Bruno komencis desegni strukturan diagramon pri mia familio. Post duonhoro li devis forĵeti la paperon por preni pli grandan, kaj post unu horo li informis min, ke mi estas mia propra vicbofratino. Nu, tio estis nura misaĵo, kaŭzita de iuj strekoj kiuj implikiĝis.

Sed mi revenu al la Kristnasko. Mi ŝatus festi ĝin kun miaj edzo kaj filo, la gepatroj kaj gefratoj. Tamen ne montriĝis facile tion aranĝi. Se mia duonfratino Mikaela vizitos min, venos ankaŭ ŝia patrino Evita, kaj en plej malbona okazo ankaŭ ŝia vicpatro kaj duongefratoj. Ĉar Evita malamas Panjon, kaj cetere nuntempe ankaŭ Paĉjon, kaj Panjo ne tre ŝatas Mikaelan, tiuj ne povos samtempe veni. Aliflanke Paĉjo rifuzos veni se ĉeestas Sara, mia vicfratino. Kaj mia duonfrato Fredrik ĉiam kverelas kun mia vicpatro Tomas. Do estas ege komplike elfari la vizitprogramon. Tamen, kio definitive faris neeblan taskon el la familiara Kristnasko, tio estis la sciigo de Cecilia, ke ŝi volas viziti min kun sia filo. Cecilia kompreneble ne povos veni samtempe kun Fredrik, kaj plue ŝi malamas Panjon depost mia edziniĝo, kiam ili kverelis pri io.

Ho, ĉu mi forgesis prezenti Cecilian? Pardonu min! Ŝi estis la edzino de mia duonfrato Fredrik – do, mia duonbofratino, kaj ŝi estas tia homo, kiu ĉiam devas ĉion organizi laŭ propra kapo. Ĉi-aŭtune ŝi kaj Fredrik cetere divorcis, do ŝi nun estas nur eksduonbofratino, sed ne kredu ke ŝi rezignis la aspiron enmiksiĝi en nia familio! Nun ŝi tute nepetite anoncis, ke ŝi venos viziti min ĉi-kristnaske, por ke ŝia filo Eddie, kiun ŝi havas ne kun Fredrik sed kun pli frua kunulo, povu vidi Kamilon, kiu estas lia… pardonu min, mi devas sidiĝi por iom cerbumi! – Hmmm… Nu, se mi ne eraras, temas pri – bovicduonekskuzo! Nu, por veni kun tiu ekskuzo ŝi vere bezonus bonan ekskuzon!

Sten Johansson ]]>
No publisher Kalle Kniivilä beletro 2004-12-21T09:38:56Z Paĝo