Libera Folio
http://www.liberafolio.org
These are the search results for the query, showing results 31 to 34.
Kinnock: ”La latina neniam devintus eksmodiĝi!”
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/kinnock
En 2004 dek novaj landoj aliĝos al la Eŭropa Unio. La brito Neil Kinnock estas la Eŭropa Komisionano respondeca pri tio ke la komisionaj interpretistoj kaj tradukistoj kapablu labori ankaŭ per la novaj lingvoj. Kiel funkcios Eŭropo kun dudek oficialaj lingvoj? Ĉu la kostoj ne fariĝos neelteneblaj? Kaj kiel ni certigos ke ankaŭ minoritatoj povu partopreni en la eŭropa debato?
La plilarĝigo de la Eŭropa Unio okazos laŭ skalo neniam spertita. La
nuntempaj dek unu lingvoj ebligas cent dek diversajn tradukdirektojn el
ĉiu el la dek unu lingvoj en ĉiun el la dek aliaj lingvoj. Dudek
lingvoj kreskigas tiun nombron al tricent okdek (dudekoble dek naŭ).
Post mallonga tempo necesos do trioble pli da tradukistoj, kapablaj
traduki ekzemple el la ĉeĥa en la finnan, aŭ el la greka en la estonan.
Imposto je multvortemo
Kinnock volonte vortigas sian optimismon pri la plilarĝigo. "Ni pretas
eki", li diras. "Fakte, jam komence de la naŭdekaj jaroj ni komencis
trejni homojn, ekzemple en universitatoj de kandidatlandoj. Ĝis 2007 la
tradukservo de la Eŭropa Unio estos plilarĝigita per ĉ. tricent kvindek
tradukistoj, alivorte per ĉ. po kvardek por ĉiu nova lingvo. En majo
2004 la tradukservo staros jam preta, kaj multaj gravaj dokumentoj
eŭropaj jam nun estas tradukataj en la novajn lingvojn."
Laŭ kelkaj, ĉi tia entrepreno estas tro kosta. Kinnock ne konsentas:
"La financa premo ne estas aparte enorma. Ĉiu eŭropano pagas jare ĉ. du
eŭrojn el sia imposto por la interpretaj kaj tradukaj servoj de la
eŭropaj institucioj," kalkulas Kinnock. "Krome, ĉiaj streboj estas
farataj por plenumi la laboron kiel eble plej efike. Ni volas,
ekzemple, ke servoj kiuj mendas tradukojn, pagu po tradukita paĝo. Tiel
multvortemo estos impostita: homoj estos instigataj unue redakti mem
siajn tekstojn, antaŭ ol submeti ilin por traduko. Nuntempe niaj
tradukistoj ankoraŭ tro ofte funkcias kiel kaŝitaj redaktoroj.
Lingvo kiel kostumo
Laŭ Kinnock la fondintoj de la Eŭropa Komunumo faris siatempe racian
elekton, decidante ke ĉiuj landaj lingvoj estu oficialaj laborlingvoj.
Sed plej racie kondutis luksemburgianoj, kiam ili decidis ke ilia
lingvo, la leceburga, ne bezonas ricevi tian statuson, ĉar ili ja bone
elturniĝas en la franca kaj germana. "Se ili ne estus farintaj tiun
elekton, estintus tre malfacile malhelpi ĉe la aliĝo de Britio kaj
Irlando ke ankaŭ la parolantoj de la kimra resp. la irlanda insistu pri
sia rango. Aŭ vidu la katalunan, kun ses milionoj da parolantoj en
Hispanio kaj Francio ĝi estas tamen ampleksa lingvo. Se ankaŭ ĉiuj tiuj
minoritataj lingvoj estintus agnoskitaj, tio ja malfaciligus gardi la
nivelon de la eŭropa lingvopolitiko."
Sed kial parolantoj de minoritataj lingvoj ne havas samajn rajtojn kiel
parolantoj de oficialaj lingvoj? "Ni devas esti praktikemaj. Katalunaj
infanoj lernas ekde etula aĝo ankaŭ la hispanan. Infanoj
minoritat-lingvaj kapablas esprimi sin bonege en la landa ĉeflingvo.
