Ĉu UEA kunvenos konstitucie? de Libera Folio je 2025-03-112025-03-12 Universala Esperanto-Asocio aranĝu “konstitucian kunvenon” por ĉion refari desube. Tian ideon prezentas la antaŭa estrarano de la asocio Orlando Raola, responde al la propono de Esperanto-USA pri statutŝanĝo. Duncan Charters opinias ke la ideo venas en konvena momento kaj kredas ke la plimulto de la membroj konsentas pri la bezono.
Trump donis novajn argumentojn por Esperanto de Libera Folio je 2025-03-042025-03-04 Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp.
Usono volas pli da potenco en UEA de Libera Folio je 2025-03-042025-03-04 La landa asocio de UEA en Usono proponas ŝanĝi la statuton de UEA tiel, ke jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu, sed du komitatanojn. Nun la limo estas 1 000 membroj – cifero, kiun Esperanto-USA ne havas ŝancon atingi.
Rusaj esperantistoj verkos pri milito de Libera Folio je 2025-03-032025-03-04 La landa asocio de UEA en Rusio aranĝas literaturan konkurson pri “la Granda Venko, heroismo de nia popolo”. Ankaŭ “nunaj militeventoj” povas esti prilumataj, laŭ la reguloj de la konkurso.
Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo de Libera Folio je 2025-02-252025-02-26 Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin de la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis.
La Akademio havas naŭ novajn membrojn de Libera Folio je 2025-02-242025-03-08 La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj.
Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj de Libera Folio je 2025-02-182025-02-18 Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj.
La estraro de TEJO eksigis la prezidanton de Libera Folio je 2025-02-112025-02-11 La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun.
TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto de Libera Folio je 2025-02-102025-02-10 Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste.
Al la urbo, al la mondo de Libera Folio je 2025-02-072025-02-07 ”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion.