UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK de Libera Folio je 2023-03-062023-03-07 La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.
UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024 de Libera Folio je 2023-03-022023-03-03 La Universala Kongreso de Esperanto en 2024 okazos en Arusha, Tanzanio. Tion decidis la estraro de UEA. Tio estos la unua Universala Kongreso en Afriko. La plano kongresi en Tanzanio estas kritikata interalie de Ligo de Samseksamaj Esperantistoj.
Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto de Libera Folio je 2023-02-242023-02-24 Antaŭ unu jaro komenciĝis la grandskala rusia invado de Ukrainio. Multaj ukrainiaj esperantistoj estis rekte trafitaj de la milito – vivis sub rusia okupacio aŭ fuĝis de siaj hejmoj al aliaj partoj de la lando aŭ eksterlanden. En Rusio la prezidanto de la landa asocio gratulas ĉiujn rusiajn batalantojn.
La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj de Libera Folio je 2023-02-212023-02-21 Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.
TEJO denove esperas je granda EU-subvencio de Libera Folio je 2023-02-142023-02-15 Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n de Libera Folio je 2023-02-082023-02-08 TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? de Libera Folio je 2023-01-312023-02-06 La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Tri usonanoj diskutas persone de Libera Folio je 2023-01-24 Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
Biblioteko Hodler iros al Pollando de Libera Folio je 2023-01-162023-01-17 La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
Kiu aĉetos la Centran Oficejon? de Libera Folio je 2023-01-102023-01-10 Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.