Lingvojn oni povas vidi kiel kostumojn: oni portas unu kostumon en sia
laborejo, alian por festi Kristnaskon, kaj denove aliajn vestaĵojn oni
surmetas por ĝardenumi."
Se tio validas por lingvoj de grandaj lingvoj minoritataj, kial ne
ankaŭ por oficialaj lingvoj malpli grandaj, kiel la nederlanda? Ĉu la
nederlandanoj ne devintus esti same pragmataj kiel la luksemburgianoj,
kaj forcedi sian lingvon? "Ne; la nederlanda en la 50-aj jaroj estis
ankoraŭ lingvo de granda komerca nacio, parolata en diversaj
mondopartoj." Multaj nederlandlingvanoj havas tamen nuntempe zorgojn
pri la statuso de sia lingvo. Ili timas ke la nederlanda malrapide, sed
certe malaperos. "La nederlanda ne estas en danĝero. Nur laŭ du
manieroj lingvo povas ektrovi sin en danĝero: se ĝi estas tro agresema
kaj imperiisma, aŭ se ĝi tro izoliĝas. Pri via lingvo validas nek unu
nek la alia. La nederlanda neniam forturnis sin de la ekstera mondo. Mi
ankoraŭ bone memoras kiom surprizita mi estis en 1957, kiel junulo dek
kvar jarojn aĝa, kiam mi unuafoje vojaĝis al Nederlando, kaj
dekkelk-jaruloj indikis al mi la vojon en flua angla lingvo."
La lingvo kiel hundo
Se lingvo kompareblas kun vestaĵo, kio do pendas en la ŝranko de
Kinnock mem? "Unuavice temas pri brita kostumo. Sed kun kimra pantalono
kaj franca kravato." La politikisto fieras pri sia origino. Li devenas
el Kimrio - "mia patrino ankoraŭ ricevadis punon, se en la lernejo oni
kaptis ŝin je kimra parolo" - sed indignas pro la naciisma tono kiun
lastatempe iuj politikistoj uzas en lia naskolando, kiam ili kontraŭas
tro grandan alfluon de enmigrantoj. "Mi kontraŭas ĉian naciismon. Ne
necesas esti bigoto por ami sian landon. La malaperado de la kimra ne
estis konsekvenco de angla imperiismo. En la deknaŭa jarcento irlandaj
novvenantoj lernis ankoraŭ la kimran. Precipe tio kaŭzis multe da
damaĝo al la kimra ke la homoj mem pensis: necesas lerni la anglan por
plibonigi sian situacion. Cetere, en la lastaj jaroj la lingvo fartas
pli bone ol iam ajn. Ĝi estas lerneje instruata kaj uzata en televido."
Fakte, ne la lingvoj mem estas agresemaj aŭ imperiismaj. Temas ĉiam pri
la parolantoj: "La lingvoj estas ĝuste kiel hundoj. La saman beston
eblas eduki kiel blindulhundon aŭ kiel batalbeston."
Debatoj iĝu pli viglaj
Ĉu temas aŭ ne pri lingva imperiismo, multaj timas ke Kimrio anticipas
la sorton de grandaj partoj de Eŭropo, kaj ke la eŭropaj institucioj
malrapide, sed certe transiros al la angla kiel unusola efektiva
ĉeflingvo, eĉ se ili restus laŭnome multlingvaj. Laŭ iuj
eŭro-parlamentanoj tio estus eĉ dezirinda evoluo (vidu la skatolon
"Lingvo kaj demokratio").
Neil Kinnock parolas singarde kaj senpromese: "Ju pli da lingvoj ni
havos en Eŭropo, des pli utile estos havi kelkajn "kernajn lingvojn".
Jam nun pli ol duone la unuaj versioj de oficialaj dokumentoj estas
anglalingvaj. Ne pro ia organizado, ne pro ia specifa politiko; simple,
la aferoj tiel evoluas de si mem. Ni devas provi trovi manieron de
funkciado kiu kunigas la avantaĝojn de laborado kun ekzemple tri
laborlingvoj kaj la avantaĝojn de laborado kun ĉiuj oficialaj lingvoj."
Kinnock ja estis pli ol unu fojon akuzita pri troa favorado de la angla
(vidu la skatolon 'Neil Kinnock').
Iuj vidas solvon en la uzado de elpensitaj lingvoj kiel
Esperanto, kiuj havas la avantaĝon ke ili apartenas al neniu kaj tial
metas neniun en pli avantaĝan pozicion ol aliajn. Ekzemple, la belga
eŭroparlementano Dirk Sterckx (Eŭropa Liberala kaj Demokratia Partio)
asertas ke havus sencon objektive esplori la eblojn proponatajn de tia
lingvo. Kinnock forgestas tiun ideon: "La latina iam estis bona solvo.
Oni neniam devintus lasi tiun lingvon eksmodiĝi! Sed ĉar tio jam
okazis, la Eŭropa Komisiono ne povas de supre indiki ke iu lingvo estu
ekde nun uzata. La lingvoj de la Eŭropa Unio devas radiki en la eŭropa
civilizo, kaj tio mankas al ĉi tiaj lingvoj."
Implantoj kaj medikamentoj
Multe pli Kinnock fidas teknikon. "Dum la ok jaroj de mia
komisionaneco, mi vidis kiel pliboniĝadas Systran [la propra
traduksistemo de la Eŭropa Unio, kiu faras interalie tradukojn el la
franca en la anglan kaj inverse]. Kompreneble, la tekstoj foras de
perfekteco, sed ili ja donas tute bonan impreson pri la temo de la
originalo. Mi pensas ke post kvin jaroj Systran kapablos memstare fari
tre bonajn tradukojn. Kun la kondiĉo ke la fontotekstoj estu sufiĉe
bonaj kaj ne bezonu tro multe da postredaktado. Por ĉi lasta tasko ĉiam
plu necesos homoj."
Laŭ Kinnock, ankaŭ tiu lingva minoritato eŭropa povas kalkuli pri
baldaŭa teknika solvo kiun la nuna politiko allasanta nur oficialajn
lingvojn metas en, eble, la plej malavantaĝan pozicion - nome, la
komunumo de surduloj: "Kiam mi gvidis la Laboristan Partion, mi
enkondukis gestlingvan interpretadon en niaj kongresoj. Sed jam nun oni
povas atingi miraklajn aferojn per, ekzemple, implantoj kaj
medikamentoj. Ne daŭros longe ĝis ni povos helpi surdajn infanojn
partopreni la socian vivon en ĉiuj manieroj."
Ĝenerale, la Eŭropa Komisionano optimismas pri la junularo:
"Infanoj tiom facile lernas fremdajn lingvojn. Eĉ nun mi foj-foje
vizitas okcidentan Londonon, kaj tiam mi vidas kiel senprobleme la
infanoj tie alterne parolas la panĝaban kaj la anglan. Jen la eŭropaj
civitanoj de la estonteco. Mia propra filo loĝas ĉi tie, en Bruselo,
edziĝis al danlingvanino, kaj miaj genepoj estas senprobleme
trilingvaj."
La intervjuo de Neil Kinnock, farita de Marc van Oostendorp, aperos
en la septembra numero de Onze Taal, revuo de la samnoma nederlanda
lingvoflega asocio, en kiu membras ankaŭ la kunredaktoro de Libera
Folio, István Ertl. Libera Folio ricevis ekskluzivan rajton publikigi,
la 28-an de aŭgusto, la intervjuon en Esperanto. Tradukis ĝin István
Ertl. Se via revuo deziras represi la artikolon aŭ partojn el ĝi,
bonvolu indiki kiel fonton ”Onze Taal kaj Libera Folio”. Reproduktado
permesita nur post la 30-a de aŭgusto 2003. La citaĵojn de eŭroparlementanoj kolektis Reindert Brongers.
]]>No publisherKalle Kniivilälingvonaciismo2003-08-28T16:25:00ZPaĝoCorsetti: "Temas pri usonemo kaj malusonemo"
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/renatomickle
"Iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj. [Sed] mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo", skribas Renato Corsetti.
Cetere mi ankoraŭ nun estas konvinkita ke kelkaj elementoj de la
kamparana kulturo estis same se ne pli validaj por la homa feliĉo ol la
trajtoj de la moderna, urbeca, komerceca kulturo. Ne ĉiuj, kompreneble,
sed kelkaj bazaj.
Same nun mi estas vidanta la laŭgradan forviŝon de la itala kulturo
favore al la usona. La uzo de la angla estas nur rimedo kaj simbolo,
kaj la afero ripetiĝas precize same.
Certe estus bele se "unu belan tagon" ni ĉiuj parolos la saman lingvon
kaj havos la saman kulturon, sed se tio estos atingita per perforto
(kiel nun okazas, ĉar oni ja ne havas elekton), tio en si mem sufiĉas
por kontraŭi la fenomenon aŭ almenaŭ kompati la "perfortatojn".
Mi volas diri, ke iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj
nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri
movadoj esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio
almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj
ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj.
Aliflanke laŭ la ekzemplo de Tony Blair multaj tradiciaj maldekstraj
partioj estas nomeblaj "maldekstraj" nur pro la tradicio, certe ne pro
la praktika sinteno (kaj en internaj kaj en eksteraj demandoj). Do, la
situacio estas tre komplika, kaj mi havas la impreson, ke la defendo de
la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de
dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo,
elitemo/malelitemo ktp.
Tamen neniu sin demandas kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj
movadoj. Antaŭ 30 jaroj ekestis la movadoj por defendi la bretonan
kontraŭ la franca (kaj tiam la tiama maldekstro ĝenerale diris: tio
estas io bona, konservi sian identecon estas io bona, ktp.). Nun
ekestas movadoj por defendo de la franca kontraŭ la angla kaj neniu
scias kion pensi.
Sed se oni volas kompreni, kial tiuj movadoj ekestas, oni simple
venu al Romo kaj iru tra la stratoj kaj faru statistikon pri la filmoj
montrataj en romaj kinejoj. Oni rimarkos, ke apenaŭ plu ekzistas
filmoj, kiuj parolas al italoj pri la problemoj de italoj. Preskaŭ ĉiuj
filmoj estas enportitaj kaj parolas pri la problemoj de kalifornianoj
en Kalifornio, kaj oni eĉ komencas diri, kial ili ne restu en la
originala lingvo, sed almenaŭ restu la originala titolo en la afiŝoj,
kiujn homoj ne komprenas. Mi parolis pri Romo sed la situacio estas tre
pli malbona en Norda Eŭropo.
Mi persone pensas ke kiam ni ne plu havos svedojn, danojn kaj
germanojn, ni estos en pli malbona situacio, ĉar mi persone opinias ke
svedoj, danoj kaj germanoj havas ankoraŭ ion por diri al la mondo.
Bonvolu ne diri, ke ili daŭre rajtos diri aferojn en la angla. Vidu la
bibliografiajn citaĵojn de usonaj libroj kaj konkludu kiom da germanoj,
kiuj faris al si la penon verki en la angla, estas citataj.
Ĉiuokaze, kial la defendantoj estus dekstraj naciistoj kaj la
okupaciantoj maldekstraj portantoj de progreso? Mi, kiel teoria
heredanto de la roma imperio, ankoraŭ havas malfacilaĵojn kompreni,
kial la judoj en Palestino tiel obstine rifuzis akcepti la superan
civilizon de Romo. Sed nomi la tiamajn judojn aŭ la nunajn germanojn
dekstraj naciistoj ĉar ili ne volas akcepti la imperion, ŝajnas al mi
iom misgvida.
Kiam mi eniris la Esperanto-mondon en la 60-aj jaroj mi legis
diligente la paroladojn de Zamenhof, kaj en ili mi trovis multajn vere
bonajn ideojn pri "justeco inter la gentoj", pri kontraŭeco al
subpremado de unu popolo fare de alia, ktp. Vere, laŭ mi, liaj esprimoj
estas tiom fortaj, kiom apenaŭ iu ajn nuntempa esperantisto kuraĝus uzi.
Poste mi legis pri la agado de Privat inter la du mondmilitoj, kaj ankaŭ tiu estis favora al subpremataj popoloj.
Poste mi legis la paroladojn de Lapenna, kaj ankaŭ ili, elegante
tajloritaj por ke ili estu akcepteblaj al politike modera okcidenta
publiko, pli-malpli diris la saman aferon: loka lingvo, ŝtata lingvo,
internacia lingvo.
Poste mi estis kaptita de Tireso, kaj ĝi estis laŭ la sama linio kun multe pli da emfazo.
Poste mi kunverkis tra la jaroj dekojn da kongresaj rezolucioj kaj ĉiuj
pli mapli havis la ideojn pri justeco inter la lingvoj, la kulturoj, la
etnoj, ktp. , kiuj estas en la lasta rezolucio. (Ne forgesu, ke en
Stokholmo antaŭ 20 jaroj la kongresa temo ankaŭ alfrontis nelingvajn
diskriminaciojn, kontraŭ kiuj ni batalu...)
Mia sperto estas, ke ne superregis alia paradigmo en la lasta historio de la movado.
La alia grupo, kiu daŭre estis malkontenta pri tiu tuta agado kaj pri
la kongresaj rezolucioj, estis la grupo de la, ni nomu ilin klarigcele,
"veraj neŭtraluloj". Temis pri la homoj, kiuj daŭre diris: "ne okupiĝu
pri politikaj temoj, ne kritiku gvidantojn, Esperanto estas nur lingvo,
nur teknika rimedo, ktp. Mi ne neas, ke tiu alia vid-punkto ekzistas
kaj ĉiam ekzistis (pensu pri Zamenhof kaj la francoj en
Bulonjo-ĉe-maro), kaj ĝi havas civitanecon ĉe ni.
Por mi mem la plej alta valoro de la tuta Esperanto-afero estas
"justeco inter fortaj kaj malfortaj popoloj, lingvoj, kulturoj, etnoj,
ktp.". Kaj tiun valoron, por resti en la tradicio, mi ĉerpas el
Zamenhof mem.
Ekzistas kaj gravas ankaŭ ĉio cetera (la komunumo, en kiu mi
partoprenas), la poemoj (kiujn ankaŭ mi fuŝtradukas de tempo al tempo),
la denaskaj esperantistoj kaj la universalaj kongresoj, sed se ni havas
unu originalan ideon vendeblan al la mondo, tio estas la ideo de
egaleco kaj justeco inter la lingvoj kaj la kulturoj.
Sed kio pri sennaciismo? Mi ankaŭ estis ĉiam konscia pri la ekzisto de
tio, sed mi, eble malprave, ĉiam konsideris ĝin, kiel unu el la flankaj
aferoj, kiuj de tempo al tempo aperas (UEA devas aĉeti insulon en la
Pacifiko kaj starigi tie ŝtaton, aŭ similaj ideoj), kaj ĉiukaze ĝi
neniam ŝajnis al mi nia centra celo.
Renato Corsetti
]]>No publisherKalle KniiviläRenato Corsettilingvonaciismo2003-08-13T16:10:00ZPaĝoMickle: "Simbiozo de esperantismo kaj lingvonaciismo?"
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/mickle1
"Naciismo, el kiu haladzas la spirito de etna kaj intercivilizacia malfido kaj rivalado, estas laŭ mi neniam akceptebla, eĉ kiam ĝi ŝajnas unuavide oportuna instrumento por batali kontraŭ la imperiismo", skribas Gary Mickle. Komentante la prelegon de la franca sciencisto Charles Durand en la gotenburga UK, nia aŭtoro demandas al si, ĉu anoj de teorioj pri la interciviliza lukto estas memklaraj aliancanoj de la esperantistoj. tradukon ni bonŝance jam disponas.
Unu centra mesaĝo de Durand al la esperantistoj estas, ke alianco
– kiu fariĝu "ververa simbiozo" – inter esperantistoj kaj
"lingvodefendantoj" estas nepre dezirinda, ĉar laŭ lia opinio ambaŭ
grupoj defendas similajn valorojn, kiel tiun, ke la popoloj rajtu "vivi
laŭ siaj propraj kulturoj" kaj "esti si mem". Kvankam neniu povas
kontraŭi, ke la popoloj (kaj ĉiaj aliaj homaj kolektivoj, mi aldonus)
efektive ĝuu tiujn rajtojn, ni renkontas jam ĉi tie specon de retoriko,
kiu estas tipa ĉe anoj de teorioj pri la intercivilizacia lukto kaj de
la novdekstra etnoplurismo. Plua legado konfirmas la dubovekan unuan
impreson.
Durand tezas, ke la angla lingvo estas konscie instrumentigata de
la anglalingvaj landoj por pli efike domini la ceteran mondon. Ĝis tiu
punkto mi povas eĉ konsenti kun lia argumentado. Sed jam ne plu
akceptebla estas lia ĉeno de rezonado, kiun oni povas parafrazi ĉi
tiel: Iuj proklamas la anglan "universala" lingvo. Per tio oni atribuas
al ĝi "superecon" kaj al la aliaj lingvoj "malsuperecon". Sekvo de tio
estas, ke oni konsideras ankaŭ la denaskajn parolantojn de la angla
superaj al ĉiuj aliaj homoj. Kaj tiu aferstato similas al la rilatoj
inter "koloniantoj kaj koloniatoj", inter "reganta grupo" kaj "regata
grupo".
Ni havas ĉi tie tutsimple unu plian varianton de la ideo pri la
intercivilizacia lukto kiel ĉefa faktoro de la mondaj eventoj. Ĉi tiu
varianto imagas la ĉefan mondan frontlinion troviĝi inter la
"anglalingvanoj" aŭ "anglosaksoj" unuflanke kaj ĉiuj aliaj popoloj de
la mondo aliflanke. Tiu impreso plifirmiĝas, kiam oni ekrigardas
TTT-ejojn de francaj "lingvodefendantoj" www.voxlatina.com aŭ de
suverenistoj www.jeune-france.org – mi nomus tiujn lastajn naciistoj –
en kiu Durand prezentiĝas kun siaj politikaj ideoj.
La UK-parolado entenas la konatan veadon pri tio, ke la naciaj
lingvoj estas "vunditaj" per leksikaj pruntaĵoj el la angla, kiujn la
"amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike". Ankaŭ
en ĉi tiu argumentado ne forestas la strebo hejti la etoson de
inter-lingvogrupa ĵaluzo kaj malfido: "...la posedantoj de la vortoj
kaj de la lingvo posedas ankaŭ la penson, kaj ke posedante alies penson
oni posedas ĉion ceteran".
Ĉi tiu parolado estas milda, kompare kun teksto (anglalingva) de
Durand, kiu aperis unue en la TTT-ejo de SAT-Amikaro kaj kiun Renato
Corsetti poste cirkuligis en diversaj dissendolistoj fine de la pasinta
jaro kun la peto traduki ĝin en pliajn lingvojn kaj disvastigi ĝin.
En ĉi tiu teksto Durand eldiras, ke "la angla estas la portanto
de la plej horora propagando-maŝino, kiun homoj iam ajn konceptis",
kvazaŭ politika propagando disvastigata per la angla havus esence alian
kvaliton ol tiu disvastigata per aliaj lingvoj. Durand imputas al la
angla lingvo la miraklan povon "reprogrami" la menson de homoj kaj
replenigi ĝin per "mondrigardo proksimume ekvivalenta al tiu de
usonano" – sen ke tiuj kapablus efike rezisti la mensmanipuladon.
"Por iu, kiu studas ĝin kiel duan lingvon en la plej granda parto
de la evoluanta mondo, la angla rapide senigas homojn je la rajto pensi
por si mem. Ĝi rezultigas kulturan fremdiĝon kaj senposediĝon."
Parolante pri Niĝerio kaj Barato: "... la elradikigo de la angla en
tiuj du landoj estus multe pli efika, ĉar la angla efektive portas la
bacilojn kaj la rimedojn de tio, kies kerno estas mensa sklavigo".
Ĉi-foje Durand direktas sian helpeman sugeston pli diligenti en la
batalo kontraŭ la angla al nordniĝeriaj radikalaj islamistoj kaj
hinduaj naciistoj, kiujn li taksas – kiel la esperantistojn – siaj
potencialaj politikaj aliancanoj.
Ne plu mirigas, ke Durand lerte enkondukas en unu loko la nocion
"nacia prefero" por pozitive konotaciigi ĝin ĉe la leganto. La franca
Nacia Fronto tre konscie kaj laŭcele enkondukis ĉi tiun nocion en la
publikan debaton de Francio, kion Durand apenaŭ povas ne scii.
Utilus tre al la politikaj kvalitoj de la okazontaj kongresaj
debatoj, se oni sen inhiboj diskutus tute ĝenerale pri la usona
imperiismo kaj ĝia ĵusa aventuro en Irako, ne malhelpite de ia ajn
falsa "neŭtraleco", kiu ekskludas debatojn pri temoj de la vasta
politiko, sed senkritike malfermas la pordon al funde naciismaj
diskursoj de ĉi tiu speco, nur ĉar ili estas laŭpretende unuavice
prilingvaj. Nur tia vast-etenda debato ebligos rekoni, kio estas prava
kritiko kontraŭ imperiismo kaj kio ne. Nur ĝi ebligos sagace distingi
inter kontraŭimperiismo kaj naciisme bazita kontraŭusonismo, respektive
etnoplurismo de la novdekstra tipo.
Cetere, ne estas mia celo proponi "bojkoton" de Durand aŭ aliaj
en la nomo de ia "politika ĝusteco", kiel iuj povus riproĉi. Eblas ja
aŭskulti starpunktojn pri lingvaj problemoj, kiuj venas el ĉiaj ajn
politikaj anguloj. La vera problemo estas, ke la aranĝantoj de la
UK-programo kaj ankaŭ de aliaj renkontiĝoj inter UEA-anoj kaj
ekstermovadaj lingvo-aktivistoj evitas konatigi la esperantistan
publikon kun la ĝenerala politika orientiĝo de tiuj honoraj gastoj,
kiam ajn tiu orientiĝo estas ne fidinspira. En ĉi tiu kazo kiel pli
frue en aliaj.
La fakto, ke Durand rekoneble apartenas al politika tendenco, kiu
plenumas ĉarniran funkcion inter la ekstrema dekstrularo en la strikta
senco kaj aliaj partoj de la politika spektro (inkluzive naciemajn kaj
etnofiliajn maldekstrulojn) estas fakto, kiun oni prefere ne kaŝu en la
spirito de "neŭtraleco". Male: scii pri tio absolute necesas por alveni
al ĉiuflanka kaj klera pritakso pri iliaj tezoj.
Naciismo, el kiu haladzas la spirito de etna kaj intercivilizacia
malfido kaj rivalado, estas laŭ mi neniam akceptebla, eĉ kiam ĝi ŝajnas
unuavide oportuna instrumento por batali kontraŭ la imperiismo. La
usona kaj brita imperiismoj radikas ideologie en la loĝantaroj de la
koncernaj landoj per ĝuste tiu spirito de patriotisma fervoro kaj
civilizacia orgojlo, kiun Durand volas ardigi – kun alia orientiĝo – ĉe
aliaj.
Jen formo de diverseco, kiu estus ŝanco por Esperanto: pli
malkaŝa konkurenco de politikaj ideoj ankaŭ en la publika, nacilingva
informado pri Esperanto anstataŭ gurdado de progreseme sonantaj, sed
funde reakciaj argumento-skemoj. En tiu senco la kolapso de la BKC, kiu
tre emis argumenti laŭ la maniero de t.n. "lingvodefendantoj" kaj
entute alcentrigis al si tro da funkcioj en la ekstera informado, ne
estas lamentinda afero.
Gary Mickle
]]>No publisherKalle KniiviläGary Micklelingvonaciismo2003-07-27T15:00:00ZPaĝoiafantomo
http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo
Artikoloj de Ian Fantom
No publisherIan Fantomlingvonaciismokomentariokulturoagadostrategiomovado2013-03-20T16:49:13ZDosierujo